Mosko
Mosko estas tre odora substanco, uzata por fabriki parfumojn. Ĝi estas sekreciata de diversaj bestoj, precipe de la moskulo (Moschus) : Oni trovas tiun multekostan substancon en ventra glando de moskuloj, kaj pro tio tiu besto estas ĉasata kaj minacata je formorto.
Frexa mosko aspektas kiel bruna oleo, kiu iĝas rompebla sekinĝinte.
La plej ŝatata mosko estas tiu konservata en la glando, tielnomata "mosko en veziko". en la XIXa jarcento, la plej famaj moskoj venis el Nankingo, Junano, Bengalio kaj Rusio
Mosko el aliaj bestoj
la Ondatro, la Muska Anaso, la Krocidurino, la Muska Aromio (insekto el la koleopteroj), la Muska Testudoj (tri specioj), kaj la Aligatoro ankaŭ havas muskajn glandojn.
Etimologio [redakti]
La nomo mosko originas el la greka μόσχος [mosĥos]el la persa mušk, (kun ebla influo de la Sanskrito muṣká, kiu signifas testiko.)