Flavventra parulio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Flavventra parulio
Flavventra parulio, masklo en Urugvajo
Flavventra parulio, masklo en Urugvajo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Parula
Specio: 'P. pitiayumi'
Parula pitiayumi
(Vieillot, 1817)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Flavventra parulio, Parula pitiayumi, estas malgranda birdospecio de la familio de Paruliedoj kaj de ties tipa genro nome Parulioj kiuj estas malgrandaj birdoj kiuj havas flavajn, oranĝajn aŭ ruĝajn gorĝojn. Ĝi estis iam konsiderata kiel subspecio ene de la Norda parulio.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi reproduktiĝas el plej suda Teksaso kaj nordokcidenta Meksikio (Sonora) suden tra Centrameriko al norda Argentino, inklude Trinidado kaj Tobago. Tiu disvastigita kaj komuna specio ne estas konsiderata minacata fare de la IUCN.[1]

Tiu paserino ne estas migranta, sed nordaj birdoj povas fari lokajn movojn. Ekzemple, kvankam ili ne reproduktiĝas en multo de pacifika Centrameriko, ĝi estas regula vaganto al landoj kiaj Salvadoro[2].

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas 11 cm longa kaj havas ĉefe blugrizajn suprajn partojn, kun olivvderdeca dorsomakulo kaj du blankaj flugilstrioj. La subaj partoj estas flavaj kaj iĝas oranĝecaj bruste, Ĝi estas simila al la aliaj tri samgenraj specioj, sed tiuj havas nur flavajn brustojn dum nur tiu havas ankaŭ flavan ventron, kio nomigas la specion. Nur la subvosto estas blankeca. La masklo havas nigran makulon el la beko malantaŭokulen. Kiel ĉe la Norda parulio, ankaŭ tiu havas rozkolorecajn krurojn kaj rektan bekon kun flava suba makzelo kaj malhela supra makzelo.

Inoj estas iom pli senkoloraj ol maskloj kaj ne havas nigron bride. Nematuruloj estas pli sablokoloraj, ne havas flugilstriojn kaj havas grizan zonon en brusto.

La kanto estas altatona zumanta trilado, kaj la alvoko estas akra cit.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Flavventra parulio havas ĉirkaŭ 14 subspeciojn, kun ampleksa gamo de plumarnuancoj. P. p. graysoni, estas endemia de la insulo Socorro ĉe Insuloj Revillagigedoj[3]. Kelkaj subspecioj (ĉefe insulaj) estas foje konsiderataj separataj specioj.

P. pitiayumi estis foje unuigita kun la tre proksima rilata Norda parulio (P. americana) kiel ununura specio. Oni trovis hibridojn ĉe la Valo de Rio Grande de suda Teksaso, kvankam tio eble estas ĵusa fenomenono. Plej parto de Flavventraj parulioj povas esti distingitaj el la Norda parulio pro manko de blankaj duonokulringoj, sed tio povas esti konfuziga ĉe hibridoj. Oni povas rigardi ankaŭ ĉe la distribuado kaj etendo de neflava koloro en brusto, kaj la etendo de flava subvange kaj ĉefe en ventro.

Krome parta leŭcistika ino de Flavventra parulio estis vidata en 2005, ĉe Reserva Buenaventura en Provinco El Oro, Ekvadoro[4]. Kun kelkaj malgrandaj blankaj areoj en frunto kaj ĉirkaŭ okuloj, tiu birdo ŝajnis kiel hibrido, sed tiaj birdoj estus tiom suden nur kiom ĝis Panamo (se ili estus migrantaj kiel la Norda parulio).

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La Flavventra parulio estas specio ĉefe de montetoj kaj preskaŭ montararbaroj, kaj ne loĝas en la Amazona Baseno. Ili ŝajne preferas modere tuŝintajn kaj duarangajn arbarojn kaj ŝajne toleras habitatofragmentadon. En la orienta deklivaro de Andoj ekzemple ĝi troviĝas regule je 1,000-1,300 m. Tie ties habitato estas insulaj miksitaj arbaroj enhavantaj praarbarojn (ekz. de altaj palmarbaroj de Iriartea deltoidea), humidajn preskaŭ montararbarojn duarangajn kie hegemonias ekz. Elaeagia (Rubiaceae) kaj kun abundaj epifitoj kaj hemiepifitoj kiaj Clusiaceae, iamajn klarejojn kie nun kreskas arbustoj, kaj freŝajn arbarbordojn.[5]

P. p. graysoni ĉefe loĝas an malalta arbara vegetaĵaro, tipe de arbustoj de Croton masonii, ĉirkaŭ 1-1.5 m supergrunde; ili estas pli teremaj ol aliaj subspecioj de Flavventra parulio kaj ofte povas esti vidataj saltetantaj surgrunde – kvankam probable malpli ol kie sovaĝigitaj katoj abundas.[3]

Tiuj birdoj manĝas insektojn, araneojn kaj eventuale berojn. Ili povas esti vidataj ĉe miksitaj kunmanĝantaroj, en kelkaj lokoj (ekz. ĉe Serra de Paranapiacaba) komune, sed ofte nur koincide[6].

