Ŝosemortinto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grandteritoriaj grandaj karnovoruloj kiaj la Lupo kaj la Griza urso kaj malrapidaj animaloj kiaj testudoj estas ĉefe vundeblaj kaj iĝeblaj Ŝosemortintoj.

Ŝosemortinto estas besto (aŭ bestoj) kiu estis frapita kaj mortigita de motorveturilo. Mamuloj estas la bestoj plej ofte markataj kiel Ŝosemortinto. Por redukti la eblon frapi bestojn, kelkaj ŝoseaŭtoritatoj uzas specifajn indikilojn aŭ kreas sub- aŭ suprapasejojn.

La frapo kontraŭ Ŝosemortonto povas esti danĝera ankaŭ por la okupantoj de la veturilo, ĉefe kaze de grandaj bestoj, kiaj ĉevalo, kamelo, cervo ktp. Aŭ la danĝero povas veni de la fakto, ke la ŝtiranto povus klopodi eviti la frapon kaŭzante alian akcidenton. En Aŭstralio estas oftega la frapo kontraŭ scivolemaj kanguruoj kiuj kutime ĉeestas ŝosebordojn; por eviti damaĝon al la veturiloj grandaj partoj el ili portas specialajn protektilojn, ĉefe metalajn.

Kelkaj bestoj kadavromanĝantaj povas profiti la abundon de facila manĝaĵo trovebla en specifaj lokoj. Sed ankaŭ tiuj riskas siajn vivojn dum la tasko preni la kadavraĵojn.

Trafikindikiloj estas ofte uzata por indiki areojn de kutima besta aktiveco. Tiuj signoj ne ĉiam estas sukcesaj (kiel montras la mortinta emuo dekstre de la foto).