Frida Kahlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Frida Kahlo
Frida Kahlo
meksika pentristino
Naskiĝo 6-a de julio 1907
en Meksikurbo, Meksiko
Morto 13-a de julio 1954
en Meksikurbo, Meksiko
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Frida KAHLO, plennome Magdalena Carmen Frieda KAHLO y CALDERON (naskiĝis la 6-an de julio, 1907, mortis la 13-an de julio, 1954) estis Meksika pentristino. Ŝi estis edzino de la fama surmura pentristo meksika Diego Rivera; ŝia vivo suferis la malfeliĉon de infana malsano kaj terura akcidento junaĝa kiu tenis ŝin kuŝe dum longaj tempoperiodoj, kaj ŝi suferis ĝis 32 kirurgiajn operaciojn.[1] Ŝi havis malmulte konvencian vivon, estis duseksema kaj inter ŝiaj amantoj troviĝis Leo Trocki.[2] Lia pentroverkaro temas pri sia biografio kaj sia propra sufero. Ŝi estis aŭtoro de ĉirkaŭ 200 verkoj, ĉefe memportretoj, kie projektis siajn malfacilaĵojn por survivi. La verkaro de Kahlo estas influita de la verko de lia edzo la fama pentristo Diego Rivera, kun kiu ŝi kunhavis emon por la popola meksika arto de indiĝenaj radikoj, inspirante aliajn pentristojn meksikajn de la periodo post-revolucia.

En 1939 ŝi ekspoziciis siajn pentraĵojn en Francio laŭ invito fare de André Breton, kiu klopodis konvinki ŝin ke ŝiaj pentraĵoj estas «superrealistaj», kvankam Frida defendis, ke tiu tendenco ne korespondis kun ŝia arto ĉar ŝi ne pentris revojn sed sian propran vivon. Unu el tiuj verkoj (Autorretrato- El Marco, kiu aktuale estas en la Centro Georges Pompidou) iĝis la unua pentraĵo de meksika artisto akirita de la Muzeo Luvro. Ĝis tiam, Frida Kahlo estis pentrinta nur private kaj ŝi mem malfacile akceptis, ke ŝia verkaro havu ĝeneralan intereson. Kvankam ŝi ĝuis admiron de elstaraj pentristoj kaj intelektuloj tiuepokaj kiaj Pablo Picasso, Vasili Kandinski, André BretonMarcel Duchamp, ŝia verkaro atingis famon kaj veran internacian agnoskon post ŝia morto, el la 1970-aj jaroj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Unuaj jaroj (1910-1925)[redakti | redakti fonton]

Familio kaj origino

Frida Kahlo naskiĝis kiel tria filino en la domo de siaj gepatroj en Coyoacán, Meksikurbo. Ŝia patro, Guillermo Kahlo, estis fotisto kaj pentristo de hungara-juda deveno,[3][4] kaj ŝia patrino estis lia dua edzino Matilde Calderón, meksika de hispana praularo.[4] Ŝiaj du pli aĝaj fratinoj estis Matilde kaj Adriana; post tiuj naskiĝis ununura frato kiu survivis nur tagojn. En julio de 1907 naskiĝis Frida kaj nur post dekunu monatoj, ŝis pli juna fratino Cristina. Ŝi estis konstanta kunulino kaj la ununura el la fratinoj Kahlo kiu lasis posteularon. Krome, Frida havis aliajn tri duonfratinojn de la patra flanko: Luisa, la plej aĝa, dua fratino mortinta dumnaske kaj Margarita, ĉiuj filinoj el la unua edziĝo de ŝia patro, en 1894, kun María Cardeña Espino (nomita ankaŭ Cerdeña en kelkaj fontoj), mortinta naskante Margarita en 1898.[5][6]

En 1904, tri jarojn antaŭ la nasko de Frida, la familio translokiĝis al Coyoacán en la geografia centro de Meksikurbo, al la nune tre konata Casa Azul de la 247 de la strato Londres, konvertita aktuale en muzeo.

Laŭ studo de Gaby Franger kaj Rainer Huhle, la fakto ke ŝia patro Guillermo Kahlo havas hungarajn aŭ judajn radikojn formis parton nur de legendo, foje instigita de la propra Frida.[7] Tiuj aŭtoroj eltenas, ke la fotisto naskiĝis la 26an de oktobro de 1871 en Pforzheim, malgranda urbo de la ŝtato Baden-Virtembergo, laŭ montro per dokumentoj (naskatestilo), kaj ke kaj liaj avoj — Jakob Wilhelm Kahlo kaj Henriette Kaufmann — kaj la resto de liaj antaŭuloj apartenis al la loka burĝaro kaj estis luteranoj. La enketado sukcesis starigi genealogian arbon kun ascendantoj verigitaj ĝis la jaro 1597.[7][8][9]

La versio kiun kolektis Hayden Herrera en sia konata biografio de Frida Kahlo, same kiel aliaj antaŭaj, asertis male ke la geavoj de Frida devenas el Hungario, precize el Arad, nome regiono kiu nune apartenas al Rumanio kaj ili estus setiglinta en Germanio en la urbo Baden-Baden (ankaŭ en Baden-Wurtemberg) kie estus naskiĝinta la patro de Wilhelm en la jaro 1872.[10]

Post la morto de sia patrino (la avino de Frida) en 1878 kaj pro malkonsento kun la nova edzino de sia patro, Wilhelm Kahlo enŝipiĝis en Hamburgo kaj alvenis al Veracruz (Meksiko) en 1890. Kiel parto de la rompo disde sia familio, li ŝnĝis sian nomon al koresponda en hispana: Guillermo.

Infanaĝo
Frida Kahlo 11jaraĝa.

La vivo de Frida estis markita ekde frue de sufero fizika kaj malsanoj. La unua estis poliomjelito kiun ŝi akiris en 1913, kio ekigis serion de sinsekvaj malsanoj, diversaj lezoj, akcidentoj kaj operacioj. Tiu unua malsano devigis ŝin resti naŭ monatojn surlite kaj lasis al ŝi porvivan konsekvencon: nome la dekstra kruro multe pli maldika ol la maldekstra. Animita de sia patro kaj kiel parto de sia rehabilitado Frida praktikis diversajn sportojn, el kiuj kelkaj maloftaj por la meksika socio tiama ĉe junulino, kiaj futbalobokso.

Tamen, la evidenta mvolimigo, same kiel konstantaj kirurgiaj operacioj kaj kuractraktadoj faris, ke Frida disvolvigu diference kaj ofte malhelpita partopreni en agado kun aliaj infanoj. Kelkaj ŝiaj pentraĵoj poste montros la temaron de la soleco de ŝia infanaĝo. Ekzemplo ofte citita estas la verko de 1938 Cuatro habitantes de Ciudad de México (kvar loĝantoj de Meksikurbo),[11] nome olepentraĵo sur metalo de 32,4 x 47,6 kiu montras infaninon side sur altaĵo kaj vestita kiel tipa Tehuana. La infanino ŝajnas abandonita kaj trista, kaj suĉas sian fingron solece. Alia samjara pentraĵo (Niña con máscara de muerteElla juega sola, infanino kun mortomasko aŭ Ŝi solludas)[12] kiun Frida pentris laŭ du versioj montras infaninon ĉirkaŭ kvarjaran kun kranimasko. Kvankam temas pr la fama Tago de Mortintoj, celebro kiu en Meksiko havas karakteron de festo ege populara, ankaŭ oni komentis la senton de soleco kiu transmitas la infanino, kiu supozeble reprezentas la propran Frida.

Dum la rilato de Frida kun sia patrino estis markita de sentoj duflankaj de amo kaj malamo, la rilato kun sia patro ĉiam estis de multa amo kaj proksimeco. Kaj tio pligrandiĝis pro la malsano de poliomjelito de Frida, ĉar estis ĉefe la patro kiu akompanis ŝin al ekzercado kaj gvidis ŝin en la programoj de rehabilitado.[10]

Junaĝo

Oni ne sukcesis identigi precize la lernejon al kiu ĉeestis Frida antaŭ 1922. Ripete oni asertis, ke ŝi estis lernanto de la Colegio Alemán (Germana Lernejo) ĝis 1921 kaj ke tie ŝi gradiĝis.[13] Tamen tion pruvas nek la lernejaj protokoloj nek Frida regadis la korespondan germanan lingvon, kiel ŝi mem diris perletere — angle — en 1949 al Hans-Joahim Kahlo, per kiu ŝi klopodis enketadi pri ŝia praularo kaj familio en Germanio.[7]

En 1922 eniris en la Escuela Nacional Preparatoria de Meksikurbo, prestiĝa eduka institucio de Meksiko, kiu ĵus ekakceptis lernantinojn. Estis nur 35 virinoj inter totalo de du mil lernantoj.[14] Tiam ŝi intencis iam studi medicinon en la futuro. En tiu lernejo ŝi konis estontajn meksikajn intelektulojn kaj artistojn, kiaj Salvador Novo, kaj ŝi formis parton de grupo de lernantoj konataj kiel Los Cachuchas [kaĉUĉas], tiel nomitaj pro la uzitaj kaskedoj. Al tiu grupo apartenis nur du virinoj: Carmen Jaime kaj la propra Frida. La aliaj estis ĉiuj viroj kiuj en siaj maturaj vivoj havis intelektulajn aŭ profesian sukcesojn en la meksika socio: Agustín Lira, Miguel Lira, Alfonso Villa, Manuel González Ramírez, Jesús Ríos y Valles, José Gómez Robleda kaj kiu iĝos ŝia fianĉo, Alejandro Gómez Arias. La kaĉuĉoj estis ribeluloj, memdifiniĝis kiel kritikema grupo kontraŭ la aŭtoritato, protestis kontraŭ maljustaĵoj kaj agadis por la reformoj de la eduksistemo. Sed krome ili amuziĝis kaj ŝercis en la lernejo ege entuziasme. Ties politikaj agadoj kaj pozicioj estis ie inter la idearoj de anarkiismo kaj revolucia romantismo.[15]