La Flavventra parulio nestumas en amasetoj de epifitoj (ĉefe de Hispana musko, Tillandsia usneoides) en arbo, kie la ino kutime demetas 2 ovojn en kovrita kupolnesto. Kovado daŭras 12–14 tagojn, kaj estas farata ĉefe de la ino. En Insulo Socorro, la reprodukta sezono estas probable en someraj monatoj kaj novembre ŝajne jam okazis la elnestiĝo[3].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. BLI (2008)
  2. Herrera et al. (2006)
  3. 3,0 3,1 3,2 Brattstrom & Howell (1956)
  4. Hosner & Lebbin (2006)
  5. Salaman et al. (2002)
  6. Machado (1999), Olson & Alvarenga (2006)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (BLI) (2008). Parula pitiayumi. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 16 November 2008.
  • Brattstrom, Bayard H. & Howell, Thomas R. (1956): The Birds of the Revilla Gigedo Islands, Mexico. Condor 58(2): 107-120. COI:10.2307/1364977 PDF fulltext DjVu plena teksto
  • Curson, Jon; Quinn, David & Beadle David (1994): New World Warblers. Christopher Helm, London. ISBN 0-7136-3932-6
  • ffrench, Richard; O'Neill, John Patton & Eckelberry, Don R. (1991): A guide to the birds of Trinidad and Tobago (2nd edition). Comstock Publishing, Ithaca, N.Y.. ISBN 0-8014-9792-2
  • Herrera, Néstor; Rivera, Roberto; Ibarra Portillo, Ricardo & Rodríguez, Wilfredo (2006): Nuevos registros para la avifauna de El Salvador. ["New records for the avifauna of El Salvador"]. Boletín de la Sociedad Antioqueña de Ornitología 16(2): 1-19 [Hispane kun angla resumo]. PDF plena teksto
  • Hilty, Steven L. (2003): Birds of Venezuela. Christopher Helm, London. ISBN 0-7136-6418-5
  • Hosner, Peter A. & Lebbin, Daniel J. (2006): Observations of plumage pigment aberrations of birds in Ecuador, including Ramphastidae. Boletín de la Sociedad Antioqueña de Ornitología 16(1): 30-42 [Angle kun hispana resumo]. PDF plena teksto
  • Machado, C.G. (1999): A composição dos bandos mistos de aves na Mata Atlântica da Serra de Paranapiacaba, no sudeste brasileiro [Mixed flocks of birds in Atlantic Rain Forest in Serra de Paranapiacaba, southeastern Brazil]. Revista Brasileira de Biologia 59(1): 75-85 [Portugale kun angla resumo ]. COI:10.1590/S0034-71081999000100010 PDF plena teksto
  • Olson, Storrs L. & Alvarenga, Herculano M. F. (2006): An extraordinary feeding assemblage of birds at a termite swarm in the Serra da Mantiqueira, São Paulo, Brazil. Revista Brasileira de Ornitologia 14(3): 297-299 [Angle kun portugala resumo]. PDF plena teksto
  • Salaman, Paul G.W.; Stiles, F. Gary; Bohórquez, Clara Isabel; Álvarez-R., Mauricio; Umaña, Ana María; Donegan, Thomas M. & Cuervo, Andrés M. (2002): New and noteworthy bird records from the east slope of the Andes of Colombia [Angle kun hispana resumo]. Caldasia 24(1): 157-189. PDF plena teksto

Plia legado[redakti | redakti fonton]

Libro[redakti | redakti fonton]

  • Regelski, D. J., and R. R. Moldenhauer. 1997. Tropical Parula (Parula pitiayumi). In The Birds of North America, No. 293 (A. Poole and F. Gill, eds.). The Academy of Natural Sciences, Philadelphia, PA, and The American Ornithologists’ Union, Washington, D.C.

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • ALABARCE, E. A. (1987) NOTES ON THE BIOLOGY OF SOME PASSERINES BIRDS FROM NORTHWEST ARGENTINA I. Acta Zoologica Lilloana. vol 39 no 1. p. 23-28. (Hispane kun angla resumo)
  • Baptista, F. Luis, and Juan E. Martinez Gomez. (2002) Bioacoustic reasearch Revillagigedo Archipielago birds: a progress report. HUITZIL. 3 p.33-41. (Hispane kun angla resumo)
  • Camperi, Anibal R. (1992) Study on birds collected in the southwestern extreme of Buenos Aires Province . Neotropica (La Plata). vol 38 no 100. 1992, 1993. p. 127-140. (Hispane kun angla resumo)
  • Cueto VR & de Casenave JL. (2002). Foraging behavior and microhabitat use of birds inhabiting coastal woodlands in eastcentral Argentina. Wilson Bulletin. vol 114, no 3. p. 342-348.
  • Jehl JRJ & Parkes KC. (1982). The Status of the Avi Fauna of the Revillagigedo Islands Mexico. Wilson Bulletin. vol 94, no 1. p. 1-19.
  • Naoki K, and E. Toapanta. (2001) Mullerian body feeding by Andean birds: New mutualistic relationship or evolutionary time lag? . BIOTROPICA. vol 33 no 1. p. 204-207
  • Lovette, Irby J and Eldredge Bermingham. (2001) Mitochondrial perspective on the phylogenetic relationships of the Parula Wood-warblers. The Auk. Vol 118, no 1. p. 211 (5 pages)
  • Waters A. (1994). Tropical parula seen in Augusta. Oriole. vol 59, no 4.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]