Cigno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Cigno (apartigilo)
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Cigno
Mutaj cignoj (Cygnus olor)
Mutaj cignoj (Cygnus olor)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Subfamilio: Anserenoj Anserinae
Genro: Cigno Cygnus

Bechstein 1803

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La genro cigno (Cygnus) el la ordo de anseroformaj birdoj kaj familio de la anasedoj (kiu enhavas ankaŭ anserojn kaj anasojn) havas ses speciojn, inter kiuj la nigra cigno estas specio propra al Aŭstralio, kaj la nigrakola cigno vivas nur en Sudameriko. La ceteraj, kiel la muta cigno (Cygnus olor), kantocigno (Cygnus cygnus) kaj mallongbeka cigno (Cygnus columbianus), ĉiuj vidiĝas en Eŭrazio. Kromee estas alia specio konata kiel Koskorobo, kvankam tiu specio ne plu estas konsiderata rilata al la veraj cignoj. La cignoj estas grupigitaj kun la tre proskime rilataj ansroj en la subfamilio de Anserenoj kie ili formas la tribon Cygnini. Foje ili estas konsiderataj distinga subfamilio, nome Cignenoj. La nomo de la genro devenas el la greka κύκνος, kýknos kaj el la latina vorto cygnus ("cigno").

La cignoj apartenas al la grandaj akvobirdoj. Krom la nigra cigno, kiu havas plumaron nigran kun blankaj flugiloj, kaj la nigrakola cigno, kiu havas blankan plumaron kun nigra kolo, la ceteraj specioj estas tutkorpe blankaj.

La cignoj loĝas ĉe grandaj lagoj, kie abunde kreskas fragmitoj, kaj manĝas semojn, tigojn, foliojn kaj burĝonojn de diversaj akvoplantoj kaj moluskojn kaj insektojn. Ili vivas en paroj kaj neniam forlasas unu la alian. La maskla kaj femala cignoj "interfianĉiĝas" en aŭtuno kaj komencas kune vivi nur post kiam ili atingas sian generejon. Ili konstruas per fragmitaĵoj grandan neston, kiu estas sternita per fragmitaj folioj kaj iom da plumoj. La cignino demetas 3-8 ovojn, kaj la cignidoj eloviĝas post 34-38-taga kovado. La cignidoj scipovas naĝi en akvo tiuj post sia naskiĝo, ĉar ili estas ŝmiritaj per graso el la brusto de la patrino. Kelkfoje ili eĉ grimpas sur la dorson de siaj gepatroj por naĝadi tien kaj reen. La cignoj kutime pariĝas porvive, kvankam foje okazas 'disiĝo', ĉefe sekve de reprodukta malsukceso.

Specioj[redakti | redakti fonton]

Amerika malgranda cigno kun tre malgranda flava makulo ĉe bekobazo.

Aparte[redakti | redakti fonton]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La cignoj estas la plej grandaj membroj de la anasa familio Anasedoj, kaj estas inter la plej grandaj flugantaj birdoj. La plej grandaj specioj, nome la Muta cigno, la Trumpetocigno, kaj la Kantocigno, povas atingi longojn de ĉirkaŭ 1.5 m kaj pezojn de ĉirkaŭ 15 kg. Ties envergugroj povas esti preskaŭ de 3 m. Kompare kun la tre proksime rilataj anseroj ili estas multe pli grandaj kaj havas proporcie pli grandajn piedojn kaj kolojn.[1] Ili havas ankaŭ makulon de senpluma haŭtaĵo inter okuloj kaj beko ĉe plenkreksuloj. Ambaŭ seksoj estas similaj laŭ plumaro, sed maskloj estas ĝenerale pli grandaj kaj pezaj ol inoj.

La cignospecioj de la Norda Hemisfero havas tutblankan plumaron sed tiuj de la Suda Hemisfero estas mikse blankanigraj. La aŭstralia Nigra cigno (Cygnus atratus) estas tutnigra escepte la blankajn flugilplumojn; la idoj de la Nigra cigno estas helgrizaj, kaj la sudamerika Nigrakola cigno havas laŭ sia nomo nigran kolon.

La kruroj de cignoj estas normale malhele el nigreca al griza, escepte ĉe la du sudamerikaj specioj, kiuj havas rozkolorajn krurojn. Beokokoloro varias: la kvar specioj de ĉearkto havas nigrajn bekojn kun varia kvanto de falvo, kaj ĉiuj aliaj kavas bildojn kun ruĝa kaj nigra. Kvankam plej birdoj ĝenerale ne havas dentojn, oni konas, ke cignoj estas esceptoj al tio, kaj havas malgrandajn pintecajn 'dentojn' kiel parto de siaj bekoj uzataj por kapti kaj manĝi fiŝojn. La Muta cigno kaj la Nigrakola cigno havas tuberon ĉe la bekobazo ĉe la supra makzelo.

Distribuado kaj movoj[redakti | redakti fonton]

thumb

Cignoj ĝenerale troviĝas en moderklimataj medioj, rare ĉe tropikoj. Kvar (aŭ kvin) specioj loĝas en la Norda Hemisfero, dum nur unu specio troviĝas en Aŭstralio kaj Novzelando kaj alia specio distribuiĝas en suda Sudameriko. Ili forestas el tropikaj Azio, Centrameriko, norda Sudameriko kaj el tuta Afriko. Unu specio, nome la Muta cigno, estis enmetita en Nordameriko, Aŭstralio kaj Novzelandao.[1]

Kelkaj specioj estas migrantaj, ĉu tute ĉu parte. La Muta cigno estas parta migranto, nome loĝanta specio ĉe areoj de Okcidenta Eŭropo sed tute migranta en Orienta Eŭropo kaj Azio. La Kantocigno kaj la Malgranda cigno estas tute migrantaj, dum la Trumpetocignoj estas preskaŭ tute migrantaj.[1] Estas iome da pruvoj ke la Nigrakola cigno estas migranta ĉe parto de sis teritorio, sed mankas detalaj studoj ĉu tiuj movoj estas longaj aŭ mallongaj migradoj.[2]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Nesto de Muta cigno kun du ovoj

Cignoj manĝas kaj ĉe akvo kaj surtere. Ili estas preskaŭ tute herbivoraj, kvankam ili povas manĝi ankaŭ malgrandajn kvantojn de akvaj animaloj. En akvo manĝo estas akirita per vertikaligo aŭ per plaŭdado, kaj ties dieto estas komponita de radikoj, tuberoj, tigoj kaj folioj de akvaj kaj submerĝitaj plantoj.[1]

La cignoj formas socie monogamajn parligojn kiuj daŭras multajn jarojn, kaj en kelkaj kazoj tiuj povas daŭri dumvive.[3] Tiuj ligoj pluas la tutan jaron, eĉ ĉe gregemaj kaj migrantaj specioj kiaj la Malgranda cigno, kiu kuniĝas en grandaj aroj en vintrejoj.[4] La nesto estas surgrunda ĉe akvo kaj unumetra larĝa. Malkiel ĉe multaj aliaj anasoj kaj anseroj la masklo helpas al nestokonstruado. Averaĝe ovogrando (ĉe la Muta cigno) estas 113×74 mm, peze 340 g, en ovaro de 4 al 7, kaj kovado daŭras 34–45 tagojn.[5] Kun la escepto de la Fajfanaso ili estas la ununuraj anasedoj kies maskloj helpas al kovado de ovoj.

Muta cigno minacas fotiston en Tojako, Hokajdo, Japanio.

Oni scias, ke cignoj agreseme protektas siajn nestojn. Oni suspektas, ke homo droniĝis dum unu el tiaj atakoj.[6][7]

Sistematiko kaj evoluo[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj pruvoj sugestas, ke la genro Cygnus evoluis en Eŭropo aŭ okcidenta Eŭrazio dum Mioceno, etendiĝante tra la tuta Norda Hemisfero ĝis Plioceno. Oni ne scias kiam la sudaj specioj disiĝis. La Muta cigno ŝajne estas plej proksima al la cignoj de la Suda Hemisfero (del Hoyo et al., eds, Handbook of the Birds of the World); ties kutimo havi la kolon kurbe (ne rekte) kaj la flugilojn lanugecaj (ne rigidaj) same kiel ties bekokoloro kaj karunklo indikas, ke ties plej proksima vivanta parenco estas la Nigra cigno. Pro biogeografio kaj aspekto de la subgenro Olor ŝajne tiuj estas de pli ĵusa origino, kiel pruvas ties modernaj teritorioj (kiuj estis pleje neloĝeblaj dum la lasta glaciepoko) kaj granda simileco inter la taksonoj.

