Robert Swinhoe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Robert Swinhoe

Robert Swinhoe (1an de septembro 1836 - 28an de oktobro 1877) estis angla naturalisto, kiu multe priserĉis en Ĉinio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Swinhoe naskiĝis en Kolkato, Barato. Li studis en la Universitato de Londono kaj en 1854 enposteniĝis en la konsula stabanaro de Ĉinio. Li scipovis oficialan laj lokan lingvojn kaj estis fakulo pri Ĉinio kaj interpretisto por funkciuloj. Li veturis dum la 1850-aj jaroj kaj 1860-aj jaroj tra diversaj partoj de Ĉinio kaj nome tra Hongkongo, Tajvano, Hajnano, laŭ la rivero Jangzio ĝis Chongqing, en Siĉuano. Dum tiuj veturadoj en Ĉinio li ege kolektis natursciencajn specimenojn, kaj ĉar multaj el tiuj regionoj ne estis malfermitaj al fremduloj multaj el la specimenoj kolektitaj estis novaj al la scienco. Ĉar li estis ĉefe ornitologo multaj el liaj malkovroj estis birdoj, sed li trovis ankaŭ novajn fiŝojn, mamulojn kaj insektojn. Li revenis al Anglio en 1862 kun sia kolekto. Multaj el la birdoj estis unuafoje priskribitaj en la verko de John Gould Birds of Asia (Birdoj de Azio) (1863).

Ornitologio[redakti | redakti fonton]

Jam junulo li interesiĝis pri birdoj kaj faris etan kolekton de britaj birdoj, nestoj kaj ovoj. Li korespondis kun Henry Stevenson kaj unu el liaj unuaj publikaĵoj estis de 1858, la jaro kiam Charles Darwin kaj Alfred Russel Wallace publikigis sian verkon pri natura selektado. Swinhoe prenis la ideojn de Darwin kaj en 1872 li nomigis specion (nuntempe subspecio) laŭ Darwin (Pucrasia macrolopha darwini). Li estis regula aŭtoro en la gazeto Ibis el 1860 kaj poste en la dokumentaro de la Zoological Society of London.

Dum sia veturado li studis birdojn kaj mamulojn krom la lokan kulturon. Li kolektis kaj vivajn animalojn kaj specimenojn kiujn regule sendis al la Zoo de Londono. La unua ekzemplero de Elafuro en Eŭropo venis el li.

Lia ĉefa intereso estis tamen birdoj kaj pri tio li korespondis ege kun Edward Blyth. Ĉirkaŭ 1871 li eksifreis el parta paralizo kaj definitive abandonis Ĉinion oktobre de 1875. Hejme en Chelsea li plupublikigis notojn kaj lia lasta publikaĵo en Ibis estis la priskribo de nova genro kaj specio de birdo Liocichla steerii. Li mortis nur 41jaraĝa, eble pro sifiliso.

Lian kolekton de 3700 specimenoj aĉetis Henry Seebohm kaj poste iris al la Liverpula Muzeo. Granda nombro de specioj estis nomataj laŭ Swinhoe, inklude la Svinhoa petrelo, Oceanodroma monorhis, kiun li mem unuafoje priskribis en 1867.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Hall, Philip B. (1987) Robert Swinhoe (1836-1877): A Victorian Naturalist in Treatyport China. The Geographical Journal 153:37-47
  • Collar, N J (2004) Robert Swinhoe. Birding Asia 1:49-53

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]