En 1925 ŝi ricevis lecionojn de desegnarto en la ateliero de gravurarto de Fernando Fernández Domínguez kie ŝi kopiis gravuraĵojn de Anders Zorn.[15]

Akcidento kaj eko de ŝia pentragado (1925-1928)[redakti | redakti fonton]

En la aĝo de 18 jaroj Frida Kahlo spertis teruran busakcidenton. La vundoj estis tiel gravaj, ke ŝi longan tempon de sia vivo devis pasigi kuŝante en gipsa aŭ ŝtala korseto. Ŝi tiam komencis pentri en sia lito kaj trovis en tiu ĉi okupo eblecon por majstri sian sorton. Kiam Frida Kahlo havis 19 jarojn, estiĝis ŝia unua memportreto. Dum sia vivo ŝi kreis 55, el 143 pentraĵojn. Spite al ĉiuj prognozoj de kuracistoj, Frida Kahlo relernis piediri, tamen ŝiaj vundoj tutvive turmentis ŝin. Pentrante ŝi esprimis siajn korpajn kaj animajn dolorojn.

Murpentraĵo dediĉita al Frida Kahlo en Los-Anĝeleso.

La 17-a de septembro de 1925 ŝi suferis teruran akcidenton kiam la buso per kiu ŝi veturis estis surveturita de tramo, kaj ĝi restis premita antaŭ muro kaj komplete detruita. Ŝi estis reveninte el lernejo hejmen, kun sia tiama fianĉo Alejandro Gómez Arias. Ŝia vertebraro rompiĝis en tri partoj, kaj ŝi suferis ankaŭ rompojn en du ripoj, en la klaviklo kaj tri en la pubio. Ŝia dekstra kruro rompiĝis en dekunu partoj, ŝia dekstra piedo disiĝis, ankaŭ ŝia maldekstra ŝultro disiĝis kaj ferstango trapasis ŝin ekde la maldekstra kokso ĝis eliri tra la vagino. Tiurilate, Frida komentis, ke tiu estis la malhumana maniero per kiu ŝi perdis sian virgecon. La medicino tiutempe torturis ŝin per multaj kirurgiaj operacioj (almenaŭ 32 laŭlonge de ŝia vivo), ortopediaj korsetoj el gipso kaj de diversaj tipoj, same kiel per diversaj mekanismoj por "streĉigado".[16]

Dum sia longa konvalesko ŝi ekpentris pli kontinue. En septembro de 1926 ŝi pentris sian unuan memportreton kiel olepentraĵo kiun ŝi dediĉis al Alejandro Gómez Arias.[17] En tiu unua memportreto ŝi ekis dinamikon kiun ŝi pluigos dum la resto de sia vivo: nome respeguli en siaj pentraĵoj la eventojn de sia vivo kaj la sentojn kiujn tiuj produktis al ŝi.[14]

En 1927 ŝia pentrarto ixgis pli komplika. Tiun jaron ŝi pentris la Portreton de Miguel N. Lira, olepentraĵo sur tolo de 99,2 X 67,5 cm kie ŝi aperigas sian kunulon kaĉuĉa sur fono tre partikulara kaj simbola plena je aĵoj kaj signoj kiuj aludaas lian nomon. Apenaŭ post unu jaro ŝi realigis la portreton de sia fratino Cristina per linioj tre puraj kaj mildaj nuancoj.[17]

Tiam, Frida jam estis ĉeestinta politikajn, artistajn kaj intelektajn etosojn. Pere de Germán de Campo, studentestro tre admirita de Frida, ŝi konis la kuban komuniston Julio Antonio Mella kiu loĝis ekzile en Meksiko kun sia usona partnerino, la fotistino Tina Modotti, pere de kiuj Frida kontaktis kun la pentristo Diego Rivera. Frida kaj Tina rapide amikiĝis kaj tiu lasta ekalportis Frida al la politikaj kunsidoj de la Komunista Partio de Meksiko, organizo el kiu jam formis parton kelkaj de ŝiaj amikoj kaĉuĉas kaj al kiu ankaŭ ŝi aliĝis formale Frida. Diego Rivera estis aliĝinto de la Komunista Partio ekde 1922.[17][13][15]

Geedziĝo kun Diego Rivera (1929-1931)[redakti | redakti fonton]

En 1929 Frida Kahlo edziniĝis al la pentristo Diego Rivera, kiun ŝi longtempe estis admirinta, kaj kiu kunhavis ŝiajn fortajn komunismajn kredojn. Kaj lia malfideleco kaj la pluraj disiĝoj retroviĝis en ŝiaj pentraĵoj. Sed malgraŭ tiuj malfacilaĵoj, Diego Rivera restis grava parto de ŝia vivo. Kvankam Rivera je la tempo de la geedziĝo jam estis mondfama artisto, li neniam influis la agadon de sia edzino, sed plene respektis ŝian stilon. Post ŝia morto li diris, ke ŝi estis plej grava en sia vivo, kaj ŝi esprimis en siaj taglibroj, ke sen lia amo ŝi ne povintus elteni siajn turmentojn.