Genro Cygnus:

  • Subgenro Cygnus
    • Muta cigno, Cygnus olor, estas eŭrazia specio kiu loĝas ĉe pli malsupraj latitudoj ol la Kantocigno kaj la Malgranda cigno tra Eŭropo al suda Rusio, Ĉinio kaj Rusia Mara. Ĵus trovitaj fosilioj, laŭ la British Ornithological Union, montras, ke Cygnus olor estas inter la plej malnovaj birdospecioj ankoraŭ vivantaj kaj estis subenlistata al statuso de "indiĝena" en kelkaj eŭropaj landoj, ĉar tiu birdo estis trovata en fosilioj kaj marĉospecimenoj date de miloj da jaroj. Komuna specio de moderklimata Eŭrazio, ofte duonhejmigitaj posteuloj de hejmaj aroj, estas naturigitaj en Usono kaj ie plie.
Nigrakola cigno ĉe WWT London Wetland Centre
  • Subgenro Chenopis
  • Subgenro Sthenelides
  • Subgenro Olor
    • Kantocigno, Cygnus cygnus reproduktiĝas en Islando kaj ĉearkta Eŭropo kaj Azio, kaj migras al moderklimataj Eŭropo kaj Azio vintre
    • Trumpetocigno, Cygnus buccinator estas la plej granda nordamerika cigno. Tre simila al la Kantocigno (kaj foje traktita kiel ties subspecio), ĝi estis ĉasata preskaŭ ĝis formorto sed rekuperiĝis
    • Malgranda cigno, Cygnus columbianus estas malgranda cigno kiu reproduktiĝas en nordamerika tundro, pli norde ol la Trumpetocigno. Ĝi vintras en Usono
      • Bevikka cigno, Cygnus (columbianus) bewickii estas la eŭrazia formo kiu migras el Arkta Rusio al okcidenta Eŭropo kaj orienta Azio (Ĉinio, Japanio) en vintro. Ĝi estas ofte konsiderata subspecio de C. columbianus, kreante la specion nome Malgranda cigno.

La fosilioj de la genro Cygnus estas tre impresaj, kvankam la lokigo de la subgenroj estas ofte provizora; kiel indike supre, almenaŭ la fruaj formoj probable apartenas al C. olor – stirpo de Suda Hemisfero, dum la taksonoj de Pleistoceno el Nordameriko estus lokigitaj en Olor. Nombro da prahistoriaj specioj estis priskribitaj, ĉefe el la Norda Hemisfero. Inter ili estas la giganta Sicila-Malta Cygnus falconeri, kiu estis pli alta (kvankam ne pli peza) ol la samtempaj lokaj nanaj elefantoj (Elephas falconeri).


Fosiliaj cignoj

  • Cygnus csakvarensis (Fina Mioceno de Hungario) - iam Cygnanser
  • Cygnus mariae (Komenca Plioceno de Wickieup, Usono)
  • Cygnus verae ( Komenca Plioceno de Sofia, Bulgario)
  • Cygnus liskunae (Meza Pliocene de Ok Mongolio)
  • Cygnus hibbardi (? Komenca Pleistoceno de Idaho, Usono)
  • Cygnus sp. ( Komenca Pleistoceno de Dursunlu, Turkio: Louchart et al. 1998)
  • †Giganta cigno, Cygnus falconeri (Meza Pleistoceno de Malto kaj Sicilio, Mediteraneo)
  • Cygnus paloregonus (Meza Pleistoceno de OkC Usono) - inkludas "Anser" condoni kaj C. matthewi
  • †Nana cigno, Cygnus equitum (Meza - Fina Pleistoceno de Malto kaj Sicilio, Mediteraneo)
  • Cygnus lacustris (Fina Pleistoceno de la regiono de Lago Eyre, Aŭstralio) - iam Archaeocygnus
  • Cygnus sp. (Pleistoceno de Aŭstralio)

La supozitaj cignaj fosilioj de "Cygnus" bilinicus kaj de "Cygnus" herrenthalsi rezultis, respektive, cikonio kaj granda birdo de nekonata similo (pro malbona konservostato de la menciita materialo). Anser atavus estas foje lokata en Cygnus.

