Ruĝa perdriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ruĝa perdriko
AlectorisRufa.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Alectoris
Specio: A. rufa
Alectoris rufa
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Alectoris-rufa-with-young.jpg

La Ruĝa perdriko aŭ ankaŭ en kelkaj landoj Ruĝkrura perdriko (kvankam ĉiuj perdrikoj el la genro Alectoris havas ruĝajn krurojn), Alectoris rufa, estas birdospecio el la ordo kokoformaj (Galliformes) kaj familio fazanedoj (Phasianidae). En Britio foje oni konas ĝin kiel Franca perdriko, por distingi ĝin el la Griza aŭ Angla perdriko.

Temas pri fortika birdo, kun helbruna dorso, griza brusto kaj ruĝecbruna al sablokolora ventro. La vizaĝo estas blanka kun nigra gorĝorando. Ĝi havas ruĝecstriecajn flankojn kaj ruĝajn krurojn. Kaze de ĝenado, ili preferas kuri anstataŭ ekflugi, sed se necese ili ekflugas mallongajn distancojn per rondoformaj flugiloj kiuj bruege frapas.

Tiu estas semomanĝanta specio, sed ĉefe junuloj manĝas insektojn kiel esenca fonto de proteinoj. La alvoko estas trisilaba ka-ĉu-ĉu.

Disvastiĝo kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas indiĝena en sudokcidenta Eŭropo, enportita en Anglion, en la Balearajn insulojn, Kanariajn insulojn, Acorojn kaj Madejron. Oni sensukcese provis setligi ĝin en Usono, Havajo, Aŭstralio kaj Nov-Zelando.

Pli precize tiu membro de la grupo de la perdrikoj reproduktiĝas nature en sudokcidenta Eŭropo, ĉefe en Francio kaj Iberio escepte ĉe la norda marbordo de Kantabra Maro. Ĝi naturaliĝis en ebenaĵaj areoj de Anglio kaj Kimrio, kie ĝi estis enmetita kiel ĉasbirdo, kaj ĝi estis vidata dum reproduktado tiom norde kiom ĝis Lancashire kaj orienta Yorkshire. Ĝi estas anstataŭata en sudorienta Eŭropo de la tre simila Rokperdriko (Alectoris graeca). Ĝi estas nemigranta surterema specio, kiu formas arojn for de la reprodukta sezono.

Tiu palearkta specio reproduktiĝas en sekaj malaltaj teroj, kiaj ĉe farmoj kaj malfermaj ŝtonecaj areoj kaj makisoj, kie la ino demetas siajn ovojn en grunda nesto. Habitatoj estas el marnivelo al 2,500 m.s.m.n.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

  • Alectoris rufa australis
  • Alectoris rufa corsaKorsiko
  • Alectoris rufa hispanica, Seoane, 1894 – norda kaj okcidenta Hispanio, Portugalio, pli malhela, brila kaj de beko pli granda ol A. r. intercedens.
  • Alectoris rufa intercedens, Brehm, 1858 - oriente kaj sudo de Hispanio.
  • Alectoris rufa rufa

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝia korpo longas 32-40 cm, la flugila enverguro estas 45-60 cm kaj vosto de pli da 10 cm, korpopezo 400-500 gramoj. Ĝia beko, okulringo kaj kruroj estas tre ruĝaj. La frunto estas griza, la gorĝo blanka kun nigra rando kiel kolumo al traokula strio, sube estas nigreca blanke makulita areo. Sur la flugiloj videblas vertikala bruna strio. Plenkreskulo estas sablobruna supre, kun ruĝecbruna al sablokolora ventro, helgriza brusto, kaj rimarkinda tipa makulo de strieco.

La krono kaj supra nuko de plenkreskulo estas helbruneca kun iom da rozkolora nuanco; la frunto kaj flankaj bordoj de la krono estas helbluecgrizaj, kaj tiu birdo havas mallarĝan blankecan superokulon el suprabridoj al la rozbruna nuko. La brido havas markatan strion de nigraj plumetoj super makulo de rozruĝa haŭtaĵo. Tiu nigra koloro pluas malantaŭ la okulo, kie ĝi larĝiĝas, kaj tie etendiĝas suben ĉirkaŭ la blanka gorĝomakulo por konsistigi la supran bordon de la gorĝorando. Estas makulo de hela sablobruna plumaro ĉe orelkovriloj, kiu eliras el nigra malantxuokulo. La okulo estas ĉirkaŭata de tre brilruĝa okulringo, foje pli etenda ol ĉe la samgenranoj.

La mentono kaj supra gorĝo estas blankaj kun iome da kremokolora nuanco, kaj estas bordataj flanka kaj sube per tre markata nigra gorĝorando. La nigra koloro pluas suben al suba gorĝo kiel larĝa makulo de triangulaj nigraj strioj sur hela fono. Simila, sed pli mallarĝa, nigra strieco estas sur palblugriza fono en supraj kolflankoj, dum la subaj kolflankoj estas rozecbrunaj. La brusto estas pale blugriza, kaj la ventro ruĝecbruna al sablokolora kun rozkoloreca nuanco. La flankoj estas klare markataj per brilaj ruĝecbrunaj strioj, tipe el 8 al 10; ĉiu strio havas mallarĝan nigran bordon, la fonkoloro estas blankeca antaŭ ĉiu strio, kaj palgriza malantaŭ. La supraj partoj estas senmarkaj malhele sablogrizaj. La supra vosto estas simila laŭ koloro, kaj kontrastas kun la rozruĝecaj vostoplumoj, oranĝecaj en subvosto.

La beko estas brilruĝa, la iriso estas mezbruna, kaj la kruroj rozruĝaj. En la kruroj prezentiĝas grava karaktero de seksa dimorfismo, ĉar maskloj posedas en la malantaŭa parto de la tarsoj elstaraĵon kornecnaturan kiu utilas kiel sprono. La ino ĉu ne havas tiun elementon aŭ ĝi estas pli malgranda. Ambaŭkaze la ŝpuroj de la perdriko estas ege karaktera, ĉar ties meza antaŭa fingro estas preskaŭ duoble longa ol la flankaj, separataj per tre simila angulo, dum la malantaŭa fingro situas en la sama linio kiel la meza antaŭa.[1]

Vivkutimo[redakti | redakti fonton]

La birdo vivas en grupoj en relative sekaj areoj, ŝatas la sur karstan, ŝtonan areon kun sabla grundo. Ĝi nutras sin per grajnoj, fruktoj kaj insektoj. Ĝi vivas ĉ. 6 jarojn.

La Ruĝa perdriko vivas laŭ familiaj aroj kiuj montraa ĝeneralan bonfarton de la populacio se ili enhavas el 16 al 25 ekzempleroj. Ili okupas malgrandan teritorion averaĝe de ĉirkaŭ 500 m², ĉefe pro ties nemigranta kutimaro kaj malpliiĝo de risko pro ne veturi longdistance por nutri sin. Vintre la perdriko kantas mateniĝe kaj krepuske kaj ĉefe kiam la aro disiĝis aŭ por allogi la masklon. Kaze de ektimo ĉiuj individuoj de la aro ekkuras en la sama direkto. Ili ripozas ĝenerale en malfermaj lokoj kiu faciligas fuĝon kaj dum la horoj de multa aktiveco (krepusko kaj frumateniĝo) moviĝas perpiede, dum iu individuo restas vigle. Ili trinkas en marĉoj kaj profitas la akvon el roso kaj tagmeze ili dediĉas sin al higieno, plumaranĝado kaj sablobanado.

Tiom da prudento necesas, ĉar paro de perdrikoj sukcesas supervivigi nur el 30 % al 35 % de la kovitaj idoj dum la jaro. Ĉefaj kialoj estas komence malgrandaj predantoj kiaj gliroj, musoj, serpentoj, lacertoj kaj en pli kreskaj fazoj agloj, vulpoj kaj aliaj rabobirdoj pli enverguraj kiel buteoj, akcipitroj ktp. La faktoroj kialoj de tia mortindico inter 65 kaj 60 % estas plej verŝajne la ĉasado je 40 % - inklude tiun leĝan kiel tiun kontraŭleĝan -, la klimato tro malvarma de la vintro je 10%, la pesticidoj je 5 % kaj la predantoj je 10%.

Nutrado[redakti | redakti fonton]

Tiu perdriko estas specio kiu manĝas preskaŭ ĉiun tipon de nutraĵojn (ĉiomanĝantoj), ĉefe la cerealojn kultivitajn de la homo, la foliojn, la verdan herbon de la herbejoj kaj la naturajn fruktojn. Aliflanke la Ruĝa perdriko kutime troviĝas regule proksime de fontoj de akvo, marĉoj kaj rojoj, ĉar tiu elemento ixgas necesega por ties organismo pli ol ĉe aliaj membroj de la grupo.

Post unu semajno la dieto de la perdrikidoj estas komponita de 66 % de senvertebruloj kaj 33 % de semoj kaj floroj. Post du semajnoj tiu nutrado ŝanĝas al 66 % de semoj kaj floroj kaj 33 % de senvertebruloj. Post 3 semajnoj, kiam ili povas esti konsiderataj jam plenkreskuloj ili manĝas ankoraŭ majoritate vegetalojn (97 % inter semoj, fruktoj, folioj, radikoj kaj floroj, la resto estas insektoj kaj likenoj. Evidentiĝas ke la nutrado de la perdriko estas dependa de la manĝodisponeblo, kiu siavice dependas de la klimato kaj de la kondiĉoj de la habitato.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Alectoris rufa rufa

La ruĝkrura perdriko atingas la seksan maturecon en aĝo de 1 jaro. Ĝi kovas inter aprilo kaj aŭgusto, malofte eĉ dufoje. Ĝi pretas nesti sur la grundo. La inbirdo kovas 10-20 kremkolorajn, rust-ruĝajn ovojn dum 23-25 tagoj. La idoj kapablas flugi post 10 tagoj, post 50-60 tagoj ili plenkreskiĝas.

