Ramsar-Interkonsento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ramsar-logo.

La Ramsar-Interkonsento (angle : The Convention on Wetlands of International Importance, especially as Waterfowl Habitat - [La Konvencio pri Malsekaj regionoj de Internacia Graveco, precipe kiel Akvobirdovivejo]) estas internacia traktato por la konservado kaj daŭrigebla utiligo de malsekaj regionoj) [1] t.e. bremsi la progreseman atakon al kaj perdo de malsekaj regionoj nuntempe kaj en la estonteco, rekonante la fundamentajn ekologiajn funkciojn de malsekaj regionoj kaj iliajn ekonomiajn, kulturajn, sciencajn, kaj distrajn valorojn. Ĝi estas nomita laŭ la urbo de Ramsar en la irana provinco de Mazandarano.

Kongreso kaj organizaĵo[redakti | redakti fonton]

Lageto Kabukurinuma apud Osaki, Japanujo.

La Interkonsento estis disvolvata kaj adoptata fare de partoprenantaj ŝtatoj ĉe renkontiĝo en Ramsar la 2-an de februaro 1971, kaj estis ratifata la 21-an de decembro 1975. La Ramsara Listo de Malsekejoj de Internacia Graveco nuntempe (januaro 2011) inkludas 1 912 ejojn (konate kiel Ramsar-Ejoj) kaj kovras ĉirkaŭ 1 900 000 km² [1]. La lando kun la plej alta nombro da ejoj estas Britujo kun 168 da ili; la lando kun la plej granda areo de listigitaj malsekaj regionoj estas Kanado, kun pli ol 130 000 km², inkluzive de la Birdorezervejo de Golfo Reĝino Maŭd kiu kovras 62 800 km² [2].

Aktuale, ekzistas 160 kontraktantoj, ekde 119 en 2000 kaj ekde 18 komencaj subskribintaj landoj en 1971. Subskribintoj renkontas ĉiujn tri jarojn kiel la Konferenco de la Kontraktantaj Partneroj, la unua okazis en Kaljaro, Italujo en 1980. Amendoj al la origina kongreso estis konsentataj pri en Parizo (en 1982) kaj en Reĝino (en 1987) [3]. Ekzistas konstanta komisio, scienca reviziokomisiono, kaj sekretariejo. La ĉefsidejo situas en Gland, Svisujo, same kun tiu de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo.

Listo de kontraktantoj[redakti | redakti fonton]

Marĉoj de Long Point, Ontario.

Albanujo, Alĝerio, Argentino, Armenujo, Aŭstralio, Aŭstrujo, Azerbajĝano, Bahamoj, Barejno, Bangladeŝo, Barato, Belorusujo, Belgujo, Belizo, Benino, Bermudo, Bolivio, Bosnujo kaj Hercegovino, Botsvano, Brazilujo, Britujo, Bulgarujo, Burkino, Burundo, Ĉado, Ĉilio, Ĉinujo, Ĉeĥujo, Danujo, Demokratia Respubliko Kongo, Domingo, Ebur-Bordo, Ekvadoro, Egiptujo, Salvadoro, Ekvatora Gvineo, Estonujo, Filipinoj, Francujo, Gabono, Gambio, Ĝibutio, Germanujo, Ganao, Grekujo, Gvatemalo, Gvineo, Gvineo Bisaŭa, Hispanujo, Honduro, Hungarujo, Islando, Indonezio, Irano, Irlando, Israelo, Italujo, Jamajko, Japanujo, Jordanio, Kamboĝo, Kanado, Kartvelujo, Kenjo, Kipro, Kirgizujo, Kolombio, Komoroj, Kostariko, Kroatujo, Kubo, Latvujo, Libano, Liberio, Libio, Liĥtenŝtejno, Litovujo, Luksemburgo, Madagaskaro, Makedonujo, Malavio, Malajzio, Malio, Malto, Maroko, Maŭritanio, Maŭricio, Meksiko, Moldavo, Monako, Mongolujo, Namibio, Nepalo, Nederlando, Novzelando, Nikaragvo, Niĝero, Niĝerio, Norvegujo, Pakistano, Palaŭo, Panamo, Papuo-Novgvineo, Paragvajo, Peruo, Polujo, Portugalujo, Respubliko Kongo, Rumanujo, Rusujo, Sankta Lucio, Senegalo, Serbujo, Siera-Leono, Sirio, Slovakujo, Slovenujo, Sud-Afriko, Sud-Koreujo, Suomujo, Sri-Lanko, Surinamo, Svedujo, Svisujo, Taĝikujo, Tanzanio, Tajujo, Togo, Trinidado kaj Tobago, Tunizio, Turkujo, Ugando, Ukrainujo, Usono, Urugvajo, Uzbekujo, Venezuelo, Vjetnamujo, Zambio.

Novaj kontraktantoj : Antigvo-Barbudo (02.10.05), Kabo-Verdo (18.11.05), Centr-Afrika Respubliko (05.04.06), Irako (17.02.08), Kazaĥujo (15.01.07), Lesoto (01.11.04), Marŝala Insularo (13.11.04), Montenegro ( 03.06.06), Mozambiko (03.12.04), Birmo (17.03.05), Ruando (01.04.06), Samoo (06.02.05), Sejŝeloj (22.03.05), Sudano (07.05.05), Turkmenujo (03.07.09), Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (29.12.07), Jemeno (08.02.08).

Internaciaj Organizaĵo-Kunludantoj[redakti | redakti fonton]

La Ramsar-Interkonsento intense kunlaboras kun kvin aliaj organizaĵoj konataj kiel Internaciaj Organizaĵoj Partneroj (IOP-oj]. Tiuj estas Birda Vivo Internacie, Internacia Unio por la Konservo de Naturo (IUCN), Internacia Instituto por Akvo-Mastrumado (IWMI), Malsekejoj Internacie kaj Monda Natur-Fonduso (WWF).

Tiuj subtenas la laboron de Ramsar-Interkonsento liverante ekspertan teknikan konsilon, helpante plenumadon de tereno-studaĵoj kaj provizante per financa subteno. La IOP-oj ankaŭ regule partoprenas kiel observantoj en ĉiuj kunvenoj de la Konferenco de la Kontraktantaj Partneroj kaj kiel plenrajtaj membroj de la Scienca kaj Teknika Recenzo Diskutforumo. Ekzemple, dum la Konferenco de 2008, IWMI-sciencistoj senpere kontribuis en iom da rezolucioj inkluzive de tiuj rilate al la malsekejo-interrilatoj kun la homa sano, biobrulaĵoj, malpliiĝo de malriĉeco, ekoregionoj kaj biodiverseco en rizejoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Ramsar official website, retrieved 2009-11-07
  2. Ramsar Contracting Parties, retrieved 2009-11-07
  3. Ramsar: A brief history, retrieved 2009-11-07

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]