Jamajka buteo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Jamajka buteo
Jamajka buteo
Jamajka buteo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Buteo
Specio: B. jamaicensis
Buteo jamaicensis
(Gmelin, 1788)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Jamajka buteo (Buteo jamaicensis laŭ la scienca nomo) aŭ pli populare Ruĝvosta buteo (Buteo jamaicensis) estas mezgranda al granda rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu estas unu el tri specioj populare konataj en Usono kiel "chickenhawk", nome kokagloj, kvankam ĝi rare predas standardgrandajn kokojn.[1] Ĝi reproduktiĝas tra plej de Nordameriko, el okcidenta Alasko kaj norda Kanado ĝis tiom suden kiom ĝis Panamo kaj Karibio, kaj estas unu el la plej komunaj buteoj de Nordameriko. La Ruĝvostaj buteoj povas alkutimiĝi al ĉiuj klimataj biomoj ene de sia teritorio. Estas 14 agnoskataj subspecioj, kiuj varias laŭ aspektoj kaj teritorioj. Ĝi estas unu el la plej grandaj membroj de la genro Buteo en Nordameriko, tipe peza el 690 al 1600 g kaj 45–65 cm longa kun enverguro de 110 al 145 cm. La Ruĝvostaj buteoj estas kazo de seksa dimorfismo laŭgrande, ĉar inoj averaĝas ĉirkaŭ 25 % pli fortikaj ol maskloj.

La Harlana buteo (B. j. harlani), ofte konsiderata separata specio, estas traktata sube en la apartaĵo pri Taksonomio.

La Jamajka buteo okupas ampleksan gamon de habitatoj kaj altitudoj, inklude dezertojn, herbejojn, arbarojn de koniferoj kaj deciduaj, tropikajn pluvarbarojn, terkulturejojn kaj urbajn areojn. Ĝi loĝas tra la tuta Nordamerika kontinento, escepte en areoj senarbaraj de pleja Arkto. Ĝi estas laŭleĝe protejtata en Kanado, Meksiko kaj Usono per la Traktato de Migrantaj Birdoj de 1918.

Ĉar ili estas tiom komunaj kaj facile trejneblaj kiel kapablaj ĉasistoj, la majoritato de buteoj kaptataj por falkado en Usono estas Jamajkaj buteoj. Falkadistoj rajtas kapti nur migrantajn buteojn (kiuj jam estis forlasinta la neston, vivas propran vivon, sed estas malpli de unujaraĝaj) por ne malbonigi la reproduktan populacion. Plenkreskuloj, kiuj povus esti reproduktantaj aŭ idozorgantaj, ne povas esti prenataj por falkadaj celoj kaj estas kontraŭleĝa fari tion. Pasintaj ruĝvostaj buteoj kongrue estas preferataj de falkadistoj ĉar tiuj junuloj ankoraŭ ne disvolvigis plenkreskulan kutimaron, kaj povas esti trejnitaj esence pli efike.

La Jamajka buteo ankaŭ gravas por la kulturo de indianoj. Ties plumoj estas konsiderataj sakraj fare de kelkaj triboj, kaj estas uzataj en religiaj ceremonioj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ruĝvostaj plumoj kreskante inter nematurulaj brunaj vostoplumoj

Masklo de Jamajka buteo povas pezi el 690 al 1300 g kaj estas 45–56 cm longa, la ino povas pezi el 900 al 2000 g kaj esti 48 al 65 cm longa; enverguro estas ĉirkaŭ 114 al 133 cm. Kiel ĉe multaj rabobirdoj la Jamajka buteo estas kazo de seksa dimorfismo laŭgrande, ĉar inoj estas ĝis 25 % pli grandaj ol maskloj.[2]

La plumaro de la Jamajka buteo povas esti varia, depende el la subspecio kaj el la regiono. Tiuj kolorvarioj estas morfoj, kaj ne rilatas al plumoŝanĝado. La okcidenta nordamerika populacio, B. j. calurus, estas la plej varia subspecio kaj havas tri kolormorfojn: hela, malhela kaj intermeza aŭ ruĝeca. La malhela kaj intermezaj morfoj konsistigas 10–20% el la populacio.[3]

