Kanada lagopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kanada lagopo
masklo de la nomiga subspecio
masklo de la nomiga subspecio
ino
ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Tetraonedoj Tetraonidae
Genro: Falcipennis
Specio: F. canadensis
Falcipennis canadensis
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
{{{specioj de subdivizio}}}
  • F. c. atratus (Grinnell, 1910)
  • F. c. canace (Linnaeus, 1766)
  • F. c. canadensis (Linnaeus, 1758)
  • F. c. franklinii (Douglas, 1829)
  • F. c. isleibi (Dickerman & Gustafson, 1996)
  • F. c. osgoodi (Bishop, 1900)[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Kanada lagopo (Falcipennis canadensis) estas mezgranda birdo apartenanta al la iama familio de la Tetraonedoj, aktuale inkludita en la pli ampleksa de la Fazanedoj. Laŭ ITIS, la nomo de tiu specio estas Canachites canadensis sed Alan P. Peterson, unika fonto de ITIS pri birdoj, indikas Falcipennis canadensis, laŭ kiu tiu artikolo. La Kanada lagopo havis iam la nomon de Savana lagopo[2].

Ties reprodukta vivejo estas la tajgo tra Alasko kaj tuta Kanado, de kio kaj la komuna nomo kaj la latina scienca nomo. Ili loĝas ankaŭ en la borealaj arbaroj kiuj etendas al nordaj limaj subŝtatoj de Usono. Ili nestumas surgrunde en densa kreskaĵaro.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Morfologio[redakti | redakti fonton]

La mezaveraĝa enverguro de la Kanada lagopo estas de 41 cm[3]. La mezaveraĝa pezo estas de ĉirkaŭ 490 g ĉe masklo kaj ĉirkaŭ 460 g ĉe ino[4]. Tiuj lastaj statistikoj estas proksimumaj, ĉar estas geografia kaj sezona variadoj de la pezo de la birdoj[5].

Plumaro[redakti | redakti fonton]

Nematura masklo "kaŝe" en arbo, Lago Matagamasi, Temagami, Ontario

La tuta plumaro estas markata de strioj kaj makuletoj variantaj laŭ nuancoj de griza kaj bruna kun nigra kaj blanka. Estas du formoj de koloro ĉe inoj: una ruĝeca kaj alia griza. La vosto estas nigra borde de ruĝeco, escepte ĉe la subspecio franklinii kiu estas tutnigra. La masklo distingiĝas per ruĝaj karunkloj superokulaj kaj per gorĝo kaj brusto nigraj borde de blankaj makuletoj[3]. Ties plumaro malfaciligas distingi ilin en ties habitato.

Plenkreskuloj havas longan kvadratan nigran voston. Masklaj plenkreskuloj estas ĉefe grizaj kun nigra brusto kun blankaj strioj, nigra gorĝo kaj ruĝa makulo superokula. Inaj plenkreskuloj estas makulecbrunaj kun blankaj kaj malhelaj strioj en subaj partoj.

Dum la nomiga subspecio havas ruĝecbrunajn pintojn en vostoplumoj, la Franklina lagopo (D. c. franklinii) ne havas tiujn kaj anstataŭe havas blankajn pintojn en vostokovriloj.

Distingaj karakteroj[redakti | redakti fonton]

La masklo distingiĝas de la aliaj Tetraonedoj per la nigraj subaj partoj kaj la ruĝaj karunkloj. La distingo inter la ino de la Kanada lagopo kaj de tiuj de la aliaj membroj de la familio estas pli subtila. La identigon oni faras laŭ la grando de la birdo kaj per la bildo de la strioj kaj makuletoj de la plumaro. Somere la ino de la Lagopoj havas ĉiam blankon ĉe la flugiloj, basventre kaj krure. La ino de la Malhela lagopo estas pli malhela kun plumaro pli griza kaj strioj ne tiom markataj. La Kanada tetrao havas kresteton kaj voston grizan aŭ ruĝecan kun malhela bordo[5].

La inoj de la Tetraonedoj havas ĉiuj kamuflan plumaron
kiu igas ilin malfacile distingeblaj unu disde alia. Kelkaj specioj konfuzeblaj kun la Kanada lagopo:

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Estas agnoskataj du subspecioj ĉe la Kanada lagopo. La subspecio okcidenta, F. c. franklinii, kaj F. c. canadensis kiu okupas la centron kaj orienton de la kontinento[5].

