Emuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Emuo
Emu02 - melbourne zoo.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Subklaso: Neornithes
Ordo: Strutoformaj
Familio: Dromaiedoj
Genro: Dromaius
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Oni trovis la emuon en la regionoj indikitaj nigre ĉi tie.
Oni trovis la emuon en la regionoj indikitaj nigre ĉi tie.
Sinonimoj

Dromiceius novaehollandiae

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Emuo (Dromaius novaehollandiae) estas nefluga aŭstralazia birdospecio en la ordo Strutoformaj. Ĝi estas la plej granda birdo indiĝena de Aŭstralio kaj la ununura vivanta membro de la genro Dromaius. Ĝi estas la duna plej granda nuna birdo en la mondo laŭ alto, post sia parenco el la Strutoformaj nome la struto. Kvankam malpli granda ol la afrika struto, la emuo atingas 1,90 m kaj 55 kg. Estas tri subspecioj de emuoj en Aŭstralio. La emuo estas komuna ĉe plej el la kontinenta Aŭstralio, kvankam ĝi evitas tre loĝatajn areojn, densajn arbarojn, kaj aridajn areojn.[1] Ĝi vivas nur en Aŭstralio, en mezsekaj ebenaĵoj kaj duonarbaroj. Ĉar emuoj foje serĉas profiti el la homa aktiveco, t.e. agrikulturo, ili estis persekutataj, sed nunepoke la homoj defendas sin pli per bariloj ol per militartileria atako kiel en 1932.

Emuo.

La mildapluma, bruna, nefluga birdo atingas ĝis 2 m alte. Ili havas longajn fajnajn kolojn kaj krurojn. Emuoj povas veturi grandajn distancojn je rapida, facila trotado kaj, se necese, povas rapidiri ĝis je 50 km/h.[2] Ties longaj kruroj permesas ilin fari pasegojn de ĝis 275 cm.[1] Ili estas oportuneme nomadecaj kaj povas veturi longajn distancojn por trovi manĝon; ili manĝas varion de plantoj kaj insektoj, sed ankaŭ manĝas ĉiun taŭgan nutraĵon: semojn, herbojn, radikojn, insektojn, ktp., kaj oni scias, ke ili povas rezisti semajnojn sen manĝo. Emuoj englutas ŝtonetojn, vitraĵojn kaj metaleroj por mueli manĝon en la digesta sistemo. Ili trinkas malofte, sed trinkas grandajn kvantojn kiam estas oportuno. Emuoj sidas surakve kaj ankaŭ kapablas naĝi. Ili estas scovolemaj birdoj kiuj sekvas kaj rigardas aliajn animalojn kaj homojn. Emuoj ne dormas la tutan nokton sed nur dum kelkaj mallongaj momentoj side.

Emuoj estas sociaj birdoj, vivantaj sole sed movantaj grupe. Emuoj uzas siajn fortungenhavajn piedojn kiel defenda mekanismo. Ties kruroj estas inter la plej fortaj el ĉiu animalo, kaj permesas ilin rompi metalajn dratbarilojn. Ili havas bonajn vid- kaj aŭd-kapablojn, kio permesas ilin detekti predantojn en najbareco. La plumaro varias laŭregione, kongrue kun la ĉirkaŭa medio kaj plibonigante sian kamufleblon. La pluma strukturo evitas eniron de varmo en la haŭto, kio permesas liin esti aktivaj eĉ dum la meztaga varmo. Ili povas toleri ampleksan gamon de temperaturoj kaj termoreguliĝi efike. Kaj maskloj kaj inoj estas malfacile distingeblaj laŭvide, sed povas esti diferencataj laŭ la tipoj de laŭtaj sonoj kiujn ili elsendas per manipulado de gonflebla kolsako.

Natura emuo en sudorienta Aŭstralio

Emuoj reproduktiĝas en majo kaj junio kaj ne estas monogamaj; luktado inter inoj por partnero estas komuna. Inoj povas pariĝi kelkajn fojojn kaj demetas kelakjn ovokvantojn en unu sezono. La emuino demetas kvin ĝis dek-kvin ovojn kiuj estos kovataj de la masklo, kiu ankaŭ zorgos la idojn. Tiel la emuino povas serĉi alian masklon. La animaloj plipeziĝas antaŭ la reprodukta sezono, kaj la masklo faras plej kovadon, perdante pezon dum tiu tempo ĉar li ne manĝas. La kovado daŭras 56 tagojn, la emuidoj povas marŝi post kelkaj horoj kaj restos kun sia patro dum kvin monatoj. Ili atingos plenan grandon post ĉirkaŭ ses monatoj, sed povas resti kun sia familio ĝis la venonta reprodukta sezono post duonjaro. Emuoj povas vivi intee 10 kaj 20 jaroj en naturo kaj estas predataj de dingoj, agloj kaj akcipitroj. Ili povas salti kaj piedfrapi por eviti dingojn, sed kontraŭ agloj kaj akcipitroj, ili povas nur kuri kaj turneviti.

La Tasmania emuo kaj la Kinginsula emuo, nome subspecioj kiuj iam loĝis respektive en Tasmanio kaj en Kinginsulo iĝis formortinta post la eŭropa setliĝo en Aŭstralio en 1788, kaj la distribuado de la kontinentaj subspecioj estis influitaj de homa agado. Iam komuna ĉe la orienta marbordo, emuoj estas nune nekomunaj tie; male la disvolviĝo de agrikulturo kaj havigo de rezervita akvo en la interno de la kontinento pliigis la teritorion de la emuoj en aridaj regionoj, kaj estas nun Malplej Zorgiga por konservado. Ili estis fonto de manĝo kaj energio por indiĝenaj aŭstralianoj kaj komencaj eŭropaj setlantoj. Emuoj estas bredataj por ties viando, oleo, kaj ledo. La emua viando estas sengrasa kaj kvankam komercistoj asertas, ke la oleo havas kontraŭ-ŝvelan kaj kontraŭ-oksidan efikojn, tio ne estis science pruvita ĉe homoj. La emuo estas grava kultura simbolo de Aŭstralio. Ĝi aperas ĉe la Blazono de Aŭstralio, diversaj moneroj, elstare ĉe la mitologio de indiĝenaj aŭstralianoj, kaj centoj de lokoj nomiĝas laŭ la emuoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La emuo estis vidata unuafoje de eŭropanaj esploristoj en 1696 kiam ili faris mallongan viziton al la marbordo de Okcidenta Aŭstralio. Oni supozas, ke ili vidis ĝin ĉe la orienta marbordo de Aŭstralio antaŭ 1788 kiam okazis la unua eŭropa setlado.[3] Ĝi estis unuafoje priskribita laŭ la nomo de "New Holland Cassowary" (novholanda kazuaro) en la verko de Arthur Phillip nome Voyage to Botany Bay, publikigita en 1789.[4] La specio estis nomita de la ornitologo John Latham el specimeno el areo de Sidnejo, Aŭstralio, kio estis konata tiam kiel Nova Holando.[5] Li kunlaboris kun la libro de Phillip kaj havigis la unuajn priskribojn kaj nomojn por multaj aŭstraliaj birdospecioj; ties nomo estas latinaj vortoj por "rapidpieda novholandano".[6] La etimologio de la komuna nomo "emuo" estas necerta, sed oni supozas, ke derivas el araba vorto por granda birdo kiu estis poste uzata de portugalaj esploristoj por priskribi la parencan kazuaron en Aŭstralio kaj Novgvineo.[7] Alia teorio estas ke ĝi devenas el la vorto "ema", kio estas uzata en portugala por aludi al granda birdo simila al struto aŭ gruo.[3] En Viktorio, kelkaj terminoj por la emuo estis Barrimal en ĝaĝjavurunga lingvo, mjure en gunai, kaj courn en jardŭaĝali.[8] Ĝi estis konata kiel muraŭungbirabajin ĉe la lokaj loĝantoj de la popoloj eora kaj darugoj de la baseno de Sidnejo.[9]

Taksonomio kaj sistematiko[redakti | redakti fonton]

En sia origina priskribo de la emuo de 1816, Vieillot uzis du genronomojn; unue Dromiceius, poste Dromaius kelkajn paĝojn antaŭen. Ekde tiam oni diskutis kiu estas ĝusta; fakte la lasta estas pli ĝuste formita, sed la konvencio en taksonomio estas ka la unua nomo restu, se ne temas pri klara tajperaro.[10] Plej modernaj publikaĵoj, kiaj tiuj de la aŭstralia registaro,[11] uzas Dromaius, kaj oni mencias Dromiceius kiel alternativa literumado.[11]

Klasigo[redakti | redakti fonton]

Muntita skeleto de emuo

La emuo estis delonge klasita ĉe ties plej proksimaj parencoj, nome la kazuaroj, en la familio Kazuaredoj, parto de la ordo de Strutoformaj, sed alternativa klasado estis ĵus adoptita kiu disigas la Kazuaredojn en sia propra ordo, nome Kazuaroformaj.[12] Du diferencaj specioj de Dromaius estis komunaj en Aŭstralio antaŭ la eŭropana setlado, kaj unu aldona specio estas konata el fosiliaj restoj. La insulnanaj emuoj – D. baudinianus kaj la D. n. ater – ambaŭ iĝis formortintaj tuj post la alveno de la eŭropanoj.[13] D. novaehollandiae diemenensis, nome subspecio konata kiel Tasmania emuo, iĝis formortinta ĉirkaŭ 1865. Tamen, la kontinenta subspecio de D. novaehollandiae, restas komuna. Ties populaciogrando varias el jardeko al jardeko, ege dependa el pluvokvanto; nunaj ĉirkaŭkalkuloj konsideras gamon el 625,000 al 725,000 birdoj, kun 100,000–200,000 en Okcidenta Aŭstralio kaj la resto ĉefe en Novsudkimrio kaj Kvinslando.[7] Emuoj estis enmetitaj en la insulo Maria ĉe Tasmanio kaj en la Kanguruinsulo ĉe Suda Aŭstralio dum la 20a jarcento. Dum la populacio de la Maria-Insulo iĝis formortinta meze de la 1990-aj jaroj, la birdoj de la Kanguruinsulo setligis reproduktan populacion.

Grandokomparo inter homo, kontinenta emuo (centre), kaj la formortinta Kinginsula subspecio (desktre).

Estas tri nunaj subspecioj en Aŭstralio:[11]

  • Sudoriente, D. novaehollandiae novaehollandiae, kun blankeca kolumo dum la reprodukta sezono;
  • Norde, D. novaehollandiae woodwardi, pli svelta kaj pli pala; kaj
  • Sudokcidente, D. novaehollandiae rothschildi, pli malhela, sen kolumo dum la reprodukta sezono.

Ekzameno de DNA de la Kinginsula emuo montris, ke ĝi estas proksime rilata al la kontinenta emuo kaj de tie plej bone oni traktu ĝin kiel subspecio.[13]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Emuoj estas grandaj birdoj. La plej grandaj povas atingi ĝis 150 al 190 cm alte, 1 al 1.3 m ĉe la ŝultro. Pri longo mezurita el beko al vosto, emuoj gamas el 139 al 164 cm, kaj maskloj averaĝe 148.5 cm dum inoj averaĝe 156.8 cm.[5] Emuoj pezas inter 18 kaj 60 kg, kun averaĝo de 31.5 kg kaj 36.9 kg ĉe maskloj kaj inoj, respektive.[5][14][15][16][17] Inoj estas kutime pli grandaj ol maskloj per malgranda kvanto, kaj estas klare pli larĝaj ĉe la pugo.[18]

Emuoj havas tri fingrojn en ĉiu piedo laŭ tridaktila aranĝo, kio estas adapto por kurado kio videblas ankaŭ ĉe aliaj birdoj, kiaj otidoj kaj koturnoj. La struto havas nur du fingrojn ĉe ĉiu piedo.

Ili havas malgrandajn vestiĝiecajn flugilojn, kies flugillongo estas ĉirkaŭ 20 cm longa, kaj havas malgrandajn ungojn ĉe la pinto de la flugilo.[5] La beko estas tre malgranda, nome 5.6 al 6.7 cm.[5] La emuo flugilfrapas dum kurado supozeble por stabiliĝi dum movado.[3] Ĝi havas longajn kolon kaj krurojn.[18] Ties kapablo kuri ja altaj rapidoj, nome 48 km/h,[5] ŝuldiĝas al tre specializita pelvamembra muskolaro. Ties piedoj havas nur tri fingrojn kaj simile limigitan nombron de ostoj kaj asociaj piedomuskoloj; ili estas la ununuraj birdoj kun gastroknemia muskolo malantaŭ la malsupro de kruroj. La pelvaj membromuskoloj de emuoj havas similan kontribuon al la totala korpomaso kiel la flugilmuskoloj de flugantaj birdoj.[19] Dum piedirado, la emuo faras pasojn de po 100 cm, sed je plena galopo, paso povas esti tiom longa kiom ĝis 275 cm.[20] Ties kruroj ne havas plumojn kaj subpiede estas dikaj kuzenaĵoj.[20] Kiel ĉe kazuaroj, ankaŭ la emuo havas akrajn ungegojn ĉe siaj fingroj kio estas ties ĉefaj defendaj atributoj. Tio estas uzataj lukte por okazigi vundojn al kontraŭantoj per piedfrapado.[21] La fingro kaj ungo estas totalo de 15 cm.[20] Ili havas mildan bekon, adaptitan al paŝtado.[5]

La emuo havas bonajn vid- kaj aŭd-kapablojn, kio permesas ilin detekti proksimajn minacojn. Ties kruroj estas inter la plej fortaj el ĉiuj animaloj, sufiĉe povajn por ŝiri metalajn dratbarilojn.[20]

Emuaj kapo kaj supra kolo.

La kolo de la emuo estas palblua kaj montras tra ĝi disajn plumojn.[5] Ili havas brunan al grizbrunan plumaron de hartaŭzita aspekto; la rakioj kaj pintoj de la plumoj estas nigraj. Suna radiado estas absorbita de la pintoj, kaj la izola interna plumaro izoligas la haŭton. La rezulta varmo estas evitita per fluo al la haŭto havigita de la superhaŭto,[22] kio permesas la birdon aktivi dum la varmo de la tago.[23] Unika karaktero de la emua plumo estas ties duobla rakio emerĝa el ununura plumakso. Ambaŭ rakioj havas la saman longon, kaj la teksturo estas varia; proksime de la kilo ĝi estas iom hirtahareca, sed la eksteraj pintoj similas al herbo.[3] Ambaŭ seksoj estas similaj laŭ aspekto,[24] kvankam la maskla peniso povas iĝi videbla dum fekado.[25] La plumaro varias laŭkolore pro mediaj faktoroj, havigante al la birdo naturan kamuflon. Plumoj de emuoj en pli arida areo kun ruĝa grundo havas similnuancan plumaron sed estas pli malhela ĉe animaloj kiuj loĝas en marĉaj kondiĉoj.[18]

La okuloj de emuo estas protektitaj de niktitantaj membranoj. Tiuj estas travideblaj, duarangaj palpebroj kiuj moviĝas el la okulpinto plej proksima al la beko por kovri la alian flankon. Tio estas uzata de la emuo kiel protektilo por defendi siajn okulojn el polvo kio hegemonias ĉe ventaj kaj aridaj dezertoj.[18] La emuo havas ankaŭ trakean gorĝosakon, kio iĝas plej elstara dum la pariĝsezono. Ĝi estas ofte uzata dum pariĝado, kak oni spekulativis, ke ĝi estas uzata por ĉiutaga komunikado.[18] La gorĝosako estas pli ol 30 cm, ege spaca kaj la interna muro estas tre fajna. Ties malferma larĝo estas nur de 8 cm. La kvanto da aero kiu eniras tra la gorĝosako, determinita de la emua decido malfermi aŭ fermi ĝin, efikas sur la tono de la emua alvoko. Inoj tipe krias pli laŭte ol maskloj.[18]

Ĉe tre varmaj tagoj, emuoj anhelas por reteni sian korpotemperaturon, ties pulmoj funkcias kiel vaporigaj refreŝigiloj kaj, malkiel kelkaj aliaj specioj, rezultaj malaltaj niveloj de karbona dioksido en sango ŝajne ne kaŭzas alkalozon.[26] Por normala spirado dum pli freŝa vetero, ili havas grandajn, multfaltajn nazpasejojn. Freŝa aero varmiĝas dum ĝi pasas trae ene de la pulmoj, elprenante la varmon el la naza regiono. Dum elspirado, la emuaj malvarmaj nazaj ostetoj kondensas humidecon reen el la aero kaj absorbas ĝin por reuzado.[27] Kiel ĉe aliaj strutoformaj, ankaŭ la emuo havas grandan homeotermikan kapablon, kaj povas reteni tiun statuson el −5 ĝis 45 gradoj.[28] La termika neŭtra zono de emuoj kuŝas inter 10–15 gradoj kaj 30 gradoj.[29]

Kiel ĉe aliaj strutoformaj, ankaŭ la emuo havas relative malaltan indicon de metabolismo kompare al aliaj tipoj de birdoj, sed la indico dependas el aktiveco, ĉefe pro rezultaj ŝanĝoj ĉe la termodinamiko. Je −5 gradoj, la indico de metabolismo de emuo dum sidado estas de ĉirkaŭ 60% el la valoro por unu kiu staras, ĉar la manko de plumoj sub ties stomako kondukas al pli alta indico de varmoperdo kiam ĝi staras eksponante la suban ventron.[29]

Gruntado kaj fajfado fare de emuo; notu la ŝveligatan kolon

Ties alvoko konsistas el laŭta zumado, tamburado, kaj gruntado kio povas esti aŭdita ĝis je 2 km for. La zumado estas kreata en ŝveligebla kolsako kiu estas 30 cm longa kaj fajnmura.[5][7] La diferencaj sonoj produktitaj povas esti uzataj por distingi masklojn disde inojn. La laŭta zumado okazigita de ŝveligo de la vertebrara sako korespondas al inoj, dum laŭta gruntado estas limigita al maskloj.[25]

Kutimaro kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

Emuoj loĝas en plej habitatoj tra Aŭstralio, kvankam ili estas plej komunaj en areoj de sklerofila arbaro kaj savano, kaj malplej komuna en loĝataj kaj tre aridaj areoj, escepte dum humidaj periodoj.[5] Emuoj plej ofte veturas en paroj,[5] kaj kvankam ili povas formi grandajn arojn, tio estas netipa socia kutimo kio okazas pro la komuna neceso moviĝi al manĝofontoj. Emuoj veturas longdistance por atingi abundajn manĝareojn. En Okcidenta Aŭstralio, emumovoj sekvas klaran sezonan modelon – norden somere kaj suden vintre. Ĉe la orienta marbordo ties vagado ne ŝajnas sekvi modelon.[30] Emuoj ankaŭ kapablas naĝi senecese, kvankam ili rare faras tion, nur se la areo estas inundita aŭ ili bezonas trapasi riveron.[20]

Emuoj bane dum tre varma somertago en neprofunda akvorezervejo.

Ili estas scivolemaj animaloj, kaj alproksimiĝas al homoj se ili vidas movon de membro aŭ de vesto. Ili povas sekvi kaj observi homojn en naturo. Foje ili puŝas aliajn animalojn kaj forkuras atendante reagon, kvazau lude.[31] Emuo pasas multe el sia tempo plumaranĝe perbeke.[32]

Emuoj dormas dumnokte, kaj ekripozas je sunsubiro, kvankam ili ne dormas kontinue la tutan nokton. Ili povas vekiĝi kaj stari ĝis ok fojojn nokte por manĝi aŭ feki. Antaŭ eniri en profundan dormon, la emuo kaŭras sur siaj tarsoj kaj ekeniras en dormeca stato. Tamen, ĝi estas sufiĉe atenta al vidaj aŭ aŭdaj stimuloj kaj povas reveni al veka stato. Dum tiu tempo, la kolo malsupreniras tre proksime al la korpo kaj ankaŭ la palpebroj eksobiras.[33] Se ne estas vidaj aŭ aŭdaj ĝenokazoj, ĝi eniras en profunda dormoformo post 20 minutoj. Dum tiu tempo la korpo sobiras ĝis ĝi tuŝas la grundon kaj ties kruroj faldiĝas. La plumoj kondukas pluvon suben laŭlonge de la amaseca korpo al la grundo, kaj oni supozas, ke la dorma sinteno estas tipo de kamuflo cele al imitado de malgranda monteto.[33] La kolo venas tre sube kaj ankaŭ la beko tiele ke la tuta kolo iĝas S-forma kaj faldiĝas tute.[33] Emuo tipe vekiĝas el profunda dormo post ĉiu 90a al 120a minuto kaj staras al tarsa sinteno por manĝi aŭ feki. Tio daŭras dum 10 al 20 minutoj kaj la ciklo ripetiĝas kvar al ses fojojn dum plej noktoj.[33] Ĝenerale, emuo dormas dum ĉirkaŭ sep horojn ĉiutage. Junaj emuoj dormas havante sian kolon ebena kaj etendiĝante antaŭen laŭlonge de la grunda surfaco.[33]

Dieto[redakti | redakti fonton]

Manĝanta emuo inter herbo ĉe akvorezervejo en Viktorio, Aŭstralio

Emuoj manĝas laŭ dumtaga modelo. Ili manĝas varion de kaj indiĝenaj kaj enmetitaj plantospecioj; la tipo de plantoj manĝitaj dependas el sezona disponeblo. Ili manĝas ankaŭ insektojn, kiaj akridoj kaj griloj, kokcineloj, raŭpoj, larvoj de tineoj kaj formikoj.[34] Tio formas grandan parton de ties proteinaj kaj neceso kaj akiro.[35] En Okcidenta Aŭstralio, oni observis manĝopreferon ĉe veturantaj emuoj: ili manĝas semojn el Acacia aneura ĝis pluvas, post kio ili manĝas freŝajn herboburĝonojn kaj raŭpojn; vintre ili manĝas foliojn kaj guŝojn de Senna obtusifolia; printempe, ili manĝas akridojn kaj la frukton de Santalum acuminatum, nome aŭstralia santalo.[5][36] Ili manĝas ankaŭ rikoltojn de tritiko,[37] kaj de iu ajn frukto aŭ aliaj rikoltoj kien ili povas aliri, facile grimpinte super altaj bariloj senecese.[35] Emuoj utilas kiel grava agento por la disigo de grandaj semoj, kio kontribuas al flaŭra biodiverseco.[36][38] Nedezirata efiko de tio okazis en Kvinslando en la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj kiam emuoj manĝis kaktojn kaj poste fekis la semojn en diversaj lokoj dum siaj movoj, etendingante la nedezirita planto. Tio kondukis al konstantaj kampanjoj por haltigi la etendon de la kaktoj.[35]

Emuoj ankaŭ postulas ŝtonetojn por helpi en la digestado de plantomaterialo. Individuaj ŝtonoj povas pezi 45 g kaj ili povas enhavi tiom multe kiom ĝis 745 g en siaj maĉstomakoj samtempe. Ili manĝas ankaŭ karbon, tamen sciencistoj ankoraŭ ne certas pri kial.[5] Kaptivaj emuoj manĝas ankaŭ pecetojn da vitro, marmoro, aŭtoŝlosilojn, juvelojn kaj nuksojn kaj ŝraŭbojn.[35]

Emuoj trinkas ĉe nefrekvencaj intertempoj, sed englutas grandajn kvantojn kiam ili faras tion. Ili tipe inspektas akvejojn are dum momento antaŭ surgenuiĝi ĉe la akvobordo kaj trinki.[31] Ili preferas surgenuiĝi sur solida treo dum trinkado, pli ol sur rokoj aŭ koto, supozeble pro timo sinkadi.[31] Ili ofte trinkas kontinue dum 10 minutoj, se ne estas ĝenado pro danĝero, kaj tiukaze ili ĉesas por atenti pri la minaco antaŭ sekvi. Pro la arida medio, ili ofte restas unu aŭ du tagojn sen trovi fonton de akvo kaj sen trinki.[31] Ili tipe trinkas unufoje dum tago aŭ nokto, sed povas fari tion kelkajn fojojn tage se la disponeblo abundas.[31] En naturo, ili ofte kunhavas akvofontojn kun kanguruoj, aliaj birdoj kaj naturaj kameloj kaj azenoj kiu sovaĝiĝis el eŭropaj setlintoj. Emuoj malfidas el tiuj aliaj specioj kaj tendencas atendi ĉe arbustaroj ke la aliaj tipoj de animaloj foriru; ili elektas trinki separate el la aliaj animaloj.[31] Se emuo sentas nenormalajn cirkonstancojn aŭ minacon, ĝi trinkas stare.[31]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Emuovo.

