Tetro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Tetro
Tetro
Tetro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Tetraonedoj Tetraonidae
Genro: Tetrao
Specio: T. tetrix
Tetrao tetrix
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Tetro, (Tetrao tetrixLyrurus tetrix), estas granda birdospecio el la ordo kokoformaj (Galliformes) kaj familio fazanedoj (Phasianidae). La tetro estas tre proksime rilata al la Kaŭkaza tetro.

Vivloko[redakti | redakti fonton]

Tutmonda distribuado

Ĝi estas palearkta specio de loĝantaj birdoj kiuj vivas en altaj montaraj regionoj de norda Eŭropo kaj en tajga zono de Azio, nome areoj de marĉoj proksime de arbaroj. Ĝi ŝatas la arbarojn kun berproduktaj arbustoj.

En Eŭropo el Britio (sed ne en Irlando) tra Skandinavio kaj Estonio al Rusio; forestas el Iberio kaj el Islando. En Orienta Eŭropo ili povas troviĝi en Hungario kaj pli sude al Karpatoj, Latvio, Litovio kaj Pollando. Estas populacio en Alpoj pliiĝanta pro la ĝenado fare de turismo, kaj izolataj restaĵoj en Germanio, Francio, Belgio kaj Nederlando.[1] Ili loĝis iam en Danio, sed la Dana Ornitologia Societo (DOF) konsideris ilin formortintaj el 2001. En Azio tra suda Siberio, norda Kazaĥio, Mongolio kaj Ĉinio al Pacifiko.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ambaŭ seksoj
Masklo en Nacia Parko de Bavario

La masklon karakterizas blunigra (fakte nigra kun malhelbluaj nuancoj), la femalon bruna koloro.

Tiu specio estas granda birdo kies maskloj estas 60 cm longa kaj pezas 1000–1450 g kaj kies inoj estas 50–53 cm longaj kaj pezas 750–1110 g.[1] La malhelbrunnuancaj flugiloj havas la enverguron de 65-80 cm. La subaj partoj de kaj flugiloj kaj vosto estas blankaj. La kruroj estas mallongaj kaj kunplumaj; la fingroj havas skvamojn por eviti enprofundigon en neĝon. La virbirdo estas tre distinga, kun nigra plumaro, aparte el ruĝaj karunkloj (kiuj ŝvelas printempe) kaj blanka flugilstrio tre evidenta dumfluge kaj alia blanka marko ŝultre ne tiom evidenta kaj vosto liroforma, kiu aspektas forkoforma dumfluge. La beko estas tre mallonga. Dum aŭtuna plumoŝanĝado li aspektas pli malhelbruneca kaj makuleca supre kun hela gorĝo kaj nur iom forkoforoma vosto.[2]

Lia kanto estas laŭta, bolanta kaj simila al tiu de turturo.[1]

La ino estas grizec-bruna kun iom da nigra strieco ĉefe endorse kaj havas klukan alvokon. Ŝi plenumas ĉian respondecon pri nesto kaj idozorgado, tipe ĉe ĉasbirdoj. Temas pri evidenta kazo de seksa duformismo. La ino distingiĝas el tiu de la Skota lagopo ĉar ŝi estas iom pli granda kaj malpli ruĝeca kaj el la ino de la Urogalo ĉar ŝi estas pli malgranda kaj malpli strieca; el ambaŭ pro helaj flugilstrietoj kaj forkoforma vosto.[3]

Ili flugas pli alte ol la Skota lagopo kaj pli ŝvene. Dumfluge la longaj kolo kaj vosto distingigas ties konturon. Ili haltiĝas ofte surarbe.[4]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Evidentaj diferencoj inter masklo kaj ino.

Temas pri specio de loĝantaj birdoj, poligamia kaj gregema dum la tutan jaron, simbolo de la Alpoj en Eŭropo. Ili preferas arbarbordojn kaj arbarklarejoj de koniferoj kaj betuloj, kaj inondeblajn marĉebenaĵojn kun disaj arboj.

Inter ties predantoj troviĝas: falkoj, vulpoj, aproj, musteledoj kaj korvedoj ĉe ovoj.

Ili vivas 6 al 9 jarojn.

Nutrado[redakti | redakti fonton]

Ĝi manĝas sukriĉajn berojn, aliajn arbarajn fruktojn, burĝonojn, freŝajn foliojn, florojn kaj kelkfoje eĉ insektojn, araneojn kaj aliajn etajn senvertebrulojn.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Memmontrantaj maskloj ceremonieen "lek" levante sian blankan subvoston kaj allogante inojn.
Lyrurus tetrix tetrix

La masklo amindumas per danco, pozado kaj krivoĉoj al femaloj. Li havas tre distingan kaj bone studatan ritaron por pariĝado. Frumateniĝe printempe (el marto al komenco de junio), maskloj ariĝas en tradicia senaraba areo kaj memmontras dum faras tre distingan pariĝalvokon, kverelecas. Tiu proceso nomiĝas ofte lek. En okcidenta Eŭropo tiu aroj atingis pli da 40 birdoj; en Rusio de 150 ne estas nekomunaj kaj eĉ oni konstatis de 200.[1]

La birdo konstruas la neston sur la grundo, ĉe trunkosubo de la arboj. La inbirdo demetas 3-12 ovojn fine de majo aŭ komence de junio kaj kovas ilin dum 24-26 tagoj. La birdidoj kapablas flugeti jam en aĝo de 10-14 tagoj. Elnestiĝo okazas tuj, sed la idoj restas kun la patrinoj ĝis aŭtuno, kiam ili disiĝas.

Foje aperas surprizaj hibridoj kun Urogalo, Skota lagopo kaj eĉ Fazano.[5]

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Oni konas sep al ok subspeciojn de Tetrao tetrix:[6]

Amindumanta virbirdo
  • Tetrao tetrix baikalensis, sudorienta Siberio al norda Mongolio kaj nordokcidenta Manĉurio.
  • Tetrao tetrix britannicus, norda Anglio, Skotio kaj Hebridoj.
  • Tetrao tetrix fedjuschini, ne agnoskita en Cornell de Clements.
  • Tetrao tetrix mongolicus, rusia Altajo al ĉinia Turkmenio.
  • Tetrao tetrix tetrix, nomiga, Skandinavio al Francio kaj norda Italio; oriente al Siberio.
  • Tetrao tetrix tschusii, suda Siberio al nordokcidenta Altajo kaj montoj Sajanoj.
  • Tetrao tetrix ussuriensis, sudorienta Siberio (lago Bajkalo) al nordokcidenta Koreio kaj norda Mongolio.
  • Tetrao tetrix viridanus, sudorienta Rusio al Siberio.

Konservado[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estas malpliiĝanta en okcidenta Eŭropo pro habitatoperdo, ĝenado, predado fare de vulpoj, korvoj, ktp., kaj jam formortis malgrandaj populacioj. En Britio estas ĉasebla; en Francio estas konsiderata "monta ĉasbirdo" kaj eblas ĉasi ilin ĝi ia nombro.

La populacio eŭropa estas ĉirkaŭkalkulata inter 325,000 kaj 740,000 paroj.

En Britio[redakti | redakti fonton]

Ili malpliiĝis en Britio (ĉefe en Anglio), kaj malaperis el multaj el siaj iamaj loĝejoj. Ili estas nune formortintaj el Lancashire, Derbyshire, Exmoor, East Riding of Yorkshire, New Forest, Nottinghamshire, Worcestershire, Quantock Hills, Kornvalo, Dartmoor, Kent, Wiltshire kaj Surrey.

Komencis programo por re-enmeti tiun specion en naturo en 2003 en la areo de la valo de supra Derwent de la Distrikto Peak en Anglio. Oni liberigis 30 terojn oktobre de 2003, sekve de 10 maskloj de tetro en decembro 2004 kaj pliajn 10 masklojn kaj 10 inojn en aprilo 2005. La progamon plenumas kune la National Trust, Severn Trent Water kaj la Nacia Parko de la Distrikto Peak.

Konservadismaj grupoj kiuj klopodas helpi la rekuperadon de la Tetro estas ekzemple la RSPB and the Game & Wildlife Conservation Trust.

Male la vostoj de la tetroj estis el fino de la Viktoria epoko popularaj ornamaĵoj por ĉapeloj kongruaj kun la Skota vestaĵaro. Plej komune asocia kun la ĉapeloj de Glengarry kaj BalmoralTam o' Shanter, ili pluestas uzataj de la ludantoj de sakfluto.

En Alpoj[redakti | redakti fonton]

La tetro bezonas vivan teritorion de almenaŭ 3,000 hektaroj, de koniferarbaroj, klarejoj kaj marĉoj; oni trovas ili ĝis 2,300 m, super arbolimo, zono de rododendroj kaj alnoj. Ili estas asociaj al arbustoj de la familio de erikacoj (vakcinio, mirtelo, oksikoko, eriko, kaluno...).

Tradicie la populacioj de tetraoj suferas la ekstensivan paŝtadon kiu detruas la vegetaĵaron necesan por la birdo. Nuntempe la minacoj estas plie fragmentado kaj habitatodetruo, troa ĉasado, sed ĉefe ĝenado ĉar ties vivejoj troviĝas ofte parte en la skieblaj terenoj de la skiejoj kiuj fragmentas ties habitaton. La faritaj kalkuloj montris densecon de 0,95 birdoj por 100 hektaroj, ĉe skiejoj, dum ĝenerale ĝi estas de 3,25 en la naturaj zonoj.

La birdoj estas viktimoj de kolizioj kontraŭ kabloj, de skiantoj ekster skiejoj, kaj ĉiu ajn ĝeno vintre, kaj de promenantoj kaj liberaj hundoj somere.

En kelkaj regionoj de Alpoj oni decidis entrepreni politikon por protektado de la tetroj kiaj:

  • protektado de naturaj zonoj for de homa agado;
  • malpermeso de skiantoj ekster skiejoj;
  • en kelkaj zonoj limigo de pretepasantoj kaj malpermeso de liberaj hundoj;
  • en kelkaj zonoj prokrastigo de la supreniro de brutaro al paŝtado;
  • instalado de avertilo ĉe kabloj por averti la birdojn kaj eviti koliziojn.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Kaj Tetrao kaj tetrix devenas el vortoj de la antikva greka alude al sama formo de ĉasbirdo.[7]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 (1997) The Birds of the Western Palearctic [Abridged]. OUP. ISBN 019854099X. 
  2. Roger Peterson, Guy Mountfort kaj P. A. D. Hollom, Guía de campo de la aves de España y de Europa, Omega, Barcelono, 4a eldono, 1987. p. 107
  3. Roger Peterson, Guy Mountfort kaj P. A. D. Hollom, Guía de campo de la aves de España y de Europa, Omega, Barcelono, 4a eldono, 1987. p. 107
  4. Roger Peterson, Guy Mountfort kaj P. A. D. Hollom, Guía de campo de la aves de España y de Europa, Omega, Barcelono, 4a eldono, 1987. p. 107
  5. Roger Peterson, Guy Mountfort kaj P. A. D. Hollom, Guía de campo de la aves de España y de Europa, Omega, Barcelono, 4a eldono, 1987. p. 107
  6. Clements, J. F. 2007. The Clements Checklist of Birds of the World, 6a eldono. Cornell University Press. Elŝutebla el Laboratorio Cornell de Ornitologio
  7. (1991) A Dictionary of Scientific Bird Names. OUP. ISBN 0 19 854634 3. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]