Remedios Varo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri surrealisma artisto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Varo (apartigilo).
Remedios Varo
Persona informo
Naskonomo María de los Remedios Alicia Rodriga Varo y Uranga
Naskiĝo 16-an de decembro 1908 (1908-12-16)
en Anglès, Provinco Ĝirono,  Burbona restaŭrado en Hispanio
Morto 8-an de oktobro 1963 (1963-10-08) (54-jaraĝa)
en Meksikurbo,  Meksiko
Lingvoj katalunahispana
Loĝloko MadridoParizoMeksikurboBarcelono
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Reĝa Akademio de Beletroj de Sankta Fernando
Okupo
Okupo pentristo • skulptisto • desegnisto • artisto
TTT
Retejo http://remediosvaro.com/
vdr

María de los Remedios Alicia Rodriga VARO y Uranga1[1] (Anglès, Provinco Ĝirono, Katalunio, Hispanio, 16a de decembro 1908 – Meksikurbo, 8a de oktobro 1963), konata kiel Remedios Varo, estis superrealisma pentristino, verkistino kaj grafikartistino.

Ŝi estis unu de la unuaj virinoj kiuj studis en la Reĝa Akademio de Belaj Artoj de Sankta Fernando de Madrido. En 1932 ŝi setliĝis en Barcelono, kie ŝi laboris kiel desegnisto por reklamado, kaj aliĝis al kataluna superrealisma grupo "Logicofobista". En 1937 ŝi veturis al Parizo kun la superrealisma franca poeto Benjamin Péret kaj en 1941; pro la alveno de la nazioj al Francio, ŝi ekziliĝis al Meksiko. Neniam revenis al Hispanio. Male al tio amplekse supozita, Remedios Varo neniam akiris la meksikan ŝtatanecon, kaj konservis sian hispanan ŝtatanecon, diference de sia amikino Leonora Carrington, kiu ja akiris la meksikan ŝtatanecon.[2][3]

La verkaro de Varo per sugestiga imagopovo miksas sciencon, mistikismon, ezoterecon kaj magion.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis filino de inĝeniero, liberpensulo kaj lernanto de Esperanto. Ŝi loĝis en Maroko kaj Madrido. Estante studentino ŝi kontaktis kun artistoj de la Studenta Rezidejo kiel Federico García Lorca kaj Salvador Dalí. Poste ŝi loĝis en Parizo kaj en Barcelono kie ŝi spertis la kulturan etoson de la Dua Hispana Respubliko. En 1937, dum la Hispana Enlanda Milito ŝi eliris por la lasta fojo el Hispanio, ekzilis en Parizo kaj partoprenis en internaciaj ekspozicioj. Post la alveno de nazioj en Francion, ŝi trapasis malfacilojn ĝis sukcesis ekzili en Meksikon.

Dum la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj, ŝi kombinis la artan agadon kun portempa scienca agado en Venezuelo pri moskitoj. Dekomence ŝi estis kun Benjamin Péret, poste separiĝis kaj poste reedziĝis al aŭstridevena politikisto Walter Gruen. Dum sia vivo en Meksiko, ŝi konis artistojn kiel Frida Kahlo kaj Diego Rivera, kaj amikiĝis kun aliaj intelektuloj, partikulare kun la same superrealisma pentristino brita Leonora Carrington.[4] Ilia amikeco estos fundamenta por ambaŭ kaj por pentrarto kaj por verkado.[5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Descubriendo a la pintora gerundense Remedios Varo, figura del surrealismo». La Voz de Galicia. 22a de oktobro 2015. Konsultita la 8an de decembro 2020.
  2. Tibol, Raquel (2014). Buñuel y Remedios Varo: Dos momentos del surrealismo en México. Penguin Random House Grupo Editorial México. ISBN 9786073125017.
  3. Bono, Ferran (20a de septembro 2004). Una española, heredera de la pintora Remedios Varo. El País. Konsultita la 8an de decembro 2020.
  4. «La historia de una amistad surrealista». Público.es. aŭgusto 2020. Konsultita la 8an de decembro 2020.
  5. Ovalle, Ricardo; Gruen, Walter; Blanco, Alberto; Del Conde, Teresa; Grimberg, Salomon; Kaplan, Janet A. (1998). Remedios Varo: Catálogo razonado (Segunda edición). México, D.F.: Ediciones Era. p. 58. ISBN 968-411-442-7.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]