Frida Kahlo kun Diego Rivera en 1932, fotitaj de Carl van Vechten.

Frida konis Diego Rivera tra Tina Modotti. Antaŭe, en 1922, ŝi povis observi lin, dum la realigado de lia unua murpentraĵo en la Anfiteatro Simón Bolívar de la Escuela Nacional Preparatoria. En 1928 ŝi renkontis denove Diego Rivera dum kelkas vesperoj kaj kunsidoj al kiuj ŝi ĉeestis kun Tina Modotti, sed ŝi estis parolinta neniam rekte kun li. Unu tagon ŝi kuraĝis viziti lin spontane, dum li estis laboranta en serio de murpentraĵoj por la konstruaĵo de la Sekretarejo de Publika Edukado, cele montri al li siajn proprajn verkojn. Diego impresiiĝis el ŝiaj pentraĵoj kaj kuraĝigis ŝin plupentradi. Ekde tiam ŝi estis konstante invitita hejme de Kahlo.

La artistino edziniĝis al Diego Rivera la 21-a de aŭgusto de 1929. Ilia rilato inkludis amon, amaferojn kun aliaj personoj, kreativan ligilon, malamon, divorcon en 1939 kaj denovan geedziĝon post unu jaro.[18]

Tiu paro estis nomita kiel unuiĝo de elefanto kun kolombo, ĉar Diego estas enorma kaj dika dum ŝi estas malgranda kaj maldika. Aliflanke, Frida, pro siaj lezoj, neniam naskis, kion ŝi dum multaj jaroj malakceptis.[19]

Spite amaferoj de Diego kun aliaj virinoj (inklude la fratinon de Frida[20]) kaj de la propra malfideleco de Frida la paro sukcesis komplementiĝi en multaj aspektoj.

Loĝado en Usono (1931-1934)[redakti | redakti fonton]

La politika etoso de Meksiko por la simpatiantoj de maldekstro komplikiĝis dum la reakcia registaro de Plutarco Elías Calles. La mendoj de murpentrajoxj al Diego Rivera komencitaj de la ministro pri eduksistemo José Vasconcelos paraliziĝis. Ĉar la famo kaj reputacio de Rivera kreskiĝis en Usono, aperis mendoj tie, kaj ili translokigis loĝejon tien el 1931 al 1934 kaj pasigis la plej parton de la tempo en Novjorko kaj Detroit.[14]

En 1932 oni mendis al Diego Rivera murpentraĵojn por Muzeo de Detroit. En aprilo Frida pentris Ŝranko surstrate de Detroit tre influita de Giorgio de Chirico. Ŝi iĝis kritika kun la usona vivostilo kaj respegulis tion en siaj tiamaj pentraĵoj.[21] En aŭgusto de 1932 ŝi rigardis suneklipson kaj aldonis al siaj pentraĵoj la duismo nokto kaj tago, kio iĝis ikona elemento ofta kaj ripetata de sia verkaro.[22]

En tiu urbo Frida suferis duan aborton. Dun sia rekuperado ŝi pentris memportreton Aborto en Detroit, realigita laŭ stilo pli penetra, inspirita en la malgrandaj pentraĵoj eksvotaj de la popola meksika arto kiuj ricevas la nomon de retablo. Tiu pentraĵo estis totale sendependa el tio kion faris lia edzo. Rivera, konscia pri la valoro de ŝia verkaro kaj de tiu periodo, diris: «Frida eklaboris en serio de majstroverkoj senprecedencaj en la historio de arto, pentraĵoj kiuj elstarigis la inan kvaliton de la vero, la realon, la krudelecon kaj la aflikton. Neniam antaŭe virino estis metinta similan turmentitan poezion sur la tolaĵo kiel faris Frida en tiu epoko de Detroit.»[14]

Unuaj ekspozicioj (1935-1939)[redakti | redakti fonton]

Dom-Muzeo Diego Rivera kaj Frida Kahlo konstruita de la arkitekto Juan O'Gorman en 1932. En ĉi tiu domo en San Ángel (Meksikurbo) loĝis Rivera kaj Kahlo de 1934 ĝis 1940. En la aktualo estas muzeo dediĉita al la geedzoj.

