Lajsana anaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Lajsana anaso
Lajsana anaso, masklo en la bestoĝardeno de Kolonjo, Germanio
Lajsana anaso, masklo en la bestoĝardeno de Kolonjo, Germanio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Anas
Specio: A. laysanensis
Anas laysanensis
(Rothschild, 1892)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Lajsana anaso (Anas laysanensis), konata ankaŭ kiel Lajsana kreko pro sia malgrando, estas endanĝerita birdospecio de la familio de Anasedoj kaj ties tipa genro Anas, kiu estas endemia de Havajo. Laŭ restoj de fosilioj oni pruvis, ke iam la Lajsanaj anasoj vivis en la tuta arkipelago, sed nuntempe survivas nur en tri malgrandaj, izolaj insuloj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Nomate de Lionel Walter Rothschild en 1892, la Lajsana anaso ricevis la sciencan nomon (kaj de tie venas ankaŭ la komuna nomo) el la nomo de la insulo Lajsano, unu el la nordokcidentaj havajaj insuloj. Ĝi estas membro de la klado de la Platbeka anaso ene de la grupo de la plaŭdanasoj, kaj ĝi estas tre malkutima specio kaj laŭ kutimaro kaj laŭ genetiko. Ĵusaj pruvoj sugestis, ke ili evoluis el orienta Azio, kiel sudhemisfera praulo de la Platbekaj anasoj, ne el perdiĝintaj migrantaj Platbekaj anasoj (Anas platyrhynchos) kiel oni informis pasinte.[1]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Lajsana anaso estas krekogranda kaj malhebruna, kun elstara blanka kaj granda okulringo. La beko estas mallonga kaj spatelforma, malhelverda kun varia nigra makuleteco ĉe maskloj, kaj oranĝeteca kun varia nigra makuleteco ĉe inoj. La Lajsana anaso kutime havas ringon de graso ĉirkaŭ sia kolo. Kelkaj maskloj montras svagan irizecon en la kapo kaj kolo kaj havas iom suprenkurbajn centrajn vostoplumojn. La flugilo havas brilan purpurverdecan speguleton ĉe ambaŭ seksoj. Leŭkismo aŭ etenda blanka plumaro estas komuna en la kapo kaj kolo de la plej maljunaj birdoj. La kruroj kaj piedoj estas oranĝaj, kutime pli brile ĉe la masklo. La jara antaŭbaza plumaro estas kompleta, kaj la anasoj perdas ĉiujn siajn flugoplumojn kaj iĝas nekapablaj flugi ĝis kiam aperas novaj plumoj. Naturaj anasoj povas vivi ĝis la aĝo de 12 jaroj, dum kaptivaj birdoj vivis ĝis la aĝo de 18.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Lajsana anaso bone piediras kaj kuras, kun pelva zono adaptata al surtera manĝado. Energia manĝokutimo inkludas plukokuradon ene de svarmoj de efidredoj (dipteroj) nome Neoscatella sexnotata. Per etenditaj koloj kaj bekoj ĉegrunde, tiuj anasoj kuras laŭlonge de kotejoj dum nuboj de muŝoj ĉirkaŭflugas kaj prenas ilin per rapida malfermo kaj fermo de siaj bekoj. Tiuj anasoj ankaŭ mergoplaŭdas kaj filtras manxgon en lagoj, bordoj kaj en altatera vegetaĵaro serĉe de mikrosenvertebruloj, algoj, folioj kaj semoj.[2] Dumtage, kaj ĉefe dum la reprodukta sezono, ili preferas kaŝiĝi inter herbo kaj vegetaĵaro de arbustaroj, kio helpas ilin eviti birdopredantojn kiaj la fregatoj. Ili preferas kuraĝiĝi al malfermo kaj manĝi en lago el krepusko al mateniĝo, kvankam ŝajne estas markata variado el jaro al jaro depende de la manĝodisponeblo.[3]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Paroformado ekas aŭtune, kaj konstruado de nesto ekas printempe. La ino konstruas bone kaŝitan neston surgrunde sub densa vegetaĵaro, ĉefe de herbotufoj de Eragrostis variabilis. La nesto estas neprofunda bovlo kovrita el mortinta herbo kaj lanugo. La ovodemetado okazas tipe el aprilo al aŭgusto. Averaĝa ovaro en Lajsano estas proksimume kvar ovoj. La ĵuse establita populacio de Midvejinsuloj demetas pli grandajn ovarojn. Anasidoj estas frumaturaj kaj manĝas per si mem du tagojn post eloviĝo, sed estas kontrolataj, kovataj kaj alportataj al manĝolokoj de la patrino dum proksimume 40 al 60 tagoj.