La Koskoroba cigno (Coscoroba coscoroba) el Sudameriko, unura specio de tiu genro, ne estas aspekte vera cigno. Ties filogenetika pozicio ne estas tute solvita; ĝi estas laŭ kelkaj aspektoj pli simila al anseroj kaj tadornoj.

Kulturaj aspektoj[redakti | redakti fonton]

Cignoviando estis konsiderata kiel luksa manĝo en Anglio ekde almenaŭ la regado de Elizabeto la 1-a. Oni konservas recepton por bakita cigno el tiu epoko. "To bake a Swan Scald it and take out the bones, and parboil it, then season it very well with Pepper, Salt and Ginger, then lard it, and put it in a deep Coffin of Rye Paste with store of Butter, close it and bake it very well, and when it is baked, fill up the Vent-hole with melted Butter, and so keep it; serve it in as you do the Beef-Pie."[8] (Por baki cignon, bolu kaj elostigu ĝin, rebolu kaj spicu per pipro, salo kaj zingibro, gradigu ĝin kaj metu en kuirujo plena je sekala pasto kun butero, fermu ĝin kaj kuiru sufiĉe, kaj kiam estu bakita, plenigu la truon per fandita butero, kaj tiele tenu ĝin; servu ĝin kiel ĉe bovaĵo).

Cigna blazono, en pola "Łabędź", estas pola-litova blazono kiu estis uzata de multaj polaj szlachta kaj litovaj Bajorai (nobelaj) familioj dum la Respubliko de Ambaŭ Nacioj. La varianto tie montrata estas la blazono de la familio de la verkisto Henryk Sienkiewicz.

Multaj el la kulturaj aspektoj aludas al la Muta cigno de Eŭropo. Eble la plej bone konata historio pri cigno estas la ferakonto La malbela anasido. La historio centriĝas pri anasido kiu estis mistraktata ĝis evidentiĝas ke ĝi estas fakte cigno kaj estas akceptata en la habitato. Li estis mistraktata ĉar veraj anasidoj estas, laŭ multaj, pli allogaj ol cignidoj, sed tiuj poste iĝas cignoj, kiuj estas tre allogaj bestoj. Cignoj estas ofte simbolo de amo aŭ fideleco pro sia longdaŭra, ŝajna monogama seksa rilato. Oni vidu famajn cignorilatajn operojn Lohengrin kaj Parsifal.

Cignoj multe aperas en mitologio. En Greka mitologio, la historio de Leda kaj la cigno rakontas ke Heleno de Trojo estis koncipita per unuigo de Zeŭso maskovestita kiel cigno kaj Leda, reĝino de Sparto. Aliaj referencoj en klasika literaturo inkludas la kredon ke transmorte la aliel silentema Muta cigno kantus belege – el tio la frazo cignokanto; same kiel la sarkasma aludo de Juvenalo al bona virino kiu estus "rara birdo, tiom raras surtere kiom nigra cigno", el kiu venas la latina frazo rara avis, nome rara birdo. Kiam eŭropanoj trovis nigrajn cignojn en Aŭstralio, tiaj aludoj subite ricevis novajn signifojn. La Muzo, Klio estas reprezentita kelkajfoje kun cigno.

La irlanda legendo de la Gefiloj de Lir temas pri duonpatrino transformanta siajn gefilojn en cignojn dum 900 jaroj. En la legendo La allogo de Etain, nome reĝo de Sidhe (subteraj, supernaturaj estaĵoj) transformas sin mem kaj la plej belan virinon en Irlando, nome Etain, en cignoj por fuĝi el la reĝo de Irlando kaj el la irlanda armeo. La cigno aperas en bildo de pormemora monero de eŭro de Irlando de 2004.

