Vikipedio:Artikolo de la semajno/2016/35

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La platbeka anaso (Anas platyrhynchos), kiu estas la plej ofte trovebla anaso de Eŭropo kaj aliaj lokoj, estas birdospecio de la grupo de plaŭdanasoj kiu reproduktiĝas tra moderklimataj kaj subtropikaj regionoj de Ameriko, Eŭropo, Azio, kaj Nordafriko, kaj estis enmetita en Novzelando kaj Aŭstralio.

La virbesto havas brilverdan aŭ bluecan kapon, dum la ino estas helbruna. Tiu anaso loĝas en humidejoj, manĝas akvoplantojn, kaj estas gregema. La platbeka anaso estas la praulo de la plej multaj variaĵoj de hejmaj anasoj, kaj povas interreproduktiĝi kun aliaj specioj de la genro Anas. Inter plej proksima parencoj de la platbeka anaso tiu hibridiĝo povas kaŭzi genetikan svagigon, kio povas kontribui al malpliiĝo de la plej maloftaj specioj de anasoj.

La Platbeka anaso estas amplekse distribuata tra la tuta Norda Hemisfero, Nordameriko el suda kaj centra Alasko al Meksiko, Havajo, kaj tra tuta Eŭrazio, el Islando kaj suda Gronlando al partoj de Maroko (Nordafriko) okcidente, Skandinavio norde, kaj al Siberio, Japanio, kaj Ĉinio oriente. Ĝi estas tre migranta en la nordaj partoj de siaj reproduktaj teritorioj, kaj vintras pli sude. Ekzemple, en Nordameriko ĝi vintras suden en Meksiko, sed ankaŭ regule perdiĝas al Centrameriko kaj Karibio inter septembro kaj majo.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Fondaĵo Vikimedio - Frida Kahlo - Koloniismo