Kvankam markoj kaj nuancoj varias, la baza aspekto de la Jamajka buteo estas konsista. La suba ventro estas pli hela ol la dorso kaj malhelbruna bendo trapasas la ventron, formata per vertikalaj strioj en la plumarbildo, kaj ekzistas en plej kolorvarioj. La ruĝeca vosto, kio havigas unu el la du plej uzatajn komunajn nomojn, estas uniforme brikoruĝa supre kaj rozkoloreca sube.[4] La beko estas mallonga kaj malhela, kun la hoka formo karaktera de rabobirdoj. Ili havas mallongajn larĝajn vostojn kaj dikajn fortikajn flugilojn.[4] La vaksaĵoj, kruroj, kaj piedoj de la Ruĝvostaj buteoj estas flavaj.[2]

Nematuruloj povas esti facile idengitaj de proksime pro siaj flavecaj irisoj. Ĉar tiuj birdoj atingas plenan maturecon post ĉirkaŭ 3–4 jaroj, la irisoj malrapide malheliĝas al ruĝecbruna nuanco. Kaj ĉe la hela kaj ĉe la malhela morfoj, la vosto de la nematurulo de Jamajka buteo havas bildon kun nombraj malhelaj strioj.[4]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Dumfluge montrante la ruĝan voston.

La Jamajka buteo estas membro de la genro Buteo, grupo de mezgrandaj rabobirdoj kun fortikaj korpoj kaj larĝaj flugiloj. Membroj de tiu genro estas konataj kiel buteoj en Eŭropo, sed kiel akcipitroj en Nordameriko.[5]

Estas almenaŭ 14 agnoskataj subspecioj de Buteo jamaicensis, kiuj varias laŭ teritorioj kaj koloroj:

  • B. j. jamaicensis, la nomiga subspecio, loĝas en norda Karibio, inklude Jamajkon (el kio la komuna nomo kaj la latina scienca nomo), Hispaniolo, Puerto Rico kaj la Malgrandaj Antiloj sed ne ĉe BahamojKubo. La Nacia Arbaro El Yunque [jUnke], Puerto Rico tenas la plej altan konatan densecon de Jamajka buteo. [1]
  • B. j. alascensis reproduktiĝas (probable kiel loĝantaj birdoj) el sudorienta marborda Alasko al la insuloj Haida Gwaii kaj Vankuvero en Brita Kolumbio.[6]
  • B. j. borealis reproduktiĝas el sudorienta Kanado kaj Maine suden tra orienta Teksaso kaj orienten al norda Florido. Ĝi vintras el suda Ontario orienten al suda Maine kaj suden al la marbordo ĉe la Meksika Golfo kaj Florido.[6]
  • B. j. calurus reproduktiĝas el centra interna Alasko, tra okcidenta Kanado suden al Baja California. Ĝi vintras el sudokcidenta Brita Kolumbio sudokcidenten al Gvatemalo kaj norda Nikaragvo.[6] Pli palaj individuoj de norda Meskikio povus ne havi la malhelajn flugilmarkojn.[7]
  • B. j. costaricensis estas subspecio de loĝantaj birdoj el Nikaragvo al Panamo. Tiu subspecio estas malhelbruna supre kun cinamaj flankoj kaj flugilbordoj, kaj kelkaj birdoj havas ruĝecajn subajn partojn. La brusto estas multe malpli strieca ol ĉe la nordaj migrantoj (B. j. calurus) al Centrameriko.
  • B. j. fuertesi reproduktiĝas el norda Chihuahua al suda Teksaso. Ĝi vintras en Arizono, Nov-Meksiko, kaj suda Luiziano.[6] La ventro estas senstria aŭ nur malmulte strieca, kaj la vosto estas pala.
  • B. j. fumosus Islas Marías, Meksiko
  • B. j. hadropus Meksikaj altaj teroj
  • B. j. harlani, Harlana buteo, estas klare diferenca el ĉiuj aliaj Ruĝvostaj buteoj. Ĉe ambaŭ kolormorfoj, la plumaro estas nigreca kaj blanka, kaj ne havas la “varmajn” nuancojn (escepte la voston). La vosto povas esti ruĝeca, malhela, blankeca aŭ griza kaj povas esti laŭlonge strieca aŭ makuleteca. Pli mallongaj unuarangaj finas en flugilpintoj kiuj ne atingas la vostopinton en ripozaj birdoj. Ĝi reproduktiĝas en Alasko al nordokcidenta Kanado kaj vintras el Nebrasko kaj Kansaso al Teksaso kaj norda Luiziano.[6] Tiu populacio povus esti separata specio.
  • B. j. kemsiesi estas malhela subspecio de loĝantaj birdoj en Chiapas al Nikaragvo. La malhelaj flugilmarkoj povus esti nedistingaj ĉe pli palaj birdoj.[7]
  • B. j. kriderii estas pli palaj ol aliaj Ruĝvostaj buteoj, ĉefe en kapo; la vosto povas esti rozkoloreca aŭ blanka. En la reprodukta sezono, ĝi loĝas el suda Alberto, suda Saskaĉevano, suda Manitobo, kaj pleja okcidenta Ontario suden al sudcentra Montano, Vajomingo, okcidenta Nebrasko, kaj okcidenta Minesoto. Vintre ili loĝas el Suda Dakoto kaj suda Minesoto suden al Arizono, Nov-Meksiko, Teksaso kaj Luiziano.[6]
  • B. j. socorroensis Insulo Socorro, Meksiko
  • B. j. solitudinus Bahamoj kaj Kubo
  • B. j. umbrinus loĝas la tutan jaron en duoninsula Florido norden al Tampa Bay kaj la Herbejo Kissimmee.[6] Ĝi estas simila laŭ aspekto al calurus

La kvar insulformoj nome jamaicensis, solitudinus, socorroensis, kaj fumosus, ne koincidas en teritorioj kun iu ajn el la aliaj subspecioj.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Junulo, Moss Landing

La Jamajka buteo estas unu el la plej amplekse distribuataj buteoj de Ameriko. Ĝi reproduktiĝas el centra Alasko, Jukono, kaj la Nordokcidentaj Teritorioj orienten al suda Kebekio kaj la Marprovincoj de Kanado, kaj suden al Florido, Karibio, kaj Centrameriko. La vintraj teritorioj etendas el suda Kanado suden tra la restoj de la reprodukta teritorio.[6]

Ties preferata habitato estas miksita arbaro kaj kamparo, kun altaj arbetoj aŭ arboj, kiuj povas esti uzataj kiel ripozejoj (gvatejoj). Ĝi okupas ampleksan gamon de habitatoj kaj altitudoj, inklude dezertojn, herbejojn, marbordajn regionojn, montarojn, deklivarojn de montaj arbaroj de koniferoj kaj deciduaj, tropikajn pluvarbarojn, terkultivejojn kaj ĉeurbajn areojn.[8] Ĝi estas la dua plej adaptema post la Migra falko al uzado de diversaj habitatoj en Nordameriko.[9] Ĝi loĝas tra la Nordamerika kontinento, escepte ĉe areoj nearbaraj en alta Arkto.[3]

La Jamajka buteo estas disvastigata en Nordameriko,[9] parte pro historiaj setlomodeloj, el kiuj ĝi profitis. Arbarklarigado en Nordoriento kreis ĉasareojn, dum la konservado de arbareroj lasis nestolokojn. La plantado de arboj en okcidento permesis la Jamajkan buteon etendi siajn teritoriojn per kreado de nestolokoj kie iam estis neniu. La konstruado de senarbaj aŭtoŝoseoj kaj laŭlonge de ili instalado de fostoj havigis perfektan habitaton por ripozĉasado. La Jamajka buteo povas troviĝi ankaŭ ĉe urboj.[10]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Flugo[redakti | redakti fonton]

Dumfluge tiu rabobirdo ŝvebas havante siajn flugilojn laŭ ioma duedra angulo, flugilfrapante tiom malmulte kiom eblas por ne elspezi energion. Aktiva flugado estas malrapida kaj certa, kun neprofunda flugilfrapado. Dum vento, ĝi foje ŝvebas per flugilfrapado kaj restas senmove supergrunde.[3] Dum ŝvebado aŭ flugilfrapado, ĝi tipe veturas je 64 km/h, sed dum falflugo ĝi povas superi 190 km/h.[11]

Voĉo[redakti | redakti fonton]

Red-tailed hawk02.jpg

La krio de la Jamajka buteo estas 2 aŭ 3-sekunda raŭka, raspa krio, priskribata kiel krii-ii-ar,[10] kiu ekas altatone kaj descendas.[11] Tiu krio estis ofte priskribata kiel sono simila al tiu de vapora fajfo.[2] La Jamajka buteo ofte voĉas dum ĉasado aŭ ŝvebado, sed pli laŭte kaze de ĝenado aŭ kolero, responde al predanto aŭ al entrudo de rivala buteo ene de sia teritorio.[10] Deproksime ĝi faras raŭkan "gah-rank".[12] Junuloj povas krii ĝemajn klee-uk por peti manĝon kiam la gepatroj elnestiĝas.[13] La fiera akralaŭta krio de la Jamajka buteo estas ofte uzata kiel ĝenra rabobida sono en televida aŭ kina produktado, eĉ se la aperanta birdo tute ne estas Jamajka buteo.

Dieto[redakti | redakti fonton]

Jamajka buteo voranta predon.

La Jamajka buteo estas karnovora, kaj oportunema manĝanto. Ties dieto estas ĉefe malgrandaj mamuloj, sed ĝi inkludas ankaŭ birdojn kaj reptiliojn. Predoj varias laŭ regiona kaj sezona disponeblo, sed kutime centriĝas al roduloj, kiuj estas 85% el la butea dieto.[2] Plej komune konstatitaj predoj estas musoj, kampomusoj, tamiasoj, marmotini, sciuroj kaj marmotoj.[14][15] Aldonaj predoj (listataj laŭ descenda verŝajna predado) estas leporuloj, sorikoj, vespertoj, serpentoj, akvobirdoj, fiŝoj, krustuloj kaj insektoj. Predoj gamas laŭgrande el skaraboj al Blankavosta leporo, kiuj estas duoble la pezo de plej Jamajkaj buteoj. En kaptiveco vintre, averaĝa Jamajka buteo manĝas ĉirkaŭ 135 g tage.[13]

La Jamajka buteo ĉasas ĉefe el elstara ripozejo, flugofalante suben el gvatejo por kapti la predon, kaptas birdojn dumfluge, aŭ persekutas predon surgrunde per malalta flugo.

Junulo manĝas sciuron

La Granda kornostrigo okupas similan ekologian niĉon noktule, kaj kaptas similajn predojn. Povas okazi konkurenco inter la Jamajka buteo kaj la Granda kornostrigo dum krepusko, kvankam la diferencaj reprodukta sezono kaj aktiveca tempo kutime rezultas en manko de rekta konkurenco.[16] Kvankam la predo de la Jamajka buteo estas averaĝe pli granda (parte pro malabundo de tagaj sciuroj en la kornostriga dieto),[15] la Granda kornostrigo estas foje predanto de la Jamajkaj buteoj kaj ties nestoj.[14] Aliaj konkurencantoj estas aliaj grandaj membroj de la gerno Buteo kiaj la Svainsona buteo kaj la Vilkrura buteo same kiel la Akcipitro, ĉar predoj kaj manĝoteknikoj de tiuj specioj foje koincidas.[17][18] Oni observis tiujn buteojn sekvante taksideojn por kapti predojn forfuĝintajn kaj ambaŭ estas konsiderataj eventualaj konkurencantoj.[19] Konkurenco ĉe kadavraĵoj povas okazi kun la Larĝbeka korvo kiam kelkaj korvoj kunlaboras por forpeli buteon.[20] Pli grandaj rabobirdoj, kiaj agloj aŭ la Reĝa buteo, povas rabi la buteajn predojn.[2]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Masklo plonĝante ĉe ino dum pariĝado