Emuoj formas reproduktajn parojn dum la someraj monatoj de decembro ka januaro, kaj povas resti kune dum ĉirkaŭ kvin monatoj. Dum tiu tempo ili vagadas tra areo de kelkaj mejloj diametre. Oni supozas, ke ili gardas aŭ trovas teritorion dum tiu tempo.[24] Kaj maskloj kaj inoj pliiĝas peze dum tiu tempo kaj la ino estas iomete pli peza, je inter 45 kaj 58 kg. Tiu pezo perdiĝas dum la kovoperiodo, nome la maskloj perdas ĉirkaŭ 9 kg.[24] Pariĝado okazas en la plej malvarmaj monatoj de majo kaj junio, kaj la preciza tempo estas determinata de la klimato, ĉar la birdoj nestumas dum la plej malvarma parto de la jaro.[24] Dum la reprodukta sezono, maskloj espertas hormonajn ŝanĝojn, inklude pliiĝon en la niveloj de la lutejniga hormono kaj de testosterono, kaj ties testikoj duobliĝas laŭgrande.[39]

Estas inoj kiuj allogas la masklojn, kaj dum la pariĝsezono, ili iĝas fizike pli allogaj. La ina plumaro iomete malheliĝas kaj la malgrandaj makuloj de nuda, senpluma haŭto ĝuste sube la okuloj kaj ĉe la beko turniĝas turkiz-bluaj, kvnakam tio estas subtila ŝanĝo.[24] La ino pasegadas ĉirkaŭe fideme, ofte cirkle ĉirkaŭ la masklo, kaj puŝas sian kolon reen dum forŝveligas sian plumaron kaj elkrias laŭtan, monosilaban sonon kiu estis komparita al homa tamburado.[24][40] Tiu alvoko povas okazi kiam la masklo ne estas videbla aŭ foren pli ol 50 m kaj kiam la maskla atento estis certigita, la ino povas cirkli laŭ radiuso de 10–40 m.[40][41] Dum la ino cirklas sian partneran masklon, ŝi plu rigardas lin per turnigo de sia kolo, dum ŝi tenas sian pugon al li.[41] Dum tiu tempo, la vertebrara aersako de la ino povas resti ŝveligita dum ŝi alvokas.[41] La pasiva masklo plutenas la saman plumkoloron, kvankam ankaŭ liaj nudaj makuloj de haŭto turniĝas helbluaj.[24] La ino havas pli da nigro en kapa plumaro sed seksa diferenciĝo povas iĝi malfacila por homoj.[24] Se la masklo montras intereson en la ceremonianta ino, li alproksimiĝos; la ino plumontros sian celon per fortreniĝo kaj plucirkuladas lin kiel antaŭe.[41]

Nesto en germana bestoĝardeno.

Inoj estas pli agresemaj ol maskloj dum la pariĝsezono, ofte per lukto por aliro al partneroj. Luktoj interinaj enkalkuliĝas por pli ol duono de la violentan eventoj en studo pri la pariĝsezono.[41] Se ino klopodas delogi masklon kiu jam havas partneron, la koncerna ino klopodos kaj forpeli la konkurencantinon per piedirado al sia rivalino kaj starado laŭ malafabla sinteno. Se la masklo montras intereson en la dua ino per erektigo de siaj plumoj kaj balancado de flanko al flanko, la koncerna ino atakos la defiantinon, kutime rezulte en retiriĝo fare de la nova ino.[41] Kelkaj interinaj konkurencoj povas daŭri ĝis kvin horojn, ĉefe kiam la celita masklo estas sola kaj neniu el la inoj havas avantaĝon de jama respondeco. Tiam la animaloj tipe intensigas siajn pariĝadajn alvokojn kaj memmontradojn, kio pliiĝas en troigo. Tio estas ofte akompanata de ĉasado kaj piedfrapado kontraŭ la konkurencaj inoj.[41]

Maskloj perdas sian apetiton kaj konstruas toskan neston en duonŝirma truo surgrunda el arboŝeleroj, herbo, bastonetoj kaj folioj.[5] La nesto estas preskaŭ ĉiam ebena surfaco pli ol segmento de sfero, kvankam en malvarmaj kondiĉoj la nesto estas pli alta, ĝis 7 cm alta, kaj pli sfereca por havigi pli da izolado. Kiam mankas alia materialo, ili povas ankaŭ uzi spinifeksajn herbojn arbustajn pli ol metron grandan, spite ties dorneca naturo.[24] La nesto povas situi sur malferma grundo aŭ ĉe arbustoj kaj rokoj, kvankam densa herbaro estas ofta se la emuo prenas la unuan eblon. La nestoj estas kutime situantaj en areo kie la emuo havas klaran vidon al la ĉirkaŭo kaj povas facile detekti predantojn.[42]

Se masklo estas interesita, li etendos sian kolon, erektigos sian plumaron, kliniĝos kaj bekos ĉegrunde. Li poste ŝteliros ĉe la ino, balancigante sian korpon kaj kolon el flanko al flanko, kaj frotante sian bruston kontraŭ la pugon de sia partnero, kutime sen alvoki. La ino akceptos per sidado kaj levado de pugo.[41]

La paro pariĝas ĉiutage aŭ ĉiun duan tagon, kaj ĉiun duan aŭ trian tagon la ino demetas unu el averaĝe 11 (kaj ĝis tiom multaj kiom ĝis 20) tre grandaj, dikŝelaj malhelverdaj ovoj. La ŝelo estas ĉirkaŭ 1 mm dika kvnakam indiĝenaj aŭstralianoj diras, ke nordaj ovoj estas pli maldikaj.[5][42] La nombro de ovoj varias laŭ la pluvokvanto.[5] La ovoj estas averaĝe 134 x 89 mm kaj pezas inter 700 kaj 900 g,[43] kio preskaŭ egalas al 10–12 kokinovoj laŭ volumo kaj pezo. La unua certigita okazo de genetike identaj birdaj ĝemeloj estis demonstritaj ĉe emuoj.[44] La ova surfaco estas granula kaj helverda. Dum la kovoperiodo, la ovoj iĝas malhelverdaj, kvankam se la ovo neniam eloviĝas, ĝi iĝos blanka pro la blankiga efiko de la suno.[45]

Emuidoj havas laŭlongajn striojn kiuj helpas kamufli ilin.

