Moska anaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Moska anaso
Maskla molanaso
Maskla molanaso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Cairina
Specio: C. moschata
Cairina moschata
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Moska anasoMoskanaso (Cairina moschata) estas granda anaso indiĝena de Meksiko kaj Centra kaj Suda Ameriko ĝis centra Argentino kaj Urugvajo, el marnivelo al 1000 msm. Malgranda natura populacio atingas gis Usono en plej malsupra valo de Rio Grande de Teksaso. Estas ankaŭ sovaĝiĝinta reproduktantaj populacioj en Nordameriko en kaj ĉirkaŭ publikaj parkoj de oreskaŭ ĉiu subŝtato de Usono kaj en la provincoj de Kanado; ekzistas ankaŭ sovaĝiĝintaj populacioj en Eŭropo.

Kvankam la Moska anaso estas tropika birdo, ĝi adaptiĝas al glaciaj kaj neĝaj kondiĉoj sub –12°C (10°F) kaj eĉ sube sen malsanaj efikoj.[1][2] Ĝenerale ĉe kuirato oni uzas la terminon "Barbara anaso" por la C. moschata.

La Moska anaso ŝajnas malproksima parenco de la genro Aix kiu ekzemple enhavas la nordamerikan Arbanason. Kune ili ŝajnas rilataj al la tadornoj kaj C. moschata tiele estu lokigita en la Tadornenojn.

La hejmigita formo de la Moska anaso (Cairina moschata) estas multetroviĝanta anasoraso je (infan)farmbienoj kaj hobiantoj. La sovaĝa kaj origina formo estas el Mezameriko kaj Sudameriko en regiono kiu etendiĝas de Meksiko ĝis Peruo.

Ekde la 16-a jarcento ĝi troviĝas en Eŭropo, post kiam ili estis kunportitaj de hispanaj esploristoj. Intertempe ili estas preskaŭ malaperintaj el la okcidentaj sovaĝbestaraj kolektoj. Kelkaj bredistoj klopodas rekulturi la puran sovaĝan moskanason, sed tio ŝajnas tre malfacila tasko.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Kapo de Moskanaso
Moskanaso en brazila parko
Masklo (maldekstre) kaj ino (dekstre) en Teksaso, Usono.

La Moska anaso havas longajn ungojn en siaj piedoj kaj grandan ebenan voston. Ĉe la hejmigita masklo la longo estas ĉirkaŭ 86 cm kaj pezo 4.6 - 6.8 kg, dum la hejmigita ino estas multe pli malgranda, 64 cm longa kaj 2.7 - 3.6 kg peza. Grandaj hejmigitaj maskloj ofte pezas ĝis 8 kg, kaj grandaj hejmigitaj inoj ĝis 5 kg. Unu masklo de aŭstralia raso pezis ĉirkaŭ 10 kg.[3] La viranaso estas dufoje pli granda ol la ino.

La Moskanaso estas granda birdo kiu proporcie ne estas peza, sed kiu tamen havas mallongajn krurojn kaj grandajn piedojn. Averaĝe ili pezas inter 3000 kaj 4500 g. Malgraŭ tio ili povas bonege flugi.

Karakteriza por la Moskanaso estas la verukoj ĉirkaŭ la okuloj.

La veraj naturaj Moskanasoj, el kiuj devenas ĉiuj hejmigitaj Moskanasoj, estas ĝenerale nigreca, kun grandaj blankaj flugilmakuloj. Ankaŭ la beko estas nigreca. Longo povas gami el 66 al 84 cm, enverguro el 137 al 152 cm kaj pezo el 1.1 al 4.1 kg ĉe naturaj Moskanasoj.

En kapo la natura masklo havas mallongan kreston supernuke. La beko estas nigra kun nuanco palrozkolora. Povas esti videbla nigreca aŭ malhelruĝa karunklo ĉe la bekobazo, kaj la nuda haŭtaĵo de la vizaĝo estas simila al tiu laŭ koloro. La okuloj estas flavecbrunaj.

La kruroj kaj membranaj piedoj estas nigrecaj. La natura ino estas simila laŭ plumaro, sed ĝi estas ankaŭ multe pli malgranda, kaj ŝi havas plumecan vizaĝon kaj ne havas la elstaran karunklon.