La Jamajka buteo atingas staton de seksa matureco post du jaroj. Ĝi estas monogama, kaj pariĝas kun la sama individuo por multaj jaroj. Ĝenerale la Jamajka buteo prenos novan partneron nur kiam la origina partnero mortas.[21] La sama nestoteritorio povas esti defendata de la paro dum jaroj. Dum pariĝado masklo kaj ino flugas laŭ ampleksaj cirkloj kaj akre krias. La masklo plenumas aerajn ceremonian memmontrojn, subitajn plonĝojn, kaj reajn ascendojn. Post kelkaj ripetoj de tiu flugoceremonio, li foje tuŝas ŝin per kalkanumoj. Tio povas daŭri 10 minutojn aŭ plie. Kopulacio ofte sekvas pariĝan flugojn, kvankam foje kopulacio ofte okazas sen ceremoniaj flugoj.

Por kopulacio, la ino, ripoze, kliniĝas antaŭen, permesante la masklon surhalti per siaj piedoj sur ŝia horizontala dorso. La ino deflankiĝas sian voston, dum la masklo kunigas la kloakojn. Kopulacio daŭras 5 al 10 sekundoj kaj dum la antaŭnestado fine de vintro aŭ komence de printempo tio povas okazi nombrajn fojojn ĉiutage.[22]

En la sama periodo, la paro konstruas neston el bastoneteroj sur granda arbo 4 al 21 m supergrunde aŭ en klifokornico 35 m aŭ eĉ pli alte supergrunde, aŭ povas nestumi ankaŭ sur homfaraj strukturoj. La nesto estas ĝenerale 71 al 97 cm de diametro kaj povas esti ĝis 90 cm alta. La nesto estas konstruata el bastoneteroj kaj kovrata el arboŝeleroj, pinpingloj, spadikoj, ŝeloj, tigetoj, amentoj de tremolo aŭ alia kovra plantomaterialo.

La Granda kornostrigo konkurencas kun la Jamajka buteo por nestolokoj. Ambaŭ specioj mortigas la junulojn kaj detruas la ovojn de la alia, sed ĝenerale, ambaŭ specioj nestumas en apudaj aŭ koincidaj teritorioj sen konfliktoj. La Granda kornostrigo malkapablas konstrui nestojn kaj tipe elprenas jam ekzistantajn nestojn de Jamajka buteo. La Granda kornostrigo komencas la kutimaron de la reprodukta sezono multe pli frue ol la Jamajka buteo, ofte tiom frue kiom ĝis decembre. La Jamajka buteo estas adaptata al konstruo de novaj nestoj kiam pasintjara nesto estis prenita de kornostrigo aŭ iele perdita. Novaj nestoj estas tipe je 1 km aŭ malpli el la antaŭa nesto. Ofte nova nesto estas nur je kelkcentoj metroj aŭ malpli el pasintjara nesto. Ĉar ĝi estas granda predanto, plej predado farata al tiuj buteoj okazas al ovoj kaj idoj, kiuj estas prenataj de kornostrigoj, korvedoj kaj lavursoj.[23]

Patro en nesto kun buteidoj.

La ino demetas 1 al 3 ovojn marte al aprilo, depende el latitudo. Ovarkvanto dependas preskaŭ nur el disponeblo de predoj por plenkreskuloj. La ovoj estas demetataj proksimume ĉiun tagon. La ovoj estas kutime ĉirkaŭ 60 x 47 mm. Ili estos kovataj ĉefe fare de la ino, kaj la masklo anstataŭas ŝin kiam la ino foriras ĉasi aŭ nur por etendi siajn flugilojn. La masklo alportas plej manĝon por la ino dum ŝi kovantas. Post 28 al 35 tagoj, okazas eloviĝo dum ĉirkaŭ 2 al 4 tagoj; la idoj estas malfrumaturaj je eloviĝo. La ino plukovas ilin dum la masklo havigas plej manĝon al la ino kaj al la idoj, kies manĝon la ino disŝiras en malgrandaj eroj. Post 42 al 46 tagoj komencas elnestiĝo de la buteidoj per mallongaj flugoj. Tio daŭras ĝis 10 semajnoj, dum kiuj la buteidoj lernas flugi kaj ĉasi.[2]

Rilato al homoj[redakti | redakti fonton]

La libro Red-Tails in Love: A Wildlife Drama in Central Park (Enamiĝintaj Ruĝvostaj buteoj: Natura Dramo en Centra Parko) de Marie Winn faris Pale Male, Ruĝvosta buteo de Novjorko, la plej fama urba Ruĝvosta buteo.[24]

Uzado en falkado[redakti | redakti fonton]

Juna ino

La Jamajka buteo estas populara birdo en falkado, ĉefe en Usono kie la sporto de falkado estas strikte regulata je federaj kaj subŝtataj niveloj. Estas malpli da 5,000 falkadistoj en Usono, kiuj ne malbonigas la populacion de Ruĝvosta buteo, ĉirkaŭkalkulata je unu miliono en Usono.[25]

Por ĉasado falkadisto uzante Ruĝvostan buteon plej komune liberigas ĝin kaj permesas ĝin ekripozi sur gvatejo en arbo aŭ alia alta elstaraĵo. La falkadisto, foje kun helpo de hundo, klopodas ĉasteknikon per serĉo de predo surgrunde. Bone trejnita Ruĝvosta buteo sekvos la falkadiston kaj ties hundon, konstatinte ke ties aktivaĵoj produktas oportunojn kapti predon. Post kiam la rabobirdo kaptas ĉasaĵon, ĝi ne alportas ĝin al la falkadisto. Anstataŭ la falkadisto devas lokigi la birdon kaj ties kaptitan predon, zorge alproksimiĝi kaj ŝanĝi al la buteo la kaptaĵon kontraŭ peco de viando.[26] Surprize tiuj buteoj ne elsendas siajn klasikan krialvokon tre multe post kiam ili estis kaptitaj.

Matura ino

Plumoj kaj indiĝenoj[redakti | redakti fonton]

La plumoj kaj aliaj partoj de la Ruĝvosta buteo estas konsiderataj sakraj fare de multaj amerikaj indiĝenoj kaj kiel ĉe la plumoj de la Blankkapa maraglo kaj de la Reĝa aglo, estas foje uzataj en religiaj aŭ kulturaj ceremonioj kaj por ornami la ceremoniajn vestarojn de la usonaj indiĝenoj; tiuj partoj, ĉefe ties distingaj vostoplumoj, estas populara afero en la indiĝena usona komunumo.[27] Kiel ĉe la aliaj du specioj, ankaŭ la plumoj kaj partoj de la Ruĝvosta buteo estas regulataj de la aglopluma leĝo,[28] kiu regas pri posedo de plumoj kaj partoj de migrantaj birdoj.[29]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Red-tailed Hawk. All About Birds. Alirita 16an de majo 2011.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 Buteo jamaicensis. Alirita 5a Junio de 2007.
  3. 3,0 3,1 3,2 Red-tailed Hawk. Alirita 12a Januaro 2010.
  4. 4,0 4,1 4,2 Buteo jamaicensis. Alirita 5 June 2007.
  5. Buteo jamaicensis (J. F. Gmelin, 1788) (TSN {{{ID}}}). "Kunigita Taksonomia Informo-Sistemo".
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 6,6 6,7 Buteo jamaicensis. Alirita 10a Junio 2007.
  7. 7,0 7,1 (1995) A Guide to the Birds of Mexico and Northern Central America. Oxford University Press. ISBN 0-19-854012-4. 
  8. Buteo jamaicensis. arkivita el la originalo je 12a Oktobro 2007. Alirita 20a Junio 2007.
  9. 9,0 9,1 Biogeography of Red-tailed hawk. Alirita 28 June 2007.
  10. 10,0 10,1 10,2 Red-tailed Hawk. Alirita 16a Junio 2007.
  11. 11,0 11,1 Day, Leslie. The City Naturalist - Red Tailed Hawk. Alirita 17a Junio 2007.
  12. Red-Tailed Hawk. Alirita 16a Junio 2007.
  13. 13,0 13,1 Red-tailed Hawk - Buteo jamaicensis. Alirita 5a Junio 2007.
  14. 14,0 14,1 Springer, Mark Andrew (1978). "Inter and Intraspecific interactions between Red-Tailed Hawks and Great Horned Owls in Central Ohio", gazeto : The Ohio Journal of Science, volumo : 78, numero : 6, paĝoj : 323–328
  15. 15,0 15,1 Marti, Carl D. (1995). "Are Red-tailed Hawks and Great Horned Owls diurnal–nocturnal dietary counterparts?", gazeto : Wilson Bulletin, volumo : 107, numero : 4, paĝoj : 615–628 (PDF)
  16. http://faculty.weber.edu/choagstrom/hawks%20and%20owls.pdf
  17. Walter Feller. Red-tailed Hawk. Desert Wildlife. Alirita 16an de majo, 2011.
  18. Gatto, Angela E. (2006). "Red-tailed Hawk dietary overlap with Northern Goshawks on the Kaibab Plateau, Arizona", gazeto : Journal of Raptor Research, volumo : 39, numero : 4, paĝoj : 439–444 (PDF)
  19. Patrick K. Devers, Kiana Koenen & Paul R. Krausman (2004). "Interspecific interactions between badgers and red-tailed hawks in the Sonoran Desert, southwestern Arizona", gazeto : The Southwestern Naturalist, volumo : 49, numero : 1, paĝoj : 109–111. COI:<0109:IIBBAR>2.0.CO;2 10.1894/0038-4909(2004)049<0109:IIBBAR>2.0.CO;2
  20. Langley, William (2001). "Competition between American crows and red-tailed hawks for a carcass: flock advantage", gazeto : Transactions of the Kansas Academy of Science, volumo : 104, numero : 1&2, paĝoj : 28–30. COI:[0028:CBACAR2.0.CO;2 10.1660/0022-8443(2001)104[0028:CBACAR]2.0.CO;2]
  21. (1980) The Audubon Society Encyclopedia of North American Birds. New York: Knopf, 1109. ISBN 0394466519. 
  22. Buteo jamaicensis. Alirita 7a Junio 2007.
  23. Red-tailed Hawk, Buteo jamaicensis. Study of Northern Virginia Ecology. Alirita May 16, 2011.
  24. Geist, , "In Love With A Hawk, CBS, 10a Julio 2003. Kontrolita 17 June 2007.
  25. Migratory Bird Permits; Changes in the Regulations Governing Falconry; Notice of Intent To Prepare an Environmental Assessment for Falconry and Raptor Propagation Activities; Proposed Rule and Notice. arkivita el la originalo je 11a Marto, 2007. Alirita 14a Junio 2007.
  26. (2001) The Red-Tailed Hawk: A Complete Guide to Training and Hunting North America's Most Versatile Game Hawk.. Western Sporting Publications, 181. ISBN 0-9709571-0-6. 
  27. The Sacred Messengers. Alirita 20a Junio 2007.
  28. TITLE 50--Wildlife and Fisheries. Alirita 20a Junio 2007.
  29. Feather Law. Alirita 20an de Junio 2007.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]