Orverda parulio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orverda parulio
Orverda parulio
Orverda parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Basileuterus
Specio: 'B. luteoviridis'
Basileuterus luteoviridis
(Bonaparte, 1845)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Orverda parulio (Basileuterus luteoviridis) estas specio de birdo de la familio de Paruliedoj kaj genro de Basileuterus ĉefe reprezentata en Centra kaj Sudameriko, de ĉefe fortikaj parulioj kun fortikaj bekoj kiuj havas olivecajn aŭ grizajn suprajn partojn kaj flavajn subajn partojn.

La nomo de la specio tradukas rekte la latinan sciencan nomon kie luteoviridis signifas precize “flavverda”. Fakte ĝi havas olivverdecajn suprajn partojn kaj flavajn subajn partojn kun ne tiom markata kapo kiom ĉe la parencaj Duzona parulio aŭ la Markata parulio, ĉar nur estas tre malhelbruna traokula strio kaj tre flava superokula strio ĉefe inter la beko kaj la okulo kio lasas interne tre malhele olivverdecan kronon. La beko estas nigreca (pli malhela ol la aliaj samgenraj menciitaj) kaj rozkoloraj kruroj, anstataŭ flavecaj.

Ĝi troviĝas en Bolivio, Kolombio, Ekvadoro, Peruo kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]