Meksik-urbo
| Meksik-urbo (Tenoĉtitlano) |
|||
| hispane: México, angle: Mexico City | |||
| urbo | |||
|
Katedralo en Meksikurbo
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Ciudad de México | |||
| Moto: La Ciudad de los Palacios - Urbo de Palacoj | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Distrikto | Federacia Distrikto | ||
| Historia regiono | Azteka imperio | ||
| Valo | Valo de Meksiko | ||
| Flughaveno | Aeroméxico | ||
| Kvartaloj |
16
|
||
| Memorindaĵoj | Kastelo de Ĉapultepeko, Baziliko de Gvadalupo | ||
| Konstruaĵoj | Torre Latinoamericana, El Palacio de Hierro, Nacia muzeo de Arto | ||
| Sekiĝanta lago | Lago Texcoco | ||
| Situo | Meksik-urbo | ||
| - alteco | 2 310 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 19°26′00″N 99°08′00″W / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 19.433333 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">19.433333°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Plej alta punkto | |||
| - alteco | 3 930 m s. m. | ||
| Areo | 1,485 km² (148,5 ha) | ||
| Loĝantaro | 8 851 080 (2010) | ||
| Denseco | 5 960 323,23 loĝ./km² | ||
| Nacia parko | Parko Cumbres del Ajusco | ||
| Fondo | 1521 | ||
| Horzono | MTZ (UTC-6) | ||
| - somera tempo | MSTZ (UTC-5) | ||
| Poŝtkodo | 00 - 16 | ||
| Telefona antaŭkodo | (+52) 55 | ||
| ISO 3166 | MX-DFE | ||
| HDI | 0.915 Tre alta | ||
| Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | |||
| Nomo | Historia centro de Meksik-urbo | ||
| Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo | ||
| Jaro | 1987 (#11) | ||
| Numero | 412 | ||
| Regiono | Latina Ameriko | ||
| Kriterioj | i, ii, iii, iv | ||
| Amuzparko | Ses flagoj de Meksiko | ||
| Vizitindaĵo | Popocatépetl | ||
| Retpaĝo: www.df.gob.mx | |||
Meksik-urbo (hispane, Ciudad de México) aŭ Meksiko estas la ĉefurbo kaj la plej granda urbo de Meksiko kaj unu el la plej grandaj urboj de la tuta mondo. Antaŭ la alveno de la hispanoj, Meksikurbo estis la ĉefurbo de la aztekoj kaj nomiĝis Tenoĉtitlano. Ĝi troviĝas en la Federacia Distrikto, kiu koncepte similas al aliaj federaciaj distriktoj, ekzemple la Distrikto Kolumbio en Usono aŭ Kanbero en Aŭstralio.
Enhavo |
Historio[redakti]
Tenoĉtitlano, la antikva urbo, estis urbo sur insuleto en mezo de lago. Tamen, la urbo kreskiĝis sur la lago, kaj la akvo sekiĝis. Tenoĉtitlano jam estis granda urbo, kiam venis la hispanoj, kaj nun Meksikurbo estas unu el la plej grandaj urboj en la mondo.
Antaŭ 1972, Meksik-urbo estis la ĉefurbo de la Federacia Distrikto, sed tiun jaron, administrativa reformo ŝanĝis ties statuson, fakte malaperigante ĝin. Ĝi estis dividita en kvar distriktojn (delegaciojn), kiuj aldoniĝis al la jam ekzistantaj 12 delegacioj de la Federacia Distrikto. Tiel, nun, la Federacia Distrikto konsistas el 16 delegacioj. Kaj Meksik-urbo, kiel politika kaj administrativa estaĵo, ne plu ekzistas. Do, en la praktiko, nun Meksikurbo kaj Federacia Distrikto estas la samaj.
Ĝis 1997, la urbestro estis nomumita de la prezidanto. Sed tiun jaron, leĝa reformo ebligis al la loĝantaro elekti sian urbestron. La unua elektita urbestro, nomata guberniestro, estis inĝeniero Cuauhtémoc Cárdenas, de la Partio de la Demokratia Revolucio (PRD). De tiam, ĉiuj guberniestroj estis membroj de la PRD (centro-maldekstra). La nuna guberniestro estas Marcelo Luis Ebrard Casaubon.
Meksikurbo havas la karakterizajn problemojn de la grandaj urboj: polucio, malsekureco, transporto, manko de akvo, k.t.p. sed ankaŭ la urbegajn karakterizajn malproblemojn: diverseco, pleneco, kulturo, konkuro, opcioj, k.t.p
Ĝemelurboj[redakti]
Ateno, Grekio
Arequipa, Peruo
Pekino, Ĉinio
Bejruto, Libano
Berlino, Germanio
Bogoto, Kolumbio
Bonaero, Argentino
Kairo, Egiptio
Karakaso, Venezuelo
Chicago, Usono
Ranchi, Barato
Ciudad Juárez, Meksiko
Cusco, Peruo
Dolores Hidalgo, Meksiko
Gvatemalurbo, Gvatemalo
Houston, Usono
Istanbulo, Turkio
Kaliningrado, Rusio
La Paz, Bolivio
Limo (Peruo), Peruo
Lisbono, Portugalio
Los-Anĝeleso, Usono
Madrido, Hispanio
Malmö, Svedio
Manilo, Filipinoj
Nagoja, Japanio
Nikozio, Kipro
Panamurbo, Panamo
Parizo, Francio
Rio-de-Ĵanejro, Brazilo
Romo, Italio
Santiago, Ĉilio
San-Paŭlo, Brazilo
San Jose, Usono
Seulo, Sud-Koreio
Stuttgart, Germanio
Sidnejo, Aŭstralio
Tel Aviv, Izraelo
Toronto, Kanado
Vaŝingtono, Usono
Geesperantistoj el Meksik-urbo[redakti]
- Abraham Vega Acosta
- Alberto Gómez Cruz
- Alejandro Mejía
- Alicia Zepeda
- Ambrosio Vargas
- Ángel Luna Cárdenas
- Daniel Moreno Martínez
- Emilio Arias García
- Estela Gracia García
- Fidel Figueroa
- Francisco Azorín Izquierdo (hispano sed aktivis en Meksiko)
- Hugo González Monteverde (venezuelano sed aktivas en Meksiko)
- Jesús Amaya Topete tie mortis.
- Jesús Nájera Castaneira
- Jorge Luis Gutiérrez
- José Serrano López
- Juan de Oyarzábal
- Juan Jacobo Schmitter
- Julie Regal (usonanino sed aktivis en Meksiko)
- Leonora González
- Leonora Torres
- Manuel C. Rodríguez
- Mar Kardenas (Meksikanino sed loĝas en Kalifornio)
- Martin Schäffer (Germano sed aktivas en Meksiko)
- Vicente Valdés Bejarano (Naskiĝis en Meksikurbo)
Vidu ankaŭ[redakti]
- 1968 en Meksikurbo
- Listo de urboj de Meksiko
- Plej grandaj urboj (laŭ enloĝantaro)
- Listo de milionurboj
Eksteraj ligiloj[redakti]
Retejo pri restoracioj, trinkejoj kaj noktejoj
Aerfotoj
Meksiko, turismaj informoj en esperanto enretigitaj de Alejandro Mejía
|
||||||

