Sitelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ledaj siteloj.

La sitelo estas akvorezista, vertikale cilindra, supre malfermita ujo, supre kun duoncirkla tenilo. Oni uzas la sitelojn ekde antikva tempo origine por transporto de akvo el fontoputo al konstanta deponejo kiel akva kuvo aŭ barelo. Tiam oni faris ĝin el ligno aŭ ledo. Poste oni faris ĝin el daŭboj, metalo, tolo (ĉe fajrobrigadoj), nuntempe plasto.

La laboristoj iam ofte uzis ĝin por kunporti manĝaĵon en ĝi, kaj oni nomis ĝin "lunĉa sitelo". Pro la praktika uzo, la produktantoj ekproduktis specialajn sitelojn aŭ skatolojn por liveri la manĝaĵojn. vidu lunĉa skatolo.

La sitelo ankaŭ estis mezurunuo de 12-15 l.

Tipoj kaj esprimo[redakti | redakti fonton]

  • melka sitelo
  • akvositelo
  • farbositelo
  • feĉ-sitelo ĉe strata kloakfaŭko
  • gis-sitelo ĉe malpeza industrio
  • liftata, ligna sitelo
  • mielsitelo
  • pedala rubsitelo
  • nutraĵ-sitelo ĉe bestobredado, bestotenado
  • trinksitelo ĉe kortobirdaro
  • puriga sitelo kun ŝvabrilo, (mopo) kaj elpremilo, (premtordilo).

Proverboj[redakti | redakti fonton]

  • fali de sitelo en barelon (de malbona stato en ankoraŭ pli malbonan)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]