Meleagro
El Vikipedio
|
|
||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ordinara meleagro, Meleagris gallopavo
|
||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
|
||||||||||||
|
|
||||||||||||
Meleagro (Meleagris) estas genro el la ordo de kokoformaj birdoj, familio Meleagredoj (Meleagrididae), kun vosto ventumilforme dietendebla kaj kun haŭtpoŝo sub la beko, ofte tenata kiel kortbirdaro. La meleagrobleko estas la gluglo.
Ĝia plej kutima specio estas la ordinara meleagro (Meleagris gallopavo), kies prahejmo estas parto de Nord-Ameriko kaj Mez-Ameriko. Ĝi estas kunportita al Eŭropo en la 16-a jarcento. Ĝia sovaĝa formo hodiaŭ jam apenaŭ estas trovebla, sed la hejmigitaj subspecioj disvastiĝis en la tuta mondo kaj oni bredas ilin ĉefe pro la viando.
Ĝi havas diversajn kolortipojn, el kiuj la plej oftaj estas la bronza, blanka kaj nigra tipoj. La meleagron karakterizas la kornoforma karnoestaĵo super la beko, kiu estas tre forte evoluinta ĉe la masklaj birdoj. Ĝia kapo, kolo estas preskaŭ senplumaj, verukaj. Ĝia kapo estas malgranda, la kolo svelta, la korpo granda, la kruro longa. Ĝi demetas jare 30–60 ovojn. La kovado daŭras 28 tagoj, la eloviĝantaj meleagridoj estas sentemaj ĝis aĝo de 7–10 semajnoj, kiam ilia kapo kaj kolo ruĝiĝas (ili febras). Tiam oni devas ili zorge nutri, protekto de la malvarmo kaj humido.
La bredataj specioj en Hungario (1980):
- normala bronza meleagro: la virmeleagro pezas 10–12 kg unujare, femalo 5–7 kg. Ĝi demetas 60–80 ovojn ĉiujare. Ĝi uzeblas por stepa bredado. Ĝia plibonigita formo estas la mamuta bronza meleagro.
- larĝ-brusta meleagro: ĝi uzeblas por intensa bredado
- malgranda blanka meleagro de Beltswille: la virmeleagro pezas 6–8 kg unujare, femalo 4–4,5 kg. Ĝi uzatas por junrostaĵo, rasplibonigo.
- brita (imperia) larĝ-brusta blanka meleagro: la virmeleagro pezas 12–15 kg unujare, femalo 6–8 kg.
La meleagro estas utila birdo inter ekstensa bredado, ĉar ĝi voras la insektojn.
Tradicie, usonanoj manĝas meleagraĵon ĉe Danktago.