Statuso kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Malpliiĝo al preskaŭ formorto[redakti | redakti fonton]

Masklo de Lajsana anaso

La malpliiĝo de la Lajsana anaso komencis antaŭ 1000-1600 jaroj, pro la koloniigo de la Havajaj Insuloj fare de Polinezianoj kaj asociaj neindiĝenaj mamulaj predantoj.[2] Ĉirkaŭ 1860, tiuj anasoj jam malaperis el ĉiuj lokoj escepte pro la Lajsana Insulo (kiu nomigis la anasospecion), plej verŝajne pro predado fare de enmetitaj ratoj. Kiel ĉe multaj izolaj insulospecioj, la Lajsana anaso evoluis en medio kie mankis mamulajn predantojn, kaj pro tio estas nekapablaj defendi sin mem kontraŭ neindiĝenaj surgrunde ĉasistoj, kiaj homoj, ratoj, porkoj, kaj la Malgranda azia herpesto. Ekzemple la Lajsanaj anasoj plej ofte bremsas sian movon pli ol ekflugi kaze de timigo — nome taŭga strategio por kripta defendo kontraŭ la indiĝenaj havajaj flugopredantoj, sed tute neefika kontraŭ surgrundaj predantoj. Kvankam la nemigranta Lajsana anaso povas flugi, ĝi ne disiĝas inter insuloj.[4]

La Lajsana anaso trovis rifuĝon dum plej el la 19a jarcento en la senrata Lajsana Insulo, survivante en la plej malgranda geografia teritorio inter ĉiuj ajn anasospecioj tutmonde (nome 415 ha). Lajsano akiris federan protektadon en 1909, pro la establo de la Havajinsula Nacia Naturrifuĝejo. Tamen, dezertigo de la insula vegetaĵaro fare de enmetitaj kunikloj kondukis la anason al bordo de formorto en 1912, kun la el ĉiam plej malalta populacio de nur 7 plenkreskuloj kaj 5 junuloj.[5]

Rekupero[redakti | redakti fonton]

Post kiam multaj kunikloj malsategiĝis kaj la restantaj estis forigitaj fare de biologoj en 1923, tiuj anasoj ekrekuperiĝis, pliiĝante al populacio de ĉirkaŭ 500 individuoj ĉirkaŭ la 1950-aj jaroj.[6][7][8] La Kongreso aprobis la Endangered Species Preservation Act en 1966, kaj en 1967 la Lajsana anaso estis deklarita endanĝerita specio kun federa protektado. Tamen okazis mallarĝigo de la populacio kiam la drasta epoko de 1993 de El Niño kaŭzis sekecon kaj malpliigo de manĝodisponeblo, kio malpliigis la nombron de anasoj al nur ĉirkaŭ 100. Nuntempe reproduktado kaj survivado de birdoj estas deproksime kontrolata. Ekde 1998, kelkaj birdoj estas kontrolataj per unikaj krurobendoj aŭ radiotransmitiloj por kontroli la reproduktajn sukcesojn kaj survivadon, kio pruvis, ke tipe nur 30% de anasidoj de Lajsano survivas por ekflugo.[9] En 2004, la populacio kreskis al ĉirkaŭkalkulataj 576 anasoj.

Lajsanaj anasoj ĉasante muŝojn

Oktobre de 2004 kaj 2005, 42 Lajsanaj anasoj estis translokigitaj al Midvejatola Nacia Naturrifuĝejo kiel kunlabora klopodo inter United States Geological Survey kaj la Fish and Wildlife Service por restaŭri duan populacion de anasoj en naturo. La kreado de dua populacio, ĉar malverŝajnas ke katastrofo frapu ambaŭ atolojn samtempe, malpliigas la riskon de formorto pro hazardaj katastrofoj kiaj sekegoj, uraganoj, cunamoj, eksplodoj de malsanoj (kiaj birda gripo), aŭ akcidentaj enmetoj de neindiĝenaj plantoj kaj animaloj.[10]

La dua “porsekureca” populacio de Lajsanaj anasoj en Midvejatolo kreskis rapide, pli ol duoblante laŭ grando en la du unuaj jaroj (USGS 2006c). Ĉirkaŭ januaro de 2007 estis anasoj ĉe Midvejatolo kaj ĉe la Orienta Insulo. Fakuloj kontrolinte la populacion de Midvejatolo trovis, ke la anasoj estas reproduktantaj je pli frua aĝo, kaj la inoj demetas pli da ovoj ol la birdoj de Lajsano. Tio sugestas, ke la abundaj habitato kaj manĝodisponeblo de Midvejatolo stimulis pli grandajn reproduktajn klopodojn ĉe anasoj, kio kontribuas al optimismo por la sukceso de tiu reenmetita populacio.[11]

Futura rigardo[redakti | redakti fonton]

La survivado de la Lajsana anaso en la futuro estas optimisma, kvankam restas minacoj al la populacio. Minacoj estas ekzemple enmeto de enmetitaj specioj, kiuj povus ŝanĝi esencajn vivkondiĉojn, formovi indiĝenajn speciojn kaj malamike tuŝi reproduktajn kaj manĝo-kondiĉojn. Ruinigo de vegetaĵaro povus pliigi sedimentadon de lagoj kiuj utilas kiel gravaj manĝejaj habitatoj. Homa ĝenado povus tuŝi nestumadon kaj reproduktadon, kaj pro tio elŝipiĝo al Lajsano estas permesata nur por oficialaj aŭ sciencaj celoj. Rubaĵoj kaj poluantoj alportataj de la oceanaj fluoj povus kaŭzi terurajn minacojn al tiu anaso. Pesticidujoj kaj naftoverŝo jam poluadis Lajsanon pasinte. La insulaj hejmoj de la anaso estas ĉefe vundeblaj pro altiĝo de la marnivelo kaj ekstrema vetero asocia al la tutmonda varmiĝo. Eĉ malgranda altiĝo en la marnivelo detruus grandan parton de la nuna habitato de la anaso. La disvastiĝo de parazitoj kiaj la nematodo Echinuria uncinata povus esti ege patogena, same kiel la enmeto de malsanoj fare de migrantaj akvobirdoj laŭlonge de la Pacifika Migrovojo (kiaj la birda gripo, birda malario, ĥolero, botulismo kaj anasa pesto). Mediaj katastrofoj kiaj sekegoj, akraj ŝtormoj kaj cunamoj povus onigi la populaciojn. Pliiĝanta ofteco kaj akreco de ŝtormoj estas antaŭigita efiko de tutmonda varmiĝo.[4]

Idaro de Lajsana anaso

Rekupera plano por la Lajsana anaso estis disvolvigita fare de la usona Fish and Wildlife Service.[4] La celo de la rekupera programo estas konservi kaj rekuperi la specion je etendo ke ĝi povus esti subenlistata el endanĝerita al minacata ĉe proksima futuro, kaj laste, ke la populacio estu sufiĉe sana por ne plu postulu federalan protektadon sub la Endangered Species Act. La emfazo de la rekupera plano estas la distribuado de aldonaj vivopovaj populacioj en la historia kaj prahistoria teritorioj de la Lajsana anaso. La kreado de multoblaj populacioj malpliigus la riskon ke katastrofaj okazaĵoj rezultu en specia formorto. La pliigo de populacigrando malpliigus la minacojn el demografiaj kaj mediaj necertecoj. Por plenumi tiun celon, biologoj planis establi almenaŭ 5 populaciojn en kombino de senpredantaj Nordokcidentaj Havajaj Insuloj kaj de predantokontrolitaj lokoj de la ĉefaj Havajaj Insuloj. Tiu plano inkludas naturajn translokigojn kaj la setligon de sukcesa ĉu kaptiva ĉu duonkaptiva reprodukta programo uzante naturajn ovojn por reenmetoj en la ĉefaj Havajaj Insuloj. Aldone la plano celas por helpi la genofluon inter la elnaturaj populacioj tra longdaŭraj interinsulaj translokigoj, kaj insulspecifa kontrolado de ĉiu populacio por malpliigi la minacojn kaj helpi la kvaliton de la habitatoj. Se oni plenumas la bazajn kriteriojn de la rekupera plano, la Lajsana anaso povus esti subenlistata el endanĝerita al minacata ĉirkaŭ 2019.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Johnson kaj Sorenson 1999
  2. 2,0 2,1 Reynolds et al. 2006
  3. Reynolds 2004
  4. 4,0 4,1 4,2 USFWS 2004
  5. Dill & Bryan 1912
  6. Warner 1963
  7. Moulton & Weller 1984
  8. Moulton & Marshall 1996
  9. USGS 2005
  10. USFWS 2005
  11. USGS 2006a, 2006b

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Johnson, Kevin P. & Sorenson, Michael D. (1999): Phylogeny and biogeography of dabbling ducks (genus Anas): a comparison of molecular and morphological evidence. Auk 116(3): 792–805. PDF plena teksto
  • Moulton, D.W. & Marshall, A.P. (1996): Laysan Duck (Anas laysanensis). In: Poole, A. & Gill, F. (eds.): The Birds of North America: 242. Academy of Natural Sciences, Philadelphia, PA & American Ornithologists' Union, Washington, D.C. Reta versio, konsultita 2007-FEB-08. DOI 10.2173/bna.242 (postulas subskribon)
  • Reynolds, Michelle H. (2004): Habitat use and home range of the Laysan Teal on Laysan Island, Hawaii. Waterbirds 27(2): 183-192. DOI :10.1675/1524-4695(2004)027[0183:HUAHRO]2.0.CO;2 HTML resumo
  • Reynolds, Michelle H.; Slotterback, J.W. & Walters, J.R. (2006): Diet composition and terrestrial prey selection of the Laysan Teal on Laysan Island. Atoll Research Bulletin 543: 181-199. PDF plena teksto
  • US Fish and Wildlife Service (USFWS) (2004): Draft Revised Recovery Plan for the Laysan Duck (Anas laysanensis). Portland, OR. PDF plena teksto
  • US Fish and Wildlife Service (USFWS) (2005): New arrivals to Midway Atoll NWR provide “insurance” against extinction for nation’s rarest duck. News Release, Oct 28. PDF plena teksto
  • US Geological Survey (USGS) (2005): Translocation of Endangered Laysan Ducks to Midway Atoll National Wildlife Refuge (2004-5). Fact sheet 2005-3128. PDF plena teksto
  • US Geological Survey (USGS) (2006a): Second generation of the nation’s rarest ducks hatch after translocation. News Release, 16an de Majo.
  • US Geological Survey (USGS) (2006b): Midway Atoll national Wildlife Refuge welcomes second generation of nation’s rarest ducks. News release, May 23. PDF plena teksto
  • US Geological Survey (USGS) (2006c): Endangered duck population reaches triple digits! News release, Oct 23. HTML plena teksto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]