Grandkapa klangulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Grandkapa klangulo
masklo
masklo
ino
ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Bucephala
Specio: B. albeola
Bucephala albeola
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Grandkapa klangulo (Bucephala albeola) estas malgranda amerika birdospecio de la grupo de maranasoj de la genro Bucephala, nome klanguloj. Tiu specio estis unuafoje priskribita de Linnaeus en sia verko de 1758 nome Systema naturae kiel Anas albeola.[1]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Grandkapa klangulo gamas el 32–40 cm longa kaj 270–550 g, kaj maskloj estas pli grandaj ol inoj. Averaĝe 35.5 cm kaj 370 g, ĝi rivalas kun la Nordamerika kreko kiel plej malgranda anaso de Ameriko. Temas pri specio kun tre markata seksa duformismo.

Maskla plenkreskulo estas rimarkinde blankanigra, kun nigreca kapo kun forta irizecoj malhelverda (ĉefe en bridareo) kaj purpura (ĉefe en kolflankoj) kaj granda blanka makulo el malantaŭokule al nuko. La subaj partoj estas blankaj. La dorso estas nigreca kun blankaj dorsoflankoj kaj la flugiloj estas malhelaj kun blankaj kontrastaj duarangaj, simile al la samgenra Orokula klangulo. La kruroj estas ruĝecaj kaj la beko malhelgriza.

La ino estas grizeca kun nigreca krono, pli malgranda blanka alnuka makulo kaj grizecbruna subvango kaj kolo. La subaj partoj estas hegrizaj kaj la dorso iom pli malhela.[2]

La nomo de la specio en angla Bufflehead estas kombino de ”buffalo” kaj “head” (kapo), alude al la stranga bulbeca kapoformo de la specio,[3] kaj tiele ĝi tute kongruas kun la latina scienca nomo kiu estas kunmetaĵo de du radikoj el antikva greka "bu" kaj "kefalos" signife respektive "de bovo" kaj "kapo". Tiu kapoformo plej rimarkindas kiam la masklo ŝvelas siajn kapoplumojn, ŝajnigante pli grandan kapon.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Ili estas migrantaj kaj plej el ili vintras en protektataj marbordaj akvoj aŭ en malfermaj internaj akvoj, en orientaj kaj okcidentaj marbordoj de Nordameriko kaj de suda Usono. La Grandkapa klangulo estas tre rara vaganto en okcidenta Eŭropo. Ties reprodukta habitato estas arbaraj lagoj kaj lagetoj en Alasko kaj Kanado, preskaŭ entute inklude en boreala arbaro aŭ tajgo.

Masklo de Grandkapa klangulo ekfluge

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Grandkapaj klanguloj evoluigis sian malgrandon por kadriĝi en la nestokavaĵo de sia "metabiota" gasto, nome pego, la Brustornama pego.[4] Pro sia malgrando, ili estas tre aktivaj, kaj konstante plonĝas eltene de tre alta metabolo. Ili ne tendencas grupiĝi en grandaj aroj; grupoj estas kutime limigataj al malgrandaj nombroj. Unu anaso deĵoras kiel sentinelo, atentante pri predantoj dum aliaj en la grupo plonĝas serĉe de manĝo.[2] La Grandkapaj klanguloj estas inter la lastaj akvobirdoj kiuj abandonas la reproduktejojn kaj unu el plej akurataj migrantoj en la mondo, kiuj alvenas al siaj vintrejoj post mallarĝa tempero.[5]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La Grandkapaj klanguloj estas monogamaj, kaj la inoj revenas al sama reproduktejo, jaron post jaro. Ili nestumas en arbokavaĵoj, ĉefe poplojtremoloj, uzante ĉefe malnovajn nestojn de Brustornama pego, ĉe (kutime <25 m) al akvo. Nestokonkurencantoj estas la Monta blubirdo (Sialia currucoides), la Dukolora hirundo (Tachycineta bicolor), kaj de la Sturno. Estas unu konstatita kazo de ino de Islanda klangulo mortiganta inon de Grandkapa klangulo kaj ties idaron. La plej malgrandaj kavaĵoj estas preferataj ĉar tio okazigas malpli da konkurenco kun la pli grandaj klanguloj. Inoj povas esti mortigataj en la nesto fare de mamuloj, kiaj musteloj (specioj de Mustela) aŭ vizono (Mustela vison), kaj de klanguloj pro nestokonkurenco.

Averaĝa ovaro estas de 9 (game el 6–11), kaj ovoj averaĝas 50.5 por 36.3 mm.[4] Kovado averaĝas 30 tagojn, kaj nestosukceso estas alta (79% en unu studo) kompare kun grundonestumantaj specioj kiaj la krekoj. Unu tagon post eloviĝo de la lasta klangulido, la idaro elnestiĝas. La idoj ekflugas je la 50–55 tagoj de aĝo.[6] Predantoj de plenkreskuloj estas la Migra falko (Falco peregrinus), la Neĝostrigo (Bubo scandiacus), la Blankkapa maraglo (Haliaeetus leucocephalus), la Granda kornostrigo (Bubo virginianus), kaj la Kupera akcipitro (Accipiter cooperii).

Dieto[redakti | redakti fonton]

Tiuj plonĝanasoj manĝas subakve. Ili preferas akvojn profundajn el 1.2 al 4.5 m.[2] En nesalakvaj habitatoj ili manĝas ĉefe insektojn, kaj en salakvaj ili manĝas ĉefe krustulojn kaj moluskojn. Ankaŭ akvoplantoj kaj ovoj de fiŝoj povas ofte iĝi surloke gravaj manĝeroj.

Rilato kun homoj[redakti | redakti fonton]

Pro ties rimarkinda plumaro, ege aktiva konduto kaj ties proksimeco al homoj en akvoenhavaj bienoj, la Grandkapa klanguloj estas unu el plej popularaj birdoj inter birdumantoj.[6] Pro tiaj tialoj kaj aliaj, ili estis la unua specio de anasoj kiuj aperis klare en blazono.[7] La Grandkapa klangulo estas ĉasata por sporto kvankam ili estas konsiderataj de kelkaj tro malgrandaj kaj tro ĉasgustaj por esti konsiderata ĉasbirdo. Kontraste al multaj aliaj maranasoj kiuj malpliiĝis en ĵusaj jardekoj, la nombroj de Grandkapaj klanguloj restis relative konstantaj.[4] Habitata degradado estas la ĉefa minaco al tiu birdo, ĉar ili dependas el tre limigita marborda habitato en siaj vintrejoj, kaj el tre specifa habitato en siaj borealaj reproduktejoj. Kvankam la Grandkapaj klanguloj uzas homfaritajn nestoskatolojn, ili ankoraŭ bezonas la arbaran habitaton por prosperi.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I Latin. Holmiae. (Laurentii Salvii). "A. alba, dorso remigibusque nigris, capite caerulescente, occipite albo." 
  2. 2,0 2,1 2,2 (1997) Life in the Chesapeake Bay. JHU Press, 253. ISBN 080185475X. 
  3. (2004) Wildlife of Virginia and Maryland and Washington DC. Stackpole Books, 166. ISBN 0811728218. 
  4. 4,0 4,1 4,2 Gauthier, G. 1993. Bufflehead, Bucephala albeola. The Birds of North America. (67), 24 pages. Edited by A. Poole and F. Gill, The Academy of Natural Sciences of Philadelphia.
  5. Finley, J.K. 2007. The punctual Bufflehead, Bucephala albeola: autumn arrivals in Shoal Harbour Sanctuary, Vancouver Island, in relation to freeze-up. Canadian Field-Naturalist 121:370-374.
  6. 6,0 6,1 Erskine, A. J. 1972. Buffleheads. Canadian Wildlife Service Monograph Series #4. Information Canada, Ottawa. 240 paĝoj
  7. Sidnejo, Brita Kolumbio, retejo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]