La masklo iĝas kovema tuj post lia partnero komencas ovodemetadi, kaj ekas kovadi la ovojn antaŭ la ovodemetada periodo finiĝas. El tiam li nek manĝos nek trinkos nek fekos, kaj staros nur por turni la ovojn, kion li faras ĉirkaŭ dekfoje tage. Foje li iomete forpiediros nokte; li elektas tian momenton ĉar plej predantoj de emuovoj ne estas noktuloj.[45] Dum ok semajnoj de kovado, li perdos trionon de sia pezo kaj survivos nur el stokita korpograso kaj el la matena roso kiun li povos atingi el la nesto. Kiel ĉe multaj aliaj aŭstraliaj birdoj, kiaj la Blua maluro, malfideleco estas kutima ĉe emuoj, spite la komencan parligon: post la masklo ekkovas, la ino pariĝas kun aliaj maskloj kaj povas ovodemeti ĉe multaj ovodemetejoj; tiele, ĝis duono de la idoj de unu ovaro povas havi alian patron, aŭ eĉ alian patrinon ĉar emuoj montras ankaŭ nestoparazitadon.[46] Kelkaj inoj restas kaj defendas la neston ĝis la idoj ekeloviĝas, sed plej lasas la nestareon komplete por nestumi denove; en bona sezono, emuino povas nestumi trifoje.[30] Se la gepatroj restas kune dum la kovoperiodo, ili faras vicojn kaj restas garde la ovojn dum la alia trinkas kaj manĝas ĉe aŭdodistanco.[47] Se oni rimarkas mincaon dum tiu periodo, ili kuŝas sur la pinto de la nesto kaj klopodas kamufli simile al ĉirkaŭaj lokoj, kaj subite stariĝas kaj frontas kaj timigas la minacan parton se tiu venas tro proksime.[47]

Kovado daŭras 56 tagojn, kaj la masklo ĉesas kovadi tuj post komencis eloviĝo.[30] La masklo ankaŭ pliigas la temperaturon de la nesto dum la oksemajna periodo. Kvankam la ovoj estas demetataj laŭsekvence kun tagoj de separo, ili tendencas eloviĝi dum du tagoj, ĉar la ovoj kiuj estis malfrue demetataj ricevis pli altajn temperaturojn kaj disvolviĝis pli rapide.[48] Dum la procezo, la frumaturaj emuidoj bezonas disvolvigi kapablon por termoregulado. Dum kovado, la embrioj estas ektotermikaj sed bezonas disvolvigi endotermikan kutimaron por la eloviĝo.[48]

Emuo kun junuloj post ties strieca stato

Ĵus eloviĝintaj emuidoj estas aktivaj kaj povas lasi la neston post kelkaj tagoj. Ili estas ĉirkaŭ 12 cm altaj, pezas 5 kg,[5] kaj havas distingajn brunajn kaj kremokolorajn striojn por kamuflo, kiuj svagiĝas post ĉirkaŭ tri monatoj. La masklo restas kun la kreskantaj idoj dum 7 monatoj, defendante ilin kaj instruante ilin trovi manĝon.[5][43] La idoj kreskas tre rapide kaj estas plenkreskaj post 5–6 monatoj;[5] ili povas resti kun sia familigrupo dum aliaj ses monatoj pli malpli antaŭ disiĝi por ekreproduktiĝi en sia dua sezono. Dum ties komenca vivo, la junaj emuoj estas defendataj de ties patro, kiu adoptas lukteman kaj malamikan sintenon al aliaj emuoj, eĉ inklude la patrinon. La patro faras tion per ŝveligado de sia plumaro, elsendante akran gruntadon, kaj per piedfrapado por forpeli la aliajn animalojn. Li povas ankaŭ faldi siajn genuojn por ŝirmi siajn malgrandajn gefilojn. Nokte, li volvas siajn idojn per siaj plumoj.[49] Ĉar la junaj emuoj ne povas veturi malproskimen, la gepatroj devas elekti areon kun sufiĉe da manĝo kie reproduktiĝi.[37] En naturo, emuoj vivas inter 10 kaj 20 jaroj;[50] kaptivaj birdoj povas vivi plu ol tiuj naturaj.

Predado[redakti | redakti fonton]

Estas kelkaj indiĝenaj naturaj predantoj de emuoj ankoraŭ vivantaj. Dekomence en ties specihistorio ili devis fronti nombrajn surterajn predantojn nune formortintaj, kiaj la giganta lacerto Megalania, la Tilacinoj, kaj eble aliaj karnovoraj marsupialoj, kio povas klarigi ties ŝajnan bone disvolvigitan kapablon por defendiĝi el surteraj predantoj. La ĉefa predanto de emuoj estas nune la dingo, kiu estis originale enmetita de aborigenoj antaŭ miloj da jaroj el aro de duonalhomigitaj lupoj. Dingoj klopodas mortigi emuojn per atako al la kapo. La emuo tipe klopodas elpeli la dingon per salto al la aero kaj piedfrapado al la dingo survoje. La emuo saltas ĉar la dingo rare havas kapablon salti sufiĉe alte por minaci ties kolon, kaj tiele tempoprava salto koincide kun la atako de la dingo povas teni la emuajn kapon kaj kolon for el danĝero.[51] Spite la eventuala predo-predanto rilato, la esto de predemaj dingoj ne ŝajnas influi multe super la emuajn nombrojn, kaj ankaŭ aliaj naturaj kondiĉoj ne ŝajnas okazigi grandan mortindicon.[52] La Kojnvosta aglo estas la ununura predanta birdo kapabla ataki plenkreskajn emuojn, kvankam eble plej verŝajne ili povas kapti malgrandajn aŭ junajn specimenojn. La agloj atakas emuoj per falflugo suben rapide kaj je alta rapido kaj cele kapon kaj kolon. Tiukaze, la emua saltotekniko uzita kontraŭ la dingo ne utilas. Tiuj rabobirdoj klopodas celi la emuon sur malferma tereno por ke la emuoj ne povu kaŝiĝi ĉe bariloj. Je tiaj cirkonstancoj, la emuo povas nur kuri laŭ ĥaosa maniero kaj ŝanĝi direktojn ofte por klopodi eviti sian atakinton.[51][53] Aliaj rabobirdoj, gigantaj varanoj kaj enmetitaj ruĝaj vulpoj foje povas predadi emuovojn aŭ mortigi malgrandajn idojn.

Statuso kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Aborigena emualvokilo, uzita por vekigi la scivolemon de emuoj.

Emuoj estis uzitaj kiel manĝofonto fare de indiĝenaj aŭstralianoj kaj de fruaj eŭropaj setlantoj. Aborigenaj aŭstralianoj uzis varion de teknikoj por kapti la birdon, kiaj harpuni ilin dum ili trinkas ĉe akvotruoj, venenigi la akvotruojn, kapti la emuojn per retoj, kaj allogi ilin per imitado de ties alvokoj aŭ per bulo de plumoj kaj toloj pendantaj el arbo.[43] La indiĝenaj aŭstralianoj uzis “pituri” aŭ aliajn venenajn plantojn por polui la akvodisponeblon kaj tiele facile kapti la misorientitajn emuojn kiuj estis trinkintaj tiun akvon.[54] Ili ankaŭ foje maskiĝis per uzado de haŭtoj de emuoj kiujn ili estis mortigintaj.[54] Emuoj estis ankaŭ allogitaj al kaptado en kamuflaj truoj uzante tolojn aŭ imitalvokojn.[54] Aborigenoj mortigas tiujn animalojn nur por manĝi la viandon, kaj malaprobas homojn kiuj ĉasas la emuojn sed ne uzas ties viandon.[54] Ili uzas preskaŭ ĉiun parton de la kadavro por iu celo. Krom la viando, la graso estis kolektita por akiri oleon uzata por poluri ties armilojn, kaj la ostoj kaj tendonoj estis uzitaj kiel manfaritaj tranĉiloj kaj iloj, kaj por ligado, respektive.[54]

Rekreaĵo fare de John Gerrard Keulemans pri Tasmania emuo, unu el la du subspecioj kiuj estis forĉasitaj.