La junulo estas pli senkoloraj ĝenerale, kun malmulta aŭ neniu blanka en subflugiloj.[4] Hejmigitaj birdoj povas aspekti simile; plej estas malhelbrunaj aŭ nigrecaj mikse kun blanka, ĉefe ĉe la kapo.[5] Ankaŭ aliaj koloroj kiaj la lavenda aŭ blankeca videblas. Ambaŭ seksoj havas nudan nigraruĝan aŭ tutruĝan vizaĝon; la masklo havas ankaŭ elstarajn karunklojn ĉe la bazo de la beko kaj malaltan starigan kreston el plumoj.[2]

La anasidoj de C. moschata estas ĉefe flavaj kun sablobrunaj markoj en vosto kaj flugiloj. Kelkaj hejmigitaj anasidoj havas malhelan kapon kaj bluajn irisojn, aliaj helbrunan kronon kaj malhelajn markojn en nuko. Ili estas lertaj kaj rapide frumaturaj birdoj.

La masklo havas malaltan spirecan alvokon, kaj la ino trankvilan triladon "kuuu".

Maskloj de Moskanasoj havas spiralajn penisojn kiuj povas stariĝi ĝis 20 cm en unu triono de sekundo. La inoj havas kloakojn kiuj spiralas en mala direkto por klopodi eviti perfortan kopulacion fare de maskloj.[6]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La termino "Muscovy" en angla iel rilatas al la regiono de Moskvo, sed tiuj anasoj estas nek indiĝenaj nek enmetitaj tie antaŭ ili iĝis konataj en Okcidenta Eŭropo. Ne klaras kiel la termino formiĝis angle; ĝi estis verŝajne originata inter 1550 kaj 1600, sed ĝi ne disvastiĝis ĝis iom poste.

La Muscovy Company importis rusiajn produktojn al Anglio.

Kiel sugesto oni asertis, ke la Company of Merchant Adventurers to New Lands eble komercis tiujn anasojn al Eŭropo eventuale post 1550;[7] tiu koloniiga kompanio iĝis eventuale konata kiel Moska Kompanio aŭ "Muscovite Company" tiele ke la anasoj povus esti nomataj "Muskovitaj anasoj" aŭ "Muskaj anasoj" laŭ la komuna praktiko ligi la importistan nomon al la produkto vendata de tiu.[7] Sed dum la Muscovite Company iniciatis viglan komercon kun Rusio, ili entute ne faris tion kun aŭ el Ameriko; tiele malverŝajne ili komercis kun C. moschata je signifa etendo.

Alternative – same kiel ĉe la nomata angle "turkey" (meleagro) supozeble el Turkio (sed fakte ankaŭ el Ameriko), aŭ ĉe la same nomata angle "guineafowl" (tute ne limigita al Gvineo) – "Muscovy" povus esti ĝenerala termino por malfacile atingebla kaj ekzota loko, alude al la singulara aspekto de tiuj birdoj. Tio evidentiĝas ĉe aliaj nomoj sugestante speciojn venintajn el landoj el kiuj ili ne fakte devenas, sed el kiu multe aliaj stravagancaj produktoj estis importataj tiame (vidu sube). Pli ĵusa paralelo estas la "persa" kato, kiu similas al katoj el Ĥorasano kaj Ankaro, sed fakte bredita en Anglio.[8]

Alia teorio – ne nekongruebla kun la jam menciitaj – ligas la specion kun la Mŭiska, indiĝena nacio de teritorioj de la nuna Kolombio. Tiu anaso ja estas indiĝena de tiuj teroj, kaj plej verŝajne estis hejmigita de la Mŭiskaoj kiel hejma animalo je ioma etendo. Verŝajnas ke termo kia "Mŭiska anaso", estu malfacile komprenebla por averaĝa eŭropano tiuepoke, pro kio ĝi koruptiĝis al io iomete pli familiara.

Ankaŭ la Miskitoj de la Miskita Marbordo en Nikaragvo kaj Honduro multe dependis el tiu hejmigita specio. Tiuj anasoj povus esti ricevinta nomon laŭ tiu de la popolo de tiu regiono.

Taksonomio kaj sistematiko[redakti | redakti fonton]

Masklo de Moskanaso

Tiu specio estis unuafoje science priskribata de Carl Linnaeus en sia eldono de 1758 de la Systema Naturae kiel Anas moschata,[9] laŭlitere signifante "Moska anaso". Lia priskribo konsistas nur el mallonga sed tute malkonfuziga [Anas] facie nuda papillosa ("Anaso kun nuda kaj karunkuleca vizaĝo"), kaj lia unua referenco estas lia pli frua verko Fauna Svecica.[10] Sed Linnaeus aludas ankaŭ al pli malnovaj fontoj, kaj tie estas multa informaro pri la origino de la komuna nomo.

Conrad Gessner estas menciata de Linnaeus kiel fonto, sed la Historiae animalium mencias la Moskan anason nur preterpase.[11] Ulisse Aldrovandi[12] studas la specion detale, menciante kaj la naturajn birdojn kaj la hejmigitajn rasojn varie kiel anas cairina, anas indicaanas libyca – tio estas "anaso el Kairo", "Hindia anaso" (alude al Karibio tiam nomata kiel “Indio”) aŭ "Libia anaso". Sed lia anas indica (baze laŭ Gessner sur mallonga studo, laŭ la informoj pri la vojaĝoj de Kristoforo Kolumbo) ŝajne povus rilati al alia specio,[13] eble fajfanaso (Dendrocygna). Jam tiam tamen la specio estis ligata al iom pli malpli nepriskribita "ekzota" loko – "Libya" povus ankoraŭ aludi al iu ajn loko en Nordafriko je tiu epoko – kie ĝi tute ne estis indiĝena loĝanto. Francis Willughby[14] studas tiun specion kiel anas moschata kaj asertas sian kredon ke la anas cairina, anas indica kaj anas libyca de Aldrovandi kaj Gessner (kion li nomigas kiel "Gvinea anaso", aldonante alian miskomprenitan lokon de origino al la listo) aludas al la sama specio. Fine John Ray klarigis multe de la miskompreno havigante tiutempan klarigon pri la etimologio de tiu birdo:

"En angla ĝi estas nomata The Muscovy-Duck, kvankam tio ne rilatas el Muscovia [novlatina nomo de Moskvo], sed el pli forta moska odoro kiun ĝi eligas."[15]

Tiu odoro estus eligita el la masklo dum la reprodukta sezono.

Linnaeus atestis la anasan "ĉasbestan" aromon rekte, kiel li mem asertis en Fauna Svecica kaj denove en vojaĝlibro pri ekskurso en 1746 al Västergötland.[16] Simile la rusa nomo de tiu specio, muskusnaya utka (Мускусная утка), signifas "moskanaso" – sen iu ajn referenco al Moskvo – same kiel la Bokmål moskusand, nederlanda muskuseend, finna myskisorsa, franca canard musqué, germana Moschusente, itala anatra muschiata, hispana pato almizclado kaj sveda myskand. En angla tamen la nomo Musk Duck (Mosakanaso) aludas al la aŭstralia specio Biziura lobata.

Hejmigita Moskanaso malfermante flugilojn

En kelkaj regionoj la nomo Barbara anaso estas uzata por la hejmigitaj kaj "Muscovy Duck" por la naturaj birdoj; aliloke "Barbara anaso" aludas specife al la vendotaj aŭ manĝotaj kadavraĵoj, dum "Muscovy Duck" aplikiĝas al vivantaj C. moschata, senkonsidere ĉu temas pri naturaj aŭ pri hejmigitaj. Ĝenerale "Barbara anaso" estas la kutima termino por C. moschata en kunteksto de kuirarto.

Tiu specio estis iam lokigita ene de la parafiletika grupo de la "Kairinenoj", sed poste estis movita al la subfamilio de plaŭdanasoj nome Anasenoj. Analizoj de DNA,[17] tamen, indikas, ke ĝi estus pli proksime al la genro Aix kaj pli bone estu lokigita en la tadorna subfamilio de Tadornenoj. Aldone la alia specio de Cairina, nome la rara Blankaflugila anaso (C. scutulata), ŝajnas aparteni al distinga genro. La genra nomo Cairina, dume, devenas el Aldrovandi, kaj ĉiukaze al miskompreno ke tiuj birdoj devenas el Egipto: tradukite, la nuna scienca nomo de la Moska anaso nome Cairina moschata signifus "la moska (moskulo) el Kairo" kaj se mistradukite "la moskva el Kairo".

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Tiu nemigranta specio kutime loĝas en arbaraj marĉoj, lagoj, rojoj kaj ĉe herbejoj kaj terkultivejoj,[18] kaj ofte ripozas en arboj nokte. La Moskanasa dieto konsistas el plantomaterialo atingita per paŝtado aŭ plaŭdado en neprofunda akvo, kaj malgrandajn fiŝojn, amfibiojn, reptiliojn, krustulojn, insektojn, kaj milpiedulojn. [19] Temas pri iome agresema anaso; maskloj ofte luktas por manĝo, teritorio aŭ partnero. La inoj luktas unu kontraŭ la alia malpli ofte. Kelkaj plenkreskuloj bekofrapas la anasidojn se tiuj manĝas el la sama manĝofonto.

La Moskanaso profitis el nestoskatoloj en Meksiko, sed ĝi estas iome nekomuna en multe de la orienta parto de siaj teritorioj pro troa ĉasado. Ĝi ne estas konsiderata tutmonde minacata fare de la IUCN tamen, ĉar ĝi estas amplekse distribuata.[20]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Tiu specio, kiel la Platbeka anaso, ne formas stabilajn parojn. Ili pariĝas surtere aŭ surakve (notu la submergitan inon en la bildaro sube). Hejmigitaj Moskanasoj povas reproduktiĝi ĝis trifoje jare.

La ino demetas 8-16 blankajn ovojn, kutime en arbotruo, kiuj estas kovataj dum 35 tagoj. La kovanta ino lasas la neston unufoje tage el 20 minutojn al uno horon kaj duone, kaj tiam fekas, trinkas akvon, manĝas kaj foje baniĝas. Post la ekeloviĝo dum 24 horoj la anasidoj rompas siajn ovokonkojn. Kiam naskiĝas sovaĝiĝintaj idoj kutime restas kun sia patrino dum 10–12 semajnoj. Ties korpoj ne povas produkti la tutan varmon kiun ili bezonas, ĉefe en moderklimataj regionoj, kaj tiele ili devas resti ĉe la patrino ĉefe nokte.

Ofte la masklo restas ĉe la idaro dum kelkaj semajnoj. La masklo piediras kun la junuloj dum ties normalaj veturadoj serĉe de manĝo, kaj havigas protektadon. Ia pruvo el East Anglia, Britio, sugestas ke kiel reago al diferencaj mediaj kondiĉoj, aliaj plenkreskuloj helpas en idoprotektado kaj havigado de varmo nokte. Oni sugestis, ke tio eble okazas kiel reago al lokaj klopodoj kolekti ties ovojn, kio kondukis al netipa distribuado de maskloj kaj inoj same kiel ĉe junuloj kaj maturuloj.

Dum la unuaj semajnoj de vivo, Moskanasidoj manĝas grenon, maizon, herbon, insektojn, kaj preskaŭ ĉion ajn kiu moviĝas. Ties patrino instruas ilin frue kiel manĝi.

Sovaĝiĝintaj birdoj[redakti | redakti fonton]

Sovaĝiĝinta ĉokolad-blanka ino de Moskanaso ĉe la Lago Union, Seattle (Usono)

Sovaĝiĝintaj Moskanasoj povas reproduktiĝi ĉe urbaj kaj ĉe ĉeurbaj lagoj kaj farmoj, nestumante en arbokavaĵoj aŭ surgrunde, sub arbustoj en kortoj, en komunumaj balkonoj aŭ sub tegmentaj kornicoj. Kelkaj sovaĝiĝintaj populacioj, kiaj tiuj de Florido, havas reputacion iĝi ĝenado kaj plago porokaze.[21] Nokte ili ofte dormas akve, se estas disponebla akvejo, por ekfuĝi rapide el predantoj se ili estas vekitaj. Malgranda populacio de Moskanasoj povas troviĝi ankaŭ en Ely (Cambridgeshire), Britio, kie ili estas konsiderataj plago kaj ties ovoj plukokolektataj de la loka konsilio.

En Usono, Moskanasoj estas konsiderataj invada specio. Terposedanto povas bredi ilin nur por manĝoproduktado (ne por ĉasado). Simile, se la anasoj ne havas posedantojn, 50CFR Part 21 permesas la forigon aŭ detruadon de la Moskanasoj, ties ovojn aŭ nestojn ie ajn en Usono for de la kantonoj Hidalgo, Starr, kaj Zapata en Teksaso kie ili estas konsiderataj indiĝenaj. La populacio de suda Florido estas konsiderata, kun loĝantaro de kelkaj miloj, kiel "kalkulebla" fare de birdumantoj.[22]

Laŭleĝaj metodoj por limigi reproduktadon inkludas ne manĝigi tiujn anasojn, forpeli ilin per bruo aŭ persekutado kaj trovi ties nestojn kaj forti skui ties ovojn por malhelpi ties disvolvigon. Remeti la ovojn al la nesto evitas reovodemetadon kion la ino farus se la ovaro estas forigita.

Ĵusa leĝaro en Usono malpermesas komercadon de Moskanasoj kaj oni planas projektojn por nuligi ilin kaj solvi la ĝenadajn problemojn.[19]

Bredado[redakti | redakti fonton]

Ili aperas en multaj koloroj, de kiu la bunta estas la plej konata. La ina Moskanaso demetas ĉ. 188 ovojn dum sia vivo. Pro ilia forta kovemo ili ankaŭ estas uzataj por elkovi la ovojn de aliaj kortobirdoj.

Estas sufiĉe facile bredi ilin kaj ili estas tre malsovaĝaj. Ili estas tre fekundaj, povas demeti ĝis po 30 ovojn en nesto, sed la idoj estas sufiĉe malgrandaj kaj proksimume nur 5 el la granda nombro fariĝos plenkreskuloj.

La Moskanasoj estis hejmigitaj de diversaj amerikindiĝenaj kulturoj en Ameriko antaŭ kiam alvenis Kolumbo. La unuaj estis alportataj al Eŭropo fare de eŭropaj esploristoj almenaŭ ĉe la 16a jarcento.

La Moskanaso estis hejmigita dum jarcentoj, kaj estis amplekse vendata kiel "Barbara anaso". Mosakanasaj rasoj estas popularaj ĉar ili havas pli fortangustan viandon – foje kompare al rostita bovaĵo – ol la kutimaj hejmanasoj kiuj estas posteuloj de la Platbeka anaso (Anas platyrhynchos). La viando estas magra kompare al la grasa viando de platbekodevenaj anasoj, kaj ties magreco kaj moleco estis ofte komparata al Bovido. Moskanasoj estas ankaŭ malpli bruemaj, kaj foje konsiderataj senkvakaj anasoj; eĉ se ili ne estas komplete silentaj, ili fakte ne kvakas (escepte en kazoj de pleja ekscitiĝo). La kadavraĵo de Moskanaso estas ankaŭ multe pli peza ol plej parto de aliaj hejmanasoj, kio faras ĝin ideala por vesperaj receptoj.

Masklo

Hejmigitaj Moskanasoj, kiel tiu en la bildo, ofte havas plumarojn diferencajn el tiuj de naturaj birdoj. La blankaj rasoj estas preferataj por la viandoproduktado, same kiel pli malhelaj povas havi multan melaninon en la haŭto, kio malallogas kelkajn homojn.

La Moskanaso povas esti krucbredata kun la Platbeka anaso en kaptiveco por produkti hibridon, konatan kiel mulanaso ("mula anaso") ĉar ili estas nefekundaj. Maskloj de Moskanasoj estas komerce krucbredataj kun platbekodevenaj anasinoj ĉu nature ĉu per artefarita fekundigo. La 40-60% el ovoj estas fekundaj rezulte en birdoj bredataj nur por ties viando aŭ por produktado de grashepataĵo: ili kreskas rapide kiel platbekodevenaj rasoj sed je plia grando kiel ĉe Moskanasoj. Inverse, kvankam krucbredi masklojn de Platbeka anaso kun inoj de Moskanasoj eblas, la idoj estas dezirindaj nek por viando nek por ovoproduktado.[23]

Moskanasoj estis krucbredataj en Israelo kun Platbekaj anasoj por produkti koŝerajn anasproduktojn. La koŝera statuso de la Moskanaso estis temo de diskuto por rabenoj dum ĉirkaŭ 150 jaroj.[24]

Lavenda ino

Oscillococcinum estas homeopatia preparaĵo farata el hepato kaj koro de Moskanaso fabrikata de la franca kompanio Boiron; similaj produktoj estas disponeblaj ankaŭ el aliaj fabrikantoj. Tipe solvata kun laktozo kaj sakarozo je 1:10400 (pli da unu en unu guglo), ĝi estas vendata kiel rimedo kontraŭ simptomoj de gripo, sed ne estas pruvo de ties efiko.[25]

Studo ekzamininte birdojn en nordokcidenta Kolombio pri sangoparazitoj trovis, ke la Moskanaso estas plej ofte infektata de Haemoproteus kaj de parazitoj de malario (nome Plasmodium) ol kokoj, hejmkolomboj kaj hejmaj meleagroj,[26] kaj fakte ankaŭ ol preskaŭ ĉiuj naturaj birdospecioj studitaj. Oni notis, ke en aliaj partoj de la mondo, kokoj esti pli pretaj al tiaj infektoj ol ĉe la studareo, sed povus okazi ke la Moskanasoj estas ĝenerale plej ofte infektataj el tiaj parazitoj (kio eble ne kaŭzas markatan malsanon kaj estas nedamaĝa al homoj).[27]

Hejmigitaj variantoj (Birdobredado)[redakti | redakti fonton]

Blanka moskanaso
  • Nigra
  • Blua
  • Ĉokoladbruna
  • Makuleca (blanka kun alia koloro)
  • Verda
  • Blanka
  • Lavenda
  • Bronzkolora
  • Strieca
  • Bukla
  • kaj aliaj mildaj koloroj pli raraj.


Koŝera statuso[redakti | redakti fonton]

Kiel jam menciite, la koŝera statuso de la Moskanaso estis temo de polemiko inter decidantoj de la Juda Leĝaro (poskim) en iamaj generacioj. Kvankam kelkaj konsideras la Moskanasoj nekoŝeraj,[28][29] aliaj plue malkonsentas.

En 2008 vespermanĝa "Mesora Dinner" rekonfirmis la koŝeran statuson de diversaj specioj, kaj la Moskanaso estis en la menuo. Pri la temo ĉirkaŭ la specia koŝera statuso, oni notu, ke la Moskanaso estas "tre polemika, pro ties malpermeso en Usono fare de la akra Rabeno Bernard Illowy meze de la 1800-aj jaroj. Ĝis nun ĝi ne estas ankoraŭ agnoskata kiel koŝera en Usono, sed en Israelo tia malpermeso neniam eĉ eksistis." [3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Accordi, Iury Almeida & Barcellos, André (2006): Composição da avifauna em oito áreas úmidas da Bacia Hidrográfica do Lago Guaíba, Rio Grande do Sul [Birda kompono kaj konservado en ok humidejoj de la hidrografia baseno de Lago Guaíba, Ŝtato de Rio Grande do Sul, Brazilo]. Revista Brasileira de Ornitologia 14(2): 101-115 [Portugale kun angla resumo]. PDf fulltext
  • Aldrovandi, Ulisse (Ulyssis Aldrovandus) (1637): Ornithologia (2nd ed., vol. 3: Tomus tertius ac postremus) [en latina]. Nicolò Tebaldini, Bologna ("Bononia"). Digitized version
  • BirdLife International (BLI) (2008). Cairina moschata. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 18a Novembro 2008.
  • Cisneros-Heredia, Diego F. (2006): Información sobre la distribución de algunas especies de aves de Ecuador. ["Informo pri distribuado de kelkaj specioj de birdoj de Ekvadoro"]. Boletín de la Sociedad Antioqueña de Ornitología 16(1): 7-16. [hispane kun angla resumo] PDF plena teksto
  • Donkin, R.A. (1989): Muscovy duck, Cairina moschata domestica: Origins, Dispersal, and Associated Aspects of the Geography of Domestication. A.A. Balkema Publishers, B.R. Rotterdam.
  • Florida Fish and Wildlife Conservation Commission (FFWCC) (1999) Nuisance Muscovy Ducks. Retrieved 2008-NOV-18.
  • Gessner, Conrad (1555): Historiae animalium (vol. 3) [in Latin]. Christoph Froschauer, Zürich ("Tigurium"). Digitala versio
  • Hilty, Steven L. (2003): Birds of Venezuela. Christopher Helm, London. ISBN 0-7136-6418-5
  • Holderread, David (2001): Storey's Guide to Raising Ducks. Storey Publishing, North Adams, MA. ISBN 1-58017-258-X
  • Johnson, Kevin P. & Sorenson, Michael D. (1999): Phylogeny and biogeography of dabbling ducks (genus Anas): a comparison of molecular and morphological evidence. Auk 116(3): 792–805. DjVu fulltext PDF plena teksto
  • Linnaeus, Carl (1746): 98. Anas facie nuda papillosa. In: Fauna Svecica Sistens Animalia Sveciæ Regni, etc. (1st ed.): 35 [in Latin]. Conrad & Georg Jacob Wishoff, Leiden ("Lugdunum Batavorum"). Digitala versio
  • Linnaeus, Carl (1747): Anas facie nuda papillosa. In: Wästgöta-Resa, etc.: 134 [in Swedish]. Lars Salvius, Stockholm ("Holmius"). Digitala versio
  • Linnaeus, Carl (1758): 61.13. Anas moschata. In: Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis (10th ed., vol. 1): 124 [in Latin]. Lars Salvius, Stockholm ("Holmius"). Digitala versio
  • Lipinski, Monika J.; Frönicke, Lutz; Baysac, Kathleen C.; Billings, Nicholas C.; Leutenegger, Christian M.; Levy, Alon M.; Longeri, Maria; Niini, Tirri; Ozpinar, Haydar; Slater, Margaret R.; Pedersen, Niels C. & Lyons, Leslie A. (2008): The Ascent of Cat Breeds: Genetic Evaluations of Breeds and Worldwide Random Bred Populations Genomics 91(1): 12–21.
  • Londono, Aurora; Pulgarin-R., Paulo C. & Blair, Silva (2007): Blood Parasites in Birds From the Lowlands of Northern Colombia. Caribbean Journal of Science 43(1): 87-93. PDF plena teksto
  • Maddox, John (1988): When to believe the unbelievable. Nature 333(6176): 787. COI:10.1038/333787a0
  • Ray, John (Joannis Raii) (1713): Synopsis methodica avium & piscium: opus posthumum, etc. (vol. 1) [en latina]. William Innys, London. Digitala versio
  • Shang, Aijing; Huwiler-Müntener, Karin; Nartey, Linda; Jüni, Peter; Dörig, Stephan; Sterne, Jonathan A.C.; Pewsner, Daniel & Egger, Matthias (2005): Are the clinical effects of homoeopathy placebo effects? Comparative study of placebo-controlled trials of homoeopathy and allopathy. Lancet 366(9487): 726–732. COI:10.1016/S0140-6736(05)67177-2 PDF plena teksto
  • Stiles, F. Gary & Skutch, Alexander Frank (1989): A guide to the birds of Costa Rica. Comistock, Ithaca. ISBN 0-8014-9600-4
  • van der Wouden, J.C.; Bueving, H.J. & Poole, P. (2005): Preventing influenza: an overview of systematic reviews. Respiratory Medicine 99(11): 1341-1349. PMID 16112852 COI:10.1016/j.rmed.2005.07.001 (HTML abstract)
  • Vickers, Andrew J. & Smith, Claire (2006): Homoeopathic Oscillococcinum for preventing and treating influenza and influenza-like syndromes. Cochrane Collaboration 3: CD001957. doi 10.1002/14651858.CD001957.pub3. PMID 16855981 PDF plena teksto
  • Willughby, Francis (1676): Ornithologiae libri tres [in Latin]. John Martyn, London. Digitala versio
  • Wójcik, Ewa & Smalec, Elżbieta (2008): Description of the Muscovy Duck (Cairina moschata) Karyotype. Folia Biologica (Kraków) 56(3-4): 243-248. COI:10.3409/fb.56_3-4.243-248 PDF plena teksto
  • Zivotofsky, Rabbi Ari Z. & Amar, Zohar (2003): The Halachic Tale of Three American Birds: Turkey, Prairie Chicken, and Muscovy Duck. Journal of Halacha and Contemporary Society 6: 81-104. HTML plena teksto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Holderread (2001): p.17
  2. 2,0 2,1 http://nis.gsmfc.org/nis_factsheet.php?toc_id=210
  3. http://www.ducks.org/hunting/waterfowlGallery/98/index.html
  4. [1] (2011).
  5. Cisneros-Heredia (2006)
  6. Sample, , "Video reveals twists and turns of genital warfare in ducks, The Guardian, 23 December 2009. Kontrolita 23-a de decembro de 2009.
  7. 7,0 7,1 Holderread (2001): pp.73-74
  8. Lipinski et al. (2008)
  9. Linnaeus (1758)
  10. Linnaeus (1746)
  11. Gessner (1555): p.118; not p.122 as per Linnaeus (1741, 1758): vidu Aldrovandi (1637): p.192 kaj Willughby (1676): p.295.
  12. Aldrovandi (1637): pp.192-201
  13. Aldrovandi (1637): Anas indica alia, pp.192 & 194
  14. Willughby (1676): pp.294-295
  15. Ray (1713): p.150. En latina: Anglicē, the Muscovy-Duck dicitur, non quōd ē Muscovia huc translata esset, sed quōd satis validum moschi odorem spiret.
  16. Linnaeus (1746, 1747)
  17. Johnson & Sorenson (1999)
  18. Accordi & Barcellos (2006)
  19. 19,0 19,1 http://www.fws.gov/migratorybirds/RegulationsPolicies/reg2010/Muscovy%20Duck%20Final%20Rule%201%20March%202010.pdf
  20. BLI (2008)
  21. read ″Florida's Introduced Birds: Muscovy Duck (Cairina moschata)"
  22. [2] (2011).
  23. Holderread (2001): p.97, Zivotofsky & Amar (2003)
  24. Zivotofsky & Amar (2003)
  25. van der Wouden et al. (2005), Vickers & Smith (2006)
  26. En la ununura hejma numido studata, oni ne trovis sangoparazitojn; sed tamen la ekzemplaro forgesas rektan komparon.
  27. Londono et al. (2007)
  28. "Multaj aŭtoritatoj asertas ke ne ĉiuj specioj de anasoj estu akceptataj kiel koŝera ĉar kelkaj specioj ne havas akceptitajn tradiciojn (M'sorah). Multaj rifuzas aprobi la uzon de specioj konataj kiel Moskansaso kaj ties hibrido, konata kiel mulanaso." (2009) Kosher Food Production. John Wiley and Sons, 138fn. ISBN 9780813820934. 
  29. "En dupaĝa proklamo Kol Koreh, publikita en "Der Yid" de la 22a de januaro, 2010, la Moskanaso estas zorge kaj detale analizata kaj oni trovas, ke ne estas koŝera, nome tumah, poluita, birdo. La Kol Koreh portas la subskribojn de Rabeno Ŝlomo Zvi Stern, Debricener Rav, Rabeno Jitzĉok Stein, Folteĉaner Dajan, Rabeno Jitzĉak Eliezer Jakub, Rabeno de Beis Medraŝ Tevuos Ŝor kaj aŭtoro de Siaĉ Jitzĉok, Rabeno Jaakov Zeida, Dajan de Viŝnitz kaj Rabeno Jeĉezkel Roth, Karlsburger Rav kaj aŭtoro de Emek HaTeŝuvah." (2010-01-27)My Machberes: Muscovy Duck 2010. The Jewish Press. Alirita 17a Majo 2010.
Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj