Hernán Cortés

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Cortes-Hernan-LOC.jpg

Hernán Cortés (elp. erNAN korTES; aliaj formoj de la nomo: Fernando Cortez, Hernando Cortés, Fernán Cortés kaj en Esperanto Korteso) (1485-1547) estis la konkerinto (conquistadorkonkistadoro) de Meksiko por la hispana monarĥio.

Komenca vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Medellín (Hispanio) en 1485, kaj forpasis en Castilleja de la Cuesta, proksime al Sevilo, je la 2-a de decembro de 1547. Liaj gepatroj estis Martín Cortés kaj Catalina Pizarro Altamirano.

Li estis hidalgo (malsupera nobelo), studis en la Universitato de Salamanko, kaj estis iom instruita. Tamen, li lasis la studojn nur post du jaroj, kaj serĉis aventurojn, tiele li estis en Valladolid ĉe jurlaboristo, kie li lernis iom pri juro, sed absolute ne licenciĝis en universitato.[1] El patrina flanko li estis duonkuzo de Francisco Pizarro, kiu poste estos la konkerinto de la imperio de inkaoj (ne konfuzu kun alia Francisco Pizarro, kiu aliĝis al Korteso en la konkero de Meksiko).

Post kelkaj malsukcesoj ĉu por elŝipiĝi al Ameriko ĉu por partopreni en la militoj fare de Gonzalo Fernández de Córdoba en Italio, finfine, en la printempo de 1504, li enŝipiĝis direkte al la ĵus malkovrita nova kontinento Ameriko. Li vojaĝis al insulo Hispaniolo en 1504, kie li okupis burokratajn postenojn kaj setliĝis kiel kolono plantejisto, kaj poste al Kubo kun guberniestro Diego Velázquez De Cuéllar en 1511, ĉe kies konkera kampanjo li partoprenis. Li iĝis urbestro de Santiago de Kubo, kvankam poste li estis enprizonigita de la guberniestro kaj akuzita je konspiro kontraŭa. Liberigita, li edziĝis al la bofratino de la propra Diego Velázquez, nome Catalina Suárez Marcaida. Fine de 1518 Velázquez taskis lin esplori la novajn terojn en Jukatano post du antaŭaj ekspedicioj fare de respektive Francisco Hernández de Córdoba kaj Juan de Grijalva. Li organizis ekspedicion de 600 homoj, kaj eliris el Santiago de Cuba en la 18-a de novembro de 1518 kaj el Kubo jam en la 10-an de februaro 1519, rapide kaj subite ĉar Velázquez malfidis je li kaj Korteso klopodis eviti haltigon.

Ekspedicio de Hernán Cortés el Kubo al Tenoĉtitlano.

La ŝiparo konsistis el 11 ŝipoj, 518 infanteriaj soldatoj, 16 kavalerianoj, 13 pafistoj, 32 arbalestistoj, 110 maristoj kaj ĉirkaŭ 200 indianoj kaj negroj kile helpistoj aŭ servistoj. Ili kunportis 32 ĉevalojn, 10 kanjonojn el bronzo kaj 4 kanjonetojn. La kapitanoj estis Alonso Hernández Portocarrero (al kiu li poste "donacos" la indianinon doña Marina), Alonso Dávila, Diego de Ordás, Francisco de Montejo, Francisco de Morla, Francisco de Saucedo, Juan de Escalante, Juan Velázquez de León (parenco de la guberniestro), Cristóbal de Olid, Gonzalo de Sandoval kaj Pedro de Alvarado. Multaj el tiuj estis veteranoj de la militoj de Italio. Ĉefa piloto estis Antón de Alaminos kun esperto el la du antaŭaj ekspedicioj nome de Francisco Hernández de Córdoba kaj Juan de Grijalva.

En Meksiko[redakti | redakti fonton]

La Malinche tradukas por Korteso. Tlakskala, 16a jarcento.

Li havis la unuajn kontaktojn kun la indianoj ĉe la insulo Kozumelo, grava haveno kaj religia centro de majaoj en Jukatano. Tiam la duoninsulo Jukatano estis fragmentita en 16 ŝtatetoj, ĉiu kun sia propra registo nome «halaĉ uinik», en konstanta konflikto inter si. Dekomence la hispanoj uzis interpreton indianan nome en hispana «Melchorejo» [melĉoREĥo] (Melkioreto). Pere de li Korteso sciis pri barbuloj kaptitaj de majaoj ie interne. Tiele en 1519 ili trafis Gerónimo de Aguilar supervivinto de la vrako de la ŝipo Santa María de la Barca. Aguilar tiam iris serĉi alian supervivinto nome Gonzalo Guerrero, kiu loĝis en Chetumal kie li evitis sklavecon kaj akiris fidon de la kaciko Naĉankano, kaj ixgis li mem nakom aŭ majaa militestro kaj edziĝis al la majaa princino Zazil Há, kun kiu li jam havis kelkajn filojn, nune konsiderataj la unuaj modernaj meksikanoj. Aguilar decidis reveni kun Korteso iĝante unu el liaj interpretistoj de majaa, sed Guerrero decidis resti kun la majaoj kaj moritiĝis ĉirkaŭ 1536. Kelkaj historiistoj opinias, ke li eĉ luktis kontraŭ la hispanaj konkeristoj.[2]

La Batalo de Centla kaj la kapto de Potonĉano[redakti | redakti fonton]

Eniro de Hernán Cortés al la majaa urbo Potonĉano en Tabasko en 1519

Post diversaj bataloj kontraŭ la tieaj indiĝenoj, en kiuj li trovis aliancanojn kaj tradukistojn (inter ili la nomata Marina aŭ Malinĉe, kiu fariĝis lia amanto kaj donis al li filon), li vojaĝis en la internon de la novaj teroj.

Batalo de Centla, en kiu intervenis la unuan fojon ĉevalo milite en Ameriko. Murpentraĵo en la Municipa Palaco de Paraíso, Tabasco.

La ekspedicio de Korteso bordis la marbordon gvidita de la piloto Antón de Alaminos ĝis alveni en la 14-a de marto de 1519 al la elfluejo de la rivero Tabasko (nune Grijalva), en la proksimeco de la urbo Potonĉano (Putunĉano), apartenanta al la putunoj estre de la «halaĉ uinik» Taabskoob. Tie okazis la Batalo de Centla, kiun oni konas ekde la vidpunkto de hispanoj nome el la verko de López de Gómara nome La Conquista de México en ties ĉapitro Combate y toma de Potonchan:[3] La hispanoj petis akvon kaj nutrado, sed malkontentis pri la ricevaĵo kaj postulis plie ĝis kiam eniris perforte en la urbo.

Post tiu malvenko, la aŭtoritatoj de Tabasko proponis al Korteso nutraĵojn, juvelojn, teksaĵojn, kaj grupon de dudek sklavinoj, kiuj estis akceptitaj, ties nomoj ŝanĝitaj, baptitaj kaj disdonitaj inter la kapitanoj.[4] Inter tiuj sklavinoj estas Malintzin, kiun la hispanoj renomigis Marina, konata ankaŭ kiel La Malinche, kiu ludos gravegan rolon en la konkero de Meksiko. Ŝia granda inteligento, regado de la majaa lingvaro kaj de la naŭatla lingvo, ŝia kono de la moroj de la indiĝenoj, kaj ŝia fidelo al la hispanoj, faris de la Malinche unu el plej eksterordinaraj kaj polemikigaj virinoj de la historio de Ameriko.[5] La Malinche estis interpretisto, konsilisto kaj kormarikino de Hernán Cortés, kun kiu ŝi havos filon Martín Cortés, samnoma kun la laŭleĝa filo kiun Hernán Cortés havos post dekkvar jaroj kun Juana de Zúñiga. Marina kaj Gerónimo de Aguilar anstataŭis Melchorejo kiel interpretistoj, ĉar tiu estis decidinta malhelpi la hispanojn kaj incitis la indiĝenojn al rezistado kontraŭ la konkero fare de la hispanoj.

Juana de Zúñiga, sevila edzino de Hernán Cortés, skulptaĵo por ŝia tombo, mendita de la duko de Alcalá al Diego de Pesquera en 1575,[6] kun alia statuo de Catalina Cortés. Ambaŭ statuoj troviĝas en la historia Sevila Kartuzio.

Santa María de la Victoria[redakti | redakti fonton]

En Tabasko la hispanoj eksciis pri nova lando okcidente, kiun la aborigenoj nomis Meksiko. Ili ankaŭ eksciis pri la granda povo kaj riĉeco de la lando, kaj ankaŭ pri la malamikeco de la ceteraj triboj, kiuj troviĝis subpremataj al la imperio de aztekoj.