Ili revenis al Meksiko en 1933. Rivera havis amaferon kun Cristina, la pli juna fratino de Frida. Antaŭe estis aliaj malfideleoj flanke de Rivera, sed tiu aventuro kun Cristina tuŝis multe Frida kaj okazigis grandan ŝanĝon en ilia parrilataro. Kvankam ili sukcesis superi siajn konfliktojn, Frida ekis aliajn amrilatojn kaj kun viroj kaj kun virinoj kiuj pluis la reston de ŝia vivo. Rivera suferis violentan ĵaluzon pri la eksterparaj rilatoj de sia edzino kvankam pli bone eltenis la lesbajn rilatojn de Frida ol tiuj heteroseksajn.[14]

El 1937 al 1939 la ukrainia revoluciulo (kiu disvolvigis sian politikan vivon en Rusio) nome Lev Trocki loĝis ekzile en la hejmo de Frida en Coyoacán, kun sia edzino. Tie Frida havis amaferon kun la komunista estro.[23] Post la murdo de Trocki fare de la membro de la stalinista NKVD nome la hispana kaj kataluna Ramón Mercader, Frida estis akuzita kiel murdisto. Ŝi estis arestita sed finfine ŝi estis liberigita same kiel ŝia edzo.

En 1938 la poeto kaj eseisto de la surrealismo André Breton konsideris ŝian verkaron kiel propra de surrealismo en eseo kiun li verkis por la ekspozicio de Kahlo en la galerio Julien Levy de Novjorko. Tamen ŝi mem poste deklaris: "Oni kredis, ke mi estas surrealista, sed mi ne estas tia. Neniam mi pentris miajn revojn. Pentris mian propran realon".[24]

En 1939 Frida Kahlo finigs memportreton kie ŝi respegulis siajn du personecojn: Las dos Fridas (ambaŭ Fridoj). En tiu pentraĵo, post la geedza krizo, ŝi aperas pere de la separo inter Frida en vesto de tipa tehuana, la favorita de Diego, kaj la alia Frida, vestita pere de eŭropaj radikoj, kiu ekzistis antaŭ ŝia renkonto kun li. La koroj de ambaŭ virinoj estas konektitaj unu al alia per vejno, la eŭropa parto malakceptita de Frida Kahlo minacas perdi sian tutan sangon. Samjare ŝi ekspoziciis en Parizo en la galerio Renón et Collea danke al Bretón. Ŝia estado en la franca ĉefurbo permesis al ŝi rilati kun la malaga pentristo Picasso kaj eĉ aperi sur la kovrilpaĝo de la franca gazeto Vogue.

Arta agnosko (1939-1949)[redakti | redakti fonton]

La 6an de novembro de 1939 Kahlo kaj Rivera divorcis, post serio de malfideloj, el kiuj la plej dolora por Frida estis la rilato inter Diego kaj ŝia fratino. Frida revenis tiam portempe al sia hejmo de Coyoacán. Estis periodo depresia en kiu la artistino drinkegis por konsoliĝi el fizika kaj mensa suferoj. Estas du produktaĵoj gravaj en tiu peroodo de separo: Las dos Fridas (amnaŭ fridoj) kaj Dos desnudos en un bosque (du nudaĵoj en arbaro).

La 24an de majo de 1940 okazis la unua atenco (malsukcesa) fare de Siqueiros kontraŭ Trocki, post kiu oni eniris en la hejmo de Frida nome la Casa Azul (blua domo) kaj ŝi estis arestita de la polico dum kelkaj horoj. En aŭgusto de tiu jaro Trocki estia finfine murdita kiel konsekvenco de dua atenco. Frida estis denove pridemandita de la polico. Rivera veturis al San-Francisko, Usono, en junio de 1940 kaj Frida sekvis lin post kelkaj monatoj, post la murdo de Trocki por ricevi en tiu urbo novan kirurgian operacion de la kirurgo Leo Eloesser, kiu jam traktis ŝin antaŭ dek jaroj, en la unua estado de la paro en San-Francisko. Post rekuperiĝi el tiu operacio, ŝi veturis al Novjorko.

Post la divorco, Frida kaj Diego plukunhavis grandan parton de la socia, arta kaj politika vivo, kio unuigis ilin. Frida alvenis en septembro al San-Francisko kaj nur post du monatoj, la paro decidis regeedziĝi. La nova amika interkonsento konsistoj je vivi kune, kunhavi elspezojn, pluigi la artan kunlaboradon kaj sen havi seksan vivon kiel paro.[25]

Dum tiuj jaroj, la arta agnosko de ŝia verkaro pliiĝis, ĉefe en Usono. Ŝi partoprenis en gravaj grupaj ekspozicioj en la Muzeo de Moderna Arto de Novjorko, en la Instituto de Nuntempa Arto de Bostono kaj en la Muzeo de Arto de Filadelfio.[14]

El 1943 ŝi instruis en la lernejo La Esmeralda de Meksikurbo.

En 1950 ŝi enhospitaliĝis en Meksikurbo kaj restis en la hospitalo unu jaron.[14]

Lastaj jaroj (1950-1954)[redakti | redakti fonton]

La Casa Azul (blua domo), Muzeo Frida Kahlo.

En la jaro 1953 ŝiaj pentraĵoj estis montritaj en aparta ekspozicio en ŝia hejmurbo. Ŝi tiutempe ne plu povis piediri, sed partoprenis la inaŭguron kuŝante en sia lito: ŝi estis ege kontenta.

Samjare oni devis amputi al ŝi kruron sub la genuo pro infekto je gangreno. Tio metis ŝin en granda depresio, kio kondukis ŝin al klopodoj de memmortigoj pare de fojoj. Dum tiu tempo, ŝi verkis poemojn en siaj taglibroj, ĉefe rilatajn kun doloro kaj sufero.

En februaro de 1954 Frida verkis klare en sia taglibro pri siaj memmortigaj ideoj. Ŝi priskribis kiel granda torturo la fizikajn kaj mensajn dolorojn de la lastaj ses monatoj (post la amputo) kaj diris, ke kvankam ŝi plupensis ankoraŭ memmortigi, retenis ŝin nur Diego Rivera, kiun ŝi ne deziras abandoni ĉar li havas "la vantecon" krei, ke ŝi mankos al li. La 19an de aprilo de 1954 enhospitaliĝis denove post nova klopodo memmortigi, kaj kvankam ŝi skribis en sia taglibro, ke ŝi estis promesinta ne ripeti, la 6an de majo, post nova klopodo, oni devis enhospitaligi ŝin denove. Tamen ŝi foje ankoraŭ kuraĝis: sur ŝi rulseĝo, la 2an de julio partoprenis, kun Diego Rivera kaj Juan O'Gorman en manifestacio por protesti kontraŭ la usona interveno en Gvatemalon.[26]

Frida Kahlo mortiĝis en Coyoacán en la 13-a de julio de 1954. Oni ne faris nekropsion, sed oni diris, ke pro pulma embolio. Ŝiaj restoj estis funebr-omaĝitaj en la Palaco de Belartoj de Meksikurbo kaj oni kovris ŝian ĉerkon per la flago de la Meksika Komunisma Partio, kion la nacia gazetaro ege kritikis. Ŝia korpo estis kremaciita en la Civila Kremaciejo Dolores kaj ŝiaj cindroj konserviĝas en la Blua Domo de Coyoacán, kie ŝi iam naskiĝis.

Ankaŭ ŝia lasta pentraĵo montriĝas en la Muzeo Frida Kahlo. Temas pri olepentraĵo sobre mazonito kiu montras kelkaj akvomelonajn pecojn en fortaj koloroj. En unu el tiuj pecoj kun ŝia subskribo legeblas «VIVA LA VIDA. Coyoacán, 1954, México» (vivu la vivo). La lastaj vortoj en sia taglibro estis: "Espero alegre la salida y espero no volver jamás" (mi kontenta atendas la eliron kaj mi esperas neniam reveni).[27]

Gravo[redakti | redakti fonton]

Ŝia famo estis iom malgranda antaŭ la 1980-aj jaroj, kiam la nova stilo de Neomexicanismo (novmeksikismo) vaste rememorigis je ŝiaj pentraĵoj. Ekspozicio estiĝis ĉe Whitechapel Gallery en Londono en majo 1982, kaj poste en Svedio, Germanio, Novjorko, kaj Meksikurbo. Biografioj pligrandigis ŝian famon tiom, ke en 2001 ŝia vizaĝo aperis sur usona poŝtmarko, kaj en 2010 la Banko de Meksiko cirkuligis 500-pesan monbileton, kiu montris Kahlo'n sur unu flanko, kaj Rivera'n sur la alia.

En 1983 kaj 2002 ŝia vivo estis filmigita:

Casa Azul[redakti | redakti fonton]

OutsideCasaAzul.JPG

La Casa Azul (Blua Domo) en Coyoacán, Meksikurbo, estas la familia hejmo en kiu Frida Kahlo loĝis dum infanaĝo, kaj al kiu ŝi revenis dum siaj lastaj jaroj. Ŝia patro, Guillermo Kahlo, konstruis la domon en 1904 ĉe la angulo de stratoj Londres kaj Allende, en la najbarejo Colonia del Carmen. La du-etaĝa konstruaĵo enfermas korton kaj ĝardenon, origine nur triflanke, sed poste ĉiuflanke. Lev Trockij loĝis tie de tempo al tempo post li venis Meksiken en 1937.

La domon al la ŝtato donacis Diego Rivera kiel testamentaĵon ĉe sia morto en 1957, tri jarojn post la morto de Frida, kaj nuntempe la konstruaĵo estas muzeo enhavanta aĵojn el iliaj vivoj. Ĝi estas populara je turistoj, kaj ricevas po 25.000 vizitantojn por monato.

Fotoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La vida de Frida Khalo|url=https://www.pbs.org/weta/fridakahlo/life/people_esp.html%7Cfechaacceso=4 de abril de 2014}}
  2. La vida de Frida Khalo https://www.pbs.org/weta/fridakahlo/life/people_esp.html Alirita la 4an de aprilo de 2014.
  3. El Corazón de Frida - Magdalena Carmen Frida Kahlo Y Calderón 1907-1954
  4. 4,0 4,1 Juana Rico, Araceli Rico, Frida Kahlo: fantasía de un cuerpo herido http://books.google.es/books?id=aaHqCiOUcTMC&lpg=PP1&pg=PA114 1993, Plaza & Valdes, isbn= 9789688561164 paĝo 114 }}
  5. Geneall.net
  6. Sansarae Pickett: Eso Es Frida Kahlo
  7. 7,0 7,1 7,2 Franger, Gaby, Huhle, Rainer, Fridas Vater. Der Fotograf Guillermo Kahlo, germane,| 2005, Schirmer-Mosel, Munkeno, isbn=3-8296-0197-2
  8. Retejo de la germana urbo Baden-Baden
  9. Ekspozicio en la Instituto Cervantes de Munkeno El padre de Frida – El fotógrafo Guillermo Kahlo
  10. 10,0 10,1 Herrera, Hayden, 2010, 1983, Frida Kahlo. Ein leidenschaftliches leben, germane, Frankfurto de Meno, Fischer, paĝoj (a)16; (b)29 isbn=978-3-59618037-0
  11. http://www.fridakahlofans.com/c0210.html Cuatro habitantes de Ciudad de México, alirita la 17an de julio 2012.
  12. http://www.fridakahlofans.com/c0230.html Niña con máscara de muerte, alirita la 17an de julio 2012.
  13. 13,0 13,1 García Sánchez, Laura, Frida Kahlo, Genios del arte, Coordinación científica de Juan Ramón Triadó Tur, 2004, Susaeta ediciones, Madridm paĝoj 11(a) 21(b) isbn=84-305-3640-X.
  14. 14,0 14,1 14,2 14,3 14,4 14,5 14,6 Lucie Smith Edward, Vidas de los grandes artistas del siglo XX. Frida Kahlo, 1999, Ediciones Polígrafa, paĝoj 206-208, isbn = 84-343-0882-7.
  15. 15,0 15,1 15,2 Trayectoria biográfica y artística en Frida. Edición conmemorativa, p. 236.
  16. Herrera, Hayden, Frida: una biografía de Frida Kahlo http://books.google.com.mx/books?ei=H0iiTv74JMrKsQLh7MHDBQ&ct=result&hl=en&id=m5YEcBKBaGYC&dq=Kahlo+32+operaciones&q=+32+operaciones#search_anchor Alirita la 22an de oktobro de 2011, Diana, México, isbn=978-968-131-684-6 paĝo 62a.
  17. 17,0 17,1 17,2 Trayectoria biográfica y artística en Frida. Edición conmemorativa, p. 237.
  18. Amozorrutia, Alina, 101 mujeres en la historia de México http://www.google.com.mx/search?tbm=bks&tbo=1&hl=en&q=Diego+infiel&btnG=#sclient=psy-ab&hl=en&tbo=1&tbm=bks&source=hp&q=El+le+fue+infiel+muchas+veces%2C+la+m%C3%A1s+dolorosa+para+Frida+con+su+propia+hermana.+Esto+caus%C3%B3+su+divorcio+en+1939&pbx=1&oq=El+le+fue+infiel+muchas+veces%2C+la+m%C3%A1s+dolorosa+para+Frida+con+su+propia+hermana.+Esto+caus%C3%B3+su+divorcio+en+1939&aq=f&aqi=&aql=1&gs_sm=s&gs_upl=33065l33065l2l34181l1l0l0l0l0l0l0l0ll0l0&bav=on.2,or.r_gc.r_pw.,cf.osb&fp=55241c4679779cb1&biw=1366&bih=636 Alirita la 22an de oktobro de 2011, Grijalbo, Meksiko, isbn= 978-970-810-328-2 paĝo 115.
  19. Cordero Reiman, Karen, et al, Crítica feminista en la teoría del arte http://books.google.com.mx/books?id=EHPwGdoLLZMC&pg=PA339&dq=Kahlo+no+hijos+lesiones&hl=en&ei=WEmiTpmuGI-asgLYl9C_BQ&sa=X&oi=book_result&ct=result&resnum=4&ved=0CDgQ6AEwAw#v=onepage&q&f=false Alirita la 22an de oktobro de 2011, 2007, Universidad Iberoamericana, Meksiko isbn=978-968-859-633-3 paĝo 339; Tibol, Raquel, Frida Kahlo: una vida abierta http://books.google.com.mx/books?id=vi-qZ2n3T60C&pg=PA165&dq=Kahlo+incapacidad+hijos&hl=es-419&ei=rUmiTrzAFMGrsQKkwqDBBQ&sa=X&oi=book_result&ct=result&resnum=1&ved=0CC4Q6AEwAA#v=onepage&q=Kahlo%20incapacidad%20hijos&f=false Alirita la 22an de oktobro de 2011, 2002, Universidad Nacional Autónoma de México, Meksiko isbn= 968-36-6766-X paĝo 165.
  20. Havesteen, Marianne, Hernández M., Estíbaliz, Frida Kahlo y Diego Rivera http://books.google.com.mx/books?id=1EiALxCnuc0C&pg=PA42&dq=Diego+hermana+Frida&hl=en&ei=ykuiTpTdJMKIsQL0yPWdBQ&sa=X&oi=book_result&ct=result&resnum=2&ved=0CDEQ6AEwAQ#v=onepage&q=Diego%20hermana%20Frida&f=false Alirita la 22an de oktobro de 2011, 2002, Gyldendal Uddannelse isbn=87-02-00630-8 paĝo 42.
  21. Trayectoria biográfica y artística en Frida. Edición conmemorativa, p. 237.
  22. Trayectoria biográfica y artística en Frida. Edición conmemorativa, p. 240.
  23. Mitchel, Helen Buss, Raíces de sabiduría http://books.google.com.mx/books?id=yQnŜOVEf4kC&pg=PA323&dq=Trotsky+Kahlo+romance&hl=es-419&ei=_EKiTtiONqmasgKkz6WaDg&sa=X&oi=book_result&ct=result&resnum=8&ved=0CFAQ6AEwBw#v=onepage&q=Trotsky%20Kahlo%20romance&f=false Alirita la 22an de oktobro de 2011, 2006, Litográfica Ingramex, México isbn=978-970-686-498-7 paĝo 323.
  24. 2007, Estudios románicos, volumeno 1, volumenoj 16-17, Murcia, Departamento de Filología Románica de la Universidad de Murcia http://www.google.com.mx/search?q=Cre%C3%ADan+que+yo+era+surrealista%2C+pero+no+lo+era.+Nunca+pint%C3%A9+mis+sue%C3%B1os.+Pint%C3%A9+mi+propia+realidad&ie=utf-8&oe=utf-8&aq=t&rls=org.mozilla:es-MX:official&client=firefox-a#q=Cre%C3%ADan+que+yo+era+surrealista%2C+pero+no+lo+era.+Nunca+pint%C3%A9+mis+sue%C3%B1os.+Pint%C3%A9+mi+propia+realidad&hl=es-419&client=firefox-a&hs=eKn&rls=org.mozilla:es-MX:official&prmd=imvns&source=lnms&tbm=bks&ei=NC-iTvmoNKf-sQLdo-WeBQ&sa=X&oi=mode_link&ct=mode&cd=5&ved=0CBEQ_AUoBA&prmdo=1&bav=on.2,or.r_gc.r_pw.,cf.osb&fp=885a3a253bb40246&biw=1366&bih=636 Alirita la 22an de oktobro de 2011.
  25. Billeter, Erika, 1988, Das Blaue Haus. Die Welt de Frida Kahlo, (La blua domo. La mondo de Frida Kahlo, Christoph Vitali, Frankfurto, Bonn kaj Wabern-Berno (Sviso), Schirn Kunsthalle Frankfurt kaj VG Bildkunst Bonn, germana, paĝo 256 isbn=3-608-76279-5.
  26. Tibol, Raquel, Frida Kahlo. Über ihr Leben und ihr Werk, germane, 1980, Neue Kritik, Frenkfurto, paĝoj 43-46.
  27. Lastaj vortoj de la taglibro de Frida Kahlo

