Paruliedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Paruliedoj
Flavgorĝulo Geolyphis trichas
Flavgorĝulo
Geolyphis trichas
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
(Wetmore kaj aliaj, 1947)
Genroj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Paruliedoj (Parulidae), estas specioriĉa familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj. La familio ampleksas 25 genrojn. Temas pri grupo de malgrandaj ofte koloregaj paserinaj birdoj. Plej parto estas arboremaj, kvankam kelkaj, kiel la Orverta parulio kaj la aliaj specioj de la genro Seiurus, estas surgrundemaj. Plej parto estas insektomanĝantaj.

La scienca nomo de tiu familio, ParulidaeParuliedoj, originiĝis el la fakto ke Linnaeus en 1758 nomis la Nordan parulion kiel paruo, Parus americanus, kaj, kiam taksonomio disvolviĝis, la genronomo estis modifita unue al Parulus kaj poste al nuna Parula. La familinomo kompreneble devenas el tiu genro.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Paruliedoj ekskluzive troviĝas en Ameriko. Ili vivas en malsamaj vivejoj, kiel arbustaroj, marĉoj, foliarbaroj, koniferarbaroj kaj manglejoj, de Kanado ĝis al Sudameriko kaj loĝas prefere en la superaj regionoj de la arboj. Nur malmultaj specioj vivas sur la grundo aŭ grundoproksime. La plej multaj specioj, kiuj vivas kaj kovas en la sudo, estas nemigrantaj birdoj. La specioj, kiuj disvastiĝis en la nordo kaj tie havas siajn kovregionojn, apartenas al la migrantaj birdoj.

Ŝajne tiu grupo originiĝis en norda Centrameriko, kie pluestas plej granda diverseco kaj nombraj specioj. El tie ili disvastiĝis norden dum interglaĉera periodo, ĉefe kiel migrantoj, revene al la praregiono vintre. Du genroj, Myioborus kaj Basileuterus ŝajne frue koloniigis Sudamerikon, eble antaŭ kiam ambaŭ kontinentoj estis ligataj, kaj havigis plej partoj de la specioj de tiu regiono.

Distingiloj[redakti | redakti fonton]

La korpo de la Paruliedoj estas de 10 ĝis 19 centimetrojn longa. La plej malgranda specio estas la Lucia vermivoro (Vermivora luciae), de ĉirkaŭ 6.5 g kaj 10.6 cm. La plej granda specio dependas el la vera taksonomio de la familio. Tradicie ĝi estis listata kiel Flavabrusta ikterio, de 18.2 cm. Sed tiu povus ne esti paruliedo, kiel ĉiuj specioj de Seiurus kaj la Sempera parulio, ĉiuj el kiuj povas superi 15 cm kaj 21 g, kaj ili povus estis konsiderataj la plej grandaj.

Karaktera ĉe tiu malgranda, svelta birdo estas la mallarĝa, pinta beko. La plumaro havas ampleksan spektron da koloroj, de hel- ĝis malhelbruna, de hel- ĝis malhelgriza, de oliva bruno ĝis sufiĉa, brila ruĝo, flavo aŭ bluo. Antaŭ ĉio la kovovestaĵo aspektas pompkolora.

La seksoj de la specioj en la tropikaj regionoj estas samkoloraj kaj portas ofte dum la tuta jaro kolororiĉan plumaron. Ĉe la nordaj migrantaj Paruliedoj la masklo ekster la kova tempo portas la saman koloron kiel la ino. Kiam en aŭtuno ili atingas la travintrajn regionojn en la sudo, la masklo ŝanĝas la kovovestaĵon kontraŭ la ripozvestaĵo. Antaŭ ol ili forlasas sian travintroregionon en la sudo kaj flugas al la nordo, ili denove surmetas sian kovovestaĵon, ĉar ili bezonos reklami teritoriojn kaj allogi inojn: tio okazas ĉefe en la granda genro Dendroica. Temas pri seksa duformismo, sed ĉiukaze estas esceptoj al tiu distribuado inter migrantaj kaj nemigrantaj specioj. La specioj de Seiurus kaj ĉefe la Orverta parulio estas tre migrantaj, sed havas identajn masklajn kaj inajn plumarojn, dum la ĉefe tropikaj kaj loĝantaj flavgorĝuloj estas duformaj. Ankaŭ la Granatellus montras seksan dimorfismon, sed pro ĵusaj genetikaj analizoj ili moviĝis al la familio de la Kardinaledoj.

Ilia kantartoj ne estas speciale evoluintaj. Sed se ili kantas, ili tre persiste koncertas. Ilia voĉo havas altatonan kaj teneran tonon. Escepto estas la plej granda paruliedo nome la Flavabrusta ikterio (Icteria virens). Ĝia voĉo estas bastona kaj laŭta.

Nutrado[redakti | redakti fonton]

La paruliedoj nutras sin per multaj diversaj insektoj, kiel skaraboj, raŭpoj, papiliojmuŝoj, samkiel per araneoj kaj limakoj. Krome per fruktoj kaj plantopartoj. La insektojn ili bekpikas de la folioj kaj arboj aŭ predas flugante.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ĉe la Paruliedoj en la nordo precipe la inoj konstruas la neston. La maskloj nur fojfoje partoprenas en ĝi. La nestoj havas diversajn formojn kaj varias, samkiel la nestosituo, de specio al specio. Je la arboj oni vidas plej ofte pelvetoformajn nestojn, kiuj aŭ estas supre malfermaj, aŭ, se fermitaj, havas flankan enirejon. Iuj specioj ekloĝas en forlasitaj pego-truoj aŭ en nestoskatoloj. La ovaro konsistas el kvar ĝis kvin ovoj, kiujn la ino sola elkovas.

Ĉe la tropikaj specioj de la Paruliedoj la nestoj ofte situas dense ĉe la grunda vegetaĵaro. La ovaro konsistas el nur du ĝis tri ovoj, ĉar la idoj ĝuas pli da atento kaj la patro plie certas ke li estas patro. La maskloj partoprenas plie en la nestokonstruado kaj idarzorgado.

Genroj kaj specioj[redakti | redakti fonton]

Estas ankoraŭ kelkaj diferencoj inter la taksonomioj uzataj de diversaj fakuloj. Ĉefe estas duboj rilate al kelkaj specioj ekzemple ĉe la Verdavosta parulio, Flavabrusta ikterio kaj la Hispaniola parulio.

Grizflugila vermivoro
Reprodukta masklo de subspecio aureola de Mangrova parulio ĉe Puerto Ayora, Santa Cruz (Galapagoj)
Orvanga parulio
Protonotario
  • Genro Limnothlypis
Nigrakrona parulio
Ruĝa parulio

Necerta sidejo (Incertae sedis)[redakti | redakti fonton]

  • Genro Zeledonia

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]