Miskitoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Miskito)
Miskitoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio
katolikismo
vdr
Areo enloĝata de miskitoj (ruĝe)

La miskitoj estas indiĝena etna grupo de Centra Ameriko, kiu hodiaŭ loĝas precipe je la atlantika marbordo en la limregiono de Nikaragvo kaj Honduro. Ĝia terspaco etendiĝas de Kabo Cameron (Honduro) ĝis Río Grande (Nikaragvo), laŭ la Miskita Marbordo. Kelkaj parolas la miskitan; tamen ekzistas grandaj grupoj de parolantoj de la miskita kreola angla lingvo, la hispana, kaj aliaj. La moskita kreola fariĝis el la ofta kontakto kun britoj.

En Nikaragvo vivas hodiaŭ ankoraŭ 100 000 miskitoj. Tie ili loĝas plejparte en la aŭtonoma regiono Norda atlantika bordo de Nikaragvo), kun ĝia ĉefurbo Bilvio (Bilwi, hispane Puerto Cabezas) kaj kun la urbo Vaspamo (Waspam) je la rivero Río Coco (miskite nomata Wangki). En Honduro hodiaŭ ankoraŭ vivas proksimume 25 000 miskitoj.

La nomo miskitoj verŝajne estas derivita de la nomo de iama reĝo, kiu nomiĝis Miskut.

La plejmulto el la miskitoj estas kristanaj. Multaj el ili apartenas al la Moravia Eklezio, ankaŭ nomata Unuiĝo de fratoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]