Sokora turto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Sokora turto
Zenaida graysoni.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Zenaida Zenaida
Specio: Sokora turto 'Zenaida graysoni'
George Newbold Lawrence 1871
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Sokora turto (Zenaida graysoni) estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn kaj kiu malaperis el la sovaĝa vivo. Ĝi estis endemisma en la insulo Sokoro de la insularo Revillagigedo en la Pacifiko iom pli oriente de la orienta marbordo de Meksikio je alteco de ĉefurbo kaj sude de la suda pinto de Suda Kalifornio; la lasta vidaĵo en ties natura medio okazis en 1972. Estas malpli ol 200 kaj probable malpli ol 100 ekzempleroj de pura stirpo en kaptiveco. Oni klopodas programon de reenmeto kiu estas preparata.[1]

Ĝi estas proksima parenco de la Plorturto kaj de la Orelturto, ĉefe de la unue menciita[2] kaj estis iam konsiderata ĝia subspecio. En kaptiveco, ĝi hibridiĝas facile kun la Plorturto kaj plej parto de la ekzempleroj posedataj kaj de privatuloj kaj de oficialaj programoj kiuj ne havas genealogia pedigron oni supozas, ke tre verŝajne estas pli facile el tiuj hibriduloj. La scienca nomo rememoras la edzinon de ornitologo bonaparte nome Zenaida Laetitia Julie Bonaparte (pri la genro) kaj la usona ornitologo kaj artisto Andrew Jackson Grayson (pri la specio).

Aspekto[3][redakti | redakti fonton]

La Sokora turto estas mezgranda turto ĉefe surterema, sed kun longaj kruroj malofte inter turtoj de la genro Zenaida. Ĝi estas 26,5 ĝis 34 cm longa kaj pezas 190 g mezaveraĝe.

Pri la ĝenerala plumarkoloro, ĝi estas simila al siaj samgenranoj, sed pli specife ĝi povas esti konsiderata kiel pli forte kolorita insula reprezentanto de la Plorturto; la masklo estas tre cinamokolora en kapo kaj supraj partoj, kun orelstrio kiel ĉe ĝiaj du proksimaj parencoj. La nuko estas blugriza kaj la kolo havas brilegan rozkoloran makulon, pli elstara post la plumoŝanĝo. La subaj partoj estas ruĝbrunaj. Inoj kaj junuloj estas iom pli senkoloraj. La plej rimarkeblaj diferencoj rilate la Plorturton – pli malhela koloro kaj pli disvolvigitaj piedoj – estis tre utilaj ĉe la malhela lafa rokaro kaj en la umbraj arbaroj de tiu insulo, kie ne estis indiĝenaj mamulaj predantoj sed ja konstanta minaco el Ruĝvosta buteo kaj eble de la Granda fregato[4]. La averta alvoko komencas per dusilaba kuu, sekvita de tri solaj alvokoj kaj finas per alia dusilaba kuu: "Kuu-uu, UU, UU, UU, kuu-uu". Ĉiu el tiuj 5 elementoj daŭras iomete malpli ol unu sekundo.

La sekega kaj preskaŭ sterila insulo Clarión, je ĉirkaŭ 400 km okcidente de Sokoro, havas endemisman subspecion de la Plorturto, Zenaida macroura clarionensis. Tiuj birdoj estas tre intermezaj laŭ aspekto inter la Sokora turto kaj la kontinenta Plorturto. Tre verŝajne ĝi supozas malfruan koloniigon de Plorturtoj (pli ol "pra-Plorturto"), kiu evoluis ties fenotipon sendepende de paralela evoluo kun la Sokoraj birdoj[4]. Tio signifus, ke predado farata de Fregatoj estas sufiĉe signifa por selekti ĝis kamufla malheligo de la plumaro, ĉar tiuj estas la ununuraj predantoj de Z. m. clarionensis; en duondezerta insulo kiel Clarión, birdoj povus pli bone evolui al pli hela plumaro – por kontraŭstari pli taŭge la varmon kaj la manko de fluanta akvo laŭ la Regulo de Gloger.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Estas tre markita kutimara diferenco rilate la Plorturton. Kiam Andrew Jackson Grayson pristudis la specion, li nomis ĝin "Soleca turto" ĉar li neniam vidis pli ol unu masklo kaj unu ino kunaj. La turtoj, ĉefe la plenkreskaj maskloj forpelas la idaron tuj post kiam ili povas elturniĝi kaj la paro disiĝas ĝis venonta pariĝado. Oni supozas, ke tio estas konsekvenco de adaptiĝo al iama hegemonio de aeraj predantoj, malpli loka koncentriĝo de birdoj, kaj evito ke la mallertaj junuloj estu facila celo por akcipitroj. Kiel ĉe multaj birdoj de senmamulaj insuloj, la Sokora turto montras malmulte da timo pro homoj aŭ, pli danĝere por ili, katoj.[3]

