Proza Edda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
presita eldono de la verkaĵo Snorra-Edda el 1666.

Proza Edda, alternative pliesperantigite "Proza Eddo" aŭ "Proza Edao", islande Snorra-Edda, estas libro verkita de la islandano Snorri Sturluson en la 13-a jarcento, kiel manlibro por poetoj, bazita sur la nord-ĝermana mitologio. Origine ĝi nomatis nur "Edda", sed la aldonoj servu al pli bona diferencigo de la samepoka verkaĵo "poezia Edda" aŭ "pli aĝa Edda". La proza Edda kreiĝis por esti precipe mitologio-priskriba kaj poezio-teoria, sed nun estas ankaŭ grava referenca fonto de norena poezio kaj de nordia mitologio, kaj konsideratas la ĉefa fonto pri la antikva mitologio de la nordiaj popoloj, la skandinavaj kaj la islanda.

Snorri Sturluson (1179-1241), la aŭtoro de la libro, apartenis al potenca familio en Islando en tiu tempo, la t. n. Sturlungar. Malgraŭ komplikaj konfliktoj li sukcesis okupi sin pri verkado de grandiozaj verkoj, el kiuj elstaras la historio de la antikvaj norvegaj reĝoj, nomita Heimskringla, kaj la mitologia-poetika libro Edda. Snorri verkis la manlibron pro la timo, ke kadre de la grandkvanta kristanigo de Islando povus perdiĝi kaj la profundaj konoj pri la nordia mitologio kaj la detalaj konoj pri la teorio de malnovislanda poeziado. La verkaĵo do havas didaktikajn kaj kulturkonservajn celojn.

Manuskriptoj[redakti | redakti fonton]

La verkaĵo konserviĝis en kvar manuskriptoj. Neniu el tiuj kopioj kreiĝis fare de Snorri mem aŭ dum lia vivtempo. Tial ne klaras, ĉu ĉiuj teksteroj vere estas verkaĵoj de li:

  • La plej aĝa manuskripto, Codex Upsaliensis (U, Codex DG 11), ekestis ĉirkaŭ la jaro 1300.
  • La plej bone konservita manuskripto Codex Regius (R, Gks 2367, 4to), probable ekestis en 1325.
  • La manuskripto Codex Wormianus (W, AM 242, fol.), ekestis ĉirkaŭ la jaro 1350.
  • La papera manuskripto Codex Trajectinus (T, Utrecht 1374), ekestis ĉirkaŭ la jaro 1600, sed la pergamenta modelo de ĝi povus esti el la la 13-a jarcento kaj eventuale estus la plej aĝa el la manuskriptoj.

La nomo Edda[redakti | redakti fonton]

Snorri laŭ la tradiciaj informoj donis al sia nordia mitologia kaj poezia manlibro la nomon Edda. Poste tiu nomo ankaŭ uziĝis por la kolekto de kantoj, el kiuj estas la plej multaj antaŭe buŝe transdonitaj poemoj kiujn Snorri uzis kiel materialo kaj ekzemplaro en sia mitologia kaj poezia manlibro. Nur multe poste sentiĝis la beono diferencigi inter ambaŭ verkaĵoj, kaj ekestis la nomoj "poezia Edda" kaj "proza Edda".

La plej malnova manuskripto de 1300 titoliĝas "Tiu ĉi libro nomiĝas Edda". La signifo kaj etimologio de la nomo estas malsamopinie pridiskutata. La samepokanoj eble komprenis ke temus pri sinonimo al la termino poetiko. En la literatura historio diskutiĝis la jenaj kvar pliaj eblecoj:

  • La malnovislanda vorto edda signifas "prapatrino" – pro la la antikveco de la tekstoj la verkaĵo povus titoliĝi "mitologia kaj poezia prapatrino", kio aludus al la antikvaj scioj, kiujn posedis pratempaj generacioj.
  • Povus temi pri variaĵo de la malnovislanda vorto óðr ("poezio", vidu la esperantan vorton odo) – la titolo do estus "la libro de poeziado".
  • Povus temi pri variaĵo de la latina vorto edo (mi anoncas, mi informas, mi poezias).
  • Ankaŭ povus temi pri dediĉo al la loko Oddi, kie vivis Snorri – la titolo do estus "la libro el Oddi" aŭ "la libro de Oddi".