Korteso poste ceremonia rito per kiu li direktis sin al granda kapokujo (konsiderata sankta arbo de la majaoj) kaj elirigis glavon, frapis per ĝi sur la trunkon kaj ekposedis tiujn novajn terojn kie li fondis la 25an de marto de 1519 la vilaĝon Santa María de la Victoria (Sankta Maria de la Venko), kiu estos la unua hispana urbo en Nova Hispano kaj unu de la unuaj en Ameriko. La hispanoj restis tie ĝis la 12a de aprilo kiam Korteso enŝipiĝis direkte al Culúa kaj Tenoĉtitlano, lasante en la vilaĝo kelkajn soldatojn, respondeca pri la pacigo de la regiono.

Tiun jaorn de 1519 komencis epidemio de variolo, senscie alportita de la konkistadoroj, kiu post kelkaj jardekoj nuligis la 97% de la loĝantaro de la regiono[7] kaj kio faciligos la disvolviĝon de la konkero de Meksiko.

Antaŭen[redakti | redakti fonton]

Baldaŭ ili ricevis ambasadorojn de la azteka imperiestro, nomata Moktezumo, al kiuj li montris la armilojn, sed montris ankaŭ bonajn manierojn.

Korteso tamen havis tiam gravan problemon: li ne havis permeson de la guberniestro por konkeri novajn malproksimajn landojn. Kelkaj el la soldatoj deziris reveni en la malnovan teritorion. Korteso decidis tiam bruligi aŭ panedetrui la ŝipojn, por malebligi la retiriĝon, kio famigis plie lian figuron.

Post diversaj bataloj kun aliaj triboj, la trupoj alvenis en la ĉefurbon Tenoktitlano je la 8-a de novembro de 1519, kaj okazis la renkontiĝo inter Moktezumo kaj Korteso. La unuaj kontaktoj estis pacaj, kaj la novalvenintoj estis gastigitaj en la palaco de la patro de la imperiestro. Tamen, baldaŭ komencis la problemoj, kaj Korteso prenis la reĝon kiel ostaĝon.

La aztekoj ribeliĝis kaj Korteso kaj liaj akompanantoj devis fuĝi en la nomata trista nokto' (30-a de junio al 1-a de julio de 1520). Ili tamen akiris novajn aliancanojn, kaj la 13-an de aŭgusto de 1521 ili konkeris la urbon kaj enprizonigis la novan aztekan gvidanton Kuaŭhtemok.

Aliaj landoj[redakti | redakti fonton]

Dum la postaj jaroj li faris diversajn vojaĝojn en la teroj de la imperio, inter kiuj li malkovris la nunan Kalifornion, kaj ankaŭ al nunaj Honduraso kaj Gvatemalo.

Reveno[redakti | redakti fonton]

Korteso estis rekompencita de la hispana imperiestro Karlo la 5-a per la titolo de Markizo de la Valo kaj per terenoj en la nuna ŝtato Oaxaca, sed li ne ricevis grandajn postenojn en la nova kolonio, kiu ricevis la nomon Nova Hispanio.

Li revenis en Hispanion, kie li forpasis. Li lasis multajn filojn, blankajn kaj mestizojn.

La historia takso pri Cortés estas tre ambivalenca. Oni agnoskas lian grandan talenton, personan kaj militan, kaj oni akuzas lin je granda krueleco. Inter alie, la torturoj kaj mortigoj de Kuaŭhtemok kaj aliaj gvidantoj estis kondamnitaj jam en tiu tempo; aliflanke, li montris respekton al la familio de Moktezumo kaj grandan apogon al siaj aliancanoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. “Hernán Cortés”, International Encyclopedia of the Social Sciences, 2a eld (2008), t. 2, pp. 146-149.
  2. Jerónimo de Aguilar y Gonzalo Guerrero: dos actitudes frente a la historia, de Eduardo Matos Moctezuma, México Desconocido
  3. Gómara, Francisco López de. «Combate y toma de Potonchan», en La Conquista de México, paĝoj 72-75. Eldono de José Luis de Rojas. Crónicas de América. Editorial Dastin, S.L. España.
  4. López de Gómara, Francisco, Historia de la Conquista de México, Prólogo y cronología de Jorge Gurría Lacroix, Caracas, Biblioteca Ayacucho, 1984. pp. 39-40
  5. Malinche: ¿Creadora o traidora?, por Michael Conner
  6. Recio Mir, Álvaro, "Sacrum Senatum": las estancias capitulares de la Catedral de Sevilla, 1999, Focus-Abengoa, isbn=84-472-0469-3, paĝo 239 Libro reta
  7. Cook, S. F. kaj W. W. Borah (1963), The indian population of Central Mexico, Berkeley (Cal.), University of California Press.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]