Limnotlipo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Limnotlipo
Limnotlipo
Limnotlipo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Limnothlypis
Specio: 'L. swainsonii'
Limnothlypis swainsonii
(Audubon, 1834)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Limnotlipo, Limnothlypis swainsonii, estas malgranda paserina birdo de la familio de Paruliedoj de Ameriko kaj malgranda genro de Limnothlypis, kie ĝi estas la ununura specio.

Malgranda kaj ne bone priskribita specio de Paruliedoj, la Limnotlipo estas ĉirkaŭ 13–16 cm longa kaj 15 g peza (Graves in Winker et al. 2000). Ĝi estas senmarka olivecbruna supre kaj palflava al blankeca sube. Ĝi havas blankecan longan superokulan strion kaj sub tiu ioma malhelbruna traokula strio ne tiom markata, kaj kapopinto estas iom ruĝecbruna. La beko estas tre akrapinta kaj iom rozkoloreca, same kiel la kruroj. Malkiel plej parto de aliaj paruliedoj kiuj estas kazoj de seksa dimorfismo, ne estas diferenco laŭ aspekto inter masklo kaj ino de Limnotlipo.

Limnotlipoj estas nekomunaj, ĉefe troviĝantaj en inondataj marĉoj kaj kanejoj de sudorienta Usono. Pli rare, ili loĝas ankaŭ en arbustaroj de rododendro en sudaj Apalaĉaj Montoj. Ili estas migranta specio, kun parto de la populacio migranta sudorienten al la Grandaj Antiloj kaj alia sudokcidenten al la regiono de Jukatano vintre.

Tiu specio ekreproduktiĝas je ĉirkaŭ 10 monatoj de aĝo (Graves en Winker et al. 2000). Paroj formiĝas kaj limigas kaj defendas sian teritorion por nestumado. Nestoj estas grandaj kaj diketaj, konstruitaj el musko, herbo kaj malgrandaj folioj, situa supergrunde en amaso da tigetoj. La ino demetas 3 al 5 ovojn, kiuj estas blankaj kaj foje, sed rare, punktitaj je bruna. La kovadon faras nur la ino kaj daŭras ĉirkaŭ 14 tagoj, post kio okazas eloviĝo. Elnestiĝo okazas ĉirkaŭ 12 tagojn post eloviĝo. Oni ne konas kiom longe paroj restas kune, kvankam post kiam la paro formiĝis ili kutime ne pariĝas kun aliaj birdoj almenaŭ dum tiu nestosezono. Tiuj birdoj vivas ĝis 8 jarojn (Graves in Winker et al. 2000).

Oni ne agnoskis subspeciojn. Ŝajne aperas iom da diverĝo inter populacioj el Arkansaso kaj aliaj el la marbordaj ebenaĵoj. Tio kongruas kun la genetika fluo, sed ŝajne ne estas ĉu geografiaj ĉu ekologiaj baroj kiu limigas la genetikan fluon. Eĉ dum la lasta glaciepoko, kiam averaĝaj temperaturoj, precipitaĵo kaj marnivelo estis pli malaltaj, ŝajne devis esti ampleksa apuda habitato. Klare kelkaj faktoroj limigante genetikan fluon funkcias, sed ĝis nun oni ne konas kio estas. Eblas ke subpopulacioj kongruas kun la diversaj vintrejaj areoj.(Winker et al. 2000)

Ĉe kelkaj migrantaj birdoj oni konas ke la komenca direkto de la migrado estas determinata de simplaj heredaj mekanismoj. Idoj de paroj enhavantaj birdojn de diferencaj subpopulacioj, ĉe kelkaj specioj, klopodas migri je intermeza direkto. Tio alportus Limnotlipon ene de Karibio kie ne estas vintrejoj aŭ eĉ haltejoj kaj la birdo preskaŭ certe mortiĝos. Pli da studo kiaj analizado de birdoringado estas necesaj por determini ĉu tiu mekanismo funkcias ĉe la Limnotlipo.(Winker et al. 2000)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Plia legado[redakti | redakti fonton]

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Brown, R. E., and J. G. Dickson. 1994. Swainson’s Warbler (Limnothlypis swainsonii). In The Birds of North America, No. 126 (A. Poole and F. Gill, Eds.). Philadelphia: The Academy of Natural Sciences; Washington, D.C.: The American Ornithologists’ Union.

Tezoj[redakti | redakti fonton]

  • Barrow WC, Jr. Ph.D. (1990). Ecology of small insectivorous birds in a bottomland hardwood forest. Louisiana State University and Agricultural & Mechanical College, United States, Louisiana.
  • de Cruz JB. Ph.D. (1996). Bird-habitat relations in regenerating forest of eastern North Carolina and Izabal, Guatemala. Duke University, United States, North Carolina.
  • Henry DR. Ph.D. (2005). Reproductive success and habitat selection of Swainson's warbler in managed pine versus bottomland hardwood forests. Tulane University, United States, Louisiana.
  • Strong AM. Ph.D. (1999). Effects of food abundance on non-breeding habitat quality for two species of ground-foraging neotropical migrant warblers. Tulane University, United States, Louisiana.
  • Thompson JL. Ph.D. (2005). Breeding biology of Swainson's warblers in a managed South Carolina bottomland forest. North Carolina State University, United States, North Carolina.

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Bassett-Touchell CA & Philip CS. (2006). Habitat Selection by Swainson's Warblers Breeding in Loblolly Pine Plantations in Southeastern Louisiana. Journal of Wildlife Management. vol 70, no 4. p. 1013.
  • Carrie NR. (1996). Swainson's Warblers nesting in early seral pine forests in East Texas. The Wilson Bulletin. vol 108, no 4. p. 802.
  • Casler CL & Este EE. (1997). Record of Swainson's Warbler (Limnothlypis swainsonii) in northern South America. Boletin del Centro de Investigaciones Biologicas Universidad del Zulia. vol 31, no 1. p. 95-98.
  • Conner RN & Dickson JG. (1997). Relationships between bird communities and forest age, structure, species composition and fragmentation in the West Gulf Coastal Plain. Texas Journal of Science. vol 49, no 3 SUPPL. p. 123-138.
  • Graves GR. (1992). A Case of Aggregated Nest Placement and Probable Polygyny in the Swainson's Warbler. Wilson Bulletin. vol 104, no 2. p. 370-373.
  • Graves GR. (1996). Censusing wintering populations of Swainson's Warblers: Surveys in the Blue Mountains of Jamaica. Wilson Bulletin. vol 108, no 1. p. 94-103.
  • Graves GR. (1998). Stereotyped foraging behavior of the Swainson's Warbler. Journal of Field Ornithology. vol 69, no 1. p. 121-127.
  • Graves GR. (2001). Factors governing the distribution of Swainson's Warbler along a hydrological gradient in Great Dismal Swamp. Auk. vol 118, no 3. p. 650-664.
  • Graves GR. (2002). Habitat characteristics in the core breeding range of the Swainson's Warbler. Wilson Bulletin. vol 114, no 2. p. 210-220.
  • Heckscher CM. (2000). Forest-dependent birds of the Great Cypress (North Pocomoke) Swamp: Species composition and implications for conservation. Northeastern Naturalist. vol 7, no 2. p. 113-130.
  • Heckscher CM & McCann JM. (2006). Status of Swainson's warbler on the delmarva peninsula. Northeastern Naturalist. vol 13, no 4. p. 521-530.
  • Heltzel JM & Leberg PL. (2006). Effects of selective logging on breeding bird communities in bottomland hardwood forests in Louisiana. Journal of Wildlife Management. vol 70, no 5. p. 1416-1424.
  • Kirkconnell A, Wallace GE & Garrido OH. (1996). Notes on the status and behavior of the Swainson's Warbler in Cuba. Wilson Bulletin. vol 108, no 1. p. 175-178.
  • Lanham JD & Miller SM. (2006). Monotypic nest site selection by Swainson's Warbler in the mountains of South Carolina. Southeastern Naturalist. vol 5, no 2. p. 289-294.
  • Miller SM. (2003). First report of a double-brooded Swainson's Warbler. Wilson Bulletin. vol 115, no 1. p. 94-95.
  • Peters KA, Lancia RA & Gerwin JA. (2005). Swainson's warbler habitat selection in a managed bottomland hardwood forest. Journal of Wildlife Management. vol 69, no 1. p. 409-417.
  • Revels MR & Whitworth TL. (2005). First record of Swainson's Warbler parasitism by Protocalliphora blow fly larvae. Wilson Bulletin. vol 117, no 2. p. 199-200.
  • Rimmer CC, Townsend JM, Townsend AK, Fernandez EM & Almonte J. (2005). Avian diversity, abundance, and conservation status in the Macaya Biosphere Reserve of Haiti. Ornitologia Neotropical. vol 16, no 2. p. 219-230.
  • Sallabanks R, Walters JR & Collazo JA. (2000). Breeding bird abundance in bottomland hardwood forests: Habitat, edge, and patch size effects. Condor. vol 102, no 4. p. 748-758.
  • Somershoe SG, Hudman SP & Chandler CR. (2003). Habitat use by Swainson's Warblers in a managed bottomland forest. Wilson Bulletin. vol 115, no 2. p. 148-154.
  • Strong AM. (2000). Divergent foraging strategies of two Neotropical migrant warblers: Implications for winter habitat use. Auk. vol 117, no 2. p. 381-392.
  • Strong AM & Sherry TW. (2001). Body condition of Swainson's Warblers wintering in Jamaica and the conservation value of Caribbean dry forests. Wilson Bulletin. vol 113, no 4. p. 410-418.
  • Thomas BG, Wiggers EP & Clawson RL. (1996). Habitat selection and breeding status of Swainson's warblers in southern Missouri. Journal of Wildlife Management. vol 60, no 3. p. 611-616.
  • Wiedenfeld DA & Wiedenfeld MG. (1995). Large kill of neotropical migrants by tornado and storm in Louisiana, April 1993. Journal of Field Ornithology. vol 66, no 1. p. 70-80.
  • Winker K, Glenn TC & Graves GR. (1999). Dinucleotide microsatellite loci in a migratory wood warbler (Parulidae: Limnothlypis swainsonii) and amplification among other songbirds. Molecular Ecology. vol 8, no 9. p. 1553-1556.
  • Winker K, Weiss SA, Trejo JL & Escalante P. (1999). Notes on the avifauna of Tabasco. Wilson Bulletin. vol 111, no 2. p. 229-235.
Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj