Iriso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Iriso (anatomio))
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la organo iriso. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Iriso (apartigilo).
La verda-bruna iriso kiel diafragmo de la okulo malfermas la pupilon
Anatomio de la okulo

La iriso (malnovgreke ĉielarko) estas la kolorita diafragmo de la okulo. La iriso regulas la lumeniron en la okulon (adaptiĝo). La kuntirado kaj dilatado de la iriso estas fiziologia reflekso por adaptigi la vidadon al la ĉirkaŭa heleco. Kiam ekzemple estas helege la iriso kuntiras sin kaj tiel malpligrandigas la lumintensecon frapante la centron de la retino.

La strukturo de la iriso malsamas ĉe ĉiu homo, kio ebligas irisrekonon same kiel fingropremaĵoj ebligas identigon de personoj. Okuldiagnozo, t.n. iridologio, estas diagnozo per legado de difektaj bildoj en la iriso de la okulo.

La okula koloro estas genetika trajto, kiu estas determinita de la kvanto kaj la distribuo de melanino en la iriso.[1]

En la animala regno, nur vertebruloj havas irisojn.

La portado de koloritaj okullensoj modifos la koloron de la iriso.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1][rompita ligilo]«Kaŭzoj de la blua okula koloro en homoj»[rompita ligilo](www.springerlink.com). SpringerLink (angle). Springer Science Business Media. Konsultita la 29-a de julio en 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]