Meksika anaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Meksika anaso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Anas
Specio: A. diazi
Anas diazi
(Ridgway, 1886)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Meksika anaso (Anas diazi,[1] kaj vidu sube) estas birdospecio de la grupo de la plaŭdanasoj de la genro Anas kiu reproduktiĝas en Meksiko kaj suda Usono. Plej populacioj estas de loĝantaj birdoj, sed kelkaj nordaj birdoj migras suden al Meksiko vintre.

Ĝi estas birdo ĉefe de humidejoj, inklude lagetoj kaj riveroj, kaj kutime manĝas per plaŭdado plantomaterialon aŭ per paŝtado. Ili nestumas kutime ĉe riverbordo, sed ne ĉiam precize ĉe akvo.

Ambaŭ seksoj de tiu 51–56 cm longa birdo similas al ino de Platbeka anaso, sed kun iome pli malhela korpo. La Meksika anaso estas ĉefe bruna, kun blua speguleto kun blankaj bordoj, evidenta dumfluge aŭ eĉ ripoze. La masklo havas pli brilflavan bekon ol la ino.

La masklo havas nazecan alvokon, dum la ino havas tre familiaran kvakadon komune asocia al anasoj.

Tiu specio estis iam – kaj foje ankoraŭ estas - konsiderata subspecio de la Platbeka anaso, kiel Anas platyrhynchos diazi (AOU 1983). Tio povas esti ne ĝusta, tamen, ĉar zorgaj analizoj de DNA – inklude hibridiĝajn kazojn – indikas, ke ĝi estas la sudokcidenta parenco de la Oranĝkrura anaso kaj kunhavas ĵusan komunan praulon kun tiu specio (McCracken et al. 2001).

Inkludi la Meksikan anason ene de la Platbeka anaso estas restaĵo el kutima praktiko de multe de la meza al fina 20a jarcento, kiam ĉiuj nordamerikaj "mallardine" same kiaj la Havaja kaj la Lajsana anasoj estis inkludataj en la Platbeka anaso kiel subspecioj. Tio estis bazata sur akcepto ke hibridiĝo, produktanta fekundajn idarojn, estas indikilo de manko de speciigo.

Krome ĉe tiuj birdoj ĝi indikas tre ĵusan alopatrian radiadon, kiu ankoraŭ ne starigis solidajn barilojn kontraŭ genofluo je molekula nivelo; la elekto de partnero rilatas al aferoj pri konduto kaj plumaro ĉe la anasoj mallardine, kaj tio, laŭ naturaj kondiĉoj, malakceptis fortan premon por selekto al starigo de genetika malkongruo.

Konservostatuso[redakti | redakti fonton]

Kvankam temas pri specio Malplej Zorgiga, la Meksika anaso estas suferanta malrapidan sed markatan malpliiĝon pro habitatodetruo kaj troa ĉasado. Ĝi hibridiĝas kun la Platbeka anaso kiu estas pli bone adaptata uzi habitatojn tuŝitajn de homa agado kaj tiele disvastiĝis tra sia tuta teritorio. Oni asertis, ke tiu kombinado de faktoroj povas finfine konduki al malapero de la Meksika anaso kiel rekonebla taksonomia entaĵo (Rhymer & Simberloff 1996, McCracken et al. 2001, Rhymer 2006), sed limiga politiko kia konservado de humidejoj kaj prefera ĉasado de maskloj de Platbeka anaso evitus tion. La Meksika anaso estis listita kiel endanĝerita specio ĉe la United States Fish and Wildlife Service (Fiŝkapta kaj Natura Servo de Usono) en 1967 sed estis forigita en 1978.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Madge, Steve & Burn, Hilary (1987): Wildfowl : an identification guide to the ducks, geese and swans of the world. Christopher Helm, London. ISBN 0-7470-2201-1
  • McCracken, Kevin G.; Johnson, William P. & Sheldon, Frederick H. (2001): Molecular population genetics, phylogeography, and conservation biology of the mottled duck (Anas fulvigula). Conservation Genetics 2(2): 87–102. COI:10.1023/A:1011858312115 PDF plena teksto
  • Rhymer, Judith M. (2006): Extinction by hybridization and introgression in anatine ducks. Acta Zoologica Sinica 52 (Suplemento): 583–585. PDF plena teksto
  • Rhymer, Judith M. & Simberloff, Daniel (1996): Extinction by hybridization and introgression. Annual Reviews 27: 83-109. COI:10.1146/annurev.ecolsys.27.1.83 (HTML resumo)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Etimologio: Anas, antikva greka por anasoj; diazi, rememore la meksika inĝeniero kaj geografiisto Agustín Diaz.
  2. Forigo propono de la Meksika anaso fare de la USFWS
Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj