Te Deum

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Te Deum estas komencaj vortoj de frukristana latina laŭdkanto (Te Deum laudamus - Vin, Dio, ni laŭdas) kies aŭtoreco estas tradicie atribuata al Sankta Ambrozio.

La teksto de la himno konsistas el du partoj - versoj 1-10 estas laŭdkanto al Dio, finiĝanta per adorado de la Sankta Triunuo, versoj 14-21 - estas laŭdkanto al Kristo.

Te Deum estas utiligata en matenaj okcidentaj ritoj: ekz. en la anglikana dum la tuta jaro, en la katolika nur dimanĉe kaj kelkaj festoj.

La teksto estis muzikigita de multaj komponistoj, i.a. Wolfgang Amadeus Mozart, Joseph Haydn, Anton Reicha, Hector Berlioz, Giuseppe Verdi, Anton Bruckner, Antonín Dvořák, Franz Liszt, Georges Bizet kaj aliaj.

Esperanta versio[redakti | redakti fonton]

Verkita de Hendrik Arie de Hoog en jaro 1971 estis versio Esperanta, kiun oni povas kanti laŭ la muziko de la germanlingva himno Großer Gott, wir loben dich (“Granda Dio, ni laŭdas vin”), verkita en 1771 kaj unue eldonita en Vieno (1776). Lia traduko troviĝas en la libro Adoru:[1]

Granda Di’, ni laŭdas vin, viajn verkojn ni honoras.
Kun la mond’ ni klinas nin, kaj pro via fort’ vin gloras.
Tra l’ miljaroj restas vi, la eterna sama Di’.
Antaŭ la eterna tron’ en la gloro de l’ ĉieloj
sonas unuvoĉa ton’, ĉar savitoj kaj anĝeloj
kantas en potenca ĥor’: “Sankta, sankta, la Sinjor’.”
Sankta, ho Sinjor’, regant’ de l’ ĉielaj regimentoj,
ĉiam estas vi venkant’! Ter’, ĉielo, maroj, ventoj,
plenas do de via glor’, tial laŭdas nia kor’.
Je honor’ de l’ patro ni, vir’, virino kaj infano,
kun la tuta eklezi’ himnas pri la Dia amo.
Kaj je l’ trono de l’ savant’ sonas nia laŭda kant’.
Ho spirito, sankta reĝ’, kiu ĉiam nin instruas
kaj konsolas; ni kun preĝ’ antaŭ via glor’ genuas.
Kun la fil’ kaj patro vi ja eterne estas Di’.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. IKUE kaj KELI, ADORU - Ekumena Diserva Libro, himno 448, paĝoj 826-827, Eldonejo Ponto/Ponto-Verlag, 2001. (ISBN 3-9803793-5-3)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Sondosieroj[redakti | redakti fonton]

Muzika adapto de Te Deum de diversaj komponistoj: