Gonzalo de Sandoval

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gonzalo de Sandoval
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1497 (1497-01-01)
en Medellín
Morto 1-an de januaro 1528 (1528-01-01) (31-jaraĝa)
en Palos de la Frontera
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Reĝlando de Kastilio
Subskribo Gonzalo de Sandoval
Okupo
Okupo esploristo • militisto
vdr

Gonzalo de Sandoval (Medellín 1497 - Palos de la Frontera 1528) estis hispana konkistadoro de Nova Hispanio (Meksiko). Li estis filo de Juan de Sandoval. Li iris al Kubo, kie li restis kiel kapitano en 1518. La venontan jaron li komencis la konkeron de Meksiko kun Hernán Cortés. Dum iom da tempo li estis kunguberniestro de la kolonio, dum Hernán Cortés estis malproksime de la ĉefurbo (de la 2a de marto al la 22a de aŭgusto 1527).

En Nova Hispanio[redakti | redakti fonton]

Sandoval alvenis kun Hernán Cortes al Nova Hispanio en 1519, estante la plej juna el la kapitanoj de Cortés. Post la subpremado de Moktezumo, Cortés nomumis lin alta funkciulo de Villa Rica de Vera Cruz. Sandoval kaptis la mesaĝistojn de Pánfilo de Narváez kiuj postulis la kapitulacon de la urbeto, kaj sendis ilin al Cortés. En la posta batalo, estis Sandoval kiu kaptis Pánfilo de Narváez.

Sandoval estris la avangardon de la hispana retiriĝo dum la nomita Trista Nokto en 1520. Li ankaŭ estris operaciojn kontraŭ la aztekoj, proksime de Tepeaca kie poste la hispanaj konkistadoroj fondis la vilaĝon Segura de la Frontera. Li estris la punekspedicion kontraŭ la aztekoj en Jalacingo pro ilia atako al hispanaj soldatoj kiuj estis venintaj kun Pánfilo de Narváez.

Li estris la konstruon de kelkaj ŝipoj por estis uzataj dum la surakva atako al la urbo Tenoĉtitlano.