Kreko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kreko
Virbirdo en reprodukta plumaro, montrante klare kapobildon kaj speguleton
Virbirdo en reprodukta plumaro, montrante klare kapobildon kaj speguleton
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Anaso Anas
Specio: A. crecca
Anas crecca
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Vivejoj de Anas crecca en Eŭropo kaj Azio kaj de Anas carolinensis en Nordamerikohelverda = somere trovebla, malhelverda = tutjare trovebla, blua = vintre trovebla
Vivejoj de Anas crecca en Eŭropo kaj Azio kaj
de Anas carolinensis en Nordameriko
helverda = somere trovebla, malhelverda = tutjare trovebla, blua = vintre trovebla
  • Anas crecca crecca
    Eurasian Common Teal
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Kreko, Komuna krekoKrekanaso (Anas crecca) estas komuna kaj disvastigata birdo el la anasedoj. Ĝi reproduktiĝas en moderklimata Eŭrazio kaj migras suden vintre. Tiu Eŭrazia kreko estas plej ofte nomata simple la kreko ĉar ĝi estas la ununura el tiuj malgrandaj plaŭdanasoj en multe el ties teritorio.[1]

Ĝi estas tre gregema anaso for de la reprodukta sezono kaj povas formi grandajn arojn. Ĝi komune troviĝas en ŝirmaj humidejoj kaj manĝas semojn kaj akvajn senvertebrulojn. La Nordamerika kreko (A. carolinensis) estis iam (kaj foje ankoraŭ) konsiderata subspecio de A. crecca.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Masklo en reprodukta plumaro (supre) kaj ino (sube).
Notu la tipan markatan blankan flugilstrion kaj rimarkindajn vizaĝomarkojn de la masklo.
Masklo en reprodukta plumaro dumfluge.
Notu la spegulon kaj rimarkindajn vizaĝomarkojn.

La Kreko grandas ĉ. 35 cm, tiel ĝi estas la plej malgranda eŭropa anaso. Nome ĝi estas la plej malgranda anaso el la grupo de la plaŭdanasoj vivanta (kun la escepto de la Grandkapa klangulo) 34–43 cm longa kun averaĝa pezo de 360 g ĉe maskloj kaj de 340 g ĉe inoj. La flugiloj estas 17.5-20.4 cm longaj, kun enverguro de 53–59 cm. La beko estas 3.2–4 cm longa, kaj la tarso 2.8-3.4.[2]

Temas pri specio kun evidenta seksa duformismo. Eldistance maskloj en reprodukta plumaro aspektas grizaj, kun malhela kapo, flavecan malantaŭon, kaj montras blankan strion super la kunfermita flugilo ĉeflankoj. La kapo kaj supra kolo estas kaŝtanbrunaj kun larĝa brile malhelverda okulmakulo kun formo de larmo aus duonluno kiu ekas tuj antaŭ la okulo kaj arkiĝas al nukaj flankoj; tiu makulo estas bordata per flavecaj linioj, kaj sola linio tiukolora etendas el la makula komenco kurve laŭlonge de la bekobazo. Ĉe la sablokolora brusto ambaŭflanke troviĝas etaj, rondoformaj nigrecaj al malhelbrunaj makuletoj. La centro de la ventro estas blanka, kaj la resto de la korpoplumaro estas ĉefe blanka kun fajna kaj densa nigreca vermikuleco, kiu aspektas mezgriza eĉ je mallonga distanco. La eksteraj skapulplumoj estas blankaj, kun nigra bordo ĉe ekstero, kiuj formas la blankan flankostrion kiam la birdo estas en ripoza sinteno. La unuarangaj estas malhelgrizecbrunaj. La flugilspegulo kaj de la masklo kaj de la femalo estas brile nigrecverda kun blanka rando kiuj formas la speguleton kun la flavecaj pintoj de la pli grandaj supraflugilaj kovriloj (kiuj estas aliflanke grizaj). La subflugiloj estas blankecaj, kun grizaj flugoplumoj, densa malhela punkteco ĉe internaj kovriloj kaj malhela bordo. La vosto kaj vostokovriloj estas nigraj, kun brila flaveca al sablokolora triangula makulo en la centro de vostokovriloj bordata de fajna nigra strio ambaŭflanke.[2] De malproksimo, la masklo aspektas malhelkapa, malgranda anaso.

