Jesús Amaya Topete

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jesús Amaya Topete
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1888 (1888-11-30)
en Ameca
Morto 1-an de majo 1976 (1976-05-01) (87-jaraĝa)
en Meksikurbo
Lingvoj Esperantohispana
Ŝtataneco Meksiko
Okupo
Okupo esperantistohistoriisto
vdr

Jesús AMAYA TOPETE estis meksika esperantisto kiu naskiĝis en Ameca (Jalisko) en 1889 kaj mortis en Meksikurbo, en 1976. Li estis grava persono de la Esperanto-movado en Meksiko.

Amaya studis librotenadon en Guadalajara kaj tre juna, en 1904, eklaboris kiel ĵurnalisto, en la revuoj Juan Panadero kaj All Right. Li ankaŭ aktivis en sindikatoj kaj en la jardeko de 1920 estis prezidanto de la sindikato de telegrafistoj.

En 1934 li fondis la revuon Renovigo, dulingva publikaĵo (hispana kaj esperanta) kiu aperis ĝis 1947. En ĝi li pledis por ortografia reformo de la hispana, la t.n. fonetike racia hispanamerika ortografio. En sia konata romano Rayuela (la ĉapitro 69), la fama argentina verkisto Julio Cortázar inkludis artikolon de tiu ĉi revuo, en kiu Jesús Amaya komentas la morton de alia esperantisto, la kolonelo Adolfo Ávila Sánchez.

En 1931 li fondis la eldonejon Lumen, kaj tie li publikigis Hispan-Amerikan Vortareton (1934), kies hispana parto estas skribita laŭ la reformita ortografio.

Li estis amiko de Eŭgeno Lanti kaj gastigis lin kiam la fondinto de SAT alvenis en Meksikion.

Jesús Amaya poste verkis plurajn librojn pri meksika historio kaj ricevis diversajn premiojn, inter ili, tiujn aljuĝitajn de la registaroj de la urbo Guadalajara, de la ŝtato Jalisco kaj la or-medalo de la Meksika Societo pri Geografio kaj Statistiko.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • „Esperanto-Hispana Amerika Vortareto“. Meksiksurbo, Editorial Lumen, 5X12 cm, 104 pĝ, 1934.
Citaĵo
 Jesus Amaya tre lerte kompilis la libreton, enkondukas unue en la gramatikon, donas sur bonaj tabeloj la pronomojn kaj poste sufiĉe riĉan vortareton. Ni gratulas. 
— Aŭstria Esperantisto (revuo) n.118 (mar 1935)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.