Eŭropanoj mortigis emuojn por akiri manĝon kaj por forigi ilin kaze de interfero kun farmado aŭ invado de homaj setlejoj serĉe de akvo dum sekego. Ekstrema ekzemplo de tio okazis dum la Emumilito en Okcidenta Aŭstralio en 1932, kiam emuoj are venintaj al distrikto Campion dum varmega somero timigis la urbajn loĝantojn kaj oni organizis malsukcesan klopodon forigi ilin,[54] ĉefe kun interveno de la armeo por forigi ilin per tiu nomata 'milito'. Estis du fazoj, kies dua ekis la 12an de novembro kun miksa rezulto. Estis du dokumentitaj kazoj de homoj atakitaj de emuoj.[55][56]

Fruaj blankaj setlantoj uzis emugrason por olelampoj.[54] En la 1930-aj jaroj, mortigoj de emuoj en Okcidenta Aŭstralio atingis 57,000 jare, kaj ankaŭ selektomortigado estis enorma en Kvinslando samtempe kun pliiĝanta rikoltodamaĝo. Eĉ jam en la 1960-aj jaroj, oni pagis ankoraŭ subvenciojn en Okcidenta Aŭstralio pro mortigo de emuoj.[54] En la verko de John Gould nome Handbook to the Birds of Australia, unuafoje publikigita en 1865, li bedaŭras la perdon de emuoj el Tasmanio, kie ili estis jam raraj kaj ekde tiam iĝis formortintaj; li notis, ke la emuoj jam ne estis plu komunaj proksime de Sidnejo kaj proponis, ke la specio ricevu protektostatuson.[4] Naturaj emuoj estas formale protektitaj en Aŭstralio laŭ la Environment Protection and Biodiversity Conservation Act 1999, kvankam la IUCN taksis ties statuson kiel Malplej Zorgiga.[57] Ties loĝa teritorio estas inter 4,240,000 kaj 6,730,000 km², kaj la populacio ĉe 1992 estis ĉirkaŭkalkulita inter 630,000 kaj 725,000.[58] Kvankam la ĝenerala populacio de emuoj en kontinenta Aŭstralio ŝajne estas pli alta nun ol antaŭ la eŭropa setlado,[7] kelkaj naturaj populacioj estas je risko de loka formorto pro la malgrandaj populacigrandoj. Minacoj al malgrandaj populacioj estas klarigado kaj fragmentado de areoj de habitato; intenca amasbuĉado; kolizioj kun veturiloj; kaj predado de junuloj kaj de ovoj fare de vulpoj, kaj sovaĝiĝintaj kaj hejmaj hundoj, kaj sovaĝiĝintaj porkoj. La izola emupopulacio de la bioregiono de la norda marbordo de Novsudkimrio kaj de la areo de Port Stephens estis listita kiel endanĝerita fare de la registaro de Novsudkimrio.[59]

Rilato kun homoj[redakti | redakti fonton]

Ekonomia valoro[redakti | redakti fonton]

La emuo estis grava viandofonto por Aborigenaj Aŭstralianoj en la areoj kie ĝi estis endemia. La emugraso estis uzita kiel arbarmedicino, kaj estis ŝirmita surhaŭte. Ĝi utilis ankaŭ kiel valora lubrikilo. Ĝi estis miksita kun okra argilo por fari la tradician farbon por ceremonia korpornamaĵo, same kiel por oleigi lignajn ilojn kiaj la ujoj kulamuno.[60]

Farmobreditaj emuoj ĉe Virginia Emua Komerckooperativo ĉe Warrenton (Virginio), Usono.

Komerca emufarmado ekis en Okcidenta Aŭstralio en 1987 kaj la unua industria buĉado okazis en 1990.[61] En Aŭstralio, la komerca industrio estas bazita sur stokbredado en kaptiveco kaj ĉiuj ŝtatoj escepte Tasmanion havas permesilajn postulojn por protekti la naturajn emuojn. For de Aŭstralio, la emuoj estas breditaj larĝskale en Nordameriko, kun ĉirkaŭ 1 milionoj da birdoj en Usono,[62] Peruo, kaj Ĉinio, kaj je malpli etendo en kelkaj aliaj landoj. Emuoj bone reproduktiĝas en kaptiveco, kaj estas tenitaj en grandaj malfermaj birdarejoj por eviti krurajn kaj digestajn problemojn kiuj okazas pro neaktiveco. Ili estas tipe nutritaj el greno suplementita pere de paŝtado, kaj estas mortigitaj kiam ili estas 50–70 semajnaĝaj. Ili manĝas dufoje tage kaj preferas 2.25 kg el folioj por ĉiu tagmanĝo.

Bildo de 1807 montranta nune formortintajn insulajn emuojn portitajn al Francio por reproduktaj celoj en 1804.

Emuoj estas bredataj ĉefe pro ties viando, ledo kaj emuoleo. Emuviando estas netrograsa viando (malpli ol 1.5% el graso), kaj kun ĥolesterolo je 85 mg/100 g, ĝi estas komparebla al aliaj malgrasaj viandotipoj. Plej el la uzeblaj partoj (plej bonkvalitaj estas el femuro kaj la plej grandaj muskoloj el la malsupra kruro) estas, kiel ĉe aliaj kortobirdoj, malhelaj viandoj; la emuviando estas konsiderata por kuiradaj celoj fare de la USDA kiel ruĝa viando pro sia ruĝa koloro kaj pH valoro proksima al tiu de bovaĵo,[62][63] sed por inspektaj celoj ĝi estas konsiderata kortobirdo. Emugraso estas uzita por produkti oleon por kosmetikaĵoj, dietaj suplementoj, kaj terapiajn produktojn.[64] La oleo estas kolektita el la subhaŭta kaj retroperitonea graso el macerita adipoza histo, kaj filtrita la likvida graso, por akiri la oleon, kaj estis uzita de indiĝenaj aŭstralianoj kaj fruaj blankaj setlintoj por kuracaj celoj.[64] La oleo konsistas ĉefe el grasacidoj; oleata acido (42%), linolea kaj palmita acidoj (po 21%) estas plej elstaraj komponaĵoj.[64] Ĝi enhavas ankaŭ variajn kontraŭ-oksidilojn, ĉefe karotenoidoj kaj flavonoj.[64]

Estas ioma pruvaro ke la emuoleo havas kontraŭ-ŝveligan efikon;[65] tamen, oni ne faris ankoraŭ etendajn ekzamenojn,[64] kaj la Usona Manĝo kaj Drogo Servo konsideras emuoleajn produktojn kiel neaprobita drogo.[66] Tamen, tiu oleo estis ligita al la kuracado de gastrointesta ŝvelado, kaj testoj faritaj ĉerate montris, ke ĝi havas grandan efikon por trakti artriton kaj artikdoloron, pli ol oliva aŭ fiŝa oleo.[67] Oni science montris la plibonigon de la indico de vundokuracado, sed la mekanismo responsa por tiaj menciitaj efikoj ne estis bone komprenita.[67] Studo de 2008 asertis, ke la emuoleo havas pli bonan kontraŭ-oksidan kaj kontraŭ-ŝveligan efikojn ol oleoj el aliaj strutoformaj, kaj ligis tion kun la emuolea pli alta proporcio de nesaturitaj grasacidoj, kompare kun la kvanto de saturitaj grasacidoj.[65][67][68] Dum ne estas sciencaj studoj montrantaj ke la emuoleo estas efika ĉe homoj, ĝ estas komercita kaj reklamita kiel dieta suplemento kun ampleksa vario de postulitaj sanefikoj. Komerce vendataj emuoleaj suplementoj estas malmulte standarditaj.[69] Tiaj produktoj estas foje komercitaj trompece; la USFDA skizis pri la emuoleo en artikolo de 2009 nome "How to Spot Health Fraud".[70]

Emuledo havas distingan surfacon, pro elstara areo ĉirkaŭ la plumaj folikuloj en la haŭto; la ledo estas uzata por produktoj kiaj monujoj aŭ ŝuoj, ofte kombine kun aliaj ledotipoj. La plumoj kaj ovoj estas uzataj en ornamaj artoj kaj manfarado. Partikulare, malplenigitaj emuovoj estis gravuritaj per portretoj kaj bildoj de aliaj aŭstraliaj indiĝenaj animaloj.[71]

La registaro de la Distrikto Salem en Barato avertis farmistoj en 2012 ne investi en emuindustrio.[72] En Usono en 2013 multaj ranĉistoj estis lasintaj la emunegocadon; oni ĉirkaŭkalkulis ke la nombro de bredistoj estis falinta el ĉirkaŭ 5,500 en 1998 al 1 aŭ 2 miloj en 2013; restantaj bredistoj plie fidis je vendoj de emuoleo; krome oni vendas ankaŭ ledon, ovojn kaj viandon.[73]

Kulturaj referencoj[redakti | redakti fonton]

La aborigena "Emuo en la ĉielo" nome malhela nebulozo. Laŭ terminoj de okcidenta astronomio, la Suda Kruco estas dekstre, kaj Skorpio maldekstre; la emukapo estus la Nebulo de la Karbosako.

