Blankfrunta ansero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Blankfrunta ansero
Anser albifrons subsp. albifrons
Anser albifrons subsp. albifrons
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Ansero
Specio: A. albifrons
Anser albifrons
(Scopoli, 1769)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
  • A. a. albifrons
    Eŭropa blankfrunta ansero
  • A. a. frontalis
    Pacifika blankfrunta ansero
  • A. a. gambeli
    Gambela blankfrunta ansero
  • A. a. elgasi
    Tula ansero (disputita)
  • A. a. flavirostris
    Gronlanda blankfrunta ansero
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Juna Blankfrunta ansero en vintrejo
Natura ansero sur nesto
Montrante klare la blankan bekobazan nomigan markon
Blankfrunta ansero sur frosto

La Blankfrunta ansero (Anser albifrons) estas specio el la ordo de Anseroformaj birdoj kaj familio de Anasedoj. La nomata ankaŭ Granda blankfrunta ansero estas plej proksime rilata al pli malgranda Malgranda anseroMalgranda blankfrunta ansero (A. erythropus). En Eŭropo ĝi estas konata simple kiel "Blankfrunta ansero"; en Nordameriko ĝi estas konata kiel Granda blankfrunta ansero (aŭ "Granda blankfruntulo"), kaj tiu nomo estas pli kaj pli adoptata ankaŭ internacie.[1] Ĝi estas nomata tiele pro la makulo de blankaj plumoj borde de la bekobazo. Sed eĉ pli distinga estas la salpipraj markoj surbruste de plenkreskuloj, pro kio tiu ansero estas nomata populare "Specklebelly" (makulventrulo) en Nordameriko.[2]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi longas ĉ. 70 cm averaĝe sed 64–81 cm, havas enverguron de 130–165 cm kaj pezas maksimume 3,5 kg, sed ĝenerale 1.93–3.31 kg.[3][4] Ili estas pli malgrandaj ol la Griza ansero. La femala kaj maskla birdoj havas plumojn de preskaŭ sama koloro, kun larĝa kaj blanka strizono sur la frunto kaj supra bekobazo, kion havas ankaŭ la Malgranda ansero, sed ne la aliaj grizaj anseroj. Ĉiukaze eblas distingi ĝin el la Malgranda ansero, pro sia grando kaj pro manko de la flava okulringo de la Malgranda ansero, krom ke la rimarkinda blanka vizaĝa marko ne etendas tiom supre al la frunto kiom ĉe la Malgranda.[5]. La dorso, ŝultroj kaj flankoj estas malhelgrizaj, dum la plumrandoj helverdetaj. Plenkreskuloj havas nigrajn rimarkindajn makulojn en brusto. La supraj flugilplumoj estas malhelaj sed kun strioj ne tiom helaj kiom ĉe la Fabansero. La vosto estas nigrecbruna kun blankaj mallarĝa fino kaj subpuga bendo. La ventro estas grizecblanka.

La masklo estas tipe pli granda, sed ambaŭ seksoj estas similaj laŭ aspekto – grizecbrunaj birdoj kun helgrizaj brustoj kun nalhelbrunaj al nigrecaj makuloj kaj strioj. Kaj maskloj kaj inoj havas ankaŭ roskolorecajn bekojn kaj la kruroj estas briloranĝaj.[2]

Diferencoj inter eŭropaj kaj gronlandaj birdoj[redakti | redakti fonton]

La aspekto de eŭropaj aŭ rusiaj Blankfruntaj anseroj, de la raso albifrons unuflanke, kaj de la gronlandaj Blankfruntaj anseroj, de la raso flavirostris, diferencas pro nombraj karakteroj. Gronlandaj Blankfruntaj anseroj, en ĉiuj plumaroj, aspektas pli malhelaj kaj pli 'oleecaj' o la eŭropaj Blankfruntaj anseroj, kaj ripoze kaj dumfluge.[6]

Jenaj estas diferencoj kiuj koncernas la unuavintran plumaron:[6]

  • Dorso kaj skapularaj de flavirostris havas mallarĝajn, nedistingajn palajn bordojn kreantajn uniforman aspekton ĉe la birdaj supraj partoj, dum albifrons havas rimarkindajn blankecajn bordojn kreantajn evidentajn striecajn suprajn partojn
  • La triarangaj de flavirostris havas nedistingajn palajn bordojn, dum tiuj palaj bordoj estas pli rimarkindaj ĉe albifrons
  • La malgrandaj kaj mezaj supraj flugilkovriloj de flavirostris havas mallarĝajn, nedistingajn palajn bordojn, kreantajn pli uniforman aspekton ĉe flugilo, dum ĉe albifrons, tiuj bordoj estas elstaraj kaj larĝaj, kreante flugilstriojn
  • La grandaj kovriloj de flavirostris estas malhelgrizaj, kun mallarĝa blanka pinto, formante mallarĝan flugilstrion; ĉe albifrons ili estas bluecgrizaj, kun elstaraj blankaj pintoj, formantaj klaran flugilstrion
  • La flanka strio estas mallarĝa kaj blanka ĉe flavirostris, sed larĝa kaj brilblanka ĉe albifrons
  • La vosto de flavirostris estas malhelbruna, kun tre mallarĝaj blankaj pinto kaj flankoj; tiu de albifrons estas malhelgriza, kaj la blankaj pinto kaj flankoj estas almenaŭ duoble larĝaj ol la korespondaj areoj ĉe flavirostris
  • La beko de flavirostris estas oranĝecflava kun malhela pinto, kompare kun la brilrozkolora beko de albifrons kiu havas nur nuancon de malhelo ĉe la pinto; krome la beko de flavirostris estas pli longa kaj aspektas pli svelta ol tiu de albifrons

La ventra strieco de plenkreskuloj estas averaĝe pli etenda ĉe flavirostris ol ĉe albifrons, sed la individua variado en ambaŭ formoj faras tion de limigita uzado kiel identigilo.[6]

La beko de plenkreskaj gronlandaj Blankfruntaj anseroj estas ankaŭ oranĝecflava baze, sed povas estis pli rozkolorecflava ĉe la ekstera duono, tele proksime laŭ koloro al la eŭropaj Blankfruntaj anseroj; la kolordiferenco estas pli facile determinata en senkolora, ebena lumo ol ĉe dum brila sunlumo.[6]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Anser albifrons albifrons

La Granda blankfrunta ansero estas dividata en kvar subspecioj. La nomiga subspecio A. a. albifrons reproduktiĝas en plej malproksima nordo de Eŭropo kaj Azio, kaj vintras sude ka jokcidente en Eŭropo.

Ekzistas du aliaj rasoj kun limigitaj teritorioj en norda Nordameriko: A. a. gambeli en interna nordokcidenta Kanado, kiu vintras en marbordoj de la Golfo de Meksiko, iome pli granda ol la nomiga formo, kaj la Tula ansero, A. a. elgasi, en sudokcidenta Alasko, plej granda kaj longbeka el ĉiuj, kiu vintras en Kalifornio. Ĉiuj tiuj rasoj estas similaj laŭ plumaro, diference nur laŭgrande.[7]

Fine la tre distinga Gronlanda blankfrunta ansero, A. a. flavirostris, kiu reproduktiĝas en okcidenta Gronlando, estas multe pli malhela ĝenerale, kun nur tre mallarĝa blanka vostopinto (pli larĝa ĉe la aliaj rasoj), pli nigra strieco en ventro, kaj kutime havas oranĝecan (ne rozkolorecan) bekon. Ili vintras en Irlando kaj en okcidenta Skotlando.

Birdoj kiuj reproduktiĝas en plej malproksima oriento de Siberio oriente al arkta Kanado, kiuj vintras en Usono kaj Japanio, estis priskribitaj kiel A. a. frontalis surbaze de siaj iom pligranda grando kaj marĝene pli longa beko. Alia ebla orientazia subspecio albicans estis priskribita. Studo de 2012 trovis, ke frontalis kaj albicans ne meritas statuson de subspecio, el kiuj la unua estis sinonimigita per gambelli kaj la lasta per la nomiga subspecio; tiu studo trovis, ke tiuj formoj estis nomigitaj el vintrejoj el specimenoj kies reproduktaj teritorioj estis nekonataj.[8]

Ĵusaj ekologiaj studoj sugestas ke la gronlandaj birdoj estu probable konsiderataj kiel separata specio el A. albifrons.[9] De partikulara intereso estas ties nekutima longa periodo de idozorgado kaj asociado, kiu povas daŭri kelkajn jarojn kaj povas inkludi avecajn ligojn, eble unike inter Anseroformaj.

Anseraro.

Laŭ Alan P. Peterson, tiu specio estas konstituata de kvin subspecioj kiuj estus la jenaj:

  • Anser albifrons albifrons (Scopoli) 1769
  • Anser albifrons elgasi Delacour & Ripley 1975
  • Anser albifrons flavirostris Dalgety & P. Scott 1948
  • Anser albifrons frontalis S.F. Baird 1858
  • Anser albifrons gambelli Hartlaub 1852

Vivloko[redakti | redakti fonton]

Dumfluge

Tiu holarkta birdo reproduktiĝas de la arkta marbordo de Siberio ĝis la Beringa Markolo, en la norda ekstremo de Nordameriko (Alasko kaj Kanado), okcidentaj Eŭropo kaj Groenlando, kaj travintras en la nordaj partoj de Japanio, Ĉinio, Hindio kaj Birmo, en Kaspia Maro, Nigra Maro (Turkio), Danubo (Balkanio), Mediteranea regiono, Nordameriko (suda Usono) kaj Meksika Golfo. Videblas vintre ankaŭ en Britio kaj en Francio (Bretonio, marbordo de la Manika Markolo kaj en Kamargo.

En Ĉinio la Blankfrunta ansero (Anser albifrons) troviĝas en la norda kaj meza partoj de Hejlongĝjang, suda Ljaŭning, okcidenta Ŝinĝjang, sudokcidenta parto de Ĉangdu, Tibeto kaj la vasta regiono inter la marbordaj provincoj de orienta Ĉinio kaj Hunano kaj Hubejo.

La nordamerikaj mezkontinentaj birdoj de la subspecio A. a. gambeli – kiuj en 2010 havis populacifalon de ĉirkaŭ 710,000 birdoj – reproduktiĝas el la Alaska Norda Deklivaro tra okcidenta kaj centra kanada Arkto. La Tula ansero de la Amerika pacifika marbordo, kiu en 2010 nombris proksimume 650,000 birdoj, nestumas en okcidenta Alasko. La mezkontinentaj anseroj ariĝas frue ĉiun aŭtunon en la prerioj deokcidenta Saskaĉevano kaj orienta Alberto, kaj pasas kelkajn semajnojn manĝante antaŭ direkti sin al vintrejaj areoj ĉe la Golfo de Meskiko, en norda Meksiko.[2] La pacifikaj birdoj migras suden laŭ la pacifika marbordo, kaj restas ĉefe en la Baseno Klamath de suda Oregono kaj norda Kalifornio kaj vintras, eventuale, en la Kalifornia Centra Valo.[2] La Tula ansero estas tre rara kaj estis tie ekde la lasta duono de la 19a jarcento,[10] supozeble ĝi estis tuŝita pro detruo de sia vintreja habitato pro homa setlado.[7]

Dumfluge (videblas la malhelaj markoj en subaj partoj)

En la Brita Insularo, vintrumas du rasoj: nome gronlandaj birdoj en Skotlando kaj Irlando, kaj rusiaj birdoj en Anglio kaj Kimrio. Ili ariĝas en farmoj ĉe preferataj tradiciaj lokoj, kun fama aro ariĝanta ĉe la humidejo WWT Slimbridge, Gloucestershire, Anglio.[11] Gronlandaj birdoj ankaŭ vintras en Irlando kaj el fina septembro kaj tra la vintraj monatoj, Irlando iĝas hejmo de preskaŭ 50% de la gronlanda populacio de blankfruntaj anseroj.[12]

A. a. albifrons kaj A. a. flavirostis estas inter la taksonoj al kiuj aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).