La lasta medio kie tiu turto troviĝis estis malalta laŭsezone humida arbaro sur la 500 m sur marnivelo[5]. Antaŭ la enmeto de katoj, ĝi laŭsezone malsupreniris ĝis malalta tero kie ĝi estis "komuna" en marto de 1953 ekzemple. Tio povus koincidi kun la kerno de la reprodukta sezono kiam multaj birdoj havis dependajn idojn kaj disiĝis plie por pli facile kolekti pli da manĝaĵo. Tio okazis ekzemple ĉe la Sokora najtingalo, la alia mezgranda indiĝena terbirdo de Sokoro, kiu verŝajne havas tre similajn preferojn por medioj.[4]

Ties lasta rifuĝejo estis hegemonia de endemisma Guettarda insularis, Ilex socorroensis kaj Sideroxylon socorrense, kiel Malfrua prunuso (Prunus serotina[6]), Ficus cotinifoliafigarboj kaj Psidium socorrensegvajaboj, ŝajne ĉiuj indiĝenaj de Sokoro. La specio estas fruktomanĝanta kaj kiel okazas tre often ĉe Kolombedoj tio povus esti ludinta gravan rolon en la reproduktado de la arboj kiuj hegemoniis en ĝia medio; unu el tiuj, Sideroxylon socorrense, estas klasita kiel Endanĝerita ĉe la IUCN[7]. Ĝenerale oni troviĝis, ke la specio asociiĝis ĉefe kun figarboj[8].

Apenaŭ oni scias ion pri la reproduktado de tiu ĉi specio en naturo; paralelo en altituda migrado kun la sama soleca najtingalo povus indiki ke la reprodukta agado okazas ĉirkaŭ marto aŭ aprilo. En kaptiveco la ino ĝenerale demetas du blankajn ovojn en skatolonesto 1-2,5 m super grundo. Lakovado daŭras 14-17 tagojn. La idoj elnestiĝas post 14-20 tagoj.[3]

Formorto en naturo[redakti | redakti fonton]

Oni supozas, ke la Sokora turto estis formortinta pro la agado de katoj, sed ankaŭ troa paŝtado de ŝafoj povas esti malpliiginta la loĝantaron; troa homa ĉasado povus ankaŭ portempe iomete malpliigi la nombradon, sed eĉ tiel ĉiam ekzistis konstanta loĝantaro en Sokoro. Katojn oni enmetis verŝajne en fruaj 1970aj jaroj; ŝajne ne estis ankoraŭ en 1953.[9]

La specio reproduktiĝas pli malpli en kaptiveco kiel la aliaj turtoj de la genro Zenaida, se oni zorgas ilin kaj oni havigas la diferencajn ekologiajn bezonojn. Plej parto de la survivantaj birdoj estas in bestoĝardenoj kaj similaj ejoj de GermanioUsono[3]. Oktobre de 2006 la Sokora turto estis sukcese reproduktita en la Londona Zoo. La birdo estis nomita "Arnie", laŭ Arnold Schwarzenegger. Oni esperas, ke la idaro de Arnie kaj ties parencaro povu iam esti reenmetita en la anturo. Je 2006, oni preparis la forigon de la ŝafaro kaj la purigon de la insulo el katoj. Dume oni preparas sufiĉan kvanton de enmetotaj birdoj[3].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. BLI (2004), Schmechel (2006)
  2. Johnson & Clayton (2000)
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Schmechel (2006)
  4. 4,0 4,1 4,2 Brattstrom & Howell (1956)
  5. BLI (2007)
  6. Probably ssp. capuli according to biogeography, Brattstrom & Howell (1956) contra CMICD (2007)
  7. WCMC (1998)
  8. Brattstrom & Howell (1956), BLI (2007), CMICD (2007)
  9. Brattstrom & Howell (1956), BLI (2004, 2007)

Referencoj[redakti | redakti fonton]