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Kahlo, Isolda P. (2004). Frida íntima. Ediciones Dipon kaj Ediciones Gato Azul.
  • Kettenmann, Andrea (1999). Frida Kahlo. Taschen. ISBN 3-8228-6548-6. [1]
  • Martín Lozano, Luis (2007). Frida Kahlo, El círculo de los afectos. Cangrejo Editores.
  • Mejía Moreno, Raúl (2006). El simbolismo en la obra de Frida Khalo "Frida el ser doble o rebis la piedra filosofal". Red de Revistas Científicas de América Latina y el Caribe, España y Portugal. Universidad Autónoma de México. [2]
  • Rodríguez Prampolini, Ida (1993). «Presentación». En Rico, Araceli. Frida Khalo. Fantasía de un cuerpo herido. 1993 Plaza y Valdés. ISBN 968-856-116-9.
  • Smith Edward, Lucie (1999). Vidas de los grandes artistas del siglo XX. Frida Kahlo. Ediciones Polígrafa. ISBN 84-343-0882-7.
  • Diversaj aŭtoroj. «Trayectoria biográfica y artística». Frida. basado en Hayden Herrera: A Biography of Frida Kahlo, Nueva York, Harper and Row Publishera, 1983 y Raquel Tibol, Frida. Una vida abierta, México, Oasis, 1983 (Edición conmemoración de los 100 años del nacimiento de Frida Kahlo edición). México: Océano. ISBN 10-970-777-341-7 |isbn= incorrecto (ayuda).
  • Diversaj aŭtoroj. (2007). Frida (Segunda edición conmemoración de los 100 años del nacimiento de Frida Kahlo edición). México: Océano. ISBN 978-970-777-341-7.
  • Diversaj aŭtoroj. (2010). Frida Kahlo. Sus fotos. Editorial RM. ISBN 978-84-92480-74-6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]