Bredansero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Bredansero
Bredansero
Bredansero
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Anser
Specio: A. anser kaj A. cygnoides
Anser anser domesticus & Anser cygnoides
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Bredansero, HejmanseroHejma ansero (Anser anser domesticusAnser cygnoides) estas hejmigita ansero (ĉu Griza anseroCigna ansero) tenita kiel kortobirdo por ties viando, ovoj aŭ lanugo ekde antikaj epokoj.

Originoj kaj karakteroj[redakti | redakti fonton]

Bredansero:
rekta sinteno
kaj grasa postaĵo
Natura ansero (Cignansero):
horizontala sinteno
kaj svelta postaĵo

En Eŭropo, plej norda Afriko, kaj okcidenta Azio, la origine malsovaĝigitaj anseroj estas devenaj de la Griza ansero, Anser anser. En orienta Azio, origine malsovaĝigitaj anseroj estas devenaj de la Cigna ansero, Anser cygnoides; tiuj nun estas konataj kiel ĉinaj anseroj. Ambaŭ estis vaste enmetitaj en ĵusaj tempoj, kaj modernaj grupoj en ambaŭ areoj (kaj aliloke, kiel ekzemple Aŭstralio kaj Nordameriko) povas konsisti el amabŭ specioj, kaj/aŭ el hibridoj inter ili. Ĉinaj anseroj povas esti facile distingitaj de eŭropaj anseroj per la granda karunklo en la bazo de la beko, kvankam hibridoj povas montri diversajn gradon da vario inter ili. [1]

La malsovaĝigo, kiel Charles Darwin notis (La variado de bestoj kaj plantoj aldomigataj, I. 287), estas de tre maljunega dato, kun arkeologia montro de hejmigitaj anseroj en Egiptujo antaŭ pli ol 4 000 jaroj.[2] Ili estas multe pli grandaj, kaj ili estis selektitaj pro tiu pli granda grandeco, kun hejmaj rasoj pezantaj ĝis 10 kg,[2] kompare kun la maksimumo de 3.5 kg por nunaj natura Cigna ansero kaj 4.1 kg por natura Griza ansero.[3] Tio tuŝas ilian korpostrukturon; dum naturaj anseroj havas horizontalan pozon kaj sveltan malantaŭon, mastrumeman anserojn tenas malsupre grandajn grasdeponaĵojn al la postaĵo, havigante grasan malantaŭon kaj devigante la birdon sinteni laŭ pli vertikala pozo. Tio ankaŭ tute malhelpas flugon, kvankam anseroj kuras kaj batas per iliaj flugiloj kvazaŭ ekflugante, kaj povas levi piedon en la aero momente.

Ili ankaŭ estis forte selektitaj pro fekundeco, ĉar inoj demetas ĝis 50 ovojn jare, kompare al la 5-12 ovoj de natura ansero. [2][3]

Ŝanĝoj en la plumaro estas variaj; multaj estis selektitaj por perdi malhelbrunajn nuancojn de la natura birdo. La rezulto estas besto markita, aŭ tute kovrita per blankaj plumoj. Aliaj retenas plumaron proksime al la naturulo; kelkaj, kiel ekzemple la moderna Tuluza ansero havas aspekton preskaŭ identan al tiu de la Griza ansero en plumaro, malsamante nur laŭ strukturo. Blankaj anseroj ofte estas preferitaj kiam ili aspektas pli bone elplukitaj kaj ornamitaj, kun ĉiuj malgrandaj lanugoj restante malpli evidentaj. De la tempo de la romianoj, blankaj anseroj estis tenitaj en granda altestimo.

Anseroj produktas grandajn manĝeblajn ovojn, pezante 120-170 g.[2] Ili povas esti uzataj en kuirado ĵus kiel la ovoj de kokino, kvankam ili havas proporcie multe pli da ovoflavo, kaj tio kuiratas al iomete pli densa konsistenco. La gusto estas multe la sama kiel tiu de kokino, sed iom pli ĉasbirda.

Anseroj en fikcio kaj mito[redakti | redakti fonton]

Bredanseroj estis uzataj dum jarcentoj kiel viglaj animaloj kaj guardioj, kaj estas inter plej agresemaj el ĉiuj kortobirdoj.

Kiam Afrodito unuan fojon venis sur strandon ricevis bonvenon de la tri Gracioj, kies ĉaro estis trenita de anseroj.

Estas rakontoj pri Anserpanjo, ekzemple la proverba anserino kiu demetis orajn ovojn, averte pri danĝeroj de avido.

La anseroj de la templo de Juno en la Kapitola monteto laŭ Tito Livio savis Romon el la surpriza atako de Gaŭloj ĉirkaŭ la jaro -390 kiam ili estis ĝenitaj dum nokta atako. La historio povus esti klopodo klarigi la originon de la sakra aro de anseroj de Romo.

Liliane Bodson kaj Daniel Marcolungo, L'oie de bon aloi: Aspects de l'histoire ancienne de l'oie domestique [La ansero en antikva vivo kaj folkloro]. Vise (Musée Regional d'Archeologie et d'Histoire de Vise), 1994, studas la bildon kaj francajn folklorajn tradiciojn pri Bredanseroj en klasika antikveco, kun aparta ĉapitro pri anseroj en folkloro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Buckland, R., & Guy, G. (2002). Goose Production. Chapter 1: Origins and Breeds of Domestic Geese. FAO Agriculture Department.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Hugo, S. (sendata). Geese: the underestimated species. FAO Agriculture Department.
  3. 3,0 3,1 del Hoyo, J., Elliott, A., & Sargatal, J., eds. Handbook of Birds of the World Vol. 1: 581. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-10-5