Masklo en eklipsa plumaro (plej dekstra birdo) ĉiukaze montranta kapajn markojn, ino kaj junuloj

Ĉe nereprodukta (eklipsa) plumaro, la masklo aspektas pli kiel ino; li estas pli uniforma laŭ koloro, kun malhela kapo kaj resto de kapaj markoj. La femalo havas flavecbrunan plumaron, kun makuleca pli hela suba parto kaj iome pli malhelaj flugiloj kaj dorso. Ŝi havas malhelgrizecbrunan supran kapon, nukon, okulstrion kaj plumobildon. La bildo konsistas je densaj mallongaj strioj en kapo kaj kolo, kaj skvamecaj punktoj en la resto de la korpo; ĝenerale ili aspektas mukte kiel fajna ino de Platbeka anaso (A. platyrhynchos) dum ripoze. La flugiloj estas laŭkolore similaj al tiuj masklas, sed kun brunaj anstataŭ grizaj superflugilaj kovriloj kiuj havas malpli ampleksajn pinttjn, kaj kun pli larĝaj pintoj ĉe la speguletaj plumoj. La inaj vostoplumoj havas flavecajn pintojn; la meza ventro estas blankeca kun iom da malhela strieco.[2]

Nematuruloj estas kolore multe kiel inoj, sed havas pli fortan bildon. La lanugaj idoj estas kiel ĉe aliaj plaŭdanasoj: nome brunaj supre kaj flavecaj sube, kun flaveca superokulo. Ili estas rekoneblaj pro sia fajna malgrando, peze ĝuste 15 g je eloviĝo.[3]

Virbirdo en reprodukta plumaro

La beko de la masklo estas malhelgriza, en eklipsa plumaro ofte kun iome da helverda aŭ bruneca nuanco ĉebaze. La beko de inoj kaj nematuruloj estas rozkoloreca aŭ flaveca ĉebaze, iĝante malhelgriza al la pinto; tiu griza etendas albaze kiam la birdo aĝas. La piedoj estas malhelgrizaj ĉe maskloj kaj grizecolivecaj aŭ grizecbrunaj ĉe inoj kaj nematuruloj. La irisoj estas ĉiam malhelbrunaj.[4]

Temas pri bruema specio. La masklo fajfas kri-kri-krikrilik, ne tro laŭte sed tre klare kaj almalproksime. La ino havas mildan kvakadon priskribitan kiel kiihniih[4]

Maskloj ĉe reprodukta plumaro estas facile distingataj el la Nordamerika kreko pro la horizontala blanka skapula strio, la manko de vertikala blanka strio ĉe la brustoflankoj, kaj la tre rimarkindaj helaj bordoj de la kapomakulo, kiuj estas nedistingaj ĉe la masklo de la Nordamerika kreko. Maskloj en eklipsa plumaro, inoj kaj nematuruloj estas plej bone rekonataj pro siaj malgrando, alvokoj kaj la speguleto; tamen ili estas malfacile aparteblaj el la Nordamerika kreko.[2]

La flugmaniero de la krekoj estas tre rapida, ili flugas en densa aro.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Eŭrazia kreko (A. crecca), masklo en reprodukta plumaro (notu la horizontalan blankan strion el ŝultro)

La Eŭrazia kreko apartenas al la "veraj" krekoj, grupo de malgrandaj plaŭdanasoj de la genro Anas proksime rilataj al la Platbeka anaso (A. platyrhynchos) kaj ties parencoj; tiu lasta grupo fakte ŝajnas esti evoluintaj el la veraj krekoj. Ĝi formas superspecion kun la Nordamerika kreko kaj la Flavbeka kreko (A. flavirostris). Proponita subspecio, A. c. nimia de la Aleŭtoj, diferencas nur pro ioma pligrando; ĝi estas probable nedistinga.[5]

Nordamerika kreko ( A. carolinensis), masklo en reprodukta plumaro (notu la vertikalan blankan strion el ŝultro)

Ĉu la Eŭrazia kaj la Nordamerika krekoj estu traktataj kiel unu aŭ du specioj estas ankoraŭ reviziata fare de la AOU,[6] dum la IUCN kaj BirdLife International separas ilin nuntempe.[7] Spite la preskaŭ identaj kaj tre apomorfa reprodukta plumaro de ties maskloj, kio pluestas kaporompilo por fakuloj, ili aspektas tre distingaj specioj, kiel indikita de riĉaj kutimaraj, morfologiaj kaj molekulaj informoj.[8]

La Eŭrazia kreko estis unuafoje science nomita de Carl Linnaeus en sia eldono de 1758 de la verko Systema naturae. Lia latina priskribo diras: [Anas] macula alarum viridi, linea alba supra infraque oculos – "anaso kun verda speguleto, blanka linio supre kaj sub la okuloj" – kaj lia unua referenco estis la birda priskribo en sia pli frua verko Fauna Svecica.[9] Fakte la priskribo uzata en Systema Naturae estis la nomo laŭ kiu la birdo estis en Fauna Svecica, demonstrante la valoron de sia nova dunoma nomenklaturo per premo de la longaj nomoj iam uzataj en la biologia klasigo en la multe pli simpla scienca nomo kiel Anas crecca. Linnaeus notis ankaŭ en sia priskribo, ke pli fruaj aŭtoroj jam verkis pri la Eŭrazia kreko sufiĉe: Conrad Gessner[10] estis priskribinte ĝin en sia Historiae animalium kiel anas parva ("malgranda anaso") inter liaj querquedulae ("krekoj"); Ulisse Aldrovandi[11] estis nominta ĝin phascadequerquedula minor ("malgranda kreko"), kaj estis kompreneble referencata de Francis Willughby[12] kiu nomigis la specion querquedula secunda Aldrovandi ("la dua kreko de Aldrovandus"[13]). John Ray[14] ŝajne formale enkondukis la nomon "Komuna kreko", dum Eleazar Albin[15] nomigis ĝin simple "la kreko". Pri tipa loko Linnaeus simple notis, ke ĝi loĝas en fluakvaj ekosistemoj en Eŭropo.[16]

La specifa nomo de Linnaeus estas onomatopea, aluda al la maskla karaktera alvoko kiu estis jam studata de la fontoj de Linnaeus. Tiele la scienca nomo de la Eŭrazia kreko – senŝanĝe el la epoko de Linnaeus- tradukiĝas al "anaso kiu faras krik"; la komuna nomo en multaj lingvoj kiaj la Bokmål krikkand, la dana krikand kaj la germana Krickente signifas same.

Distribuado kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

Vintrantaj birdoj ĉe Purbasthali, distrikto Burdvano de Okcidenta Bengalo (Barato)

La Eŭrazia kreko reproduktiĝas en norda Eŭrazio kaj ĉefe vintras bone sude de sia reprodukta teritorio. Tamen en la pli milda klimato de moderklimata Eŭropo, la someraj kaj vintraj teritorioj koincidas. Ekzemple en Britio reproduktiĝas malgranda somera populacio, sed plej grandaj nombroj de birdoj de Siberio alvenas vintre. En la regiono de Kaŭkazo, okcidenta Malgrandazio, laŭ la nordaj bordoj de la Nigra Maro, kaj eĉ en la suda marbordo de Islando kaj en Vestmannaeyjar, tiu specio povas troviĝi ankaŭ la tutan jaron.[2]

Vintre estas alta denseco ĉirkaŭ la Mediteraneo – inklude la tutan Iberian Duoninsulon kaj etende okcidenten al Maŭritanio -, en Japanio kaj Tajvano, same kiel en Suda Azio. Aliaj gravaj vintrejoj estas preskaŭ la tuta longo de la Nila Valo, la regiono de Proksima Oriento kaj Persa Golfo, la montaj teritorioj de norda Irano, kaj Suda Koreio kaj kontinenta Orienta kaj Sudorienta Azio. Pli izolaj vintrejoj estas la Lago Viktorio, la estuaro de la Rivero Senegalo, la marĉoj de la supra Rivero Kongo, la deltoj de la Rivero Niĝero, kaj la centraj valoj de la Rivero Induso. Oni vidis vagantojn en interna DRK, Malajzio, en Gronlando, kaj en la Marianoj, Palaŭo kaj Yap en Mikronezio;[17] ili estas regule vidataj en la marbordoj de Nordameriko sude de Kalifornio kaj en Suda Karolino.[2]

Entute tiu palearkta kreko estas multe malpli komuna ol sia nearkta similpartnero, kvankam ankoraŭ abunda. Ties nombroj estas ĉefe ĉirkaŭkalkulataj per kalkuloj de vintrantaj birdoj; ĉirkaŭ 750,000 estas registrataj ĉiujare ĉirkaŭ la Mediteraneo kaj la Nigra Maro, 250,000 en moderklimata okcidenta Eŭropo, kaj pli da 110,000 en Japanio. En 1990 kaj 1991, oni entreprenis pli detalan censon, kiu indikis ĉirkaŭ 210,000 birdojn vintrantajn en Irano, ĉirkaŭ 109,000 en Pakistano, ĉirkaŭ 77,000 en Azerbajĝano, ĉirkaŭ 37,000 en Barato, 28,000 en Israelo, ĉirkaŭ 14,000 en Turkmenio kaj preskaŭ 12,000 en Tajvano. Ŝajne la specio estas stabila nune, kaj estis malgranda malpliiĝo de eble 1-2% jare en la 1990-aj jaroj – eble ĉefe pro drenado kaj poluado de humidejoj – kio ne meritis alian agadon krom plufari la kontrolon de la populacio kaj eble havigi pli bonan protektadon por biotopoj en la vintraj teritorioj. La IUCN kaj BirdLife International klasigas la Eŭrazian krekon kiel Specio Malplej Zorgiga, senŝanĝe el ties taksado antaŭ la disigo el la kompreneble pli nombra A. carolinensis.[2]

La Eŭrazia kreko estas unu el la specioj al kiuj aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Bildo de masklo en reprodukta plumaro.
Notu la rimarkindajn vizaĝomarkojn kaj la flavan subvostan makulon.

Vivejoj estas fragmitaj lagoj, riveroj. Kreko vivas vintre en marĉoj, marbordo, riverfaŭkoj. Ĝi nestumas en marĉoj, ofte malproksime de akvo eĉ en marĉaj arbaroj.

Tiu membro de la grupo de plaŭdanasoj estas tre gregema for de la reprodukta sezono kaj formas grandajn arojn. Dumfluge, la rapidaj, turniĝantaj aroj similas al tiuj de vadbirdoj; spite ties mallongajn krurojn, ĝi estas ankaŭ sufiĉe lerta surgrunde laŭ anasaj standardoj. Dum la reprodukta sezono ĝi estas komuna loĝanto de ŝirmaj fluakvaj humidejoj kun alta vegetaĵaro, kiaj tajgo, marĉoj aŭ malgrandaj lagoj kaj lagetoj kun etendaj kanejoj (fragmitejoj). Vintre ĝi estas ofte vidata en salecaj akvoj kaj eĉ en ŝirmaj insuletoj kaj lagunoj laŭlonge de marbordo.[2]

La Eŭrazia kreko kutime manĝas per plaŭdado, vertikala serĉado aŭ paŝtado; ĝi povas mergi sian kapon kaj foje eĉ plonĝi por serĉi manĝon. Dum la reprodukta sezono ĝi manĝas ĉefe akvajn senvertebrulojn, kjaj krustuloj, insektoj kaj ties larvoj, moluskoj kaj vermoj. Vintre ĝi ŝanĝas al pli granda grenovora dieto, kaj manĝas semojn de akvaj plantoj kaj herboj, inklude ciperacojn kaj grenon. Tiu specio estas tagulo dum la reprodukta sezono, sed vintre ili estas ofte krepuskulaj aŭ eĉ noktulaj manĝantoj.[2]