Cignoj aperas ankaŭ en irlanda historio tra la poemoj de W.B. Yeats. Ĉefe la poemo Wild Swans at Coole (naturaj cignoj ĉe Coole) havas gravan referencon al la hipnotaj karakteroj de cignoj. Yeats rakontas ankaŭ la miton de Leda kaj la cigno en sia poeziaro.

En Nord-ĝermana mitologio, estas du cignoj kiuj trinkas el la sakra Puto de Urd en la regno de Asgard, hejmo de dioj. Laŭ la Proza Edda, akvo de tiu puto estas tiom pura kaj sakra ke ĉio tuŝata de ĝi iĝas blanka, inklude la origina paro de cignoj kaj ĉiuj aliaj descendaj el tiuj. La poemo Volundarkvida, parto de la Poezia Edda, aperigas ankaŭ cignajn fraŭlinojn.

En la finna epiko Kalevala, cigno loĝas en la rivero Tuoni situanta ĉe Tuonela, la submonda regno de morto. Laŭ tiu historio, kiu ajn kiu mortigis cignon same mortus. Jean Sibelius komponis la Lemminkäinen Suite baze sur Kalevala, kun la dua peco titole Cigno de Tuonela (Tuonelan joutsen). Nune kvin flugantaj cignoj estas simbolo de la Nordiaj Landoj kaj la Kantocigno (Cygnus cygnus) estas nacia birdo de Finlando.

Franca satiristo François Rabelais verkis en Gargantuo kaj Pantagruelo ke cignokolo estis la plej bona nepropapero kiun li trovis.

Sankta Hugo de Lincoln kun cigno.

Cigno estas unu el la atribuaĵoj de Sankta Hugo de Lincoln baze sur historio de cigno kiu adoris lin.

En Latinamerika literaturo, la poeto de Nikaragvo nome Rubén Darío (1867–1916) sakrigis la cignon kiel simbolo de arta inspiro kaj aristokratio belecdeziro per atento al la konstanto de cigna apero en Okcidenta kulturo, el la perforto de Leda ĝis la opero de Wagner nome Lohengrin. Unu el la plej fama poemo tiurilate de Darío estas Blasón - "Blazono" (1896), kaj lia uzado de la cigno faris ĝin simbolo por la poezia movado nome Modernismo kiu hegemoniis en la hispanlingva poezio el la 1880-aj jaroj ĝis la Unua Mondmilito. Tia estis tiu hegemonio de Modernismo en hispanlingva poezio ke la meksika poeto Enrique González Martínez klopodis anonci la finon de Modernismo per soneto provoke titola, Tuércele el cuello al cisne – "Tordu la kolon al la cigno" (1910).

Cignoj estas adorataj en Hinduismo, kaj estas komparataj al sanktaj personoj kies ĉefa karaktero estas esti en la mondo sen ligiĝi al ĝi, ĝuste kiel cigna plumo ne malsekiĝas kvankam estas en akvo. La sanskrita vorto por cigno estas hamsahansa, kaj ĝi estas hejmo de multaj diaĵoj kiaj la diino Sarasvati. Ĝi estas menciita kelkajn fojojn en la veda literaturo, kaj personoj kiuj atingis grandajn spiritajn kapablojn estas foje nomataj Paramahamsa ("Granda cigno") pro siaj spirita graco kaj kapablo veturi inter diversaj spiritaj mondoj. En Vedoj, oni diras, ke cignoj loĝas somere en la Lago Manasarovar kaj migras al barataj lagoj vintre. Oni supozas, ke ili posedas kelkajn povojn kiaj kapablo manĝi perlojn. Oni supozas ankaŭ, ke ili povas eltrinki la lakton kaj lasi la akvon el telero de lakto miksita kun akvo. Tio estas komprenata kiel granda kapablo, kiel montras tiu sanskrita versaĵo:

Hamsah shwetah, bakah shwetah, kah bhedah hamsa bakayo?
Neeraksheera viveketu, Hamsah hamsah, bakah bakah!
La cigno estas blanka, la gruo estas blanka, tiele kiel diferenci ilin?
Per la laktakva pruvo, la cigno estas pruvata cigno, la gruo estas pruvata gruo!
Cigno el floroj. Baku, Azerbajĝano

Hindua ikonografio tipe montras la Mutan cignon. Erare supozas multaj historiistoj ke la vorto hamsa aludas nur al ansero, ĉar nune cignoj ne troviĝas plu en Barato, nek eĉ en plej bestoĝardenoj. Tamen, ornitologiaj listoj klare klasigas kelkajn speciojn de cignoj kiel vagantaj birdoj en Barato.

La baleto Cignolago de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij estas konsiderata inter kaj la plej gravaj verkoj de tiu komponisto kaj inter la ofte ludataj klasikoj de baleto. Ĝi estas parte bazata sur antikva germana legendo, kiu rakontas la historion de Odette, princino konvertita en cigno pro malbeno de sorĉisto — al kio oni aldonis similajn elementojn el rusiaj popolaj rakontoj.[9] Kelkaj gravaj elementoj (junulinoj konvertitaj en cignoj kaj vivantaj en lago, kaj heroo enamiĝinta kun unu el ili) estas kunhavataj ankaŭ de la Irlanda mitologio, ekzemple ĉe la historio de Caer Ibormeith.

La usona animacia filmo de 1994 nome The Swan Princess devenas ankaŭ el la sama antikvaj fontoj, montrante malican sorĉiston kiu rabas princinon nome Odette kaj malbenas ŝin tiele ke ŝi estas cigno tage kaj virino nokte, ĝis la princo venas savi ŝin.

La rakonto de Hans Christian Andersen nome "La sovaĝaj cignoj" estas simila al tiu de la historio "Gefiloj de Lir". La reĝo havas dekunu filojn kaj unu filinon, nome Elisa. La malica duonpatrino turnas la dekunu fratojn en cignoj kaj forsendas Elisa, interesa escepto al la tradicio de cignaj virinoj.

La Nigra cigno estas simbolo de la aŭstralia ŝtato de Okcidenta Aŭstralio kaj cignoj aperas en la Blazono de Kanbero, la aŭstralia ĉefurbo.

La Sydney Swans (sidnejaj cignoj) estas teamo de Aŭstralia piedpilkado kun sidejo en Sydney, Aŭstralio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Kear, Janet: (2005) Kear, Janet: Ducks, Geese and Swans, Bird Families of the World. Oxford: Oxford University Press. ISBN 0-19-861008-4. 
  2. Schlatter, Roberto; Rene A. Navarro & Paulo Corti (2002). "Effects of El Nino Southern Oscillation on Numbers of Black-Necked Swans at Rio Cruces Sanctuary, Chile", gazeto : Waterbirds: the International Journal of Waterbird Biology, volumo : 25, numero : Special Publication 1, paĝoj : 114–122
  3. Jeffrey M. Black, Mark Hulme: "6: Swans are one of the few species that can divert to homosexuality in times of loneliness. Mate fidelity in swans, an interspecific comparison", Jeffrey M. Black, Mark Hulme: Partnerships in birds. Oxford: Oxford University Press, 118–122. ISBN 0-19-854860-5. 
  4. Scott, D.K. (1980). "Functional aspects of the pair bond in winter in Bewick's swans (Cygnus columbianus bewickii)", gazeto : Behavioral Ecology and Sociobiology, volumo : 7, numero : 4, paĝoj : 323–327. COI:10.1007/BF00300673
  5. British Trust for Ornithology Muta cigno
  6. http://news.yahoo.com/blogs/abc-blogs/killer-swan-blamed-mans-drowning-120835237--abc-news-topstories.html
  7. "Who, What, Why: How dangerous are swans?, BBC News, 17a Aprilo 2012.
  8. Baked Swan. Old Elizabethan Recipe.
  9. Kiaj la La blanka anaso kolektita de Aleksandr Afanasjev en Narodnye russkie skazki