Kalifornia Centra Valo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Centra Valo de Kalifornio
Parto de la Valo vidata el aero
Kantonoj de la Centra Valo

La Centra Valo, Central Valley en la angla, (konata ankaŭ kiel The ValleyLa Valo) estas granda, ebena valo kiu hegemonias la centran parton de la usona subŝtato de Kalifornio. Ĝi estas hejmo de multo el la kaliforniaj plej produktivaj areoj por agrikulturo. La valo etendas proksimume je 720 km el nordokcidento al sudoriento kaj paralele al la marbordo de la Pacifika Oceano. Ties norda duono estas nomigita kiel Sakramenta Valo, kaj ties suda duono kiel Valo San Joaquin.