Charles Lucien Bonaparte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Charles Lucien Bonaparte

Charles Lucien (Carlo) Jules Laurent Bonaparte, 2a Princo de Kanino kaj Musinjano (24a de Majo, 1803 – 29a de Julio, 1857) estis franca naturalisto kaj ornitologo. Li estis la filo de Lucien Bonaparte kaj Alexandrine de Bleschamp, kaj nevo de la Imperiestro Napoleono.

Bonaparte estis edukita en Italio kaj, post lia edizĝo al sia kuzino Zenaida la 29an de junio 1822 en Bruselo, veturis al Usono. Lucien kaj sia edzino kaj 12 gefiloj, inklude la kardinalon Lucien Bonaparte. Antaŭ eliri el Italio li jam malkovris silviedon novan por la scienco, nome Tamarika grilbirdo, kaj dum la vojaĝo li kolektis specimenojn de nova petrelo. Je la alveno al Usono li prezentis artikolon pri tiu nova birdo.

Bonaparte tiame klopodis ĝisdatigi Wilson-a American Ornithology kaj la reviziita eldono estis eldonita inter 1825 and 1833. En 1824 provis akceptigi la tiaman nekonatan John James Audubon ĉe la Akademio de Naturaj Sciencoj, sed tio ĉi estis oponita de la ornitologo George Ord.

Fine de 1826 li kaj sia familio revenis al Eŭropo. Li vizitis Germanion, kie li renkontis Philipp Jakob Cretzschmar, kaj Anglion, kie li renkontis John Edward Gray ĉe la Brita Muzeo kaj renovigis sian konon kun Audubon. En 1828 la familio setlis en Romo. Inter 1832 kaj 1841 Bonaparte eldonis sian laboron sur la bestoj de Italio, Iconografia della Fauna Italica.

En 1849 li estis elektita al la Roma Asembleo kaj partoprenis en la kreo de la Roma Respubliko. Laŭ Jasper Ridley, kiam la Asembleo kunvenigis por la unua fojo: "Kiam la nomo de Carlo Bonaparte, kiu estis membro por Viterbo, estis vokita, li respondis al la rulo-voko elvokanta Longe vivu la Respubliko!" (Viva la Repubblica!).[1] Li partoprenis en la defendo de Romo kontraŭ la 40,000 francaj soldatoj senditaj de lia kuzo Louis Napoleon. Li lasis Romon post kiam la Respublikana armeo estis venkita en julio 1849. Li alteriĝis ĉe Marsejlo sed estis ordonita lasi la landon fare de Louis Napoleon.

Li veturis al Anglio, ĉeestante la renkontiĝon de la Brita Asocio en Birmingham. Li tiame vizitis Sinjoron William Jardine en suda Skotlando. Charles tiame komencis laboron sur preparo de metoda klasifiko de ĉiuj birdoj en la mondo, vizitante muzeojn trans Eŭropo por studi la kolektojn. Dum ĉi tiu tempo li estis permesita reveni al Francio kaj li faris Parizon sia hejmo por la resto de sia vivo. En 1855, li estis farita fremda membro de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj. Li eldonis la unuan volumon de sia Conspectus Generum Avium antaŭ sia morto, la dua volumo estos eldonita de Hermann Schlegel.

Birdoj kiujn li priskribis al la scienco aŭ nomataj laŭ li[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jasper Ridley, Garibaldi, Viking Press (1976), p. 268.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Thomas, Phillip Drennon (2002), "The emperor of nature: Charles-Lucien Bonaparte and his world. [Review of: Stroud, P.T. The emperor of nature: Charles-Lucien Bonaparte and his world. Philadelphia: U. of Pennsylvania Pr., 2000]", Journal of American history (Bloomington, Ind.) 88 (4): 1517, PMID 16845779 

Fontoj[redakti | redakti fonton]

American Ornithology, or, The Natural History of Birds Inhabiting the United States...by Bonaparte, Charles-Lucian. Four volumes published initially in Philadelphia between 1825-1833. http://digital.library.wisc.edu/1711.dl/DLDecArts.AmOrnBon