Hartlaŭba frankolino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Hartlaŭba frankolino
Hartlaŭba frankolino, ino
Hartlaŭba frankolino, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Francolinus
Specio: F. hartlaubi
Francolinus hartlaubi
(Bocage, 1869)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Hartlaŭba frankolino, Francolinus hartlaubi estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj grupo de afrikaj frankolinoj. Ĝi estas endemia birdospecio de la malebenaj zonoj de Namibio kaj Angolo. Ties nomo rememoras la germanan zoologon Gustav Hartlaub. Oni ĵus proponis reorganizadon de tiu specio de Francolinus en la genro Pternistis kun 23 aliaj specioj.

Identigo[redakti | redakti fonton]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas malgranda, kaŭreca birdo; ambaŭ seksoj de tiu specio havas malproporcie grandajn bekojn kompare kun ties ĝenerala grando (kompare ankaŭ al aliaj specioj de frankolinoj). La nudaj partoj estas ĉefe flavecaj, dum la granda beko estas brunecflava.[1]

Masklo: Forta kontrasto de makulecaj sablokoloraj kaj brunaj supraj partoj kun blankaj subaj partoj striecaj je bruna. Nigra frunto kun blanka rimarkinda superokula strio. Blankanigraj striecaj subvostaj kovriloj identigaj ĉefe dumfluge. Ino: Kia masklo, sed kun cinamomaj (ne blankaj) nestriecaj subaj partoj, grizbrunaj kapo kaj oranĝecbruna superokulo. Ne havas striecan subvoston de masklo. Junulo: Sablokolora frunto kaj bruna krono nuance al ruĝeca. Supraj partoj sablokolore grizaj kun blankanigra vermikulaĵo. Brusto strieca blankanigra, kun sablokolore griza ventro [2]

Mezuroj[redakti | redakti fonton]

  • Longo: Masklo 28 cm, ino 25 cm.
  • Pezo: 210-290 g; la masklo estas pli peza ol la ino.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Distribuado kaj statuso[redakti | redakti fonton]

La Hartlaŭba frankolino estas endemia de sudokcidenta Afriko, kie loĝas nur en nordocentra al nordokcidenta Namibio kaj en malgranda areo de sudokcidenta Angolo.[3] Ĝi ne estas tre komuna tra limigita teritorio. La namibia populacio estas ĉirkaŭkalkulata je 26,000 birdoj.[3] Tamen la konservostatuso de tiu birdo ne estas minacata, probable ĉar ties habitato estas de malmulta komerca valoro por homoj nune. Ŝtonminado de granito estas eventuala minaco por ties habitato.[2] Kvankam frankolinoj estas ĉasbirdo, la Hartlaŭba frankolino estas tro malgranda por havi specialan valoron ĉe kuirarto.

Habitato[redakti | redakti fonton]

La Hartlaŭba frankolino estas loĝanto de mezaltitudaj aridaj kaj duonaridaj regionoj de 800-1600 m. Kvankam ties preferata habitato konsistas el pli alta grundo ili ĉefe ĉeestas en rokgranitaj kaj sabloŝtonaj elstarejoj ĉirkaŭe de duondezerta stepo.[2] Estas relative densa herbo kaj arbustaro asocia kun tiuj elstarejoj.[2]

Kutimaro kaj dieto[redakti | redakti fonton]

Habitatuzo, manĝokutimoj kaj dieto de masklo kaj ino de Hartlaŭba frankolino rilatas al disponeblo de radikoj, semoj kaj insektoj de diferencaj grandoj en diferencaj habitatoj. La Hartlaŭba frankolino ĉefe manĝas en granitaj elstarejoj kaj uzas varion de manĝoteknikoj, kun gravaj seksaj diferencoj en manĝokutimoj kaj je malpli grado en dieta kompono.

Maskloj konsumas grandan diverson de manĝeroj ol inoj, kvankam estas konsiderinda dieta koincido inter seksoj, kaj seksaj diferencoj en manĝoteknikoj rezulte ke kelkaj manĝeroj estas preferataj de ĉiu sekso. Ĉefe distingaj funkciaj diferencoj rezultas el inaj preskaŭ ekskluzivaj elfosaj kutimoj, kontraste kun pli ampleksa gamo de manĝoteknikoj, inklude ŝajnan masklan specifan manĝoteknikon malkovri kamuflajn termitojn.

La relative pligrandabekaj inoj specializas je elfosado de bulboj de Cyperus kio ene de tiu ĉi specio ŝajne estas farata ĉefe de inoj, dum maskloj pasas proporcie pli da tempo manĝante pli diversan dieton de insektoj kaj semoj. Oni hipotezas ke tiu seksa diferenco en dieto estas adapta, responde al predantaj kaj seksoselektaj premoj. La relative mallarĝa dieta gamo de la ino de Hartlaŭba frankolino povas esti kaŭza faktoro de vigla porĉiama defendo de teritoriaj resursoj.

La Hartlaŭbaj frankolinoj vivas en paroj aŭ malgrandaj familigrupoj de 3-4 kaj estas malfacile videblaj se ne okazas alvokoj [3]. Ili ne facile ekflugas kaj preferas kaŝiĝi inter rokoj.[2] Ekflugantaj birdoj elsendas rapidan, babilecan 'krak', dum flugas rapide.[2]

La Ruĝbeka frankolino kaj la Levajanteca frankolino loĝas kun tiu specio, sed ili okupas diferencajn habitatojn. La Ruĝbeka frankolino preferas arbustaron laŭlonge de akvofluoj kaj la Levajanteca frankolino povas troviĝi en deklivoj kondukaj al la rokaj elstarejoj okupataj de la Hartlaŭba frankolino .[3]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La Hartlaŭba frankolinos ŝajne estas loĝantaj birdoj, kun varia nombro de rokaj alvokejoj kiel markejoj de ĉiu teritorio. Alvokejoj estas uzataj de teritoriaj paroj je regula bazo, por ĉiutagaj antifonaj duetoj. La ofteco de uzado de propraj alvokejoj ŝajne estas influataj pli de la ĉeesto (voĉo) de neparigitaj inoj ĉe propraj alvokejoj ol pro la ĉiutaga duetado de najbaraj paroj. La meza teritorigrando de la paroj de la Hartlaŭba frankolino estas 40863.9±12016.1 m² (n = 12 paroj). Depende de la jara reprodukta sukceso kaj ida survivado, la meza populacidenseco de la studata areo dum 1983 al 1989 gamis el 1 birdo en 0.82 ha al 1 birdo en 2.04 ha, kun averaĝa jara populacidenseco de 1 birdo en 1.43 ha.

Ne estis grava diferenco en eksteraj areoj determinitaj de alvokejoj kaj radio-telemetrio. Tamen la kernaj teritorioj kaj uzodistribuado de paroj, kaj ĉefe la multaj nukleoj de diferenca ĉiutaga agado povas esti distingata nur per radio-telemetrio. La 90 % de multaj nukleoj de sezona distribuado ests asocia al disa distribuado de manĝoresursoj favorata de inoj, kaj dum idozorgado al distribuado de insektoj, kaj ĉefe de kamuflaj termitoj.

Antifonaj duetoj de teritoriaj paroj estas aŭdeble distingeblaj baze sur tempaj kaj strukturaj diferencoj ĉe inaj voĉaj elementoj de dueto. Teritoriaj paroj uzas antifonan dueton kiel ĉiutaga avertilo de ĉeesto, kaj tia alvokado oftis ĉefe mateniĝe. Neparigitaj inoj alvokas pli ofte ol teritoriaj paroj, ofte la tutan tagon kaj ĉefe mateniĝe kaj krepuske. Eksperimentoj per registritaj avertalvokoj de neparigitaj inoj en teritorioj de paroj, estis tialo de viglaj voĉaj kaj kondutaj respondoj el teritoriaj inoj. Masklaj alvokoj estas pli konservemaj ol inaj alvokoj, dum inoj uzas pli ampleksan repertorion de voĉoj.

La parigada sistemo de la Hartlaŭba frankolino povas esti priskribita kiel inhegemonia defendo de monogamio. Kutimaj teritoriaj resursoj (manĝo, tradiciaj alvokejoj, rifuĝo kaj taŭgaj nestolokoj) estas ĉfe defendataj de inoj de Hartlaŭba frankolino. Per exkskudo de aliaj inoj el najbareco de resurso, la defenda ino povas certigi la masklan viziton, porvivan parigadon kaj garantitan fertilizadon. La parligoj certiĝas per ceremonia kutimaro, inklude pardistingan (iniciatite de ino) antifonan dueton kaj invertita ekscitiĝo dum pariĝado kaj kovado. Maloftas ke tiu seksa invertita monogamio okazas ĉe specio kiu estas klare dukolora kaj dumorfa, ĉar maskloj estas pli brilkoloraj kaj iome pli grandaj ol inoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Roberts Multimedia Birds of Southern Africa [CD-ROM]
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 Little, R., Crowe, T., Barlow, S., 2000. Gamebirds of Southern Africa. pp. 60-63. Struik Publishers, Cape Town.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Little, R.M. 1997. Hartlaub's Francolin Francolinus hartlaubi. In: The atlas of southern African birds. Vol 1: Non-passerines. Harrison, J.A., Allan, D.G., Underhill, L.G., Herremans, M., Tree, A.J., Parker, V. & Brown, C.J. (eds), p 298. Birdlife South Africa, Johannesburg