Gonzalo Fernández de Córdoba
El Vikipedio
Gonzalo Fernández de Córdoba y Aguilar (n. en Montilla, la 1-an de septembro 1453 – m. en Loja (Granado), la 2-an de decembro 1515) estis andaluza nobelulo je la servo de la Katolikaj Gereĝoj, politikisto kaj militisto el nuna Hispanio, duko de Santángelo, Terranova, Andría, Montalto kaj Sessa, kaj pro sia majstreco en la militarto konata kiel la Granda Kapitano.