Parencaj specioj[redakti | redakti fonton]

La klasigo de tiu nearktisa birdo estis pridebatita. La subspecio okcidenta, F. c. franklinii, estis konsiderata distinga specio de la subspecio de la centro kaj oriento, F. c. canadensis, ĝis la unua duono de la pasinta jarcento.

Tiam estis agnoskitaj 4 subspecioj ĉe tiu specio: canadensis el Labrador al la Roka Montaro ; osgoodi el la baseno de Makenzio al nordo de la Brita Kolumbio, la Jukono kaj la centro de Alasko; canace el la Grandaj Lagoj al la Marprovincoj kaj la Nov-Anglio; atratus laŭlonge de la marbordo de sudokcidenta Alasko. Tiuj subspecioj ne estas plu agnoskataj. Krome kelkaj preferas klasigi la Kanadan lagopon en la genron Dendragapus[5]. Krome oni trovas ankoraŭ ofte la nomon Dendragapus canadensis en la literaturo.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Kanada lagopo havas grandan fidon je sia kamuflo, kaj ofte restas ankoraŭ eĉ kiam oni alproksimiĝas je 1 metro. Pro tio surloke oni nomas ilin per moknomo "Freneza koko" aŭ en Alasko, "Stulta koko". Dum la vintraj monatoj, tamen, la Kanada lagopo iĝas tre timema pro manko de kamuflo; ili ekflugas kiam oni alproksimiĝas je 6–45 m. Maskloj en sia teritorio faras tamburan sonon per flugilfrapado.

Malpli voĉa ol aliaj lagopoj, tiu faras iome mildajn alvokojn inklude ululojn kaj klukadon. Maskloj foje tremoskuas vostojn aŭ flugilojn.[6]

La Kanada lagopo estas birdo kaŝema kaj diskreta. La fakto ke ili kutime silentemas kaj ke ili ne ekflugas ĉiam kiam preterpasanto proksimiĝas malfaciligas ties vidon en la densa arbaro kie vivas. Ĝi permesas tioman alproksimiĝon ke eblas laŭdire mortigi ĝin per bastonfrapo[7]. Tiu vundeblo eksplikas probable kial la specio malpliiĝis aŭ eĉ malaperis en la regionoj plej loĝataj en la sudo de ties teritorioj[8].

La Kanada lagopo estas solema somere, kaj iras aparte la ino kun la idaro. Male vintre oni povas observi arojn de 2 al 30 individuoj[9].

Vivejo[redakti | redakti fonton]

La tajgo nordamerika konstituata ĉefe de Nigra piceo, estas biotopo preferata de la Kanada lagopo.

La Kanada lagopo estas specio de loĝantaj birdoj en koniferaj arbaroj, ĉefe inter tiuj kiuj konsistas el Nigra piceoBanks-pino. Ankaŭ ĉe Abioj, Cugoj, kaj Tujoj.[5]. Ce Kebekio oni trovas kutime tiun specion en la arbaroj kie hegemonias la Nigra piceo kaj la Balzama abio kie kreskas densa arbustaro[10].

Kelkaj povas moviĝi al mallongaj distancoj per piede aŭ al diferenca loko por vintro. Inoj kun junuloj povas loĝi je bordoj de arbarklarejoj, sed tendence resti proksime de koniferoj.[6]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Tiuj birdoj manĝas surgrunde aŭ en arboj vintre. La dieto de la Kanada lagopo ege komponiĝas el vegetala materialo. Nur kiam la grundo estas libera de neĝo ĝi konsumas malgrandajn kvantojn de artropodoj. Somere ili manĝas ankaŭ berojn, verdajn plantojn kaj iomajn insektojn.

La cekumoj, digestaj sakoj de la intestinoj, pligrandiĝas por elteni la vintran dieton de tiu birdo konsista je pinglofolioj de koniferoj. La kapablo de la Kanada lagopo dependi nur de nutrofonto tiom malnutra kiom koniferpingloj por sekurigi sian vivtenon vintre surprizas. Ŝajne ili kompensas la feblan nutrokvanton de la pinpingloj per la ingestado de granda kvanto kies disponeblo ne estas problema en la nordaj arbaroj kie ili loĝas.

La Kanada lagopo manĝas multajn burĝonojn de pino kaj piceo, ĉar tiuj enhavas multan energion. Kaj pinglofolioj kaj burĝonoj konstituas la plej parton de ties nutrado kaj vintre ties unika nutrofonto[11][12][13][14].

Ĝi preferas la pinglofoliojn de pinoj, sed se forestas tiuj, ĝi nutras sin el pinglofolioj de aliaj koniferoj kiaj de piceoj[15][16].

Laŭ la sezono, tiu lagopo aldonas dornojn, herboburĝonojn, florojn kaj fruktojn de arbustoj kaj fungojn[11][12][13][17]. La idoj estas escepto al tiu nutroreĝimo vegetala kaj manĝas ĉefe materion animalan el la unuaj monatoj ĝis aĝo de 5 aŭ 6 monatoj kiam ili faras reĝimon kiel tiu de plenkreskuloj[11][12].

Ili tendencas ankaŭ manĝi ŝtonetojn por helpi ties timusojn digesti sian manĝon.

Movo[redakti | redakti fonton]

La Kanada lagopo preferas piediri al ekflugi por moviĝi. Eĉ en arboj, oni vidas ilin piediri laŭlonge de branĉoj, saltetante de unu al alia pli ol ekflgui. Ĝia flugmaniero estas rapida kaj pova, karaktera de la membroj de la familoi de la Tetraonedoj[5].

Migrado[redakti | redakti fonton]

La Kanada lagopo ne estas migranta birdo, sed specio de loĝantaj birdoj. La specio okupas la saman arealon la tutan jaron. Tamen ĉirkaŭ kvarono de la populacion faras migradeton ĉiujaran de mallonga distanco kiu ne modifas la distribuadon de la specio. El meza aŭgusto al fino de decembro, kelkaj individuoj, ĉefe inoj, abandonas la nestolokon por aliri al vintrejoj situaj ĝis deko de kilometroj de distanco. Tiuj migrantoj estas pli pretaj grupiĝi vintre kompare kun la nemigrantoj kiuj tendencas adopti pli teritorian konduton dum la malvarma sezono[5].

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Memmontra ceremonie masklo.

Pariĝado[redakti | redakti fonton]

La ino estas monogamia kaj la masklo poliginia. La masklo kiu intencas pariĝi plenumas memmontran ceremonion. Tiu ceremonio konsistas je plumerektigo, ĉefe ĉe la brusto kaj la vosto, krom de la ruĝaj karunkoj. Subigante iom la flugilojn, li cirklas ĉirkaŭ la ino, agitante sian plumaron, farante mallongajn haltojn kaj bekoplukante la grundon de tempo al tempo[5].

Nestumado[redakti | redakti fonton]

Lagopido jam preta ekflugi por atingi la malaltajn branĉojn kaj eviti la surterajn predantojn

La ovodemetado okazas fine de majo al meza junio. Tio varias laŭ la latitudo kaj la klimato printempa. La eloviĝo okazas en ia teritorio dum dekduo de tagoj, sed ĉe unu ovodemetado dum 24 horoj. Dua ovodemetado povas okazi post perdo de la unua pro predado.

La 6 al 8 ovoj estas demetata sur ioma grunda depresio ĉe konifero, kiu utilas kiel minimuma kamuflo por la nesto. La ovo, ovalforma, flavecoliva kaj foje makuleca, estas ĉirkaŭ 42 x 31 mm. Nur la ino kovas la ovojn. Tio komencas kiam la lasta ovo estas demetata kaj daŭras 21 tagojn.

La idoj, nidifugoj, faras elnestiĝon rapide survoje. Ili povas jam fari mallongan flugon post 6 aŭ 8 tagoj. La ino kovas la idojn nokte ĝis tri semajnoj. La junuloj abandonas la idaron dum septembro[5].

Teritoriemo[redakti | redakti fonton]

La Kanada lagopo montras teritoriemon laŭseksan, tio estas, la inoj defendas teritorion kontraŭ la aliaj inoj kaj la maskloj defendas teritorion kontraŭ la aliaj maskloj. La teritoria konduto observeblas dum la reprodukta sezono, sed kelkaj individuoj defendas foje teritorion la tutan jaron. La mezaveraĝa teritorio de individuo etendas al areo de malpli de 24 ha. Tamen junaj maskloj nepariĝintaj povas vagadi ĉe teritorio en areo de ĝis 346 ha[5].

Parazitado[redakti | redakti fonton]

La nestoparazitado interspecia estis neniam observata ĉe la Kanada lagopo. Konsiderante la altan instinkton teritorian de la inoj kaj la sekvan agresemon, tiu parazitado estas probable rara okazo ĉe tiu specio[18][19].

Distribuado[redakti | redakti fonton]

La Kanada lagopo troviĝas en tuta Kanado, el Atlantikaj Provincoj al la Brita Kolumbio kaj Jukono, al la usonaj subŝtatoj de Alasko, Vaŝingtonio, Idaho, Minesoto, Miĉigano, kaj Nov-Anglio. La norda limo de ties distribuado korespondas al malapero de la koniferoj, ties biotopo, en tundro. La anstataŭo de la koniferoj per la arbaroj deciduaj kaj per la herbejoj limas sian sudan distribuadon[5].

La specio estis enmetita sukcese en la insulon de Novtero en 1964[20] kaj en la insulon Antikostio en 1985.[21].

Restaĵoj de la Kanada lagopo date de la lasta glaciepoko de la Plejstoceno en Virginio montras, ke la distribuado de tiu specio etendis pli sude tiame.[21]

Demografio kaj populacio[redakti | redakti fonton]

Faŭnrezervejo de Matane, Kebekio, Kanado.

Vivodaŭro[redakti | redakti fonton]

Kelkaj individuoj atingis aĝon de 13 jaroj[5].

Populacio[redakti | redakti fonton]

La denseco de populacio povas atingi 83 birdojn por 100 ha[21].

Predado[redakti | redakti fonton]

La Kanada lagopo, ties ovoj kaj idoj same kiel plenkreskuloj, suferas diversajn predantojn. La Kojoto, la Ruĝa vulpo, la Kanada linko kaj la Amerika marteso estas teraj predantoj. La Akcipitro kaj foje la Granda kornostrigo estis iam vidataj kaptantaj tiun lagopon[10][22][23].

Rilato kun homoj[redakti | redakti fonton]

La Kanada lagopo bezonas arbarojn de koniferoj gravaj por ties survivado. La arbarklarigado, ofte praktikata en la koniferaj arbaroj, havas negativan sekvon sur la populacio de tiu birdospecio. Parto de la populacio vivtenas sin en la restantaj arbareroj, sed malpliiĝanta[24] [25] [26] [27]

Tiu lagopo estas ankaŭ specio de ĉasbestoj ĉasata pro ties viando.

Konservado[redakti | redakti fonton]

Kvankam ĝi estas konsiderata Malplej Zorgiga de IUCN, tiu birdo estas protektata specio laŭ la ĉasregularo de Vermont.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Galliformes, Zoonomen
  2. Les oiseaux du Canada, Godfrey, William Earl, Musée national du Canada, 1967, Otavo, paĝo 506, isbn= 231776834
  3. 3,0 3,1 Guide d’identification des oiseaux de l’Amérique du Nord, National Geographic, David, Normand, Broquet, 2002, Saint-Constant, Kebekio, paĝo 480, isbn = 2890005518, oclc = 48535619
  4. CRC handbook of avian body masses, Dunning, John B., Jr., CRC Press, 2008, Boca Raton, paĝo 655, isbn = 9781420064445, oclc = 144331624
  5. 5,00 5,01 5,02 5,03 5,04 5,05 5,06 5,07 5,08 5,09 5,10 5,11 Boag, D. A. kaj M. A. Schroeder. Spruce Grouse (Falcipennis canadensis), Birds of North America Online, ISSN = 1061-5466, no = 005, 1992, A. Poole konsultita la 10a januaro 2009
  6. 6,0 6,1 Stucker, S. Minnesota Conservation Volunteer, September-October 2009. MN Department of Natural Resources. 73.
  7. La chasse au Québec, Martin, Paul-Louis, Boréal, 1990, Montréal, paĝo 408, isbn=2890523454, oclc =22278943
  8. Les oiseaux du Canada, Godfrey, William Earl, Marcel Broquet, 1986, LaPrairie, paĝo 650, isbn=2890002772, oclc =20530720
  9. Role of winter food in regulating numbers of Alaskan spruce grouse Ellison, Laurence Naaman, University of California, 1972, Berkeley, Doktora Tezo.
  10. 10,0 10,1 Les oiseaux nicheurs du Québec : atlas des oiseaux nicheurs du Québec méridional, Gauthier, Jean kaj Yves Aubry, L'Association québécoise des groupes d'ornithologues, 1995, Montréal, paĝo 1295, isbn=2980155314, oclc = 35878601
  11. 11,0 11,1 11,2 Pendergast, B. A. kaj D. A. Boag, Seasonal Changes in Diet of Spruce Grouse in Central Alberta, Journal of Wildlife Management, ISSN= 0022-541X, no=3, 1970, vol 34, paĝoj 605-611, Wildlife Society
  12. 12,0 12,1 12,2 Foods, mobility, habitat selection and density of spruce grouse, Lattner, Michael Thomas, Université de Toronto, 1982, Toronto, paĝo 109, formato M. Sc. tezo,
  13. 13,0 13,1 Naylor, B. J., J. F. Bendell Clutch size and egg size of spruce grouse in relation to spring diet, food supply, and endogenous reserves, Canadian Journal of Zoology, ISSN= 0008-4301, no 4, 1989, vol 67, paĝoj 969-980, Les Presses scientifiques du CNRC
  14. Crichton, V., Autumn and Winter Foods of the Spruce Grouse in Central Ontario, Journal of Wildlife Management, ISSN=0022-541X, no 4, 1963, vol 27, paĝo 597, Wildlife Society.
  15. Ellison, Laurence N. Winter Food Selection by Alaskan Spruce Grouse, Journal of Wildlife Management, ISSN=0022-541X, no 2, 1976, vol 40, paĝoj 205-213, Wildlife Society.
  16. Hohf, R. S., J. T. Ratti, R. Croteau, Experimental analysis of winter food selection by Spruce Grouse, Journal of Wildlife Management, ISSN=0022-541X, no 1, 1987, vol 51, paĝoj 159–167, Wildlife Society.
  17. Defranceschi, P. F., D. A. Boag, Summer foraging by spruce grouse: implications for galliform food habits, Canadian Journal of Zoology, ISSN=0008-4301, no 6, 1991, vol 69, paĝoj 1708-1711, Les Presses scientifiques du CNRC.
  18. Herzog, P. W., D. A. Boag, Seasonal changes in aggressive behavior of female Spruce Grouse, Canadian Journal of Zoology, ISSN=0008-4301, no 10, 1977, vol 55, paĝoj 1734-1739, Les Presses scientifiques du CNRC,
  19. Nugent, D. P. kaj D. A. Boag, Communication among territorial female Spruce Grouse, Canadian Journal of Zoology, ISSN=0008-4301, numero 11, 1982, volumo 60, paĝoj 2624–2632, Les Presses scientifiques du CNRC.
  20. Tuck, Leslie M., Recent Newfoundland bird records, Auk, ISSN= 0004-8038, no 2, 1968, vol 85, paĝoj 304-311, American Ornithologists' Union.
  21. 21,0 21,1 21,2 Charactérisation de l’habitat de reproduction du tétras du Canada (Dendragapus canadensis) sur l’ile d’Anticosti, Lemay, Yves, Université du Québec à Trois-Rivières, 1989, Trois-Rivières, paĝo 133.
  22. Keppie, Daniel M., Patrick W. Herzog, Nest site characteristics and nest success of Spruce Grouse, Journal of wildlife management, ISSN=0022-541X, no 3, 1978, vol 42, paĝoj 628-632, Wildlife Society.
  23. Squires, John R., Leonard F. Ruggiero, Winter Prey Selection of Canada Lynx in Northwestern Montana, Journal of wildlife management, ISSN=0022-541X, no 2, 2007, vol 71, paĝoj 310-315, Wildlife Society.
  24. Huggard, David J., Use of habitat features, edges and harvest treatments by spruce grouse in subalpine forest, Forest ecology and management, ISSN= 0378-1127, no 1-3, 2003, vol 175, paĝoj 531-544, Elsevier Scientific Pub.
  25. Potvin, François, Réhaume Courtois, Louis Bélanger, Short-term response of wildlife to clear-cutting in Quebec boreal forest: multiscale effects and management implications, Canadian journal of forest research, ISSN= 0045-5067, no 7, 1999, vol 29, paĝoj 1120 -1127, Les Presses scientifiques du CNRC.
  26. Potvin, François, Réhaume Courtois, Incidence of spruce grouse in residual forest strips within large clear-cut boreal forest landscapes, Northeastern Naturalist, ISSN= 1092-6194, no 4, 2006, vol 13, paĝoj 507 -520, Humboldt Field Research Institute.
  27. Turcotte, Francis, et al. Impact à court terme de l’exploitation forestière sur le tétras du Canada (Falcipennis canadensis) (Short-term impact of forest logging on spruce grouse (Falcipennis canadensis)), Canadian journal of forest research, ISSN=0045-5067, no 2, 2000, vol 30, paĝoj 202 -210, Les Presses scientifiques du CNRC.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]