Illi nestumas surgrunde, ĉe akvo kaj sub kovro. La paroj formiĝas en vintrejoj kaj alvenas al reproduktejoj kune, komencante ĉirkaŭ marto. La reproduktado komencas post kelkaj semajnoj, ne ĝis majo ĉe plej de plej nordaj lokoj. La nesto estas truo kovrita per sekaj folioj kaj lanugo, konstruita inter densa vegetaĵaro ĉe akvo. Post kiam la ino ekovodemetis, la masklo abandonas ilin kaj formoviĝas por pli longaj aŭ mallongaj distancoj, ariĝante en aroj ĉe precizaj lagoj kie la maskloj faras la plumoŝanĝadon al eklipsa plumaro; ili kutime renkontiĝas kun sia idaro nur ĉe la vintrejoj. La ovaro povas konsisti el 5-16 ovoj, sed kutime nombras 8-11; ili estas kovataj dum 21–23 tagoj. La elnestiĝo okazas tuj post eloviĝo kaj estas atendata de la patrino dum ĉirkaŭ 25–30 tagoj, post kio la idoj ekflugas. Maskloj kaj inoj kun junuloj ĝenerale moviĝas al vintrejoj separate. Post la unua vintro la junuloj plumoŝanĝadas al plumaro de plenkreskulo. La maksimuma registrita vivodaŭro - kvankam ne klaras ĉu tio referencis al Komuna aŭ Nordamerika kreko – estis ĉirkaŭ 27 jaroj, kio estas sufiĉe alta por tiom malgranda birdo.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Carboneras (1992)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 2,8 Madge & Burn (1987), Carboneras (1992)
  3. 3,0 3,1 Madge & Burn (1987), Carboneras (1992), AnAge [2009]
  4. 4,0 4,1 Madge & Burn (1987)
  5. Livezey (1991), Carboneras (1992), Johnson & Sorenson (1999)
  6. SACC (2008)
  7. BLI (2008)
  8. Laurie-Ahlberg & McKinney (1979), Livezey (1991), Johnson & Sorenson (1999), Sangster et al. (2002)
  9. Linnaeus (1746)
  10. Gessner (1555): pp.103-105
  11. Aldrovandi (1637): pp.207-209
  12. Willughby (1676): p.290
  13. La “unua kreko” de Aldrovandi estis la Marĉanaso, kiu estis rezulte science priskribata kiel Anas querquedula ("krekanaso"): Linnaeus (1758): p.126.
  14. Ray (1713): pp.147-148
  15. Albin (1731-1738): vol.1, p.95, plate 100; vol. 2, p.91, plate 102
  16. Linnaeus (1758): pp.126-127
  17. Wiles et al. (2004)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Albin, Eleazar (1731–1738): A natural history of the birds (3 volumes). William Innys, London. Cifereca versio de vol. 1
  • Aldrovandi, Ulisse (Ulyssis Aldrovandus) (1637): Ornithologia (2a eld., vol. 3: Tomus tertius ac postremus) [en latina]. Nicolò Tebaldini, Bologna ("Bononia"). Cifereca versio
  • AnAge [2009]: Anas crecca life history data. konsultita 2009-JAN-06.
  • Hans-Günther Bauer, Einhard Bezzel kaj Wolfgang Fiedler (Hrsg): Das Kompendium der Vögel Mitteleuropas: Alles über Biologie, Gefährdung und Schutz. Band 1: Nonpasseriformes – Nichtsperlingsvögel, Aula-Verlag Wiebelsheim, Wiesbaden 2005, ISBN 3-89104-647-2
  • Tom Bartlett: Ducks and geese. Crowood, Marlborough 1986–2002. ISBN 1-85223-650-7
  • BirdLife International (BLI) (2008). Anas crecca. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 5a Januaro 2009.
  • BirdLife International (BLI) [2006]: Common Teal Species Factsheet. konsultita 14-NOV-2006.
  • BirdLife International / European Bird Census Council (2000). European bird populations: estimates and trends. BirdLife Conservation Series nº 10, BirdLife International, Cambridge.
  • BirdLife International (2004). Birds in Europe: Population Estimates, Trends and Conservation Status. BirdLife Conservation Series nº 10, BirdLife International, Cambridge.
  • Carboneras, Carles (1992): Family Anatidae (Ducks, Geese and Swans). In: del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew & Sargatal, Jordi (eds.): Handbook of Birds of the World (Volume 1: Ostrich to Ducks): 536-629, plates 40-50. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-10-5
  • Costa H, Araújo A, Farinha JC, Poças MC & Machado AM (2000). Nomes Portugueses das Aves do Paleárctico Ocidental. Assírio & Alvim, Lisboa.
  • Gessner, Conrad (1555): Historiae animalium (vol. 3) [latine]. Christoph Froschauer, Zürich ("Tigurium"). cifereca versio
  • John Gooders kaj Trevor Boyer: Ducks of Britain and the Northern Hemisphere, Dragon's World Ltd, Surrey 1986, ISBN 1-85028-022-3
  • Hartmut Kolbe: Die Entenvögel der Welt. Ulmer, Stuttgart 1999. ISBN 3-8001-7442-1
  • Johnson, Kevin P. & Sorenson, Michael D. (1999): Phylogeny and biogeography of dabbling ducks (genus Anas): a comparison of molecular and morphological evidence. Auk 116(3): 792–805. plena teksto en formo DjVu kaj en formo PDF
  • Josep del Hoyo, Andrew Elliott, Jordi Sargatal. Handbook of the birds of the world. Vol. 1 Ostrich to ducks. Lynx, 1992, Barcelona. ISBN 84-87334-10-5
  • Laurie-Ahlberg, C.C. & McKinney, F. (1979): The nod-swim display of male Green-winged Teal (Anas crecca). Animal Behaviour 27: 165–172. DOI 10.1016/0003-3472(79)90136-2 (HTML resumo)
  • Linnaeus, Carl (1746): 109. Anas macula alarum viridi: linea alba supra infraque oculos. In: Fauna Svecica Sistens Animalia Sveciæ Regni, etc. (1st ed.): 39-40 [latine]. Conrad & Georg Jacob Wishoff, Leiden ("Lugdunum Batavorum"). Cifereca versio
  • Linnaeus, Carl (1758): Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis (10th ed., vol. 1) [latine]. Lars Salvius, Stockholm ("Holmius"). Cifereca versio
  • Livezey, Bradley C. (1991): A phylogenetic analysis and classification of recent dabbling ducks (Tribe Anatini) based on comparative morphology. Auk 108(3): 471–507. plena teksto en formato DjVu kaj en formato PDF
  • Ray, John (Joannis Raii) (1713): Synopsis methodica avium & piscium: opus posthumum, etc. (vol. 1) [en Latino]. William Innys, London. Cifereca versio
  • Erich Rutschke: Die Wildenten Europas – Biologie, Ökologie, Verhalten, Aula Verlag, Wiesbaden 1988, ISBN 3-89104-449-6
  • Sangster, George; Knox, Alan G.; Helbig, Andreas J. & Parkin, David T. (2002): Taxonomic recommendations for European birds. Ibis 144(1): 153–159. COI:10.1046/j.0019-1019.2001.00026.x (HTML resumo)
  • South American Classification Committee (SACC) (2008): A classification of the bird species of South America – Part 1. Struthioniformes to Cathartiformes. Version of 2008-DEC-22. Konsultita 2009-JAN-05.
  • Wiles, Gary J.; Johnson, Nathan C.; de Cruz, Justine B.; Dutson, Guy; Camacho, Vicente A.; Kepler, Angela Kay; Vice, Daniel S.; Garrett, Kimball L.; Kessler, Curt C. & Pratt, H. Douglas (2004): New and Noteworthy Bird Records for Micronesia, 1986–2003. Micronesica 37(1): 69-96. HTML resumo
  • Willughby, Francis (1676): Ornithologiae libri tres [in Latin]. John Martyn, London. Cifereca versio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]