Akvarelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akvarelo

Akvarelo (de la latina vorto aqua „akvo“) estas pentraĵo farita per akvosolveblaj, travideblaj farboj. La farboj el gumo kaj koloraj pigmentoj solviĝas en akvo kaj per fajna peniko pentriĝas sur papero, pergameno aŭ alia hela materialo. En kontrasto al guaŝo la fono videblas tra la kolorigitaj areoj. Koloromiksaĵoj ĝenerale ekestas per la sinsekva pentrado per diversaj travideblaj koloraj tavoloj. Blanko restas tie, kie ne estas pentrita farbo (por pli bona interfluo de blankaj kaj alikoloraj areoj eblas simple humidigi la blankajn areojn per akvo de peniko).

Akvarelo

Signifaj akvarelistoj[redakti | redakti fonton]