La populacio de tiu specio estas inter 2 900 000 kaj 3 300 000 individuoj.

Konduto, nutrado[redakti | redakti fonton]

Individuo de la subspecio frontalis (videblas la blankaj frunto kaj ventro)
Vintrumanta individuo

Komence de oktobro la blankfruntaj anseroj migras en Ĉinion. Dum migrado ili flugas nokte en V-formo, gvidate de maljuna birdo. Atinginte la cellokon, kie ili travintras, ili disiĝas en malgrandajn grupojn. Ili flugas tre rapide, kun laŭta blekado. Ili travintras sur vastaj stepoj, kampoj, marĉoj, mar- kaj riverbordoj. En varmetaj tagoj ili moviĝas dise. En tagoj pluvaj, ventegaj, neĝaj kaj frostaj ili grupiĝas en lokoj, ŝirmitaj de vento, kaj agas malofte. Ili manĝas ĉefe diversajn lagajn herbojn kaj iam ankaŭ grenojn kaj semojn, ŝosojn, junajn foliojn kaj radikojn de aliaj vegetajoj.

Generado[redakti | redakti fonton]

Marte de la sekvanta jaro ili forflugas norden por fekundigo. Ili konstruas nestojn. ĉe marbordoj aŭ sur klifoj. Post kiam la birdino demetas 6-7 flavajn ovojn, ĝi ekkovas ilin. La nove elkovitaj birdidoj estas kovritaj de olivverdecaj plumoj.

La Blankfruntaj anseroj estas fame konataj birdoj por ĉasado kaj aprezado. Multaj el ili estas mortigitaj dum travintrado pro manko de singardemo. Nun ilia nombro draste malpliiĝas, pro tio ili devas esti protektataj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "iucn"
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Ducks Unlimited, Julio/Aŭgusto 2011
  3. [1] (2011).
  4. CRC Handbook of Avian Body Masses by John B. Dunning Jr. (Editor). CRC Press (1992), ISBN 978-0-8493-4258-5.
  5. (1987) New Generation Guide to the Birds of Britain and Europe. Austin, TX: University of Texas Press. ISBN 0-292-75532-5. 
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 Kemp, John (2001) Identification of Greenland White-fronted Goose Birding World 14(3): 103-105
  7. 7,0 7,1 Carboneras, Carles (1992): Family Anatidae (Ducks, Geese and Swans). In: del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew & Sargatal, Jordi (eds.): Handbook of Birds of the World (Volume 1: Ostrich to Ducks): 536-629, plates 40-50. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-10-5
  8. Banks, R C. 2011. Taxonomy of Greater White-fronted Geese (Aves: Anatidae). Proceedings of the Biological Society of Washington 124: 226-233 doi: 10.2988/11-14.1
  9. Fox, A.D. & Stroud, D.A. (2002): Greenland White-fronted Goose. Birds of the Western Palearctic Update 4(2): 65–88.
  10. Littlejohn, Chase (1916): Some unusual records for San Mateo County, California. Abstract in: Cooper Club: Minutes of Cooper Club Meetings. Condor 18(1): 38-40. PDF plena teksto DjVu plena teksto
  11. Slimbrdge Seasonal Birding Guide - Winter, January - March (2011). Alirita 25a Februaro 2012.
  12. http://www.peatlandsni.gov.uk/wildlife/birds/g_wf_goose.htm