La emuo havas elstaran lokon en la mitologio de la indiĝenaj aŭstralianoj, inklude kreomiton de la Juvalaraj kaj de aliaj grupoj en Novsudkimrio kiuj diras, ke la suno estis farita per ĵeto de emuovo al la ĉielo; la birdo aperas en nombraj etiologiaj historioj el multaj aborigenaj grupoj.[74] Unu historio el Okcidenta Aŭstralio rakontas, ke iam homo ĝenis malgrandan birdon, kiu reagis per ĵeto de bumerango, kiu damaĝis la brakojn de la homo transformante lin en nefluga emuo.[75] La kurdaiĉa aŭ ekzekutisto de Centra Aŭstralio vestas sandalojn faritajn el emuplumoj por maski siajn spurojn. Multaj aborigenaj lingvogrupoj tra la tuta Aŭstralio havas tradicion ke la malhelaj vojoj en la Lakta Vojo reprezentas gigantan emuon en la ĉielo. Kelkaj el la Sidnejaj rokgravuraĵoj reprezentas emuojn.[76] La emuoj aperas ankaŭ en indiĝenaj dancoj.[77]

Blazono de Aŭstralio

La emuo estas populare sed neoficiale konsiderita faŭna simbolo – nome nacia birdo de Aŭstralio.[78] Ĝi aperas kiel ŝildoportanto ĉe la Blazono de Aŭstralio kun la ruĝa kanguruo, kaj kiel parto de la blazono aperas ankaŭ ĉe aŭstraliaj duondolaroj.[78][79]

Ĝi aperis en nombraj aŭstraliaj poŝtmarkoj, inklude unu de antaŭ la federacio nome el 1888, kiu montras 2pencan bluan emuan poŝtmarkon, 36centa poŝtmarko eldonita en 1986, kaj 1.35dolara poŝtmarko eldonita en 1994.[80] La ĉapeloj de la Aŭstralia Leĝera Kavalerio estas ornamata pere de emuplumaro.[81]

Estas ĉirkaŭ 600 registritaj lokoj nomitaj laŭ la emuo en Aŭstralio, inklude montojn, lagojn, riverojn kaj urbojn.[82]

Dum la 19a kaj 20a jarcentoj, multaj aŭstraliaj entreprenoj kaj hejmaj produktoj estis nomigitaj laŭ la birdo; ekzemple, en Okcidenta Aŭstralio, Emubiero estis produktita ekde la komenco de la 20a jarcento. La Cigna Bierfarejo pluproduktas gamon de bieroj markitaj kiel "Emu".

Emu – Austral Ornithology estas la reviziata gazeto publikita de la Reĝa Aŭstralazia Ornitologista Unio, konata ankaŭ kiel Birds Australia.[83]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Davies, S. J. J. F. (1963). "Emus", gazeto : Australian Natural History, volumo : 14, paĝoj : 225–229
  2. Emu. Alirita 5a Feb 2013.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Eastman, p. 5.
  4. 4,0 4,1 Gould, John. (1865). Handbook to the Birds of Australia 2. 
  5. 5,00 5,01 5,02 5,03 5,04 5,05 5,06 5,07 5,08 5,09 5,10 5,11 5,12 5,13 5,14 5,15 5,16 5,17 5,18 Stephen Davies. (2002). Ratites and Tinamous. ISBN 978-0198549963. 
  6. (1995) "16", Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. London: Facts on File. ISBN 0-8160-3377-3. 
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 Boles, Walter (6 April 2010). Emu. Alirita 21a Septembro 2010.
  8. Wesson, Sue C.. (2001). Aboriginal flora and fauna names of Victoria: As extracted from early surveyors' reports (PDF), Melbourne: Victorian Aboriginal Corporation for Languages. Alirdato: 3a Novembro 2008. 
  9. Troy, Jakelin. (1993). The Sydney language. Canberra: Jakelin Troy. ISBN 0-646-11015-2. 
  10. Alexander, W.B. (1927). "Generic name of the Emu", gazeto : Auk, volumo : 44, numero : 4. COI:10.2307/4074902. Alirita 17 January 2011. (PDF)
  11. 11,0 11,1 11,2 "Names List for Dromaius novaehollandiae (Latham, 1790)". Department of the Environment, Water, Heritage and the Arts. Konsultita la 3an de Novembro 2008.
  12. Tudge, Colin. (2009). The Bird: A Natural History of Who Birds Are, Where They Came From, and How They Live. Random House Digital, Inc. ISBN 0-307-34204-2. 
  13. 13,0 13,1 Heupink, Tim H.; Huynen, Leon; Lambert, David M. (2011). "Ancient DNA Suggests Dwarf and 'Giant' Emu Are Conspecific", gazeto : PLoS ONE, volumo : 6, numero : 4. COI:10.1371/journal.pone.0018728
  14. Ivory, Alicia. Dromaius novaehollandiae: Information. Alirita 3a Novembro 2008.
  15. Reddy, A. Rajashekher (2005). Commercial Emu and Ostrich rearing. Alirita 3a Novembro 2008.
  16. Tinamous and Ratites: Struthioniformes – Physical Characteristics – Kilograms, Pounds, Feathers, and Weigh – JRank Articles. Alirita 2012-08-14.
  17. Burnie D and Wilson DE (Eds.), Animal: The Definitive Visual Guide to the World's Wildlife. DK Adult (2005), ISBN 0789477645
  18. 18,0 18,1 18,2 18,3 18,4 18,5 Eastman, p. 6.
  19. Patak, A. E.; Baldwin, J. (1998). "Pelvic limb musculature in the Emu Dromaius novaehollandiae (Aves : Struthioniformes: Dromaiidae): Adaptations to high-speed running", gazeto : Journal of Morphology, volumo : 238, numero : 1, paĝoj : 23–37. COI:<23::AID-JMOR2>3.0.CO;2-O 10.1002/(SICI)1097-4687(199810)238:1<23::AID-JMOR2>3.0.CO;2-O
  20. 20,0 20,1 20,2 20,3 20,4 Eastman, p. 9.
  21. Eastman, p. 7.
  22. Maloney, S. K.; Dawson, T. J. (1995). "The heat load from solar radiation on a large, diurnally active bird, the Emu (Dromaius novaehollandiae)", gazeto : Journal of Thermal Biology, volumo : 20, numero : 5, paĝoj : 381–87. COI:10.1016/0306-4565(94)00073-R
  23. Eastman, pp. 5–6.
  24. 24,0 24,1 24,2 24,3 24,4 24,5 24,6 24,7 24,8 Eastman, p. 23.
  25. 25,0 25,1 Coddington kaj Cockburn, p. 366.
  26. Maloney, S. K.; Dawson, T. J. (1994). "Thermoregulation in a large bird, the Emu (Dromaius novaehollandiae)", gazeto : Comparative Biochemistry and Physiology. B, Biochemical Systemic and Environmental Physiology, volumo : 164, numero : 6, paĝoj : 464–472. COI:10.1007/BF00714584
  27. Maloney, S. K.; Dawson, T. J. (1998). "Ventilatory accommodation of oxygen demand and respiratory water loss in a large bird, the Emu (Dromaius novaehollandiae), and a re-examination of ventilatory allometry for birds", gazeto : Physiological Zoology, volumo : 71, numero : 6, paĝoj : 712–719
  28. Maloney, p. 1293.
  29. 29,0 29,1 Maloney, p. 1295.
  30. 30,0 30,1 30,2 Davies, S. J. J. F.. Firth, H. J.; Calaby, J. H. (eds.): (1976). "The natural history of the Emu in comparison with that of other ratites", Firth, H. J.; Calaby, J. H. (eds.): Proceedings of the 16th international ornithological congress. Australian Academy of Science, 109–120. ISBN 0-85847-038-1. 
  31. 31,0 31,1 31,2 31,3 31,4 31,5 31,6 Eastman, p. 15.
  32. Eastman, p. 10.
  33. 33,0 33,1 33,2 33,3 33,4 Immelmann, K. (1960). "The Sleep of the Emu", gazeto : Emu, volumo : 60, numero : 3, paĝoj : 193–195. COI:10.1071/MU960193
  34. Barker, R. D.; Vertjens, W. J. M.. . The Food of Australian Birds 1 Non-Passerines. CSIRO Australia. ISBN 0-643-05007-8. 
  35. 35,0 35,1 35,2 35,3 Eastman, p. 44.
  36. 36,0 36,1 Powell, Robert. (1990). Leaf and Branch. Department of Conservation and Land Management. ISBN 0-7309-3916-2. "Quandong's fruits are an important food for the emu. ...major dispersers..." 
  37. 37,0 37,1 Eastman, p. 31.
  38. McGrath, R. J.; Bass, D. (1999). "Seed dispersal by Emus on the New South Wales north-east coast", gazeto : Emu, volumo : 99, numero : 4, paĝoj : 248–252. COI:10.1071/MU99030
  39. Malecki, I. A. et al. (1998). "Endocrine and testicular changes in a short-day seasonally breeding bird, the Emu (Dromaius novaehollandiae), in southwestern Australia", gazeto : Animal Reproduction Sciences, volumo : 53, numero : 1–4, paĝoj : 143–155. COI:10.1016/S0378-4320(98)00110-9
  40. 40,0 40,1 Coddington kaj Cockburn, p. 367.
  41. 41,0 41,1 41,2 41,3 41,4 41,5 41,6 41,7 Coddington kaj Cockburn, p. 369.
  42. 42,0 42,1 Eastman, p. 24.
  43. 43,0 43,1 43,2 Reader's Digest Complete Book of Australian Birds. Reader's Digest Services. ISBN 0-909486-63-8. 
  44. Bassett, S. M. et al. (1999). "Genetically identical avian twins", gazeto : Journal of Zoology, volumo : 247, numero : 4, paĝoj : 475–478. COI:10.1111/j.1469-7998.1999.tb01010.x
  45. 45,0 45,1 Eastman, p. 25.
  46. Taylor, E. L. et al. (2000). "Genetic evidence for mixed parentage in nests of the Emu (Dromaius novaehollandiae)", gazeto :, volumo : 47, paĝoj : 359–364
  47. 47,0 47,1 Eastman, p. 26.
  48. 48,0 48,1 Maloney, p. 1299.
  49. Eastman, p. 27.
  50. Emu (2006). Alirita 21a Septembro 2010.
  51. 51,0 51,1 Eastman, p. 29.
  52. Caughley, Grigg, Caughley & Hill (1980). "Does Dingo Predation Control the Densities of Kangaroos and Emus?", gazeto : Australian Wildlife Resources, volumo : 7, paĝoj : 1–12. COI:10.1071/WR9800001
  53. Wedge-Tailed Eagle (Australian Natural History Series) de Peggy Olsen. CSIRO Publishing (2005), ISBN 978-0643091658
  54. 54,0 54,1 54,2 54,3 54,4 54,5 54,6 54,7 Eastman, p. 63.
  55. "Attacked by an emu, The Argus, 10a Aŭgusto 1904, paĝo 8. Kontrolita 20a Septembro 2010.
  56. "Victoria, The Mercury, 24a Marto 1873, paĝo 2. Kontrolita 20a Septembro 2010.
  57. IUCN2012.2, BirdLife International, 2012, id=141091, Dromaius novaehollandiae, 15a Majo 2013.
  58. Emu Dromaius novaehollandiae. Alirita 6 February 2009.
  59. Emu population in the NSW North Coast Bioregion and Port Stephens LGA – profile. Alirita 21a Septembro 2010.
  60. Eastman, pp. 62–64.
  61. O'Malley, P. 1997. Emu Farming in The New Rural Industries. Rural Industries Research & Development Corporation
  62. 62,0 62,1 Ratites (Emu, Ostrich, and Rhea) (28a Aprilo 2006). Alirita 21a Septembro 2010.
  63. USDA National Nutrient Database for Standard Reference, Release 22 (2009). Alirita 21a Septembro 2010.
  64. 64,0 64,1 64,2 64,3 64,4 Howarth, Lindsay, Butler kaj Geier, p. 1276.
  65. 65,0 65,1 Yoganathan, S.; Nicolosi, R.; Wilson, T. et al. (June 2003). "Antagonism of croton oil inflammation by topical emu oil in CD-1 mice", gazeto : Lipids, volumo : 38, numero : 6, paĝoj : 603–607. COI:10.1007/s11745-003-1104-y
  66. "How to Spot Health Fraud". U.S. Food and Drug Administration. Konsultita 2011-11-16.
  67. 67,0 67,1 67,2 Bennett, Darin C.; Code, William E.; Godin, David V.; Cheng, Kimberly M. (2008). "Comparison of the antioxidant properties of emu oil with other avian oils", gazeto : Australian Journal of Experimental Agriculture, volumo : 48, numero : 10, paĝoj : 1345–1350. COI:10.1071/EA08134
  68. Politis M. J.; Dmytrowich, A. (December 1998). "Promotion of second intention wound healing by emu oil lotion: comparative results with furasin, polysporin, and cortisone", gazeto : Plastic and Reconstructive Surgery, volumo : 102, numero : 7, paĝoj : 2404–2407. COI:10.1097/00006534-199812000-00020
  69. Whitehouse, M. W.; Turner, A. G.; Davis, C. K.; Roberts, M. S. (1998). "Emu oil(s): A source of non-toxic transdermal anti-inflammatory agents in aboriginal medicine", gazeto : Inflammopharmacology, volumo : 6, numero : 1, paĝoj : 1–8. COI:10.1007/s10787-998-0001-9
  70. (30a Aprilo 2009)How to Spot Health Fraud. Alirita 29a Junio 2009.
  71. Carved emu eggs, National Museum of Australia
  72. Saravanan, L (21a aprilo, 2012). Don’t invest in Emu farms, say Salem authorities. The Times of India
  73. Jim Robbins. "Ranchers Find Hope in Flightless Bird’s Fat, 7a Februaro, 2013. Kontrolita February 8, 2013.
  74. Dixon, Roland B.. (1916). "Australia", Oceanic Mythology. Charleston, South Carolina: Bibliobazaar. ISBN 0-8154-0059-4. Alirdato: 30a Septembro 2010. 
  75. Eastman, p. 60.
  76. Ray P., Norris, Duane W., Hamacher, Astronomical Symbolism in Australian Aboriginal Rock Art, 2010, physics.hist-ph.
  77. Eastman, p. 62.
  78. 78,0 78,1 Australia's Coat of Arms (Januaro 2008). Alirita 21a Septembro 2010.
  79. Fifty cents (2010). Alirita 7a Novembro 2011.
  80. Emu Stamps. Alirita 1a Novembro 2011.
  81. Tabulam and the Light Horse Tradition (2011). Alirita 7a Novembro 2011.
  82. Place Names Search Result (2004). Alirita 30a Septembro 2010.
  83. Emu Austral Ornithology (2011). Alirita 7a Novembro 2011.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Coddington, Catherine L.; Cockburn, Andrew (1995). "The Mating System of Free-living Emus". Australian Journal of Zoology 43 (4): 365–372. doi:10.1071/ZO9950365.
  • Eastman, Maxine (1969). The life of the emu. London; Sydney: Angus and Robertson. ISBN 0-207-95120-9.
  • Howarth, Gordon S.; Lindsay, Ruth J.; Butler, Ross N.; Geier, Mark S. (2008). "Can emu oil ameliorate inflammatory disorders affecting the gastrointestinal system?". Australian Journal of Experimental Agriculture 48 (10): 1276–1279. doi:10.1071/EA08139.
  • Maloney, Shane K. (2008). "Thermoregulation in ratites: a review". Australian Journal of Experimental Agriculture 48 (10): 1293–1301. doi:10.1071/EA08142.
  • Stiglec, R.; Ezaz, T.; Graves, J. A. M. (2007). "A new look at the evolution of avian sex chromosomes". Cytogenet. Genome Res. 117 (1–4): 103–109. doi:10.1159/000103170. PMID 17675850.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.