Rubén Darío

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Rubén DARÍO (naskiĝis la 18-an de januaro en Metapa, hodiaŭ Ciudad Darío, 1867, mortis la 6-an de februaro, 1916 en León) estis nikaragva verkisto kaj diplomato.

Rubén Darío

Li naskiĝis en Nikaragvo kaj vere nomiĝis Félix (Felikso) Rubén García Sarmiento. Dekomence li estis jam progresema pri amerikaj socipolitikaj temoj; tiel li vojaĝis tra Ĉilio kaj Argentinio kie li kontaktis kun verkistoj kiuj konas la tiamajn novajn verkostilojn francdevenajn.

Kiam li estas nur 21-jara sukcesas per "Azul…" ("Blua…"). Poste li veturas al Hispanio en 1892 kaj kontaktas kun la hispana kulturo. Poste li revenas denove en 1899 post la malvenko de Hispanio kontraŭ Usono. Ĉar li estas diplomato, li veturas al Parizo -kie kontaktas kun la plej grava montro de la tutmonda tiama kulturo- kaj tra Eŭropo kaj Ameriko. Li vivas senzorge kaj pro tio mortas kiam nur estas 49-jara.

La vivo de Rubén Darío kaj lia disvolviĝo en Hispanio dum multaj jaroj kaj la malĉeesto en sia naskiĝlando igas problemon konsideri tiun poeton ĉu kiel hispano ĉu kiel jam sudamerikano. Por kelkaj estas unu el la unuaj verkistoj sudamerikaj, ne nur laŭ graveco, sed ankaŭ laŭ epoko.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Azul… (Blua…, 1888) estas lia unua libro kaj ĝi miksas poemojn kun prozaĵojn kio estas plej grava parto en la verko. Rubén kreas belan fantazian revan mondon kie la persono volus vivi en plej bela vivo, per pli altaj sentoj. La sensoj ne nur kontribuas al la beligado de tiu pli alta mondo, sed ankaŭ intermiksas siajn spertojn por pli interesa legoĝuo. Ankaŭ aludoj al diversaj kulturoj -klasikaj, fantaziaj, amerikaj, ktp.- kontribuas al riĉeco de tia nova reva mondo.
  • Prosas profanas (Profanaj prozoj, 1896), malgraŭ sia titolo ne temas pri prozaĵoj, sed pri veraj poemoj tre rimaj kaj ritmaj. La riĉeco de la sensoj, kulturaludoj kaj inspiro de la francaj vivo kaj literaturo plenigas tiun libron de sens- kaj sencospertojn. Krome la pezo de la hispanaj historio, kulturo kaj graveco ornamas la verkon per tre karaj ĉeestoj.
  • Cantos de vida y esperanza (Kantoj de vivo kaj espero, 1905) finigas la poezian kaj ideologian evoluon de la poeto. Unuflanke la utiligado de poezia temoj kaj iloj pruvas la majstrecon de Rubén Darío. Aliflanke la aŭtoro montras sian plej politikan flankon kaj modernece kontraŭas la jam neakcepteblan ĉeeston de Usono en la enaj politikaj aferoj de sudamerikaj landoj. Kiel superigo de sia antaŭa sinteno, li alproksimiĝas ekde fantazia nereala mondo al vera reala mondo kie okazas maljusteco.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]