Oni ne forgesu ke la termino ne fontis el ĝermana tradicio, sed el forte kristanisme influita grupo de kleruloj fakaj pri frua islanda historio.

Tekstoj de la verkaĵo Snorra-Edda[redakti | redakti fonton]

La verkaĵo Snorra-Edda havas la jenajn precipajn partojn:

  • la prologo
  • la ĉefa parto "Gylfaginning", "trompo aŭ halucino aŭ sonĝo de Gylfi", kiu kadre de historio pri la legenda reĝo Gylfi prezentas didaktikan superrigardon pri la nordia mitologio
  • la parto "Skáldskaparmál" aŭ "lingvo de poezia arto": lernolibro pri tradicia islanda poezio, kiuj inter alie havas ampleksan liston de poeziaj sinonimoj
  • la parto "Háttatal", eseo pri la tradiciaj islandaj versformoj kun ampleksa komento de Snorri
  • la parto "Skáldatal", listigo de la nomoj pri tradiciaj norvegaj poetoj de Islando ("skaldoj") – tiu teksto nur troveblas en unu manuskripto (DG 11) de la verkaĵo.

En la partoj Gylfaginning kaj Skáldskaparmál Snorri uzis latinajn modelojn de didaktika dialogo kaj de mezepokaj instrulibroj pri poetiko kaj retoriko.

Signifo de la verkaĵo Snorra-Edda[redakti | redakti fonton]

La unuopaj tekstoj de la verkaĵo Snorra-Edda estas en specifa rilato unu al la alia:

  • La prologo de la verkaĵo Snorra-Edda (en la malnovislanda fórmali) rilatigas la nekristanan nordian mondkoncepton reprezentitan fare de Snorri al la nekristana helena-romia mondkoncepto bone konata inter la kristanaj kleruloj de la eŭropa mezepoko – li prezentas malnovislande instruatan klasikan, antikvan historion. Laŭ la prologo, la ĝermanaj dioj estis homaj herooj el la troja milito, kiuj post la falo de la urbo Trojo ŝipe fuĝis el la Mediteranea Maro al la norda parto de la Atlantika Oceano – la vorto Æsir (Azoj) el la nordia mitologio laŭ Snorri estu variaĵo de la helena kaj poste romia regiono Asia en Malgrandazio.
  • La teksto Gylfaginning de Snorri prezentas la nordian mitologion en pli moderna kadro – ĝi rerakontas la pratempajn literaturajn fontojn, el kiuj devenis la diaj kantoj, prezentas la mitojn pri ekesto kaj nuno de la kosmo laŭ la nordia-ĝermana kulturo de ties komenco ĝis la fino en la apokalipsa mitologia batalo Ragnarök.
  • La teksto Skáldskaparmál estas instruilo por novaj tradiciaj islandaj poetoj. La en ĝi cicitaj tekstoj parte rilatas al la mita pratempo, sed aliflanke ankaŭ temigas historiajn islandajn poetojn kaj nobelojn.
  • La verkaĵo Háttatal resumas la instruojn pri formalaj reguloj de islandaj poemoj, en la formo kiun Snorri por la siatempa nuntempo konsideris ĝenerale akceptataj kaj sekvendaj.

Malgraŭ siaj malsame konceptitaj partoj, la verkaĵo en sia tuto estas instrua manlibro por tradiciaj islandaj poetoj.

Pluaj verkaĵoj de Snorri[redakti | redakti fonton]

Krom la manlibro "proza Edda" al Snorri dankendas pliaj tekstoj, kiuj konsideriĝis historiaj pri la kompreno de la malnovislande instruata prahistorio kaj kies historia valoro daŭre diskutatas:

  • La verkaĵo Heimskringla ("monda ciklo") estas ampleksa kroniko pri la norvegaj reĝoj el la mitaj pratempoj ĝis la senpera pasinteco de la epoko de Snorri.
  • La verkaĵo Ólafs saga helga estas aparta sagao pri la reĝo Olav la 2-a Haraldsson, nomata "Olaf la sankta".

Esperantlingva traduko[redakti | redakti fonton]

Esperantlingva traduko de Baldur Ragnarsson en 2008 aperis kun la titolo La Edda de Snorri Sturluson en la eldonejo Mondial, Nov-Jorko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]