Oligoĥetoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Oligoĥetoj
Tervermo (Lumbricus terrestris)
Tervermo (Lumbricus terrestris)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Anelidoj Annelida
Klaso: Clitellata
Subklaso: Oligoĥetoj Oligochaeta

Haplotaxida
Lumbriculida

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Oligoĥetoj (Oligochaeta) estas subklaso el la filumo de anelidoj, ĉe kiuj la nombro de la segmentoj povas varii inter 7-600. Tiel ilia grando estas tre diversa, ekzistas bestoj de 3 mm ĝis 3 m. Ili ne havas antenojn, palpilojn, parapodiumojn, sed kelkaj akvaj oligoĥetoj havas brankon.

Ekde la dua segmento elstaras kitinaj ĥetoj el la haŭto, kiuj povas esti en striktaj aŭ larĝaj paroj, en kvar grupoj aŭ eble en rondo. Ili povas manki ĉe kelkaj specioj aŭ genroj. Oni povas eĉ atenti je pligrandiĝintaj genitalaj (seksorganaj) ĥetoj ĉe kelkaj grupoj.

Ilia intesta kanalo estas rekta tubo. Oni povas rimarki ĉe antaŭintesto de la teraj bestoj elstaraĵojn sur ĝi, kiuj estas kalkaj glandoj, partoprenantaj en la jonreguligo de la korpo. La dorsa muro de mezintesto povas faltiĝi en la intestan kavon, formante laŭlongan faldon (typhlosolis). La mezan inteston kaj la laŭlongan faldon ĉirkaŭas karakteriza flavkolora ĉeltavolo (t.n. ĥloragogenaj ĉeloj), kiuj gravas en la sintezo de glikogeno kaj graso kaj en deaminado kaj produkto de amonio kaj ureo.

Ilia sangocirkula sistemo estas fermita, la sango povas esti ruĝa pro la hemoglobino, solvita en la sangoplasmo. La sekreciaj organoj estas metanefridioj, kiuj estas tre diverse konstruitaj. Plimulto de la oligoĥetoj havas po segmento unu paron da metanefridio, sed kelkaj taksonoj havas pli po segmento. La nefridioj ĝenerale malfermiĝas je ekstero, sed ĉe kelkaj specioj en la intestan kanalon. Tiuj tipoj povas varii eĉ en unu besto.

La sensaj organoj estas reduktitaj, oni povas plej ofte rimarki palpajn ĥetojn, sensajn verukojn, sed ĉe kelkaj dolĉakvaj specioj havas lumsentan okulon.

Ili estas hermafroditaj, en ili estas 1-2 paroj da ovario kaj 1-4 paroj da testiko. La fekundigo estas reciproka, sen oni konas speciojn kun parteogeneza aŭ memfekundiĝo.

La seksan maturecon signas la kliteloselo (clitellum), kies glandoj produktas sekreciaĵon gravan je kopulacio kaj la kokonfarado. La kokonoj havas plej ofte citronformon, la nombro de ovoj en ĝi estas varia (1-40), larvoformo ne ekzistas. Ili vivas en grundo, falita foliaro, ĉe akvobordoj, ŝlimo de dolĉaj akvoj, en malgranda nombro eĉ ĉe marbordoj kaj maraj grundofaŭnoj.