Insulo Socorro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Insulo Socorro
Insulo Socorro rigardata de la maro
Insulo Socorro rigardata de la maro
Situo Pacifika oceano
Insularo Insuloj Revillagigedoj
Geografia situo 18° 48′ N, 110° 59′ W18.793055555556-110.979166666671050Koordinatoj: 18° 48′ N, 110° 59′ W
Insulo Socorro (Meksiko)
DEC
Insulo Socorro
Longo 16,8 km
Larĝo 15,6 km
Areo 131,861 km²
Plej alta loko Monte Evermann
1 050 m
Loĝantaro 250
1,9 loĝ./km²
Ĉefa loko Bahia Lozano
Satelita bildo
Satelita bildo
v  d  r
Information icon.svg
Situo de Insuloj Revillagigedoj

Insulo Socorro (en hispana loka Isla Socorro, en Esperanto Insulo Sokoro, SokorinsuloSokora Insulo) estas malgranda vulkaninsulo en la Insuloj Revillagigedoj, posedaĵo de Meksikio situa je ĉirkaŭ 600 kilometroj antaŭ la okcidenta meksika marbordo de Pacifiko je 18°48'N, 110°59'Ok. La grando estas 16.5 por 11.5 km, kun areo de 132 km².

Lastaj vulkaneksplodoj okazis ĉirkaŭ 1848, 1896, 1905 kaj 1951.

Estas havenvilaĝo en la suda pinto de la insulo, kun ĉirkaŭ 250 loĝantoj.

Ne estis praloĝantoj antaŭ la malkovro fare de hispanaj esploristoj en 1533.

Estas multaj endemioj en la insulo pro tiom aparta izoliteco. Tamen lastatempe homa agado enmetis invadajn speciojn kiaj ŝafoj, katoj kaj roduloj. Ĝis tiam ne estis mamuloj en la insulo. Inter ĉefaj endemioj estas plantoj kaj birdoj.

Ĉefaj birdaj endemioj[redakti | redakti fonton]

La Sokora turto (Zenaida graysoni) survivas jam nur en kaptiveco

Aliaj marbirdoj havas en la insuloj gravajn koloniojn kiel ekzemple:

  • Kojnvosta pufino, Puffinus pacificus (aŭ Ardenna pacifica)
  • Okcidenta Ruĝbeka tropikbirdo, Phaethon aethereus mesonauta - reproduktas supozeble sed ne certigite
  • Nazka naivulo, Sula granti - reproduktas supozeble sed ne certigite
  • Nordorientpacifika Bruna naivulo, Sula leucogaster brewsteri - reproduktas supozeble sed ne certigite
  • Orientpacifika Granda fregato, Fregata minor ridgwayi - reproduktas supozeble sed ne certigite; dubinda distinga subspecio
  • Orientpacifika Fulga ŝterno, Onychoprion fuscatus crissalis - dubinda distinga subspecio
  • Orientpacifika Bruna ŝterno, Anous stolidus ridgwayi

Ĉefaj plantaj endemioj[redakti | redakti fonton]

Masklo de Sokora pipilo.