Malfrumatura

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malfrumaturaj birdidoj.

Malfrumatura aŭ altricia signifas "postulanta nutraĵon", kaj aludas al modelo de kresko kaj evoluo en organismoj kiuj estas malkapablaj pluvivi post elkoviĝado aŭ eloviĝado. La vorto estas derivita de la latina radiko alere signife "flegi, zorgi, aŭ nutri", kaj plusendas al la bezono de junulo esti provizita kaj vartita prizorge dum longa tempodaŭro.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

En birda kaj mamula biologio, la malfrumaturaj specioj estas tiuj kies lastatempe elkovigitaj aŭ eloviĝintaj junuloj estas relative nemoveblaj per si mem, al ili mankas plumaro aŭ lanugo, kaj devas esti prizorgataj fare de plenkreskuloj; fermitaj okuloj estas oftaj, kvankam ne ĉiam. Malfrumaturaj junuloj estas naskitaj senhelpaj kaj postulas prizorgon por relative longa tempo. Inter birdoj, tiuj inkludas, ekzemple, ardeojn, akcipitrojn, pegojn, strigojn kaj la plej multajn paserbirdojn. Inter mamuloj, Marsupiuloj kaj la plej multaj ronĝuloj estas malfrumaturaj. Katoj, hundoj, kaj homoj estas kelkaj el la plejbone konataj malfrumaturaj organismoj.

Ĉe la kontraŭa fino de la spektro estas frumaturaj bestoj en kiuj la junuloj havas malfermajn okulojn, havas hararon, plumaron aŭ lanugon, havas grandajn cerbojn, kaj povas tuj moviĝi kaj iom fuĝi de, aŭ defendas sin kontraŭ, predantoj. Ekzemple, ĉe grund-nestantaj birdoj kiel ekzemple anasojmeleagroj, la junuloj estas pretaj forlasi la neston en unu fojo aŭ du tagoj. Inter mamuloj la plej multaj hufuloj estas frumaturaj, povante piediri preskaŭ tuj post naskiĝo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ehrlich, Paul. (1988) The Birder's Handbook. Nov-Jorko: Simon & Schuster. ISBN 0-671-65989-8.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]