La reprodukta sezono de la Ruĝa perdriko komencas en januaro kaj februaro, kiam en la birdaroj de tiu specio, la maskloj komencas seksallogi la inojn. Tiam okazas nombraj kaj violentaj luktoj inter la maskloj kiuj intencas posedon de inoj. La reproduktado komencas en marto aŭ aprilo. La lukto inter maskloj de la specio okazas ĉar ĉiu masklo seksumas kun pli da unu ino, tio estas, ne temas pri monogamio. Male, post la unua seksumado, la masklo foriras serĉe de nova partnerino. Post la seksumado, la ino ekserĉas rifuĝeĝon surgrundan (foje inter kelkaj antaŭpreparitaj de la masklo), kutime kaŝita depresio, heĝo, sulko de kultivejo, arboradiko, makiso ktp., kie ĝi ovodemetos. Ĝenerale la ovaro estas formata de 9 al 18 ovoj (demetitaj po unu ĉiun tagon kaj duonon) tre grandaj kompare kun la tipa grando de Ruĝa perdrikino. La formo de la ovoj estas ovala, rondeca je la du pintoj, blankecaj kun ruĝecflava fono, malhelbrune makulecaj. Tiu ovoj estas ege fortaj eble kiel protekto kontraŭ la malprotekto de la fuŝa surgrunda nesto kiu utilas kiel kovejo. Foje la ino faras po unu ovodemetadon en du diferencaj nestoj; tiam la masklo kovas unu el ili kaj la ino la alian.

La Kovado de la ovoj de la Ruĝa perdriko estas farata nur de la ino dum ĉirkaŭ 20 al 23 tagoj, kaj tuj post eloviĝo la idoj kapablas serĉi nutradon per si mem, kvankam ĉe la atentema zorgo de la patrino; tio estas la idoj estas frumaturaj. La perdrikidoj tuj ekkuras kaj ekflugetas post du semajnoj, kaj kuras kaj flugas normale post malpli da unu monato. La idaro restas kune kutime ĝis la venonta ovodemetado.

Ido de Ruĝa perdriko de nur kelkaj tagoj.

Diference de plenkreskuloj, la perdrikidoj nutras sin ĉefe per larvoj de insektoj, malgrandaj moluskoj de nesala akvo, tervermetoj kaj malgrandaj grajnoj kiujn eblas mueli per beko. Dum ili kreskas, ili povas pli kaj pli esti grenovoraj. Tiuj manĝokarakteroj de la Ruĝa perdriko helpas bredadon kaj retenon de la perdrikoj en kaptiveco, kion ili povas elteni dum jaroj. Plumoŝanĝo postnupta estas kompleta, kaj finiĝas el oktobro al novembro. La plumoŝanĝo postjunula estas parta inklude ĉiujn plumojn escepte la du plej eksterajn unuarangajn; ĝi finiĝas plej ofte el aŭgusto al komenco de novembro.

Kaptiveco[redakti | redakti fonton]

En multaj lokoj okazas ĉefe por maskloj, kiuj utilas por allogi inojn (kaj kverelemajn masklojn) kaj faciligi ĉasadon. Tio estas malpermesata.

Ambaŭ seksoj estas facile distingeblaj. Masklo havas ampleksajn brilnigrajn makulojn baze de la beko kaj kolumo; estas spronoj en ambaŭ kruroj larĝaj ĝis 8’6 mm.; enverguro de 158 mm. Ino estas kun nigraj makuloj pli malgrandaj kaj nebrile nigraj baze de la beko kaj kolumo; sen spronoj, kun sprono nur en unu kruro aŭ en ambaŭ, sed pli akrapintaj kaj larĝaj nur ĝis 8’4 mm.; enverguro de 154 mm. Junuloj estas sekse diferenceblaj post tri monatoj, kiam ekkreskas la spronoj ĉe la maskloj.

Fotoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • IUCN. 2006. Asesores: BirdLife International. 2004. id: 47004. Alectoris rufa. 11a majo de 2006. Malplej Zorgiga.
  • Equipo de especialistas DOMEFAUNA Perdiz. Codorníz. Faisán. Pintada. Colín ISBN 84-315-0890-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Equipo de especialistas DOMEFAUNA Perdiz. Codorníz. Faisán. Pintada. Colín ISBN:84-315-0890-6>/ paĝoj 14a / 15a
Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj