Gliro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Gliro
Gliro (Glis glis)
Gliro (Glis glis)
Biologia klasado
Ordo: Ronĝuloj Rodentia
Subordo: Sciuromorfoj Sciuromorpha
Familio: Gliredoj Gliridae
Genro: Glis
Zimmermann, 1780
Glis glis
(Linnaeus), 1766
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Gliro (Glis glis) estas la sola ronĝulo en la familio de la gliredoj (Gliridae), kiu apartenas al la genro Glis. Ĝi estas la plej granda eŭropa specio de ĉi tiu familio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Gliro havas je supra flanko helgrizbrunetan, grizan aŭ brungrizan felon. Ĝia malsupra flanko kaj ĝiaj vangoj estas blankaj. La vosto portas longajn harojn, estas dikfela kaj atingas longecon ĝis 15 cm. La kuna longeco de la kapo kaj trunko atingas 13 ĝis 19 cm. Ĉirkaŭ la okuloj videblas malhela ringo.

Dum la pariĝa sezono, kiu okazas post la vekiĝo en printempo, ĝi faras flutantajn kaj kvikantajn sonojn. La inoj naskas post 4,5 semajnoj tri ĝis sep idojn, kelkfoje eĉ dufoje jare. La idoj estas mamnutrataj proksimume unu monaton.

Manĝoj[redakti | redakti fonton]

Gliro manĝas arbajn semojn, ĉefe glanojn kaj fagonuksojn, fruktojn, nuksojn, arbajn ŝosojn, insektojn, birdidojn kaj ovojn. Ĉefe ĝi serĉas sian manĝon sur arboj.

Naturaj malamikoj[redakti | redakti fonton]

La naturaj malamikoj de la gliro estas arbomarteso (Martes martes) kaj arbara strigo (Strix aluco).

Vivejo[redakti | redakti fonton]

La gliro estas hejma de norda Hispanio, Greklando kaj Italio, tra mezeŭropo ĝis la Urala montaro kaj malgranda Azio. En Irlando, Skandinavio kaj Anglio ĝi ne aperas, escepte de la ĉirkaŭaĵo de Londono. Ĝi tie vivas ĉefe en kverkaj kaj fagaj arbaroj, parkoj kaj fruktaj ĝardenoj. Kelkfoje ĝi ankaŭ troviĝas en vinejoj. Ĝi moviĝas nur ĉirkaŭ 100 m ĉirkaŭ sia nesto, kiun ĝi konstruas en arbaj kaj subteraj kavoj. Dumtage ĝi dormas, nome en kavaĵoj, rokaj fendoj kaj ofte ankaŭ en birdaj nestkestoj.

Ekde oktobro gliroj multope troviĝas en mem fositaj subteraj terkavoj, kie ili tradormas la vintron dum ĉirkaŭ sep monatoj. Kelkfoje ili eĉ dormas en domoj. La vintra dormo daŭras ĝis la fino de aprilo, ofte ĝis majo, ĉe malbona vetero eĉ ĝis la komenco de junio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Dipl.-Biol. Michael Schröpel, Dr. rer. nat. Norbert Neuschulz (1989). BI-Lexikon Zootiere. Leipzig: VEB Bibliographisches Institut. ISBN 3-323-00280-6., paĝo 370 germane
  • Gerhard Butzmann, Jonny Gottschalg, Günter Gurst, Anneliese Müller-Hegemann (1988). Jugendlexikon Biologie, Jugendlexikon. Leipzig: VEB Bibliographisches Institut. ISBN 3-323-0043-9., paĝo 310 germane
  • V. J. Staněk; H. W. Smolik (antaŭparolo), Julius Hauf (grafika aranĝo), Ferdinand kaj Charlotte Kirschner (germana traduko) (1976). Der große Bildatlas der Tiere. Prago: Artia., paĝoj 548-585 germane
  • Prof. Dr. Rieschel, Dr. Hanke, Dr. Lotz, Dr. Merkel, Dr. Modes; Wilhelm Eigener (ilustraĵoj). Das Tierreich nach Brehm. Hamburg: Buch und Bild GmbH., paĝoj 634-635 germane
  • Luděk J. Dobroruka, Zdeněk Berger (1987). Säugetiere. Praha: Artia., paĝo 136 germane

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]