Mallongbeka ansero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Mallongbeka ansero
Anser brachyrhynchus.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Ansero
Specio: A. brachyrhynchus
Anser brachyrhynchus
Baillon, 1834
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Mallongbeka ansero (Anser brachyrhynchus) estas birdospecio el la Anasedoj, kun grando de 60-75 cm. Ĝi estas malpli granda ol la Fabansero. Ĝi reproduktiĝas en orienta Gronlando, Islando kaj Svalbardo. Ĝi estas migranta, kaj vintras en nordokcidenta Eŭropo, ĉefe ĉe Britio, Nederlando, kaj okcidenta Danio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Mallongbeka ansero; videblas kelkaj karakteroj: malhela kapo, dukolora beko, mallonga kolo, tre blanka ventro, tre malhela flanko (pli malhela ol la dorso)
Mallongbeka ansero; videblas karakteroj: malhela kapo, dukolora beko.

La kapo estas tre malhela, la dorso estas bluecgriza, la malgranda beko estas rozkolora kaj nigra, la kruroj rozkoloraj, kiuj nomigas la specion en la angla per nomo "Pink-footed Goose".

Ĝi estas mezgranda ansero, 60–75 cm longa, kun envergugro de 135–170 cm, kaj pezo de 1.8–3.4 kg. Ĝi havas mallongan bekon,[1] brilrozan en la mezo kun nigraj bazo kaj pinto, kaj kruroj rozkoloraj. La korpo estas meze grizbruna, la kapo kaj kolo tre malhelbrunaj, la pugo kaj la suba ventro blankaj, kaj la vosto griza kun larĝa blanka pinto. La supraj flugilkovriloj estas iome similaj al la palbluecgrizaj de la Griza ansero, kaj la flugoplumoj pli nigrecgrizaj. Tiu specio estas plej proksime rilata al la Fabansero Anser fabalis (kaj eĉ estis traktata kiel subspecio de ĝi foje en pasinto), kaj kunhavas similan bekobildon kaj nigran kaj koloran, sed diference pro havo de rozkoloro en la beko kaj kruroj kie la Fabansero estas oranĝeca, kaj en la pli palaj, pli grizaj plumarnuancoj. Ĝi estas simila laŭgrande al la malgranda rossicus subspecio de Fabansero, sed distinge pli malgranda ol la nomiga subspecio fabalis. La konduto kaj flugo similas al tiuj de la Blankfrunta ansero; la voĉo estas melodia altatona hupado 'ang-ang', pli alta ol tiu de la Fabansero; ĝi estas voĉema ĉefe dumfluge.[2]

Diferencoj inter grizaj anseroj[redakti | redakti fonton]

Temas pri tre similaj specioj, sed ĝenerale oni povas diri, ke inter la grizaj anseroj kiuj ne havas blankajn bekobazojn laŭ la kolo la Griza ansero havas pli dikan, la Fabansero pli longan kaj la Mallongbeka ansero pli mallongan. Laŭ la kapo la Griza ansero havas pli grandan kaj helan, la Fabansero pli malgrandan kaj malhelan kaj la Mallongbeka ansero multe pli malhelan kaj kontrastan kun la hela brusto.

Laŭ la dorso ripoze la Griza ansero havas pli nigrecajn kaj larĝajn stribendojn, la Fabansero pli malhelan ol la Mallongbeka ansero kaj kun pli markataj blankaj plumobordoj kaj la Mallongbeka ansero havas la plej helgrizan dorson. Laŭ la supraj partoj de flugiloj la Griza ansero montras kontraston inter brunaj akzelaj areoj kaj tre helgrizaj flugilkovriloj, la Fabansero estas la plej malhela kaj la Mallongbeka ansero estas tre helgriza kaj strieca kun pli malhelaj flugopintoj.

Laŭ vosto la tri specioj montras malhelan pugon kaj grizan bendon en blanka vosto, sed la Griza ansero montras la plej helgrizajn nuancojn kun tre larĝa fina blanka bordo, la Fabansero la plej malhelgrizajn nuancojn kaj la plej mallarĝan blankan vostobordon, dum la Mallongbeka ansero helgrizajn nuancojn kun tre larĝa fina blanka bordo.

Ĉe la striecaj flankoj la Griza ansero havas plej etendan striecon al ventro, la Fabansero similan koloron al dorso kaj la Mallongbeka ansero plej kontrastan koloron al la dorso, nome multe pli malhelaj flankoj. Pri kruroj kaj piedoj la Griza ansero havas ne tre markatan rozkoloron, la Fabansero plej oranĝecajn kaj la Mallongbeka ansero plej rozkolorajn. Laŭ la beko la Griza ansero havas plej fortikan kaj helan, la Fabansero plej longan kaj la Mallongbeka ansero, kiel sugestas ties nomo, multe plej mallongan.[3]

Vivloko[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉe la Griza ansero, sed ĝi pli ofte vizitas agrojn. Ĝi nestas kolonie sur rokaj montaj deklivoj, rivervaloj aŭ sur la senkaŝa tundro.

Populacio[redakti | redakti fonton]

Parto de manĝanta aro vintre

Estas du sufiĉe grandaj populacioj de Mallongbeka ansero. La Gronlanda kaj Islanda populacio vintrumas en Britio, dum la Svalbarda populacio vintrumas en Nederlando kaj Danio, kun malgrandaj nombroj ankaŭ en Norvegio (kie ili estas komune dum migrado), norda Germanio, kaj Belgio.

La populacioj pliiĝis spektakle dum la lastaj 50 jaroj, pro pliiĝanta protekto el pafado en vintrejoj. La nombroj de vintrumantoj en Britio pli altiĝis preskaŭ dekoble el 30,000 en 1950 al 292,000 en oktobro 2004. Ankaŭ la nombroj de vintrumantoj en Danio kaj Nederlando pliiĝis, kun ĉirkaŭ 34,000 en 1993. La plej grava reprodukta loko, ĉe Þjórsárver en Islando (tenanta 10,700 parojn en 1970), estis malkovrita nur en 1951, fare de Sir Peter Scott kaj sia teamo kiu faris ekspedicion por serĉi la reprodukriejojn. En Britio, la plej gravaj vintrejaj areoj estas en Norfolk (147,000 en 2004), Lancashire (44,000 en 2004), kaj Aberdeenshire (ĉefe dum la aŭtuna kaj printempa pasado). Grandaj aroj vintrantaj paŝtas en farmoj; unuopaj aroj povas esti spektaklaj, kiaj la 66,000 ĉe Lago Strathbeg, Aberdeenshire komence de septembro 2003.[2][4][5][6]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Ekflugantaj anseroj

Nestumado okazas ofte sur klifoj ĉe glaĉeroj por havigi protekton el mamuloj predantoj (ĉefe la Arkta vulpo), annkaŭ ĉe insuletoj en lagoj. La ino demetas 3 al 6 ovoj komence al meza majo en Islando, fine de majo en Svalbardo, kaj la kovado daŭras dum 26–27 tagoj. Tuj post elovgixgo la frumaturaj idoj akompanas la gepatroj perpiede al plej proksima lago, kie ili ekflugas post ĉirkaŭ 56 tagoj. La sudena migrado okazas el meza septembro al komenca oktobro, kaj la nordena el meza aprilo al komenca majo.[2]

La diet estas preskaŭ entuta vegetarana. Somere, ili manĝas ampleksan gamon de plantoj el tundro, kaj surtere kaj akve. Vintre, ili paŝtas ĉefe kolzon, sukerbeton, terpomon, kaj diversajn herbojn; la damaĝo farata el rikoltoj povas esti etenda, kvankam ties paŝtado povas esti ankaŭ profita al la kultivistoj de sukerbeto kaj terpomo ĉar ili forigas foliojn kaj radikojn forlasitajn post rikoltado, malpliiĝante la transmiton de plagaj malsanoj el unu jaro al venonta.[2]

Vaganteco[redakti | redakti fonton]

Spite la proksimecon de grandaj vintrejaj nombroj en Britio, nur tre malgrandaj nombroj videblas en IrlandoFrancio. Ĝi estas rara vaganto ĉe kelkaj aliaj eŭropaj landoj tiom sude kiom ĝis Maroko kaj Kanarioj, kaj ankaŭ ĝis orienta Kanado kaj Usono (el Novtero suden al Pensilvanio).[4][7]

La Mallongbeka ansero estas specio al kiu aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA) applies.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiu karaktero nomigas la specion laŭ la komuna nomo kaj laŭ la latina scienca nomo kie brachyrhynchus estas kunmetaĵo de du radikoj el antikva greka kiuj signifas respektive "larĝa (mallonga)" kaj "beko".
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Cramp, S. (1977). The Birds of the Western Palearctic. Oxford ISBN 0-19-857358-8.
  3. Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010, paĝo 19.
  4. 4,0 4,1 Snow, D. W. & Perrins, C. M. (1998). The Birds of the Western Palearctic Concise Edition. OUP ISBN 0-19-854099-X.
  5. Collier, M., et al., eds. (2005). Waterbirds in the UK 2003/04. Wetland Bird Survey, BTO/WWT/RSPB/JNCC ISSN 1353-7792 ISBN 1-904870-50-3.
  6. Banks, A., et al., eds. (2006). Waterbirds in the UK 2004/05. Wetland Bird Survey, BTO/WWT/RSPB/JNCC ISBN 1-904870-77-5.
  7. Dickinson, M. B. et al., eds. (1999). Field Guide to the Birds of North America. National Geographic ISBN 0-7922-7451-2.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj