Frankolino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Frankolino
Flavkola frankolino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Francolinus
Stephens, 1819
Specioj

Pli ol 40; vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Frankolinoj estas birdoj de Afriko aŭ suda Azio, kies aspekto kaj vivmaniero similas je tiuj de Perdrikoj.

Frankolinoj estas birdoj kiuj tradicie estis lokigitaj en la genro Francolinus, sed nuntempe pli komune estas dividataj en multaj genroj (vidu Taksonomion). Ili estas membroj de la familio de Fazanedoj. Kiam ĉiuj estis en ununura genro, ĝi estis la plej diversa el la Kokoformaj, kaj havis la plej multnombrajn membrojn. Frankolinoj estas surteremaj (kvankam ne neflugaj) birdoj kiuj manĝas insektojn, vegetalan materialon kaj semojn. Plej parto de membroj havas hokoforman supran bekon, vostojn kun 14 plumoj kaj ĉe multaj el ili la masklo havas spronojn en tarsoj.[1] El proksimume 40 ekzistaj specioj, 5 estas limigitaj al Azio, dum la restaj estas limigitaj al Afriko.[2]

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Dekdu el la specioj kiuj loĝas en Afriko troviĝas en la subkontinenta regiono de suda Afriko; el tiuj, 7 loĝas en diversajn proporcioj ene de la limoj de Namibio. Ses sudafrikaj frankolinoj estas konsiderataj endemioj de la subkontinento, el kiuj 3 troviĝas en Namibio (nome la Hartlaŭba, la Ruĝbeka frankolino F. adspersus kaj la Levajanteca frankolino F. levaillantoides ). La Kablanda frankolino Francolinus capensis, endemia de Kabprovinco de Sudafriko loĝas iome ankaŭ en suda Namibio. Oni priskribis fosilian frankolinon, Francolinus capeki, el kuŝejoj de fina Plioceno de Hungario; la nuntempaj fosilioj kokoformaj "Francolinus" minor kaj "F." subfrancolinus estas nun lokigitaj ĉe Palaeocryptonyx.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Ĝis komenco de la 1990-aj jaroj plej parto de fakuloj lokigis ĉiujn frankolinojn en la genro Francolinus.[2] En 1992 oni sugestis, ke tiu traktado estis problema, kaj ke la frankolinoj estu disigataj en kvar genrojn: Francolinus por la aziaj specioj, kaj la afrikaj specioj estu dividataj en Peliperdix, Scleroptila kaj Pternistis.[3] La Krestofrankolino kaj la Nahana frankolino estis konsiderataj eble tre distingaj, sed ankoraŭ restis en Peliperdix kaj Pternistis respektive.[3] Baze sur plia pruvo la Krestofrankolino estis movita al la monotipa genro Dendroperdix en 1998,[4] kaj la Nahana frankolino estis movita al la Ptilopachus en 2006.[5] Kvankam kelkaj ankoraŭ pluhavas ĉiujn tiujn en Francolinus,[6][7] la disigo en multajn genrojn iĝis pli kaj pli disvastigata.[8][9] Ĉe disigo la termino "frankolino" uzeblas ĉefe por la membroj de la genroj Francolinus, Peliperdix, Dendroperdix kaj Scleroptila,[8][9] dum la nomo "spronkoko" estas uzata por Pternistis ("spronkoko" estas uzata ankaŭ por Galloperdix de la Hindia subkontinento).[8][9] Ĉar la Nahana frankolino rilatas al la Ŝtonperdriko pli ol al la veraj frankolinoj kaj spronkokoj,[5][10] ties nomo estas foje modifita al Nahana perdriko.[9]

Krom pli grandaj ŝanĝoj proponitaj je genronivelo, la taksonomio inter kelkaj frankolinoj/spurkokoj estas ankoraŭ pridisputata. Ekzemple la distribuado de la Levajanteca frankolino (F. (S.) levaillantoides) estas tre disa, pro kio kelkaj fakuloj disigis la nordan taksonon (el Kenjo kaj pli norden) en separataj specioj nome la Akacia kaj la Arĉera frankolinoj (F. (S.) gutturalis, kun subspecio lorti), dum restus la suda taksono (el Angolo kaj suden) ĉe la Levajanteca frankolino.[2] Plej fakuloj traktas la eblan specion de la Elgona frankolino (F. (S.) psilolaema elgonensis) kiel subspecio de la Orientafrika frankolino,[2][6][7][8] sed aliaj sugestis ke ĝi estas specio (F. (S.) elgonensis), aŭ subspecio de la Ŝelia frankolino,[2] aŭ eĉ hibrido inter la Orientafrika frankolino kaj la Levajanta frankolinoj.[11]

Specioj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. B P Hall (1963) The Francolins, a study in speciation. Bulletin of the British Museum 10(2):105-204 Scan
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 McGowan, P. J. K. (1994). Francolins (genus Francolinus). Pp. 489-504 in: del Hoyo, J., Elliott, A., & Sargatal, J. eds. (1994). Handbook of the Birds of the World. Vol. 2. New World Vultures to Guineafowl. Lynx Edicions, Barcelon. ISBN 84-87334-15-6
  3. 3,0 3,1 Crowe, T. M., Harley, E. H.,Jakutowic, M. B., Komen, J., & Crowe, A. A. (1992). Phylogenetic, taxonomic and biogeographical implications of genetic, morphological, and behavioral variation in Francolins (Phasianidae: Francolinus). Auk 109(1): 24-42.
  4. Bloomer, P, & Crowe, T. M. (1998). Francolin phylogenetics: molecular, morphobehavioral, and combined evidence. Mol. Phylogenet. Evol. 9(2): 236-54.
  5. 5,0 5,1 5,2 Crowe, T. M., Bowie, R.C.K., Bloomer, P., Mandiwana, T.G., Hedderson, T.A.J., Randi, E., Pereira, S., & Wakeling, J. (2006). Phylogenetics, biogeography and classification of, and character evolution in, gamebirds (Aves: Galliformes): Effects of character exclusion, data partitioning and missing data. Cladistics 22: 495-532.
  6. 6,0 6,1 Dickinson, E. C. eds. (2003). The Howard and Moore Complete Checklist of the Birds of the World. 3a eldono. ISBN 0-7136-6536-X
  7. 7,0 7,1 Clements, J. F. (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World. Christopher Helm, London. ISBN 978-0-7136-8695-1
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 Sinclair, I., & Ryan, P. (2003). Birds of Africa south of the Sahara. Struik Publishers, Cape Town. ISBN 1-86872-857-9
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 Gill, F, & Donsker, D. eds. (2010). IOC World Bird Names. Version 2.7. Konsultita la 15an de januaro 2011.
  10. 10,0 10,1 Crowe, T. (2010). Phylogenetic affinities of enigmatic African galliforms: the Stone Partridge Ptilopachus petrosus and Latham's and Nahan's 'Francolins' Francolinus lathami and F. nahani. Cladistics 26: 206-206. (Abstract).
  11. McCarthy, Eugene M.. (2006). Handbook of avian hybrids of the world. Oxford University Press US, 50. ISBN 9780195183238. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]