Pulma embolio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pulma embolio aŭ pulma embolozo estas embolio (baraĵo) de pulma arterio (latine:arteria pulmonalis), pro kio la de ĝi prizorgata pulmhisto ne aŭ nur parte estas provizata per sango. Tio havas negativajn sekvojn por la oksigenliverado al la pulmo, por la trafita parto de la pulmo mem, kaj -okaze de tre grandaj baraĵoj- por la koro. La baraĵo preskaŭ ĉiam konsistas el embolo, kvankam sub tre specialaj kondiĉoj aliaj embolioj povas okazi (ekz. per aero)

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

La kaŭzo de pulma embolio plej ofte estas trombozo kiu ekestas en la arterioj de la femuro aŭ en la subventro. Tiuj sangokoagulaĵoj povas malfiksiĝi kaj poste atingi la pulmojn tra la koro. Trombozo kaj pulma embolio oni konsideras kiel malsano. Ĉe kelkaj malsanoj, kiel kancera tumoro kaj post gravaj operacioj, speciale en la ventro, pli facile ekestas trombozo pro kio tiuj pacientoj havas pli grandan eblon por evoluigi pulman embolion. Gravaj aŭ ripetaj pulmaj embolioj povas esti fatalaj: precipe la tiel nomata 'rajdista embolo', ĉe kiu granda sangokoagulaĵo baras samtempe ambaŭ pulmarteriojn, kondukas al kompleta kaj tuja ĉeso de la pumpado de la koro kun subita morto kiel ebla sekvo. Alie ol oni ofte pensas embolioj preskaŭ neniam venas el arterioj sub la nivelo de la genuo, la loko kie oni tamen plejofte perceptas la simptomojn de trombozo.

Simptomoj[redakti | redakti fonton]

Tre ofte malmultaj simptomoj, precipe ĉe etaj embolioj. Pulma embolio estas sendube unu el la plej mistrafitaj diagnozoj.

Diagnozo[redakti | redakti fonton]

La elektrokardiogramo ofte donas, precipe ĉe grandaj embolioj, nerektajn indikojn pro troŝarĝo de la dekstra duono de la koro, en la sangogasoj ofte okulfrapas malalta pCO2 ĉe preskaŭ normala pO2 . (La paciento ekhiperventoladas por niveligi sian O2 )

Por la radiologie konstato antaŭ oni uzis angiografion, tiu apliko grandparte estas forlasita. Nuntempe la ora normo estas komputila skano de la torako, dum ankaŭ ventoladoperfuza skano estas konsiderinda diagnozilo. La mezurado de D-dimero en la sango ofte ankaŭ estas farita, tamen tio estas akutfaza proteino kaj pro tio nespecifa, ĉar ankaŭ ĉe pulmitoj ĝi estas altigita.

Flegado[redakti | redakti fonton]

Pulma embolio estas flegata de pneŭmologospecialisto pri internaj malsanoj en hospitalo per kontraŭ-koaguliĝiloj (kumarinaj derivaĵoj aŭ bas-molekula heparino). La flegado estas celata al prevento de novaj embolioj; al la jam estiĝintaj plejofte nemulte fareblas. Oni esploras la eventualajn kaŭzojn kaj la paciento devas uzi dum kelkaj monatoj kontraŭ-koagulaĵon post tia epizodo; ĉe ripetaj pulmaj embolioj eĉ dumviva uzo plejofte necesas.