Batalo de Centla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eniro de Hernán Cortés en Potonĉanon en 1519.

La batalo de Centla estis batalo okazinta la 14an de marto 1519, en kiu la indiĝenoj maja-ĉontaloj, estritaj de la kaciko Taabscoob, kontraŭstaris la hispanojn estritajn de Hernán Cortés. En tiu batalo estis venkitaj la indiĝenaj ĉontaloj.

Tiu batalo okazis kiam Korteso trairis la teritoriojn de la nuna subŝtato Tabasco kaj atakis la urbon Potonĉano, de kie la indianoj sendis indikojn ke ili ne akceptas la hispanojn. La 13an de marto, la hispanoj organizis meson, laŭdire la unua kristana diservo en kontinenta teritorio de Meksiko kaj de Ameriko.[1] Post la meso, Kortes sendis sian kapitanon Alonso de Ávila kun 100 soldatoj al la vojo, dum li mem iris al Potonĉano ĉe la rivero Grijalva.[2] Kiam Korteso alvenis al la vilaĝo, la indianoj sagopafegis kaj la hispanoj pafadis, kio terurigis la indiĝenojn. Tio krome estis signalo por ke Ávila ataku la malan parton de la fortikaĵo. Tiele la hispanoj konkeris la lokon.

La venontan tagon, 14-a de marto 1519, ordonis Korteso al la kapitano Pedro de Alvarado iri kun cent soldatoj antaŭen, kaj aliflanke Francisco de Lugo, kun aliaj cent soldatoj. Francisco de Lugo trafis indiĝenajn militistajn rotojn, kaj ekis nova batalo. Aŭdinte pafojn kaj tamburojn, Alvarado iris helpe de Lugo, kaj kune batalintaj ili retirigis la lokanojn, post kio la hispanoj revenis al la vilaĝo por informi al Korteso.[3] En la batalo partoprenis, laŭ la kronikoj de Korteso kaj de Bernal Díaz del Castillo (ĉiam troigitaj), 40 000 indiĝenoj de 8 najbaraj provincoj, kontraŭ 410 hispanoj.[4]

La trupoj de Korteso alvenis al la elfluejo de la rivero Tabasko (nune Grijalva). Tie ili denove estis atakitaj de maja-ĉontaloj. Rapide la hispanoj kontraŭtakis pafile, kio denove terurigis la indianojn, sed ĉefe terurigis ilin vidi la hispanajn ĉevalrajdantojn, ĉar la indiĝenoj kredis, ke kaj persono kaj ĉevalo (neniam antaŭe vidita) estis unusola estaĵo, pro kio ili ne komprenis kiel ili povis poste elrajdiĝi. Resume la indianoj rezultis venkitaj pro la supera milita teknologio de la hispanoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cabrera Bernat, 1987, p. 42.
  2. Cabrera Bernat, 1987, p. 43.
  3. Cabrera Bernat, 1987, p. 45.
  4. Cabrera Bernat, 1987, p. 111.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Cabrera Bernat, Ciprián Aurelio (1987). Instituto de Cultura de Tabasco, ed. Viajeros en Tabasco: Textos (1ra. edición). Villahermosa, Tabasco: Instituto de Cultura de Tabasco. ISBN 968-889-107-X.
  • Díaz del Castillo, Bernal (2005). Historia verdadera de la conquista de la Nueva España: Manuscrito "Guatemala". UNAM. ISBN 9681211960. Konsultita la 27an de Aŭgusto 2018.
  • Gil y Saenz, Manuel (1979). Consejo Editorial del Gobierno del Estado de Tabasco, ed. Compendio Histórico, Geográfico y Estadístico del Estado de Tabasco (2da. edición). Naucalpan, Edo. de México: Edimex, S.A. de C.V. OCLC 7281861.
  • Izquierdo, Ana Luisa (1997). Acalán y la Chontalpa en el siglo XVI, su Geografía Política (1a. eldono). Ciudad de México: UNAM, IIFL, Centro de Estudios Mayas. ISBN 978-9-68365-780-0.
  • López Reyes, Diógenes (1979). Historia de Tabasco. Ciudad de México: Consejo Editorial del Estado de Tabasco.