Lado
El Vikipedio
| Ĉi tiu artikolo temas pri materialo. Se vi serĉas informojn pri slava dio, vidu la paĝon Lado (dio). |
Lado estas maldika folio, farita kutime de ŝtalo kaj ofte kovrita per zinko aŭ stano kontraŭ rustado.
Lado estas ofte uzata por tegmentoj kaj ankaŭ por diversaj ujoj kiel siteloj.
Por kunigo de detaloj faritaj el lado oni kutime faldas iliajn randojn specialmaniere.
